Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

LA Tridek oka numero je 2008/4/12

[Raporto] Vojaĝo al Hokkaido en Japanio

Okaze de Pinta konfereco en Hokkaido, mi kaj Leehun(ĝeri) vojaĝis al Japanio por partopareni lokan preparkunvenon. La 14an de Marto, je la 10a matene ni ekveturis al Ĉitose flughaveno, atinginte ni rimarkis strangan atmosferon de japana imigranta enirejo, por kio? al kiu? Multe da demandoj ĉagrenigis nin.

En Japanio nun ekkomencis fingrastampon, kiu estas dua de Usono. ignorante aliaj homrajtoj, sed tiaj malbonaj sistemoj pubulike praktikiĝas nome protekti siajn nacianojn kaj oportunecojn.

Dum la 2 horoj nenormalraj demandoj kaj respondoj parolante ni finfine povas eliri de tie. Post la eliro ni renkontis k-don Naoto kaj aliajn ĉe la elirejo, kaj ni aŭdis ke Germana Ativisto kontraŭ G8 Pinta Konferenco k-do Martin Kraemer estis rifuzita enlandi Japanion de japana imigranta oficejo, nun estas sur la ŝipo dum 4 tagoj, pro tio ni ekiris al havenon Otaru ĉ. dum 2 horoj por solidali kaj batali tian malĵustan aferon.

Kiam ni atingis havenon, tiam lokaj ativistoj estis, kiam Angle skribita "Save Martin, No G8" kaj aliajn sloganojn povas vidi, ankaŭ ni portintan pendantan paneloni elvolvis sur la haveno. Antaŭ ol ŝipiĝi K-do Martin parolis al ni ke nepre revonos al Japanio por kontraŭbatali G8 Pinta konferenco kaj li ludis trombonon tre konata kanto "Ni venkos" kaj aliaj. Ni ne povas nenion, kiam li estas forlasinta de ni, nur ekkriis kaj svingis manojn kaj ni sentis varman koron, kunvenis alilandojn por kontraŭ G8, en tio jam estas Japanaj k-doj kaj samcelantaj eksterlandanoj trans la lando, pro tio ni jam estis unu.

Unua foje mi partoprenis manifestacion en Japanio, tio estas ne nur simpla partoprenanto sed ankaŭ ni povis observi tiun preparadon kaj ĝis la postkunsido. Konkulude similan manifestacion kaj kunsidon kompare kun koreio sed pli ol detale estas prepari ĉion.

Mi pensas ke kontraŭbatalo de minortataj homarajtoj kaj Tennoa sistemo en Nacio, estas granda batalo en Japanio sed pli vasta estas kontraŭbatali G8 Pinta Konfernco en la dekstrema kaj konservativa socio ol korea.

Lasta jare en Germanio Heligedam amasiĝis 100,000 homoj por kontraŭbatali G8. En Eŭropo kondiĉe facile povas kolekti, sed tamen ili havas tioman konscion pri la G8. 

Nun Japania registaro propagandadas pri la G8 tra la komunikiloj por sukcesiga internacia konferenco, ne kaŝante malbonaj voĉoj. Estas necesa por ni internacia batalo kontraŭ G8 kaj tutmondiĝo.

Kunportitan pendanta afiŝon marŝante sur la strato ni kune kriis ke Ne! G8 kaj Esperantistoj batalu kontraŭ G8 Pinta Konferenco, Ne! Novlibelarismo, Alia mondo estas Ebla! kiu estas simbolo tamen ni volas komuniĝi unu per Esperanto trans la landmuro kontraŭ G8. Rekta agado ankaŭ estas praktiko en la fariĝo de tia komunikado.

 Por profito aŭ ekonomika regado, kapitalo iras ie ajnan lokon eĉ ĝis fino de tergrobo. Por milito aŭ armea regado, usona kaj aliancita armeo iras ie ajnan regionon en la mondo.

Por solidarigi kaj nodi tion ni devas fari kun sciaj movadoj, ni havas grandan potencialon per komuna lingvo por komuniki unu la aliajn, en esperantistoj el tuta mondo ni formu internacian trupon esperantistan por rekta agado kontraŭ G8 en Hokkajdo. En Julio mi volas renkonti vin per nia lingvo. Kaj ni kune kunlaboru por disvastigi Esperanto-Movadon kiel Socia Movado. La renkontiĝo donos al ni firman solidarecon kaj fidon.

<nova Korea esperantisto s-ro ĝeri>

Se vi volas vidi pliajn fotojn, vizitu hejmpaĝo de Paca Solidareco de Esperanto.

 

Kara(Koreio ) / kara12345@gmail.com

[Artikolo] ChaeBol: Grandiĝo kaj Putriĝo

 

 

  17 el 50 grandaj entreprenoj en SudKoreio apartenas al 5 grandaj ChaeBol

(SAMSUNG, HYUNDAI, SK, LG, LOTTE) kaj iliaj posedaĵoj okupas 42% de la tuta posedaĵoj de 50 grandaj entreprenoj laŭ la statistiko de 2006j.

  Kiam kiel ili ekkomencis progresiĝi kaj grandiĝi? la progreso de ChaeBol ekkomencis en 1950 jaroj sub la politika helpo de registaro, kiujn mi jam menciis en la pasinta numero. precipe, sudkorea registaro forte plenumis la industriĝan politikon en 1960~70 jaroj. de 1953j ĝis 1984j, ChaeBol preskaŭ senpage ricevis ĉ. 10 bilionoj usonaj dolaroj de registaro.

  Samtempe, registaro kontrolis ChaeBol pere de bankoj ŝtatigitaj. tio signifas, ke registaro povis kontroli ChaeBol sed registaro devis garatii danĝeron de ChaeBol kaj pri tio ChaeBol sentimo pri bankroto libervole monpruntis de bankoj por aĉeti novajn filokompaniojn kaj diversigi siajn laborkampojn. ĝi altigis la debtoration de ChaeBol je 400% en la komenco de 1970 jaroj de 100% en la mezo de 1960 jaroj.

ChaeBol diversmaniere grandigis siajn korpojn kaj en ĝia rezulto, la ekonomia ratio de ChaeBol atingis 8.1% en 1978 jaro de 3.5% en 1973 jaro. sed la superflua investo kaj malekvilibro de ekonomia divolviĝa politiko minacis futuron de sudkorea ekonomia disvolviĝo kaj enirinte 1980 jaro, sudkorea registaro forĵetis la ŝtatgvidan ekonomian politikon kaj ChaeBol prenis hegemonion en ekonomia disvolviĝo.

  Do povas diri, ke la kapitalakumulo de ChaeBol estis ĉefe farita de la gvido de registaro sed ne ChaeBol mem kaj ĝi vole nevole rezultigis la fortegan algluiĝon ChaeBol kun registaro aŭ oficistoj, kiuj administras ekonomiajn aferojn ĉar la registara privilegio al ChaeBol estis faritaj ne laŭ la objektivaj taksokriterioj pri entreprenoj sed laŭ la intimeco kun oficistoj aŭ politikaj celoj aŭ propra vole de oficistoj.

  La algluiĝo de registaro kaj ChaeBol fortiĝis kaj sistemiĝis. ju pli intimiĝis kun registaro des pli grandiĝis ChaeBol kaj ChaeBol konkurencis inter ili por pli proksimiĝi al oficistoj. subaceto pli fortigis ilian algluiĝon.

  Kompreneble, la algluiĝo de registaro kaj ChaeBol kaŭzis malkredon de popolamaso. ChaeBol mankis minimumaj moralo kaj justeco. popolamaso tute ne respektis Chaebol sed male kritikis ChaeBol kiel putra grupo. grandiĝis klasa malpaco kaj gi eksplodis kiel grandegaj kontraŭbataloj al ChaeBol kaj registaro en 1980 jaroj.

  Aldone, ChaeBol facile povis grandigi sian korpon sen teknikaj plibonigoj kaj modernaj administrado kaj ĝi kaŭzis malfortigon de ChaeBol.

Dekmi(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr

[Alvoko] Sen solvo de Tibeto, Ne Bekina Olimpiko!

 

  Ni forte kontraŭbatalas ke Ĉina registaro masakradadis popolamasojn de Tibeto. 

Ĉina registaro subpremas ilin historie longe. Kaj plie Ĉinio estas ne agnoskante aliajn minoritatajn naciojn kaj nacian rajton por ili. Ni ne permesas tiujn aferojn, ĉar devas respekti nacian varolon kaj sendefendon. 

  Antau cio, urge necesas efektivaj subpremoj de internaciaj societoj al la Ĉina registaro por la liberiĝo de Tibeto. do ni insistas, ke registaroj de Cinio tuj cesu kaj haltu kruelajn masakrojn, samtempe ni avertas, ke se cina registaro daŭros ne ŝanĝante tiajn politikojn al Tibetot, ni plenumos diversajn kontraucinajn agadojn, inkluzive de la bojkoto de Pekina Olimpiko, kio okazos en la kuranta jaro,

Por ĝi ni decidis fari solidarecan kunlaboron kun ĉiuj societoj, homrajtaj societoj studentoj, sindikatoj, religiaj societoj de SudKoreio, kiuj konsentas al nia celo, por la liberigo de Tibeto. 

  Kredante tujan rebonigon je la libero, sendependo de Tibeto pere de la forto de popolamaso, kiuj senĉese batalas por emancipigo de sia klasaro.

- Paca Solidareco de Esperanto -

Kara(Koreio) / kara12345@gmail.com

[Historio] La Agado por la Progresema Partio en 1960~70 jaroj

Bak Ĵeong-Hi, ĉefo de la Militista puĉa grupo, regadis perforte ĉ. 20 jaroj, rompinte sian promeson transdoni la forton al civila registaro kaj eĉ plue sonĝis daŭrigi sian regadon dumvive, 3 fojojn amendinte la konstitucion. sed li estis pafmortigita de lia unu el konfidenculoj kaj fine lia sonĝo farigixs bobelo.

  Post la fortigo de sia politika potenco ĝis sia adiaŭo de la mondo, Bak Ĵeong-Hi ĉefe faris du gravajn politikojn. unue, li amendis la konstitucion nomata

JuXin(??), por eternigi sian forton kaj due, perforte subpremadis progresemajn movadojn dum sia regado.

  La vorto JuXin signifas la renovigon de sistemo aŭ strukturo. li prenis la vorton de la japana MeiĴi(??)JuXin. La JuXin konstitucio havas jenajn enhavojn: 1. ĝi nuligis rektan prezidentoelekton pere de baloto de popolamasoj; 2. prezidento povas asigni 1/3 da parlamentanoj; 3. prezidento havas urĝan rajton haltigi la validon de konstitucio; 4. prezidento havas rajton ordoni la disigon de parlamento, asigni juĝiston; 5. nuligis la limtempon de prezidento ktp. rezulte, superkonstitucian forton li prenis en sia mano kaj subpremadis ĉiujn kontraŭulojn atakante kiel komunistoj kaj eĉ parlamentanoj de opoziciaj partioj ankaŭ estis akuzitaj kaj subpremitaj.

  Dum lia regado, multaj studentoj, laboristoj kaj inteligentoj estis malliberigitaj kaj eĉ mortigitaj pere de false artefaritaj nomoj eĉ brulstampite kiel la spiono de norda koreio. jen estas simbolaj du eventoj artefaritaj.

  Unua estas la evento de la popola revolucia partio(???).* la inteligenta buroo de SudKoreio procesis socialistajn civitanojn kaj la juĝisto tuj konfirmis artefaritajn pruvofaktojn kaj ordonis mortopunon. la 8 kondamnitoj tujpost 8 tagoj de kondamno de la plej alta kortumo mortigitaj. 

  Dua estas la evento de la Ĝenerala Ligo de la Tutlanda Junulara Studento. en 1973, opozicia politikisto Kim DeĴung(eksa prezidento kaj premiito de Nobel Paca premio) estis forrabita pere de la anoj de la korea inteligenta buroo en Japanio kaj ĝi kaŭzis tutlandan kontraŭon. studentoj, laboristoj, politikistoj eĉ altlernejantoj ĉeestis manifestacion. ili postulis demokration kaj petis amendon de la JuXin konstitucio. Bak Ĵeong-Hi, surprizite publikigis urĝajn politikojn, kiuj malpermesis la diskuton pri la konstitucioamendo kaj establis armean juĝejon. kaj sammaniere kiel la evento de la popola revolucia partio, falsnome arestis pli ol mil studentojn kaj laboristojn kaj fine 180 homoj estis procesitaj.

  Vere, ĝis antaŭ la formorto de Bak Ĵeong-Hi, nigraj tagoj daŭris en koreio. multaj estis arestitaj kaj batitaj nur pro la kialoj, ke li pensis demokration, grumblis la socion, kritikis prezidenton individue ktp. nur la kontarŭ-komunismo estis permesita kaj aliaj pensoj estis perfekte subpremitaj. kaj pro tio, la movado por progresema partio ankaŭ devis subakiviĝi dum lia regado.

* MeiĴi(??)JuXin, en kiu periodo Japanio transiĝis de Bakuhu(??-periodo de Ĝeneraloj) al Dennoo(??-periodo de Reĝo) kaj samtempe rapide disvolviĝis lerninte kaj enkondukinte okcidentajn scienckulturojn.

* La evento de la popola revolucia partio(???) estis artefaritaj 2 fojojn. la 1-a estis en 1965, la 2-a estis en 1974. en 1975, la plej alta juĝo de SudKoreio kondamnis morton al 8 homoj kaj multaj studentoj malliberigitaj pli ol 10 jarojn. fremdlandaj juĝistoj kaj inteligentoj nomis tiun ĉi kondamotagon, la nigra tago de justico.

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.