Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/

La Kvardekkvar numero je 2009/04/24
[Raporto] Alternativa Edukado kaj Esperanto

         Malfermita kurso okazis ĉe Altertiva Lernejo Onddeut en urbo Euiŭang, en la 17a de Aprilo, 2009. ĉi tiu kurso temas pri Alternativa Edukado kaj Esperanto. Lastatempe korea edukada atmosfero estas klinita al angla lingvo ne nur en fredlingva edukado sed ankaŭ ĉiu lernoobjekto. Ni facile povas trovi la entuziasmon al angla lingvo ĉirkaŭ ni. Edukado absorbita en angla lingvo(kiu puŝas korea registaro), frua studado por angla lingvo, angla lingva infanĝardeno, k.t.p.

Tial instruistoj, gepatroj de infanoj de lernejo Onddeut preparis la kurson por konsideri kritike fremdlingvan edukadon. Tiaj problemoj emfazantaj nur anglan lingvon en la fremdlingva edukado estas ne nur en la publika edukada sistemo sed ankaŭ en la alternativa edukado. Do necesas alternativa lingva edukado.

Lumi prelegis pri Esperanto por alternativa lingva edukado. Li diris, ke por koni sin mem ni bezonas vidi mondon kaj Esperanto estas la metodo por vidi mondon. Kaj li distingis du punktoj de Esperanto.

La unua punkto estas aspekto de lingvo. La dua estas aspekto de valoro. Li proponis atenti la duan punkton de Esperanto. Ĉar Esperanto havas interne vidpunkton por monda paco per komunikado de parolo. Esperanto havas homaranismon, kiu signifas ke homo estas ne simple naciano aŭ ŝtatano aŭ religiano sed ano de homaro.

Dekkelkaj gepatroj kaj instruistoj serioze aŭskultis kaj demandis pri Esperanto por alternativa edukado. Lernejo Onddeut estas la unua alternativa lernejo, kiu enkondukis Esperanto-edukadon en Koreio. La Esperanto-edukado estas tre grava, ĉar tio mem estas malgranda alternativo de konkura angla lingva edukada sistemo.

Nun Zelkovo instruas Esperanton en Ĝardeno de Multitud-Intelekto. En majo komenci?os Esperanto-edukado en alternativa lernejo "Gil"(la vojo), en urbo Gŭaĉeon. Kaj en la unuaj tagoj en Aŭgusto okazos Internacia Demokrata Edukada Koferenco(IDEK) en urbo ĉunĉeon, provinco Gangŭon. Mi sentas esperon en mia koro pro la koroj alternativaj. Ĉu la koroj burĝonas kiel belaj floroj ĉirkaŭ Lernejo Onddeut?

La vojo al lernejo Onddeut estis tiel bela.

Paz (Koreio) / paze23@gmail.com

 

[Intervujo] Novmembro de SAT-ano, kiu vigle agadas sian potencon en Koreio


 

 Kara : Unue, estas ĝoje ke mi intervujas vin pri Kampo (ŝia  esperanta nomo) por la legantoj de "La Solidreco".Lasta monate kampo membriĝis al SAT. Kiel vi scias pri la SAT kaj Esperento?

 Kampo:  Poste mi sciis la lingvon de Esperanto. En la mondo estas tiu stranga lingvo kiu estas uzebla per komuna lingvo. Kiam mi estis PENGTEK*, tiam mi aŭdis pri ĝi, anoj de Ĝikimi* ĉar ili havas iom da tempo en la vespero, pro la kialo ili k mi planis lerni Esperanton.  Tamen, bedaŭrinde mia revo fiaskis pro la translokiĝaro de loĝantoj en la semajno, sed denove pensi variecon estas farita lerni Esperanton de mi, poste dum la 2 jaroj mi lernis Esperanton en la Multuta Centro. Mi ne tiel bone scias pri la lingvo de Esperanto, tamen multaj esperantaj libroj skribita estas sufiĉe bone komprenebla eĉ por mi, kvankam mi ne havas perfektan lingvkapablon. Kaj tiale mi multe renkontis esp-aktivistojn, tio naturigis min pri la SAT.

Malfacile kaj malrapide mi legis Sennacilulon n/o 1,2, kiun unua foje mi ricevita. Leginte revuon de Sennaciluo, kiu estis skribita Japana k-do HORI Yasuo pri Rizo en krizo.

Mi sciis ke Japana agrikutura fenomeno estas tute simila stuacio same kiel Koreio.

 

 Kara : Mi volas scii pri via agado, nuntempe kian agadon vi faras ?

 Kampo : Mi estas pentristo. Pentri estas unu parto el mia vivo. Ĝis nun mi pentris, mia interso estas "rakonto pri la homoj". Pentristo vivas rilate al socio. Oni parolas ke "Solidariĝu kun la plej malfacilaj kaj mizeraj homoj". Tio ĉiam tusigis min dum la pentrado en mia konscienco.

 

Kara : Ĉi tiu loko situas meze de batalejo. En la 20a de Januaro, 2009. Tragedia afero okazis en distrikto Yongsan en Seulo, pro la urba rekonstrua plano 5 homoj mortis.

Post la akcidento la loko fariĝis batalejo, protestis kontraŭ policanoj kaj registaro pro la murdo al loĝantoj kaj rememoris la viktimojn, kaj barikadis inter konstruaĵoj, fluas tensia atmosfero en ĉi tiu loko. Parolu pri la pentraĵa prezentado en tiu ĉi loko.

Kampo : Post la akcidento en Yongsan, pentristoj kune prezentadis diskonigi ĝin per sia peniko en la Paca muzejo. Ankaŭ mi partoprenis en tiu ekspozicio, poste en Yongsan mi kun artistoj malfermis prezentejon por variigi de homvivanta spaco. La spaco "LEA" administriĝos laŭ la diversaj eventoj, kiu povos fari per kafejo, prezentejo, sendependea radia elsendejo, daŭre fariĝos kaj tiel plu. Kiam mi komencis ĉi tiun spacon, tiam la etoso estas tre trankvila kaj izolita, tamen nun fariĝis komunikada spaco por ripozi kaj agadi al multaj homoj.

----------------- 

* PENGTAK : Dum lasta joro en PENGTAK okzis grandaj kontrŭbataloj, por ke loĝantoj transloku alilokojn forpelita ilin de registaro, pro tio multaj ativisto kune batalas por gardi ilian vilaĝon ankaŭ ene estis multaj artistoj.

* Ĝikimi : anoj de homo kiu estas korea lingvo por gardi k batali ion.

Kara : Estas bone ke mi aŭdis vian voĉon, pro tio mi dankas vin. Fakte, ke vi havas grandan potecon tio igis nin freŝe energia. Mi espeas ke via talento aperos post la sekundoj en esperantio.

< En Yonsan en Seulo, 6 homoj mortis (5 mortinoj el ili estas loĝantoj, 1 estas policiano) Funebrante  kaj kondolencante ni faras nian agadon " Kantado kaj Peniko estas pli forta ol pafilo ">

Karao(Koreio ) /kara12345@gmail.com

[Aritikolo] La Unua Kunlaboro de Civitana Societo inter Japanio kaj Koreio

En la 12-a de marto, 2009, okazis la fondiĝa ceremonio de la Civitana Societo, kiu helpas maljunulinojn, kiuj estis perforte kaj devigate laborintaj por japanaj entreprenoj dum japana regado en koreio. kaj unu japano ĉeestis tiun fondiĝan ceremonion. lia nomo estas Takahasi Makoto(ÍÔÎé ãá), ĉefo de Nagoja Civitana Societo, kiu faras saman agadon kiel la ĵus naskiĝinta Civitana Societo de Koreio.

En 1986, S-ro Takahasi, kiel instruisto pri historio, sciiĝis, ke Micubisi(ß²×Ô) Peza Industrio ekspluatis la salajron kaj laboron de koreaj knabinoj, kiuj estis perforte kaj trompite atingis Japanion, la knabinoj(ĉefe 13~14 jaraĝaj) suferegis dum laborado. mankoj je libero, ripozo, manĝaĵoj aldone kutimaj bategoj ktp. 

Kiel instruisto pri historio, S-ro Takahasi ne povis instrui gestudentojn sen malkovri la veron de la pasinta historio, kion faris siaj antaŭuloj kaj padonpeti al tiamaj viktimoj. li esploris la veron kaj varbis samideanojn por subteni la proceson de viktimoj kontraŭ al japanaj registaro kaj koncernaj entreprenoj. la Societo fondiĝis en 1988 kaj ĝis nun diversaj manieroj helpis kaj subtenis viktimojn, kiuj jam superis 80 jaraĝajn kaj multaj el ili jam forpasis.

Fakte, la agadon de la Nagoja Societo unue devis fari koreoj. sed plejpartaj koreoj tre facile fogesis kaj indiferentis tragediajn pasintaĵojn. male la viktimoj estis mokitaj kaj malestimitaj nur pro je ili laboris perforte por japanoj. la Nogoja Societo kvankam malsukcesis preskaŭ ĉiuj procesoj, kiuj postulis pardonpeton kaj reparacion de japanaj registaro kaj la entrepreno, tamen ili sen rezigninte siajn bataladojn daŭradis kaj eĉ pli fortgis siajn agadojn.

Ekde julio de 2007, la Societo komencis vendredan manifestacion ĉe la subtera stacio de Sinagaŭala, kien plej multaj homoj trapasas kaj antaŭ la ĉefdomego de Micubisi en urbo Tokio, vojaĝante pli ol 300 kmj. 

Tute hazarde, iu raportisto de regiona malgranda retgazetaro sciiĝis kaj raportis seriojn da artikoloj. kaj civitanoj, kiuj sciiĝinte pri la historio nekonata kaj la agado de la Nagoja Societo, amasiĝis kaj konsentis fari la saman agadon kiel la Nagoja Societo kaj pli grave, ili decidis manenmane labori kun la Nagoja Societo.

Pro la japana perforta regado en Koreio, inter popoloj japana kaj korea ĝis nun ekzistas malamikecaj emocioj. kaj ofte malpacas miskomprenate unu la aliajn. sed la fondiĝo de la Societo de koreio kaj la solidara kunlaboro kune kun la Nagoja Societo povos doni ian jesan eblecon por pli bona estonteco ol nun inter du landoj. kompreneble, ĝi nur estis la unua paŝo kaj bezonos pluan klopodon de registaroj kaj popoloj de du landoj por konsrtui vere amikecan kaj intiman rilaton.
Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
[Informo] Prezento de la filmo

Alia Planedo(Masik bolygo, 2008)

Seula Homrajta Filmfestivalo okazos ĉe placo ĉeongjeĉeon en la 5a ~ 7a de Junio, 2009. En la festivalo oni povos vidi la filmon pri infanoj sub mizera situacio. La titolo de la filmo estas 'Alia Planedo'. Mi tradukis la prezenton de la filmo verkitan de komitato de Seula Homrajta Filmfestivalo( http://sarangbang.or.kr/hrfilm/ ) al Esperanto sube .

Prezento de la filmo

»ç¿ëÀÚ »ðÀÔ À̹ÌÁö

Reĝisoro Ferenc Moldovanyi / Hungario, Finnlando, Belgio / 2008 / 96 minutoj

Ĉi tiu dokumentfilmo cirkonstance en Meksikio, Ekvadoro, Kongolando, Kamboĝo temas pri 7 rakontoj koncernataj al problemo de infanlaboro kaj infana prostitucio, k.a. La rakontoj vidigas per infanaj okuloj mizeran realon en fono de nia planedo, kie nuntempe infanoj estas sub ombra zono de homrajto. La filmo malkovras absurdan realon en diversaj lokoj en terglobo per ŝokaj scenoj kaj demandas filozofie pri ekzisto kaj evoluo de la homaro.
                                                              - skribita de Jeonĝu

Se vidas informite, la filmo pli bone videblas - Alia Planedo?

»ç¿ëÀÚ »ðÀÔ À̹ÌÁö
En la filmo aperas infanoj en tri kontinentoj, Azio, Afriko, Sud-Ameriko. Laŭ la kalkulo de ILO(Internacia Labora Organizo), pli ol 200 milionoj da infanoj inter 5 ~ 14 jaraĝaj en la mondo estas devigataj labori pro malriĉeco. Azio kaj marbordo ĉirkaŭ pacifiko estas la loko, kie la plej multaj infanoj estas devigataj labori en la mondo. Kaj ratio de mobilizitaj infanoj en ekonomia aktivado en la suda parto de la dezerto Saharo de Afriko atingis 26% en 2004.

Kiel infanoj en la filmo, infanoj en la mondo surstrate vendas vendaĵojn aŭ viŝas ŝuojn, spikumas balaaĵojn, laboras en fabriko, taglaborejo, prostituciejo, k.t.p. Eĉ infanoj estas konskriptataj kiel knabo-soldato en konfliktaj lokoj. Pli serioza problemo estas, ke multaj infanoj estas dungitaj sklavaforme aŭ ilia laboro kaj korpo traktiĝas garantiaĵo kontraŭ gepatraj ŝuldoj. La laboro de la infanoj estas ne nur dan?era, sed ankaŭ forta kaj ekspluatata laborante korpe, spirite, sekse, k.a. Krome familianoj de la infanoj vivas depende al ilia laboro. En kazo de unu parto de meza kaj suda ameriko, estas raporto, ke laborantaj infanoj gajnas triono de la tuta enspezo de familioj.

La radika kialo de infanlaboro estas malriĉeco. La vivkondiĉo de la infanoj estas tre malbona. Plenkreskuloj ekspluatas la infanlaboron, tamen la infanoj eĉ ne havas oportunon de edukado. Sed la infanoj sieĝitaj de muro de silento, indiferento, malvarma koro vivas senespere sentante sian situacion kiel sorto.

Tuta mondo igas la lokon kiel 'alia planedo', kie loĝas la infanoj, kaj silente agnoskas la situacion okazantan tie. Sed ni vidu realon. ĉi tiuj infanoj evidente logxas en sama planedo kun ni.
                                                                      - skribita de Minĝi

Pri la reĝisoro

»ç¿ëÀÚ »ðÀÔ À̹ÌÁö

Ferenc Moldovanyi

Dokumentfilma reĝisoro Ferenc Moldovanyi naskiĝis en urbo Debrecen en Hungario, 1960. Li laboris kiel instruisto kaj helpreŭisoro ĉe filmstudio Nonia. Li studis filozofion en universitato Lorand von Eotvos en Budapesto. Li reĝisoris filmojn titolitajn de "La Maniero"(1997), "Infanoj - Kosovo 2000"(2001).

Paz (Koreio) / paze23@gmail.com

 

[Historio] La Evoluiĝo de Laboragado kaj Preparo por la Nova Progresema Partio

 La rezulto de la prezidentelekto en 1992 estis tro mizera kaj senesperiga por maldekstruloj, kvankam 2 gravaj fortoj de korea maldekstra movado, t.e. studenta kaj laborista movadoj, rapide progresis kvante kaj kvalite pasintaj jaroj dank' al la influoj de 5.18 Gŭanĝ PopolBatalado de 1980 kaj grandega batalado de laboristoj en 1987. Ĝi kaŭzis de la grandaj malkonsentoj pri polotikaj taktikoj inter la progresemaj fortoj de Koreio, precipe fronte al prezidentoelekto ekzistis 3 aliaj vidpunktoj.

 Unua insistis la memstaran kaj sendependan kandidaton de maldekstra kampo, dua insistis la kandidatounuigon de opoziciaj partioj, kaj tria insistis la kritikecan subtenon al kandidato de unu el opoziciaj paritioj. 3 ĉefaj politikaj fortoj malsukcisis unuigi malsamajn vidpunktojn kaj finfine dise frontis prezidentelekton laŭ siaj manieroj.

Sed ĝi ne povis haltigi la evoluiĝon de progresemaj fortoj kaj prepari fondigon de la nova progresema partio, kiu povontus akcepti pli da subteno de popoloj en ĉiu kampo. kvankam ekzistis ne malgrandaj disiĝoj en politikoj inter respektivaj fortoj, tamen malgraŭ la disiĝo inter maldekstraj fortoj, la preparo por la nova progresema parito tagon post tago antaŭeniris. kaj jen estas 2 ĉefaj kialoj.

 Unue, laborista movado sisteme kaj kvante fortiĝis kaj progresis. tra la granda bataldo de laboristoj en 1987, precipe ekde julio ĝis septembro, okazis strikoj en pli ol 3,300 fabrikoj kaj sinsekve fondiĝis ĉ. 1,300 sindikatoj tutlande.

Ĝi eksplodigis la demokratiecan sindikatan movadon tutlandan. sekvis la 1-a batalado por la amendo de la laborleĝo(1988), 1-a tutlanda laborista kongreso(1988), fondiĝo de la ĉefstabejo por salajraltigo(1989) ktp kaj finfine fondiĝis la Tutlanda Konferenco de Sindikato(TKS) en 1990, kiu entenis 14 regionajn branĉojn, ĉ. 600 sindikatojn kaj ĉ. 200 mil sindikatanojn. TKS frontis egan subpremadon de registaro tuj post ĝia fondiĝo kaj pro tio pli ol 3,000 estis detenitaj, pli ol 5, 000 estis maldungitaj kaj kelkdekaj laboristoj estis mortigitaj dum sia 6 jara ekzistado.

 En 1992, okazis la 2-a tutlanda laborista kongreso post la fondiĝo de TKS kaj dum la kongreso estis diskutitaj 3 celoj, t.e. la amenda batalado de laborleĝo, la granda demokratieca reformo kaj la fondigo de laŭindustria sindikato kaj la tria estis la plej grava el 3, antaŭa 2 celoj estis nepraj kondiĉoj por la realigo de la 3-a, sed dum la kongreso, la menciitaj celoj estis nuligitaj kaj subite turnis la direkton fondi la Korean Konfederacion de Laborista Sindikato(KKLS), kiu nur estis la ligo de sindikatoj.

Ĉia okaze la vorto "konfederacio" anstataŭis la "konferenco"n. sed ĝi daŭre grandiĝis kvante malgraŭ ĝia kvalita evoluiĝo estis malrapida.

 Due, la alia ĉefa forto, studenta movado, ankaŭ senĉese evoluiĝis kvante kaj kvalite. studento estis baptita tra la 5.18 Gŭanĝu PopolBatalado en 1980 kaj la granda bataldo de laboristoj en 1987. ili komprenis, ke por la demokratiigo de sia patrujo, ili mem devas deidiĉi sian sangon kaj sen hezite kaj kuraĝe prenis tiun taskon. ili gajnis rajton fondi memstaran studentan organizon paginte egan koston.

 Sub la gvido de studenta organizo strikis en multaj uniersitatoj kaj ju pli grandiĝas la studenta forto kaj oftiĝas batalado kontraŭ al registaro, des pli necesis unuiĝitan organizon tutlandan por kontroli kaj maksimumigi la efekton de batalado. en 1987, finfine naskiĝis la konferenco de reprezentantoj de tutlandaj universitatanoj kaj tra la 6 jara batalado, studentoj lanĉi pli grandskalan kaj sisteman organizon de studenta movado en 1993. Ĝi estis la Konfederacio de Studenta Asocio de Koreaj Universitatoj(KSAKU).

KKLS kaj KSAKU fariĝis la plej ĉefaj fontoj, kiuj naskis kaj trejnigis batalantojn por demokratiiga movado kaj preparo de la nova progresema partio en la mezo de 1990 jaroj.


Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.