Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/

La Kvardekdua numero je 2008/10/30
[Informo] 2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon

 

2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon

- Du tagoj kun ununokta pasloĝo, la Esperanta Versio

6-7 DECEMBRO 2008


Kial ni havos kunloĝadon?

Nuntempa mondo estas iom pli iom tutmondiĝanta. Tial nuntempa socia problemo estas ne nur loka, sed ankaŭ tutmonda. Ni sentas bezonon de tutmonda solidareco kaj kunbatalon kontraŭ subpremo, ekspluatado al proletaroj, malriĉuloj, kamparanoj, indiĝenoj, kripluloj, seksaj minoritatoj, k.a. de kapitalistoj laŭ kapitalisma tutmondiĝo. La solidareco kaj kunbatalo jam komenciĝis. Nun ni povas prezenti du ekzemplojn.

Lastasomere en Japanio okazis G8 Pinta Konferenco. Dek kelkaj koreaj aktivistoj partoprenis manifestacion kontraŭ G8. Kompreneble ankaŭ multaj aliaj aktivistoj de la mondo kolektiĝis tie. Sed ne tutaj partoprenintoj povis interparoli sufiĉe bone seninterpretado. De tiam ili lernis, ke Esperanto estas bonega metodo por aktualigi solidarecon kaj kunbatalon kontraŭ kapitalista malbonagado.

En Afriko ĝis nun multaj malriĉaj kamparanoj suferas pro malsatego. Ili ĉiam estas ekspluatata de grandaj multnaciaj entreprenoj. Ankaŭ ili bezonas egalan komunikadon plibonigi sian vivon. Nun ni ja bezonas pli justan mondon, pli justan komercadon.

Se vi kredas eblecon de alia mondo, bonvole partoprenu nia kunloĝado. Ni diskutos diversajn sociajn problemojn kaj fartos dum du tagoj ĉefe por utiligi Esperanton.

Ni esperplene invitas vin.

Bonvole venu kun ĝojo!


          La Preparkomitata Organizaĵoj de Kunloĝado :

               - Paca Solidareco de Esperanto (PSE)

               - Sennacieca tutmonda Asocio en Koreio  (SATenK)

          La Subtena Grupo - Membroj de Malplena Gastodomo


 


Kara (Koreio) / kara12345@gmail.com

 

[Pezentado] Detalaj informoj pri la kunloĝado PSE


 

1. Dato kaj Loko

* Dato: La 6a(Sabato) ~ 7a(Dimanĉo) de Decembro 2008

* Loko: Malplena Domo(Gastodomo) Namsan, Seulo, Koreio

2. Enhavo

* Kotizo - 15,000 koreaj ŭonoj

(inkluzive 3 foja manĝado, loĝado, materialo)

* Programoj

- Kurso por komencantoj

- Tradukado pri aktuala temo por komencantoj (Teksto tradukita utiligante Esperanton kiel ponto-lingvon: Prepari la debaton pri la strategio de la Monda Socia Forumo)

- Interparoli per Esperanto por komencantoj

- [Speciala programo] Lernu Esperanto-Kanton kaj Vidu Esperano-filmon

- Prezenti pri Vojaĝo al Afriko por establi Justan Komercadon

- Libera Forumo: Kiel ni utiligos Esperanton por diversaj sociaj movadoj?

- Prezenti Rondojn de Esperanto

3. Detala horaro

- la 6a de DEC(Sab.)

14:00 Atingi al la Malplena Domo / Akcepto

15:00 Skize saluti kaj sinprezenti

16:00 Kurso por komencantoj

18:00 Vespermanĝo

19:00 Tradukado pri aktuala temo por komencantoj

       Interparoli per Esperanto por komencantoj

22:00   Lernu Esperanto-Kanton

        Interkona Vespero / bankedo

 

- la 7a de DEC(Dim.)

08:00 Matenmanĝo

09:00 [Speciala programo] Vidu Esperantan Fimon (Preparkomitato)

10:00 Promenado al la Seul-Turo sur la monto Namsan

12:00 Tagmanĝo

13:00 Prezenti pri Vojaĝo al Afriko por establi Justan Komercadon

14:00 Prezenti Rondojn de Esperanto

- Paca Solidareco de Esperanto

- Korea Rondo de SAT

- KTP

15:00 Libera Forumo: Kiel ni utiligos Esperanton por diversaj sociaj movadoj?

18:00 Memorfoto

4. Aliĝu al la Kunloĝado

Ret-adreso : kara12345@gmail.com

Poŝtelefono: +82-050-5335-5365

5. Aliĝilformo

Skribu laŭ via prefero

- Nomo: (Kromnomo: )
- Naskiĝtago: jaro monato tago
- Ret-adreso:
- Hejmpaĝo/Blogo:
- Telefon-numero:
- Adreso:
- Program-kontribuo: Jes / Ne
(Se jes, kio estas enhavo de via programo: )
- Aldona Parolo pri vi:

Ne hezitu, se vi havas la demandon pri la Kunloĝado, kiel kutime ankaŭ bonvenas vian subtenojn kaj kontribuaĵojn.

Bonvole sendu ret-mesaĝon al Kara ( kara12345@gmail.com ),

Aliĝilo klaku!

Paz(Koreio ) / paze23@gmail.com

 

[Aritikolo] Kien iras Demokratio ?


??? ?? ???

'Perdita 10 jaro' estas la lastatempe ofte parolata frazo pere de politikistoj kaj altrangaj ofcistoj de registaro. kion ili perdis dum pasintaj 10 jaroj?

  La reganta 'Hannara' partio estas posteuloj de militista diktatora forto, kio havis ege konservativan kaj vere ultre dekstrecan politikan tendencon. Ĝi longe kaptinte politikan potencon regis sudkorean socion kaj eldevigis al popolamasoj akcepti siajn konservativajn ismojn. 

  Sed ekde 1998 ĝis 2007, ĝuste 10 jarojn restis kiel opozicia partio perdinte politikan potencon al alia konsertiva partio kio estas iom malpli konservativa ol si mem. en tiu ĉi periodo, sudkorea socio plenumiĝis demokratio minimume en baza nivelo. Laboristaj, kamparanaj sindikatoj, virinaj kaj handikapulaj organizoj, kaj diversaj organizoj, kiuj proparolas sociajn minoritatojn, naskiĝis kaj aktivis por sociaj minoritatoj. aldone, kelkaj homoj, kiuj longe laboris en labora, kamparana kaj aliaj socimovadaj kampoj, aliĝis al reganta partio kaj pro tio politikaj kaj sociaj kondiĉoj iom rapide ŝanĝiĝis.

  Precipe post la supra konferenco inter norda kaj suda koreio en 2000, la kontraŭ komunisma ideologio, kio estis la plej utila ilo de pasinta registaro por subpremi siajn politikajn kontraŭulojn, perdis utilecon kiel subpremigilo.

  Jes, en 10 jaroj vere multe ŝanĝiĝis materie kaj mense, sed kuranta registaro kaj reganta partio ne volas konsenti tian ĉi situacion kaj 10 jaran ŝanĝiĝon. Tuj post la surpodiiĝo, ili klopodis aŭ nuligi aŭ regresigi nunan situacion. Ili neis justan rajton de civitanoj sed ne aŭdinte voĉojn de popolamasoj faris politikojn laŭplaĉe. Kaj nomis putrajn sed private intimajn homojn je altrangaj postenoj de registaro spite de absoluta kontraŭo de civitanoj. Precipe politikajn asistantojn de prezidento nomis je ĉefo de televidaj elsendejoj kaj tagĵurnaloj.

  Kompreneble ĵurnalistoj kaj civitanoj kontraŭis al tiaj decidoj sed ili maldungis ĵurnalistojn kontraŭantajn kaj eĉ akuzis civitanojn, kiuj ĉeestas manifestacion postulante nuligon de tia aĉa decido. Multaj civitanoj surstratiĝis kontraŭante la aĉajn politikojn de registaro sed policoj perforte subpremis justan manifestacion de civitanoj kaj akuzis. Eĉ la skribadojn de civitanoj en interreto, registaro nervoze reagis. Policoj postulis nuligon al la retaj kompanioj la kritikemajn skribaĵojn de civitanoj  kaj samtempe esploris kaj akuzis civitanojn.

  Malpli ol 10 monatoj, rapide malaperiĝis justaj rajtoj de civitanoj. amnestio internacia sendis esploriston kaj post la esploro decidis, ke fariĝis la atako je homaj rajtoj pere de ŝtatorganizo. Samtempe la nacia komitato pri homaj rajtoj ankaŭ decids, ke estis la atako je homaj rajtoj pere de ŝtatorganizo sed registaro tute ne aŭdinte la admonojn de tiaj organizoj legitimigas siajn malbonfarojn.

  Ĉu sudkoreoj denove devis travivi frostan periodon, kiun spertis sub la militista diktatora registaro?

 

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr

 

[Historio] La Platformoj kaj Agadoj de La MinĴung Partio

La MinĴung Partio celis realigi kiel sia ideologia celo veran demokration en kiu popolamaso fariĝos mastro de la socio  kaj klopodis plenumi cesigon de militista diktatoro kaj interveno de fremdlandoj, starigon demokratan registaron kiu estas kontrolata de popolamaso, memstaran ekonomion kontrolata de popolamso kaj pacan unuigon de patrolando. precipe ĝia ekonomia platformo vidigas socialismecan enhavon, tio estas, ke la enkonduko de planeca merkata sistemo, ekz. la disigo de monopolaj entreprenoj, ŝtatigo de kernaj industrioj ktp.

  Precipe pro la koreeca karaktero tiama, inteligentoj kaj laboristoj, kiuj spertis studentan movadon en univ. kontraŭ al militista registaro, havis gvidforton kompare al ververaj laboristoj kaj kamparanoj. kaj pro tio, la partio pli ŝatis parlamentisman linion ol batalo sur strato kun diversaj popolamasoj. tio signifas, ke la partio klopodis per laŭleĝa kaj sistema manieroj, enironte parlamenton, realigi siajn taskojn popolamsecajn.

  Do nature, bazaj organizoj kiel laboristaj kaj kamparanaj sindikatoj rolis nur kiel subĉefa forto en la partio.

  La partio instalis 5 specialajn komitatojn, organizigi laboristojn, kamparanojn, virinojn, studento-junulojn kaj profesorojn, la plej gravajn subtenant-fortojn de la partio. kaj la partio fondigis 51 lokajn branĉojn kiam ĝi naskiĝis, sed ĝi nur koncentriĝis pli ol duonaj lokaj branĉoj al Seoul kaj ĝiaj najbaraj urboj.

  La apero de la partio laŭleĝa, kiu estis kompare pli granda, sistema kaj uniginta diversajn maldekstrajn fortojn ol pasintaj progresemaj partioj, donis ŝokon al ĉiuj konsertivaj partioj kaj fortoj. ĉar pro longdaŭrantaj putrado kaj malkapablo, popoloj malkrediĝis kaj malŝatiĝis konservativajn partiojn kaj politikistojn.

  Surprizite, ili atakis la partion unuanime. la plej utila maniero estas kolorigi la partion aŭ komunisto aŭ socialisto. post la korea milito, militista regsitaro ĉiam atakis kaj kolorigis ĉiajn progresemajn movadojn kiel la komunista. pere de edukado en lernejoj, televidoj, ĵurnaloj ktp. komunismo estas atakata kiel la bazo de ĉiaj malbonoj. ĉiuj ŝtataj organizoj subpremadis uzante superleĝajn kaj ĉiajn aliajn manierojn.

  Samtempe, konservativaj fortoj faris diversajn leĝojn, kiuj katenis agadojn de la MinĴung Partio. leĝoj pri elektado, kio malutilas politikaj novuloj, leĝo pri politika mondono, kio malfaciligis mondonon de laboristaj kaj kamparanaj sindikatoj al la Partio, leĝo pri politika partio, kio malhelpas kontakton de la pario kun popolamsoj ktp.

  En 1992, la partio kandidatigis 51 el 237 elektokvartalo en la 14-a tuta elektado por parlamento sed neniu estis elektita kaj nur gajnis 1.5% subtenon kaj ĝi finis sian mallongan vivon.

  La partio nur ekzistis ĉ. 3 jarojn kaj neniun parlamentanon havis sed ĝi postlasis kelkajn gravajn rezultojn. Post la surpodiiĝo de militista grupo dvidata de Bak Ĵeong-Hi, pli ol 20 jaroj, progresemaj fortoj ne povis agadi publike kaj laŭleĝe. sed tra la kuraĝa kaj sangoplena batalado kontraŭ al militista registaro, organizis laboristoj, kamparanoj kaj studentoj. kaj finfine ĝi povis hisi progresemajn valuton kaj sloganon delonge. Kvankam ĝi mem nur vivis 3 jarojn sed donis kuraĝon kaj esperon al siaj posteuloj.


Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.