Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/

LA Kvardek Sesa numero je 2009/8/24

[Artikolo] La Demokratismo post la Demokratismo en SudKoreio

1

Ĵus antaŭa prezidento finigis sian vivon desaltinte de monteto, kio estas alta je kelkdekaj metroj, pro ĉiaj flankaj subpremegado kaj esplorado de prokuroro al siaj familianoj kaj ekssubuloj. Multaj altranguloj de eksregistaro kaj entreprenistoj, kiuj subtenis la eksan prezidenton estas a ŭ jam kaptitaj aŭ daŭre enketitaj de polico kaj prokuroro pro necertaj krimnomoj.

  Politika revenĝo estas longa malbona tradicio. nove surpodiiĝntoj ĉiam subpremas siajn politikajn rivalojn kaj kontra ŭulojn por ke sekurigi kaj fortigi sian postenon en la komenco de sia regado. por tio, ofte mobilizas ne justaj kaj eksterleĝaj manieroj pere de ŝtataj organizoj

  5 viktimoj, kiuj forpasis bruligite pro la terura subpremado pere de kontraŭ terura polico antaŭ 6 monatoj, ankoraŭ vagadas straton ne povinte enteriĝi.

Pli ol 600 laboristoj de SSANGYONG a ŭtokompanio manifestaciis 77 tagojn okupante unu el fabrikejojn protestante al la decido de la unuflanka maldungigo. dum la manifestaciado de laboristoj, polico kaj la entrepreno malpermesis sendi bazajn necesaĵojn kiel manĝaĵoj, akovoj kaj eĉ malpermesis kontakti familianojn ktp. Ili kontra ŭe mobilizinte laboristojn, kiuj ne ĉeestis manifestacion kaj oficistoj de la entrepreno atakis manifestaciintajn laboristojn kune kun polico, kiuj traktis laboristoj kiel teroristo.

  Policoj jam arestis pli ol 10% da manifestacio-ĉeesintoj kaj da ŭras pridemandi aliajn laboristojn. Sed ĝis nun neniu oficistoj kaj laboristoj, kiuj eksterleĝe ĉeestis la subpremadan proceson.

  Kapitalistoj nur postulas la oferon de aŭ laboritoj aŭ malriĉuloj. ili tute ne volas ŝarĝi respondecon fronte de ekonomia krizo sed nur imputas al laboristoj postulante maldungon, malaltigon de salajro, senpagata plualaborado ktp. 

  Liberoj de parolado, publikado kaj manifestaciado ktp estas la baza rajto de popolo, kiojn multaj proklamoj, rezolucioj regulis en la homa historio. sed tiu ĉi kuranta registaro perfekte malatentas kaj tramplas tiujn ĉi bazajn rajtojn. komunan kaj publikan palacon polico blokadas propra decide.

Malpermesas manifestaciojn de civitanojn pretekste ke la manifestacio povos fariĝi perforte aŭ donos malfacilojn al aliaj civitanoj. Sed strange dekstristaj kaj konservativaj homoj libere uzas tijan lokojn. multaj ret-anoj, kiuj kritikis registarajn politikojn, estis akuzitaj de registaro.

Kvamkam la juĝejo verdiktis ilin justa, tamen la registaro da ŭras akuzon kaj enketon. por ke la registaro obeigu ĵurnalistaron al si, eĉ planas fondi novan obeeman ĵurnalistaron farinte novan leĝon. Por la paso de tiu ĉi leĝo en parlamento, la reganta partio faris ekster kaj super leĝajn agadojn en la parlamento, ignorante la kontra ŭajn opiniojn de opoziciaj partioj, specialistoj, ĵurnalistoj ktp.

  Tiu ĉi leĝo permesas al grandaj ĵurnalistaj kompanioj fondi TV elsendejojn kaj 3 el tiuj grandaj kompanioj jam posedas pli ol 60% da merkato. la registaro dum unu kaj duon jaro jam ŝanĝis  la prezidantojn de ĉefaj TV elsendejoj.

  Opoziciaj politikistoj, civitanaj societoj, laboristoj ktp, plejpartaj homoj el preskaŭ  ĉiuj  klasoj kaj tavoloj kritikas kaj postulas ŝanĝigon de politikoj, kiuj inklinas riculojn. sed ili tute ne a ŭdas.

  Oni diras, ke trapasinte pasintajn 10 jarojn, sudkorea socio jam atingis ian gradan nivelon de demokratismo sed post la surpodiiĝo de kuranta dekstrista registaro, sudkorea socio rapide retroiras al la terura kaj perfota periodo, kiun regis militistaj registaroj.

2

Dekmil(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr

[Artikolo]   Maldungo estas Mortigo!

- La krio de laboritoj de Ssangyong A ŭtomobila Kompanio.

3

Laboristoj kaj entreprenistoj de Ssangyong A ŭtomobila Kompanio(sub. Ssangyong) interkonsentis, ke ili akceptu maldungon de 52% da laboristoj kaj sensalajran provizoran eksiĝon de 48% en la 6a de A ŭgusto, 2009. Kaj la striko okupacianta fabrikon dum 77 tagoj longeda ŭrintaj finiĝis. Mia amiko LEE Changguen(projekta fakestro de Laborsindikato de Ssangyong) kaj ĉirkaŭ 100 laboristoj estas tuj arestitaj de policanoj. Nuntempe 68 laboristoj estas enkarcerigitaj.

Iu maldungiĝita laboristo provis sinmortigi, kiu ricevis severan esploron de polico en la 20a de A ŭgusto. ĉar lia spleno malboniĝis pro subprema esploro de polico da ŭrinta ĝis tagiĝo. Dum la periodo de striko 6 laboristoj kaj familianoj perdis siajn vivojn.

La ka ŭzo estas malfidela forvendado de korea registaro kaj kreditoraro

Shanghai A ŭtomobila Industria Korporacio(sub. Shanghai) de ĉinio transprenis la Ssangyong-n. ĉar Daewoo Grupo, kiu estis la patrina grupo de Ssangyong, bankrotis kaj volis vendi ĝin. Korea registaro kaj kreditoraj bankoj decidis ne laŭ kontrolpovo de Ssangyong, sed laŭ pagopovo. Do ili forvendis ĝin al spekula kapitalo, kiu plej multe pagas monon.

Rezulte post transpreno dum 4 jaroj Shanghai maldungis ĉirkaŭ 2,000 laboristojn tute ne inventante novan a ŭton. Ili ne interesiĝis pri normaligo de Ssangyong, sed interesiĝis pri forŝteli teknikojn de Ssangyong. Finfine Shanghai forrifuzis administran rajton de Ssangyong en Januaro, 2009. Kaj Ssangyong subiris sub la ŭleĝa kontrolo en Februaro.

Entreprenistaro de Ssangyong publikigis restrukturadan planon, kiu maldungas 2,646 laboristojn(37% de tutaj laboristoj en Ssangyong) en la 8a de Aprilo, 2009. Laborsindikato de Ssangyong postulis garantii totalan dungon per dividi laboron, invento de novan a ŭton, peto al Korea Disvoloviĝa Banko por urĝa financa subteno, ktp. Sed oni eĉ ne konsideris postulon de laborsidikato. Post forrifuzo de administra rajto de Shanhai ekde tiam laboristoj ne gajnis salajron dum 5 monatoj ĝis Majo.       

Perforto de polico kaj kompania kanajlo

Entreprenistaro de Ssangyong deklaris maldunga plano de 2,405 laboristoj ne kunsentante kun laboristoj en la 8a de Majo. Kaj laboristoj sinĵetis en striko en la 21a de Majo. Laborsidikato postulis, ke korea registaro enĵetu publikan financon al Ssangyong kaj faru publikan kompanion same kiel en Usono prezidento Obama enĵetis pubikan financon al GM kaj faris publikan kompanion.

Sed ankaŭ ĉi tiu postulo estis ignorita. Kaj sekvis polica perforto. Laboristoj okupaciis fabrikon kaj sinfermadante strikis. Post unu monato entreprenistaro de Ssangyong obstrukcis liveradon de akvo, gaso, elektro al laboristoj kaj eĉ blokis eniradon de kuracista teamo ekde la 20a de Junio.

Batalpolicanoj pafis TASER GUN(pafilo de elektroŝoko, kiu estas danĝera por homa vivo)-n al vizaĝoj de laboristoj. Polico elverŝis larmigan likvon, kiu forfandas eĉ STYROFOAM(ŝa ŭmita plastikaĵo)-n, per helikoptero al laboristoj. Multaj laboristoj estis vunditaj. Iu laborista piedo ekputris pro diabeto, ĉar kuracista teamo kaj medikamentoj ne povis eniri.

Kial nur laboristoj devas fariĝi kiel viktimo?

5

Plejmulto de amaskomunikiloj emfazis nur la scenon de rezistantaj laboristoj per katapulto kaj flambotelo. Tamen ili silentis pri, ke entreprenistaro mobilizis kompaniajn kanajlojn kaj uzis perforton. Kaj neniu inter policanoj kaj la kanajloj estis punitaj.

Laboristoj spertas la plej grandan malliberiĝon post 1997. Krome polico eĉ procesis kontraŭ laboristoj pri kompenso de la perdoj, kiu postulas 548,000,000 koreaj ŭonoj(ĉirkaŭ 440,000 Usonaj Dolaroj a ŭ 307,000 Eŭroj).

Kial ne respondecas registaro kaj kreditoraro, kiu malfidele forvendis Ssangyong-n al Shanghai? Kial nur laboristoj ĉiam davas maldugiĝi kaj fariĝi kiel viktimoj?


 Paz(Koreio ) / paze23@gmail.com

[Artikolo] La Aganta Konscienco Kim De-ĵung adiaŭis nin

6

  Je 13-a kaj 43 minutoj en la 18a de a ŭgusto 2009, Kim De-ĵung, Eksprezidento de SudKoreio, Nobelpremiito de Paco, forpasis kaj finiĝis la unu periodo pro lia forpaso. Kim De-ĵung estis la simbolo de lia periodo, ne nur pro tioj, ke li estis prezidento de SudKoreio kaj Nobelpremiito de Paco, sed pro tio, ke li ĉiam batalis kontraŭ tiuj, kiuj malhelpas kaj subpremas demokratismon dum lia tuta vivo.

  5 fojojn forkuris apenaŭ el mortigiaj krizoj de militistaj diktatoroj en kaj ekster SudKoreio, 6 jarojn en malliberejo kaj 10 jaran devigata restado ĉe sia hejmo klarigas liajn sufer kaj danĝer plenajn vivojn. sed li konkerinte tiajn ĉi multajn malfacilaĵojn finfine fariĝis la prezidento de SudKoreio nur en kvarfoja prezidentelekto. kaj pro sia senĉesa klopodado kaj kontribuo por la streĉa mildigo de korea duoninsulo kaj fortigo de la interŝanĝoj inter Nord kaj Sud koreioj.

  Kim De-ĵung naskiĝis en 1924 jaro dum la regado de japana imperiismo al koreio. li estis talenta je studo en sia juneco kaj sukcese fariĝis la prezidanto de ŝipkompanio en 20 kelkaj aĝoj. sed lia glata vivo en juneco rapide ŝanĝiĝis post kiam li ĵetis sin al politiko. li kelkajn fojojn sinsekve malsukcesis fariĝi parlamentano kaj finfine en la 5-a fojo li estis elektita sed post 3 tagoj okazis la militista renverso kaj pro tio li tuj perdis parlamentanecon nenion ĝuinte kiel parlamentano.

  Post la fondiĝo de militista registaro, li denove estis elektita kiel parlamentano kaj konkuris prezidentecon kun la tiama militista diktatoro Bak  ĵeng-Hi, kiel la kandidato de opozicia partio en 1971. tiam li unue elmetis la pace unuiĝan politikon inter Nord kaj Sud Koreioj. tiu slogano ŝokigis tutlandon kaj gajnis grandan subtenon de popolamaso sed kontra ŭe prefortan subpremadon de registaro kaj konservativaj fortoj. kaj de tiam militista registaro mobilizinte artefaritajn kaj falsajn krimnomojn atakis lin kiel komunisto.

  Samtempe li forte kritikis la perfortan politikon de militista registaro kaj gvidis demokratiigan movadon kune kun laboristaj sindikatoj, civitanaj societoj ktp. dum tiu proceso li estis arestita pere de La Centra Informburoo en japanio, la informburoo intencis mortigi lin ĵetinte al submaro. sed feliĉe tiu mortigintenco estis rivelita kaj helpe de diplomatoj kaj politikoj de Usono kaj multaj aliaj homoj, li savis sian vivon.

  En la 26-a de oktobro 1979, diktatoro Bak ĵeng-Hi, li restadis 18 jarojn en prezidenteco mobilizinte ĉiuj eblajn manierojn, estis pafmortigita pere de sia unu el plej lojalaj subuloj, ĉefo de La Centra Informburoo. kaj post 2 monatoj generala majoro ĵen Du-H ŭan prenis potencon milita reverse. ŝajnis, ke denove povos komenciĝi militista diktatoro. preskaŭ ĉiuj popolamasoj, laboristoj, civitanoj kaj politikistoj staris kontraŭ al ĵen Du-H ŭan kaj lia kliko.

  Ĵen Du-H ŭan subpremadis tian tutalandan kaj tuttavolan kontra ŭbatalon sange nur en la urbo G ŭangĵu en la 18-a de majo 1980, kiu estas la politikaj naskiĝurbo kaj bazo de Kim De-ĵung. ĝi estas nomata 5.18 ĝuangĵu Popolamasa Kontra ŭstaro. dum 10 taga kontra ŭbatalo, formostis keklcentoj da homoj estis mortigitaj kaj kelkmiloj da homoj estis arestitaj kontra ŭleĝe kaj suferegis ankaŭ Kim De-ĵung estis arestita kun aliaj homoj. kaj tuj estis kondamnita je morto. sed ankaŭ ĉi foje helpo de multaj politikistoj kaj religiestroj de ekstelandoj (inkluzive la Johano 2-a Papo)ktp.

  Li vole ne vole devis politikan rifuĝon al Usono. sed li ne ĉesis batalon kontaŭ al militista registaro eĉ en Usono. li unuigis koreojn, kiuj loĝas en Usono kaj man en mane kun la enlandaj politiksitoj da ŭris batalon por la demokratiigo de SudKoreio.

  Li finfine estis elektita kiel prezidento post 3 foja malsukceso en 1997. en tiu jaro SudKoreio estis frapita je grandega financa krizo. antaŭ li estis metitaj 2 gravaj problemoj. unu estas la financa krizo, ĝi estis la plej granda krizo en la historio de SudKoreio kaj la alia estis la danĝero je atombomba krizo de Demokratia Popola  Respubliko de Koreio (NordaKoreio).

  Li rapide plenumis utilajn politikojn kaj kncentrigis disiĝitajn opiniojn de popolo kaj konkeris financan krizon en 3 jaroj kaj 2000 renkontis kim ĵeng-Il, ĉdfon de NK. post la disiĝo je 2 landoj pere de Usono kaj Sovetunio en 1948, unua foje 2 ĉefoj, kiuj pli ol 50 jarojn kontraŭ batalis kaj kritikaĉis unu al la aliaj, brakumis kaj la supra konferenco ŝanĝis longan kontra ŭstaron al interŝanĝo kaj paco inter ambaŭ koreioj. kaj pro tio li prenis Nobelpremion je Paco.

8

 Samtempe li satarigis bazan sistemon por socia sekureco, kio ĝis la anta ŭa registaro tute estis ignorita. diversaj politikoj por laboristoj, kiuj preskaŭ restis ekster la protekto de leĝo. li precipe klopodis protekti homajn rajtojn kaj rajtojn de virino.

  Nu, mi ne intencas fari unu heroon perfektan. li nur estis unu mezkoservativa politiksito. kiam li estis prezidento, li malfermis labormerkaton al okcidentaj landoj kaj akceptis iliajn postulojn, kiuj forte atakis koreajn laboristojn kaj popolamasojn. multaj laboristoj estis maldungitaj kaj falis en mizero. politike li pli profundigis la regionismon de koreio. ne malmultajn erarojn kaj misfarojn.

  Sed ĉia okaze kiel politikisto kaj prezidento mezkonservativa, liajn oferojn al demokratiiĝo de koreio konkerante multafojajn vivkrizojn kaj la senĉesan klopodon por la mildigo kaj paco de korea duoninsulo, ni devas ĝuste taksi lin kaj esperas, ke lia forpaso povu vekigi dormantan konsciencon de popolamaso de tiu ĉi socio. 

  Jen estas la unu simpla frazo, la plej ofte akcentita de li:

Ni devas AGI por ŝanĝi la mondon. ni devas fariĝi aganta konscienco (homo). tiu, kiu ne agadas, estas amiko de maljusteco.  

Dekmil(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr

[Historio] Defioj, Malsukcesoj kaj la naskiĝo de la Demokratia Labora Partio

 

8


  En la jaro 1992 estis la turnopunkto en sudkorea politiko. ĉesis la regado de militistaj politikistoj, kio komenciĝis ekde 1961, gvidata de Bak ĵeong-Hi kaj da ŭris ĉ. 30 jarojn. Gim Jeong-Sam, kiu longe kontar ŭbatalis al la militistaj registaroj kiel unu el ĉefaj gvidantoj de opozicia partio, estis elektita kiel prezidento sed tio ĉi nur estis la duona sukceso, ĉar por la prezidenteco, li kunigis sian partion al la partio de tiama reganta partio, kies ĉefaj rolantoj estis eksmilitistoj.

  Ĉia okaze, Gim Jeong-Sam kiel prezidento ekektivigis politikojn pli reformajn kaj demokratiecajn ol la anta ŭaj registaroj. la socia atmosfero tagon post tago ŝanĝiĝis kaj povis vigliĝi la agadoj socireformigaj en diversaj kampoj.

  Kiel menciite en la tujanta ŭa numero, kvankam laborista kaj studenta movadoj  havis ne malmultajn problemojn en mezo de 1990 jaroj tamen ili reorganizis siajn tutlandajn organizojn, la Korean Konfederacion de Laborista Sindikato(KKLS-1995) kaj la Konfederacio de Studenta Asocio de Koreaj Universitatoj(KSAKU-1993).

Sekvis grandaj tutlandaj bataladoj kamparanoj kontraŭ al Urugvaja konvencio(1993), batalado de laboristoj de subtera trajno(1994), fortegaj kontra ŭbataloj de studentoj kaj laboristoj tutlandaj kontraŭ al konservativa registaro kaj ĝiaj aĉaj leĝoj, kioj limigas liberojn de penso, agado, laborrajton de civitanoj ktp.

  Aldone fatala financa krizo atakis SudKoreion en 1997. tranokte bankrotis multegaj entreprenoj grandaj kaj malgrandaj. multaj homoj estis eksigitaj de siaj laborejoj senkiale kaj vagadis surstraten kaj sekvis sociaj panikoj kaj malordoj. sed tia ĉi plej granda malfeliĉo en la tuta ŝtata historio, inverse ebligis la pacan transiĝon de politika potenco de reganta partio al opozia partio, ne per perforta ŝanĝiĝo sed per paca referendumo, elektinte S-ron Gim De-ĵung kiel nova prezidento.

  Prezidento Gim De-ĵung kvankam ankaŭ estis konservativa politikisto, tamen li malsamis kun aliaj opoziciaj politikistoj en siaj vivo kaj politikoj. li insistis  plenumi demokratiecan politikon kaj pacan unuiĝon kun norda koreio de sia juneco. kaj pro tio, li estis ofte atakitaj de militistaj registaroj kiel komunisto kaj eĉ longajn jarojn enkarcerigitaj kiel S-ro Nelson Mandela de la Respubliko de Suda Afriko.

 Tuj post la surpodiiĝo, prezidento Gim De-ĵung rapide efektivigis demokratiecajn politikojn politike kaj ekonomie tamen samtempe li bone plenumis novliberalismajn politikojn akceptinte la postulojn de IMF. la plenumado de tiaj ĉi politikoj naskis 2 ege malsamajn situaciojn. ekonomie, akriĝis la socia dupolusiĝo. riĉuloj pli riĉiĝis sed male malriĉuloj pli malriĉiĝis kaj malaperis meza tavolo.

Politike aperis iom novaj ŝanĝiĝoj. la rajtoj de ĉiuj tavolaj civitanoj pli fortiĝis ol la anta ŭaj. komenciĝis la vere paca kontakto kun NordKoreio. kaj tia ĉi situacio prezentis pli liberan kaj bonan spacon por la konstruado de preogresema partio.  

  Dum tiu ĉi periodo, progresema grupo de SudKoreio, denove ripetis unuiĝon kaj disigixon fronte ĉiaj specaj elektadoj laŭ la siaj respektivaj politikaj starpunktoj. Kelkaj partioj progresemaj aperis kaj tuj malaperis preskaŭ sen rezulto. Ne malmultaj famaj politikistoj de la kampo de progresema politiko kapitulaciis al la nova reganta partio pretkeste, ke progresema forto devas fortigi demokratiecan forton. Kaj tio ĉi faciligis la naskiĝon de nova progresema partio. 

  Gvide de tiu grupo, kiu provis sendependan prezidentkandidaton en 1997, faris novan pregreseman partion en 2000, nomata la Demokratia Labora Partio en kiu ĉefe partoprenis 2 el plej grandaj kaj fortaj grupoj tiam. unu estis la KKLS kaj la alia estis la Tutlanda Kamparana Asocio. 

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.