
<Skribaĵo pri la graveco de konstanta konscia aplikado de gramatikaj konoj en Esperanto?>
Pravas, ke foje la kutima lingvouzado de denaskaj parolantoj en naciaj lingvoj havas prioritaton super logikeco. La loko, en kiun "nur" metiĝas kutime en la angla kaj en kelkaj aliaj eŭropaj lingvoj ne estas logika. Ekz.: "I only have one child." (kiu ne signifas, kiel ĝi logike devus, "I only have, but I don't want, like, (ktp) ..." Devus, laŭ logiko, esti: "I have only one child", kiu, cetere, eblas sed malofte estas uzata de denaskaj parolantoj de la angla, eble nur de mi!
Mi opinias, ke multaj maltroigas la gravecon de gramatiko kaj ties konscia logika aplikado en ĉiuj lingvoj, inklude Esperanton, fare de eksterlandanoj. Ili donas la kadron, ene de kiu oni povas pli-malpli klare esprimi sin malgraŭ manko de la senkonscia rego de la gramatiko de la koncerna lingvo, kiun havas ties denaskaj parolantoj, ĉar en la kazo de plenkreska eksterlandano ne eblas lerni la gramatikon de fremda lingvo subkonscie, kiel infanoj lermas la gramatikon de sia propra lingvo, sia denaska. Eksterlandano devas povi plej parte konscie apliki gramatikajn "vojsignojn" por elturniĝi en konfuzaj lingvaj labirintoj.
Sed konversacio konsistas plejparte el fragmentaj diroj kun multege da elipsoj (neesprimo de subkomprenitaj partoj), do tie la tasko estas pli facila ol kiam oni provas verki longajn komplikajn frazojn skribe.
Tiam eĉ eksterlandanoj povas plejparte paroli preskaŭ same bone kiel cerbeta papago. Oni ofte parolas pri "denaskaj esperantistoj", sed tio estas troigego. Neniu faris eksperimenton vere fari Esperanton la baza lingvo en la kapo de infano.
Por tio la infano devus esti strikte izolata de eksteraj lingvaj influoj ĝis almenaŭ 5-jariĝo. Defendantoj de homaj rajtoj perceptus tion kiel kruelan traktadon fare de freneziĝinta sciencisto. Malgraŭ tio por mi bedaŭrindas, ke neniu kuraĝis eĉ on-grade (parte)provi tian eksperimenton.
Do ĉiuj esperantistoj, eĉ la lingve plej kapablaj, estas nuraj "eksterlandanoj" rilate al Esperanto, kaj tial ili devas konscie aplikadi ties gramatikon, ĉiam kun altgrade logika pensado, neniam kun rekta unuopa tradukado de vortoj el nacilingva frazo eĉ sen pripenso pri semantikaj kaptiloj.
Estas kiam oni pro laciĝo aŭ distriĝo aŭ alia kialo momente ĉesas konscie aplikadi ĝin, ke oni komencas erari, ekzemple ellasante la akuzativon kiam ĝi necesas aŭ uzante ĝin kiam oni ne devus uzi ĝin. Tial la Ceh-metodo taŭgas nur por konversaciaj papagaĵoj,k kiel, ekzemple, "saluton" kaj "dankon" kaj "ĝis!"...
Kiam oni atentas la gramatikon de Esperanto, oni skribas tiun lingvon multe pli ĝuste kaj precize kompreneble ol kiam oni skribas ĝin preskaŭ "en nacilingva cerboreĝimo", precipe kiam temas pli komplikaj aferoj. En tiu senco la "ĉeh-metodo" estas kontraŭcela. ĝi neas la gravecon de konsciaj gramatikaj konoj false asertante, ke Esperanto devus lerniĝi sammaniere kiel infanoj lernas sian plej bazan (gepatran) lingvon.
Esperantistoj, kiuj lernis per tiu metodo neniam fariĝas lingve kompetentaj esperantistoj (se ili poste ne ekkomprenas la gravecon de gramatiko). Zamenhof certe ĉiam konscie aplikis la gramatikon, kiun li mem inventis per simpligo de la gramatiko de nacilingvoj, kun aldono de logika pensado por solvi multajn tiklajn problemojn.
Eĉ en Esperanto estas granda kvanto da ne tute logikaj esprimoj, kiuj devenas de unu el la bazaj principoj de Esperanto: laŭeble plej altgrada uzado de "internacieco". Tio havas la avantaĝon plifaciligi tradukadon inter certaj nacilingvoj kaj Esperanto, sed certe malhelpas aliajn, kies lingvo ne apartenas al tiu "internacia" grupo kaj tial havas malfacilon kompreni tiujn nelogikajn esprimojn.
Do miaopinie oni devus forĵeti la maskon, kiu montras Esperanton esti plene internacia lingvo, kaj senkaŝe kaj honeste nomi ĝin laŭ ĝia esenco: la eŭropa. Tio ne malhelpus enkondukadon de tutmonde logike kompreneblaj esprimoj, ĉu bazitaj sur jam ekzistantaj en nacilingvoj esprimoj aŭ ne.
Mi opinias, ke tiu ĝenerala malgravigo de gramatiko en Esperantujo estas unu el la plej gravaj malsanoj en ĝi, kiu dekomence malebligas realigon de la revo de Zamenhof: plej racie solvi la mondan lingvoproblemon (cele al mondpaco).
Li emfazis preskaŭ nur tiun celon, ne multe aŭ tute ne pritraktante la aliajn logike atendeblajn fruktojn (la plej grava el kiuj estas drasta malaltigo de la nuna enorma ekonomia kosto de internacia interkomunikado por praktikaj celoj) de solvo de tiu problemo, kio miaopinie dekomence fatale malsukcesigis lian projekton. La monda lingvoproblemo estas same granda hodiaŭ kiel ĝi estis antaŭ unu jarcento.
Ties solvo per la angla estas ridinda miraĝo. La angla servas nur kiel distingilo inter manpleno da elitanoj kaj la ceteraj homoj, kiuj havas nek la monon nek la libertempon por povi lerni ĝin sufiĉe ĝisfunde pro ties malfacileco, kiu kaŝas sin malantaŭ ties surfaca ŝajno esti facila. Ekzemple, ofte estas tre malfacile eĉ por denaskaj parolantoj de la angla analizi ĉu "-ing"-vorto estas substantivo, adjektivo aŭ adverbo en donita frazo...
Oni ofte devas relegi titolon de artikolo plurfoje por finfine (probable) kompreni, kion ĝi verŝajne signifas, pro plejparta manko de sufiĉaj gramatikaj "vojsignoj" kompare kun preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj, krom eble la ĉina kaj kelkaj aliaj lingvoj similaj al la ĉina. Bona ekzemplo de sensencaĵoj en internacia uzado de la angla estas la reklamslogano de Adidas, "Impossible is nothing". Rigardu ĉirkaŭ vi.
Vi devus povi konstati ankaŭ aliajn. Iuj homoj nesciante eĉ portas vestaĵojn kun anglalingvaj skribaĵoj sur ili, kiuj ŝoke insultas la portanton mem! Sed mi ne volas aserti, ke tiu estas baza parto de la problemeco de la angla kiel internacia lingvo.
Eĉ per Esperanto tio povus okazi. Tio estas nur aldona indiko de tio, kiel profunda estas la abismo inter la manpleno da anglalingvaj elitanoj kaj la ceteraj homoj tra la mondo.