Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/ 47/ 48/

49/ 50/ 51/

52/ 53/ 54/

55/

La Kvindek dua numero je 2011/11/28

[Nun] Kiel solidarĝu?

Nun en la mondo manifestacio okazadis kontraŭ Kapitalismo, tio iusence estas malkontento kaŭze de la novlibelarismo.

Ekde 2008, disfalo de konsumado en Usono samtempe signifas sisteman katastrofon en la tutmondo. Oni diras ke ĉi foja manifestacio similas al 1968 jaroj sed okupado de Wellstreet Ekonomia stuacio similas al 1930 jaroj kaj krizo estas pli serioza ol tiuj jaroj.

Unue, evidente ni devas klarigi ĝin, kio estas Karaktero de movado kaj kion ni daŭre devas fari. Jam delonge estas komencita por nur 1 % riĉuloj kaj al la novliberalismon, tiun stuacion pli akcelita de G8, kaj la poste G20.

Kontraŭ Kapitalisma movado ne estas unu ŝtata stuacio, sed tutmonda. Ni devas solidarigxu por internacia manifestacio, ĉar ekonomiakrizo pli kaj pli serioze kontinuos dum longa tempo. Kaj tial pozitive aktivuloj devas organizi tiajn movadojn.

Malgraŭ ke popolaro malkunsentas FTA-n inter Korea kaj Usona, Jam eksterme deksteriĝintaj parlamentanoj fanfarone trapusis la leĝon pri FTA, kvankam kontraŭ movadaj organizajxoj faris diverajn pratikan agon por bloki la kunsidon de FTA. Pro la praktiko precipe, agrikultura flanko tre aĉa, estos influita fortege, povas fuŝigi tuton, kiel oni venkos prezokonkuradon de kvinobla, pli konkurado profundigos, kaj dupolueco ankauŭ

Nekapablas limigo de laborado kaj medio, okupoj fariĝos malregulaj laboristoj, pubulika servo multekostigos, kaj la fima industrio de Koreio tute bankrotigos.

Nun en Koreio indignaj voĉoj de popolo jsuperfluas sur la strato. La Ago- tago de Kontraŭ de FTA daurigos ĉiu tage nokte, de ataka kapitalo, por protekti sian vivon.

Hodiaŭa protesto, ne nur estas la parto de la loka rezisto kontraŭ la perforta kapitalo. ĝi estas internacia , senĉese minacas nian vivon.

Mi legis la artikolon, kiun k-do JLMS tradukis en la revuo de Sennaciulo, el la tezo d-ro Fan Blommaert "la maldekstra flanko de multkultura socio" La tezo 10 estas skribita jene ; Maldekstro kontraŭbatalas manifeste ĉiun formon de ekspluatado -dateno kiu en kunteksto de globaligo ĉiam iĝas pli problema- en kiu homoj estas reduktitaj salajroj sub malhumanaj laborkondiĉoj, sen sociala kaj fizika protektado, kaj often kun malfortaj grupoj kiel plej grandaj vitimoj (infanoj, maljunuloj kaj minoritatoj)

Kara(Koreio) / kara12345@gmail.com

[Raporto] SAT-fakkunsido en Komuna Kongreso de Esperanto inter Japanio kaj Koreio, 2011

Raporto de SAT-fakkunsido en Komuna Kongreso de Esperanto inter Japanio kaj Koreio, 2011

Koreaj kaj japanaj SAT-membroj kaj Esperantistoj kune havis Fakkunsidon de SAT en Komuna Kongreso de Esperanto Inter Japanio kaj Koreio. Mi raportas koncize pri la Fakkunsido laŭ sube.

- Dato: 2011. 10. 8. sabate. 13:30~15:00

- Loko: Diskutejo 3 en Komuna Kongresejo

- Partoprenintoj: Tani Hiroyuki, Nonomura Yo, Saiki Akira, Nakamura Daishin, Tahira Masako, Sasaki Teruhiro, Egawa Harukuni, Kim Ju, Satoo Morio, Miyazawa Naoto, Noh Seungim, Dekmil, Isaki Michiko, Kashima Juichi, Kenzzang, OD, Nam kyoyong, Nakamiti Tamihiro, KaraAn, Harada Tshkuru, Paz (tute 21 personoj)

Unue ĉiuj partoprenintoj sinprezentis.

K-do Tani Hiroyuki prelegis pri Tre Mallonga Historio de SAT kaj Konciza Historio de SAT en Japanio.

En tiu prelego mi unuafoje aŭdis nomon de k-do Eun Mueom, kiu aliĝis al SAT post la 2a Mondmilito kaj li estas eble la unua koreo membriĝita al SAT.

Sekve mi prezentis pri SAT-movado en Koreio. La enhavo de mia prezento estas sube.

"SAT-membroj en Koreio kunlaboras kun Paca Solidareco de Esperanto(PSE). Ekde 2005, koreaj SAT-membroj(c. 10) havas kunsidon ciu 2 monate. Ekde 2006, koreaj SAT-membroj havas neregule kursojn por Esperanto.

2007 Decembre Koreaj SAT-membroj organizis Vintran Tendumon(en gi c. 40 personoj partoprenis inkluzive japanaj, ganaa amikoj) kun aliaj Esperanto-grupoj en Insulo Ganghwa. 2008 Marte kaj Julie Koreaj SAT-membroj partoprenis en aktivado kontrau G8 Pinta Konferenco en Hokkajdo, Japanio(kunlaborante kun Libera Esperanto Asocio en Hokkajdo). 2009 Decembre Koreaj SAT-membroj organizis Vintran Kunlogadon(c. 30 personoj partoprenis) por vigligi Esperanto-movadon en Malplena Domo Namsan en Seulo. 2010 Marte Koreaj SAT-membroj organizis Aktivistan Kunsidon(c. 40 personoj partoprenis) de Esperanto kontrau G20 Pinta Konferenco kun aliaj aktivistoj en Popola Domo."

KaraAn prezentis pri Paca Solidareco de Esperanto. Kaj alvokis laŭ sube.

"Malpacoj kaj Sociaj problemoj sencese okazas en ciuj anguloj de la terglobo kun diversaj kialoj. En ci kongreso, LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO alvokas nin pri atomcentrala dangero, kontrau atomcentalo! Ne eksportu atomcentralon kaj radioaktivan rubajon! Nuligu ciujn atomcentralojn en la mondo!

Ni pensas, ke gi ne estas nur unu landa problemo, do ni devas alvoki per nia solidariga lingvo al la mondo por solvi atomenergian problemon. La malpacoj ne nur postulas la sangon kaj suferegon de homoj, sed ankau ci tiel perfekte deturas civilizacion kaj homecon, kiujn la homaro konstruis en kelkmiljaroj."

K-do Miyazawa Naoto proponis, ke ni aktivu por kontraŭ Atomcentralo. Por tio ni sendu niajn protestajn skribajxojn al japana registaro per reto kaj gazeto. Kaj ni partoprenu en manifestacio kontraŭ Atomcentralo kunprenante verdan flagon, kiu signifas Esperantistan Solidarecon. ĉiuj konsentis tiun proponon.

K-do KaraAn levis temon de okazigi SAT-kongreson en Azio. Kaj k-do Tahira Masako proponis, ke iam nelonge okazos UK en Koreio, tiatempo estas plej taŭga tempo por okazigi kongreson de SAT en Azio. Do, ĉi temo nefiksita poste daŭre diskuteblas kun aliaj SAT-anoj.

Aldone k-do Tani Hiroyuko proponis, ke partoprenintoj en la Fakkunsido havu dissendliston por agadi kune kontraŭ Atomcentralo kaj aliaj temoj pri SAT inkluzive okazigi SAT-kongreson en Azio.

Do, ni nun havas komunan komunikilon sat-jk-kunlaboro@yahoogroups.com inter SAT-membroj inter Korerio kaj Japanio kiel dissendlisto. Kaj nun ni diskutas pri postula dokumento al japana registaro, ke ĝi ĉesu la nunan politikon por atomcentraloj. Poste ni fiksos la postulan dokumenton kaj varbos subtenantojn de la dokumento antaŭ sendi ĝin al japana registaro.

 Paz (Koreio)/ paze23@gmail.com

[Artikolo] Kiaj homoj gvidas SudKoreoin?

 

La Monda Ekonomia Forumo(World Economic Forum), la privata internacia organizo de Sviso, ĉiu jare publikas la ordon de ŝtata konkura kapablo de pli ol 130 landoj, uzinte la gravajn statistikojn de Internacia Mona Fonduso, Monda Banko, Monda Sanitara Organizo ktp. (Kompreneble ne malmultaj aliaj similaj esplororezultoj aperas kaj tiaj ĉi esploroj vidigas la malsamajn, do ni ne devas nepre kredi la rezultojn sed nur referenci ĝin.)

Kutime Sviso, Singapuro, Svedio, Norvegio, Finnlando, Germaujo, Usono konkuras antaŭajn lokojn. kaj SudKoreio prenis 11-an, la plej altan lokon en 2007 kaj poste sinsekve 4 jarojn malaltiĝis la ordo. laŭ la rezulto, SudKoreio prenis mezaltajn lokojn(de la 9-a ĝis la 22-a lokoj) en bazaj faktoroj de ekonomio kaj investo al sanitara sistemo kaj elementa edukado ktp sed prenis ege malaltajn lokojn(de 94-a ĝis 128-a lokoj) en kristaleco de politik0decidoj, troa konsumemo de registaraj elspezoj kaj unuflakeca decido de oficistoj ktp.

Kiel povas aperi tiajn ĉi malsamajn rezultojn en sama lando? la respondon ni povas trovi tre facile. Tagon post tago povas legi la artikolojn pri la korupajxaj incidentoj de membroj de registaro kaj el la plej intimaj subuloj aŭ amikoj de nuna prezidento I Mjong-Bak.

Li estas presbitero de unu el plej grandaj protestantaj perĝejoj en Sudkoreio. kaj ekde komenco de lia prezidentiĝo, li proklamis forigon de ĉia ajn koruptajxoj de oficistoj, altranguloj kaj tuta socio. sed bedaŭrinde la realo estas tute malsama. Tuj post de lia surpodiiĝo, li nomis siajn fidelajn subulojn sed ne talentajn al landaj gravaj postenoj, kioj necesas vere altajn specialecojn kaj sciojn.

Tre nature tagon post tago sinsekvis la subaĉetoj kaj kontraŭ leĝaj agadoj de intimaj amikoj kaj subuloj de la prezidento. policoj kaj prokuroj komence nelektis kaj malestimis la raportojn kaj demandojn de opozociaj partioj kaj popoloj, ĉar ili estas marioneto de nuna prezidento.

Finfine ekspolodis la pacienco de popoloj kaj ili voĉdonis al opoziciaj partioj en lasttempaj sinsekvaj elektoj divsersaj. precipe en Seoul, opozicia partio prenis pi ol 2/3 estrojn el 25 kvartalol kaj urbajn parlamentanojn.

Ĉia ajna bona sistemo ne sufiĉas perfekte protekti putriĝon de homoj, kiuj ĉasas monon, riĉiĝon kaj altrangan postenon, ĉar ili estas homoj, kiuj vivas en kapitalisma socio. Do necesas bona kaj deca homo, kiu estas sendependigata de sia superulo aŭ nomumanto al la posteno aldone al bona sistemo.

Nur jaron restas por lia limdato, la realo renverse iras kontraŭ al lia fanfarono. Kian finon li frontos?

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr

[Artikolo] Esperantistiĝo en la transsiberia trajno

En ci tiu rakonto mi parolas pri kelkaj interesaj okazintajxoj de mia vivo. Mi naskiĝis post la dua mondmilito en Hungario, kiu lando post la milito apartenis al la izolita komunisma mondo. Tiu parto de la mondo estis vere apartigita kaj fermita dum multaj jardekoj kaj ordinaraj homoj kutime ne rajtis kaj ne povis vojaĝi eksterlanden. En kelkaj landoj, ekz. en Orienta Germanio, Rumanio, Bulgario, ktp., kaj ankaŭ en Hungario en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj oni tute ne povis ricevi pasporton por privataj celaj vizitoj al la kapitalismaj landoj.

Sed je la fino de la sepdekaj jaroj la ŝtata politiko en Hungario iomete ŝanĝiĝis. Tiam oni akceptis novajn regulojn en la estraro de la hungara komunisma partio. Tiam la komunisma partio rekte kontrolis la registaron en Hungario, same, kiel tio okazis ĉie en la komunisma mondo. La esenco de la tiamaj novaj reguloj estis, ke plejparto de la loĝantaro ricevis eblecon havi pasporton unufoje dum tri jaroj por vojaĝi eksterlanden, tamen ŝanĝi monon sen limitoj ne estis permesite. La hungaraj civitanoj tiam rajtis ŝangi hungaran monon nur en la valoro de 60 dolaroj dum la menciita tri jara tempo.

En ĉi tiuj cirkomstancoj tiam mi pensadis pri alilanda vojaĝo, sed sen mono tio tute ne ŝajnis esti facila entrepreno. Tiam kaj la salajroj kaj la prezoj en la komunisma mondo estis relative malaltaj kaj tiuj ambau estis sufiĉe altaj en la aliaj landoj de la mondo. Mi pensis, ke Hungario estis mez-europa lando en la centro de la kontinento, do viziti aliajn europajn landojn ne estas vere interesaj. Mi supozis, ke ĉie en Europo vivas similaj, blankaj homoj, la kulturaj tradiciaj estas ankau similaj, same kiel religioj, preĝejoj, ktp. Sekve de tio mi pensis, ke se mi volas havi vere unikajn spertojn, mi devus vojaĝi al alia kontinento.

Rigardante la mondomapon, por mi, europano Japanio ŝajnis esti interesa kaj iomete egzotika, sekve de tio nepre vizitinda lando. Vojaĝi tien ŝajnis esti relative simpla afero. Tiam jam ĉiutage funkciis la transsiberia trajno inter Moskvo kaj la Japana maro. Por mi, ordinara hungaro, apartenanta al la komunisma mondo eblis aĉeti bileton por tiu trajno por hungara mono, ĉar en komerco inter komunismaj landoj ne estis devo pagi per dolaro. Kaj la aferon pli faciligis la fakto, ke inter soveta urbo Nakhodko kaj japana urbo Jokohamo funkiciis ankau rusa ŝipo, por kio bileto ankau aĉeteblis por hungara mono. Do restis nur unu tasko: trovi malmultekostan tranokteblecon.

Tiam mi renkontiĝis ie en budapeŝta strato kun kolego, kiu vizitis la saman universitaton kun mi. Mi informis lin pri mia vojaĝplano kaj li proponis al mi lernu internacian lingvon Esperanton. Li diris al mi ke estas Pasporta Servo en la Esperanto mondo, per kiu oni povas senpage tranokti en multaj urboj de multaj landoj en la tuta mondo. Do, mi aĉetis libreton de Pasporta Servo, en kiu mi trovis vere egzotikan ejon en sudjapana urbo Kioto kie esperantistoj rajtis tranokti senpage dum du semajnoj. Tio estis gastodomo de budisma monahejo, kie unu el la monahoj jam apartenis al la internacia Esperanto movado.

La ebleco viziti tiun lokon plaĉis al mi, sed mi ne kredis ke tiu servo vere funkcias. Do mi ankorau ne decidis komenci lerni la lingvon, ĉar mi ne sciis, ĉu la afero vere funkcios au ne. Anstatau tio mi petis mian kolegon ke li traduku mian leteron adresitan al la monahejo en kiu mi demandis: ĉu ili vere akceptos min por studi japanan kulturon kaj budisman doktrinon por du semajnoj. Kaj mi promesis al mia kolego, ke se mi ricevos pozitivan respondon, mi tuj komencos lerni la lingvon.

Post du semajnoj mi ricevis pozitivan respondon de la monahejo, dirante, ke oni volonte akceptos min, kaj ili estos feliĉaj enkonduki min en orientalistikon kaj en la japanan kulturon. Mi legis la leteron kun granda ĝojo, tamen mi denove ne komencis lerni la lingvon, ĉar mi estis ege okupita pro mia laboro kaj pro preparo por la vojaĝo. Tiel okazis, ke mi aĉetis du librojn de la fama Esperanto verkisto Julio Baghy: la unuan lernolibron, kaj la kortuŝan memorlibron de la verkisto pri siaj spertoj en siberia militkaptitejo, kies titolo estas La Verda Koro.

Mi aranĝis ĉiujn oficialajn aferojn hejme, kaj post kelkaj semajnoj mi envagoniĝis en Budapeŝto en la Tisa eksprestrajno, kiu funkciis inter Budapesto kaj Moskvo. Mi havis la planon ellerni la internacian lingvon dum la vojaĝado jene: La vojaĝtempo inter Budapeŝto kaj Moskvo estas du tagoj, inter Moskvo kaj Khabarovsko ses tagoj, inter Khabarovsko kaj Nakhodko du tagoj kaj inter Nakhodko kaj Jokohamo tri tagoj, do la vojaĝtempo entute estas dektri tagoj. Se mi lernas du lecionojn ĉiutage, tiel mi dum la vojaĝo povas ellerni la tutan lernolibron kaj kiam mi alvenos al Kioto mi flue povos paroli kun la lokaj esperantistoj en la internacia lingvo.

La komenco estis tre facila. En la unua leciono de la lernolibro mi trovis tre simplajn kaj facile lerneblajn vortojn kaj gramatikajn regulojn. Demandoj kaj respondoj jene:

Kio vi estas? - Mi estas viro.

Kiu vi estas? - Mi estas Gabor Markus.

Kie vi loĝas? - Mi loĝas en Hungario.

Kio ĝi estas? - ĝi estas domo.

La sekvontaj lecionoj fariĝis poste pli kaj pli komplikaj, jene:

Kia lando estas Hungario? - Hungario estas malgranda lando.

Ĉu Hungario estas lando au kontinento? - Hungario estas lando kaj Europo estas kontinento.

Kio estas pli granda, ol la alia? - Europo estas pli granda, ol Hungario.

Tiel mi bone ellernis la lecionojn unu post la alia kaj post kelkaj tagoj mi jam trovis multajn pli komplikajn kaj ne ofte uzatajn vortojn en la lernolibro, jene:

Ni estas geknaboj kaj vivas en belega vilaĝo. Ni tre ŝatas vivi ĉi tie, ĉar estas ĉarma rivereto apud nia ŝatata vilaĝo. Tie ni ofte ludas kaj foje-foje vizitas akvomueliston, kiu laboras en akvomuelejo ĉe la bordo de la rivereto. La akvomuelisto tre ŝatas la infanojn, ktp, ktp.

Kiam mi legis tiun lecionon, mi pensadis pri tiu afero, rememorante, ke mi neniam vidis akvomueliston dum mia vivo. Mi tute ne povis imagi, kiel oni povas uzi tiujn vortojn en vera konversacio.

Cetere la trajno estis tre komforta, oni bone povis pasigi tempon en la trajnorestoracio dum la tuta tago, kaj estis kuŝoj ĉie, kie oni povis bone dormi dum noktoj. La okcidentanoj uzis la nomon "big red train" por tiu trajno, kaj estis populara libro tiam aĉetebla en Ameriko kaj en Okcidenta Europo "The big red train ride". En la okdekaj jaroj estis atraktiva turisma programo por okcidentanoj travojaĝi Siberion per tiu trajno.

Kiam nia trajno atingis Siberion, mi jam sufiĉe bone komprenis la internacian lingvon kaj komencis legi partojn de la fama libro de Julio Baghy, kies titolo estis "La Verda Koro". En tiu libro la autoro rakontas veran historion, parton de sia vivo, kiam li vivis en militkaptitejo en Siberio post la unua mondmilito. Estis kortuŝa legi kiajn malfacilajxon homoj travivis dum militaj jaroj kaj estis malfacile kredi, kion Baghy skribis, ke Esperanto donis esperon por kelkaj el ili, kiuj decidis organizi kaj partopreni Esperanto kurson en la militkaptitejo.

Por mi ekzemple, ŝajnis esti nekredebla la historio, kiun Baghy skribis pri iu esperantista japana militŝipkapitano, kiu invitis al sia militŝipo grupon de militkaptitoj, kiuj apartenis al Esperanto klubo en militkaptitejo. Ŝajnis esti nekredebla, ke iu invitas alilandajn nekonatulojn por babiladi kaj havi kafon kune kun manĝajxoj dum militaj jaroj, nur pro la fakto, ke ambau la invitanto kaj la invititoj apartenas al la sama lingvistika klubo kaj parolas la saman lingvon. Alivorte, inviti nekonatajn alilandanojn, ĉar ili estas samideanoj.

Kiam mi legis tiun libron en Siberio en la trajno, mi dubis kredi tiun historion. Tiam mi ankorau ne sciis, ke kvankam la historio ŝajnis esti tute nekredebla, tamen tio estis vero. Post kelkaj jaroj mi vizitis iun bibliotekon kaj arkivon en Budapeŝto, kie mi trovis la originalan poŝtkarton senditan de Julio Baghy el Vladivostoko kun la stampo de la japana militista cenzuroficisto. La auturo de la libro sendis tiun poŝtkarton al siaj europaj esperantistaj amikoj el militkaptitejo, kiam la japana esperantista militŝipkapitano invitis lin viziti sian militŝipon.

La dektrian tagon nia ŝipo, kiu nomiĝis "Bajkal" atingis la jokohaman havenon. Tie mi elŝipiĝis kaj kaptis trajnon al la malnova japana ĉefurbo, Kioto. La budisma monaho, kiu invitis min, promesis al mi per letero, ke li atendos min en la stacidomo, kune kun kelkaj japanaj esperantistoj. Do, mi preparis mallongan salutparolon en internacia lingvo kaj mi iomete ekscitiĝis, ĉar kvankam en la trajno mi povis legi dum la tuta tempo, sed tute ne havis eblecon kunparoli kun alia persono en Esperanto. Alivorte, mi tute ne havis rutinon en parolado.

Pro tio mi ne volis paroli kun la japanoj tro longe, ĉar mi timis, ke tiam, kiam mi parolos en internacia lingvo por la unua fojo en mia vivo, sen rutino mi ne povos kompreni kion ili diros. Do, miaj salutvortoj estis la sekvontaj:

Karaj Samideanoj! Mi tre ĝojas renkonti vin ĉi tie en Kioto. Mi estas hungaro kaj mi komencis lerni Esperanton antau nelonge. Krome, mi jam vojaĝadas dum dektri tagoj kaj pro tio mi estas tre laca kaj ne povas plu paroli en Esperanto.

Mi diris tiujn vortojn kaj la japanoj afable komencis alparoli al mi. Ili diris, ke ankaŭ ili estis komencantoj kaj mi surpriziĝis vidante, ke mi bone komprenis, kiun ili diris. Poste ili invitis min promeni en la stratoj de Kioto kaj ni komencis konversacii tre simple, jene:

ĉu vi estas japano? - Jes, mi estas japano.

Kiu vi estas? - Mi estas Amiko.

Kio ĝi estas? - Ĝi estas lernejo.

Kio ĝi estas? - Ĝi estas restoracio...

Post kelkaj similaj frazoj mi sentis, ke la konversacio estas tro simpla, do mi volis iomete vigligi la paroladon, kaj demandis jene:

Amiko, mi vidas tie domon. ĉu ĝi estas akvomuelejo?

La japanoj ridetis, kaj klarigis al mi, ke tiu domo ne estis akvomuelejo, sed estis poŝtoficejo. Kaj diris, ke tiam jam ne plu funkciis akvomuelejoj, nek en Kioto, nek en la tuta lando. Responde mi informis ilin, ke en mia juneco mi vivis en belega vilaĝo. Mi aldonis, ke ni tre ŝatis vivi tie, ĉar estis ĉarma rivereto apud nia ŝatata vilaĝo. Tie ni ofte ludis kun geknaboj kaj foje-foje vizitis akvomuleliston, kiu laboris en akvomuelejo ĉe la bordo de la rivereto. Ni amuzis kiam tio okazis, ĉar la akvomuelisto tre ŝatis la infanojn...

La japanoj diris al mi, ke ili konkludis, ke mi estas modesta homo. Ĉar mi diris al ili, ke mi estas komencanto, kaj ne povas flue paroli en la internacia lingvo. Do, estis surprizo por ili, ke anstatau tio mi komencis paroli pri komplikaj teknikaj aferoj ne plu ekzistantaj en la moderna tempo.

Nu, tio estis la komenco de mia vivo en Esperantujo. Kiel mi diris je la komenco, mi naskiĝis en Hungario, en la centro de Europo. En tiu parto de la mondo estis kutimo dum longaj jarcentoj, ke oni parolis diversajn lingvojn. La oficiala lingvo de mia lando estis latino ĝis la unua duono de la deknaua jarcento. Poste Hungario estis parto de la Austria-Hungara Monarhxio , pro tio ankau germana lingvo estis uzata preskau ĉiutage en la publika administrado. Post la dua mondmilito oni ordonis Hungarion aparteni al la komunisma mondo, kie rusa lingvo estis deviga studobjekto en ĉiuj lernejoj dum la komunisma tempo.

Ankaŭ mi devis lerni la rusan lingvon dum dek jaroj krom la hungara. En la mezlernejo mi komencis lerni latinan kaj francan, sed ankaŭ germanan private. En la universitato la rusa kaj la angla estis devigaj studobjektoj. Post la fino de mia unua universitata studprogramo mi daurigis mian studadon en japana universitato, kie la studado de japana lingvo estis devo. Krom tiuj lingvoj mi ellernis ankau Esperanton en la transsiberia trajno. Do, oni povas demandi, ĉu estis utila en mia vivo lerni internacian lingvon en tiaj cirkomstancoj?

La respondo al la demando estas: jes. Iomete strange, mi povas diri, ke Esperanto en mia vivo estis verŝajne unu el la plej utilaj lingvoj. Fakte: rekte, au nerekte per la internacia lingvo povis mi fari sukcesan karieron en la vivo kaj atingi sukceson en studado kaj laboro en Bruselo, la centro de la Europa Unio.

Krom tio, simile, ankau preskau en ĉiuj politikaj kaj ekonomiaj, au spiritaj centroj de la mondo: en Azio (Tokio, Pekino, Islamabado, Kuvajto, Teherano, ktp.), en Europo (Moskvo, Berlino, Parizo, Londono, Romo, ktp.), en Afriko (plejparte en la nordafrika araba regiono) kaj ankau en Ameriko (Novjorko, Bostono, Florido)

Kiam mi naskiĝis, post la milito, estis malriĉeco en tiu parto de la mondo. En la malgrandaj vilaĝoj kaj urbetoj ĉe malgranda rivero (nomita 밫isza en hungara lingvo) kie mi pasigis tempon en mia juneco, estis nur malmultaj, kiuj havis ŝancon studi en mezlernejo, au universitato. Estis kamparanoj kaj infanoj, kiuj sen ŝuoj laboris sur la kampoj au ludis en la ĝardenoj.

Bonŝance mi povis fini studprogramon en mezlernejo kaj poste ankau en universitato. Kaj rekte au nerekte pere de Esperanto mi havis la ŝancon atingi la ĉefurbojn de la plej signifecaj landoj kaj imperioj. Dum mia vivo, mi tagmanĝis, au vespermanĝis kun kvin reĝoj au statprezidantoj kaj ankaŭ la estro de la katolika mondo, la spirita ĉefo de unu miliardo da homoj, la papo Johano Paulo II akceptis min en Romo. Oni povas demandi: kiel tio okazis? Pri tio mi parolos venontfoje.

Gabor Markus (Hungario)/ dr.markus.gabor@gmail.com
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.