Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/

La Kvardekunua numero je 2008/09/15
[Informo] Pri justa komerco

Enkonduko de la Justa Komerco

Justa Komerco ? Komerco, ne subteno (helpo)

En 2001, kvar internaciaj neformalaj asocioj (Internacia Organizo de la Etikedo Justa Komerco, Internacia Asocio de Justa Komerco, E?ropj Mondbutikoj kaj Euxropa Asocio de Justa Komerco) kune difinis Justan Komercon kiel komercon de partnereco, bazitane sur dialogo, travidebleco kaj respekto, kiu postulas altgradan egalecon en la internacia komerco. Kutime tia alportas bonajn komercajn kondiĉojn, rajtojn, kaj ĉiam protektas produktistojn kaj laborantojn.

Organizoj de Justa Komerco kune kun la subteno de konsumantoj aktive subtenas produktistojn, kreas konscion kaj per kampanjoj postulas ŝanĝon de la leoj kaj kutimaj praktikoj de la konvencia internacia komerco.

Justa Komerco estas alternativa libera komerco. i estas ne nur tutmonda civila movado klopodanta solvi la problemon de malriĉeco en la Tria Mondo - per komerco ne nur subtena, sed anka? per nova komerca modelo en la tria sektoro.

i eliminas forprenon de troa profito fare de tansnaciaj kompanioj dum la procezo de komercado. Do, oni povas diri, ke ?i estas komerco, en kiu kaj produktistoj kaj konsumantoj gajnas, kaj en kiu produktistoj gajnas pliprofitojn de 20-30%, ĉar la komerca procezo estas rekta. Kaj krome avantaĝojn de ekologiaj organikaj produktoj, male al transnacia entrepreno, kiu kutime uzas kemia?ojn pro amaseco de agrikultura produktado.

Justa Komerco ĝenerale postulas kaj subtenas bonajn praktikojn de komercaj rilatoj : kreadon de oportunoj por ekonomie malavantaĝitaj produktistoj, travideblecon, malfermecon, trejnoprogramojn, pagon de justa prezo, seksan egalecon, bonajn laborkondiĉojn kaj median proktektadon.

Karakterizaxjoj de Justaj Komercoj kiel movado

La unua estas la ekonomia efikeco de reveno de profito rekte al produktistoj kaj ne tra revendistoj. La dua estas garantio de da?rigado de socio per justa kaj bona pago por laboro, kiun multofte malbone traktas plurnaciaj kompanioj. Justa Komerco postulas protektadon de la medio kaj ne diskriminacion de la laborantoj la? sekso, religio kaj raso.

Justa Komerco estas movado nomata Justa Transakcio a? Alternativa Komerco. Tia koncepto komenciĝis en E?ropo dum la Dua mondmilito, kiam la plej evoluintaj landoj en la norda hemisfero vendis interne varojn el ne evoluintaj landoj en la suda hemisfero. Kutime oni vendas rekte al konsumantoj kaj, inverse, la profitoj iras rekte al la produktistoj por tiel subteni ilin. Tiu sistemo eliminis perantojn, kiuj kutime ka?zis miskomprenojn kaj malsinceraĵojn.

Kafo estas la plej fama produkto post nafto en la internacia vendmerkato, sed unu el la produktoj, je kiuj produktistoj malprofitas. Ekzemple, kiam oni aĉetas kontra? dekmil ?onoj kafon en la internacia merkato, la kafo-kompanio profitas sesmil kvarcent ?onojn (64%) kaj la terkultivisto (produktisto) ducent ŭonojn (2%), kio estas tre ne akceptebla al la terkultivisto, kiu plantis la kafplantojn, kaj post kvinjara severan laboro, transnacia kompanio forprenas la plej grandan parton de la profito.

Tiu ĉi ekzemplo montras la maljustecon de la monda libera komerca sistemo, kiu produktistoj malbone profitas, male al perantoj, revendistoj kaj aliaj internaciaj kompanioj, kiuj forprenis la grandan parton de la profito.

La vizio kaj demandoj de la movado de Justa Komerco


Justa Komerco ne celas negative agi kontraŭ la kapitalismo mem. ĝi estas definitive komerco kaj funkcias en merkato. Justa transakcio moviĝas kun merkat-partoprenantoj en la merkata mekanismo. En la libera merkato samkiel la ĝangalo, tiuj, kiuj havas la propran armilon, vivas sen problemo. Same, por ke Justa Komerco supervenku kapitalismon, necesos multe da tempo kaj forto.

Pli ol unu miliardo da loĝantaro vivas en siaj kontraŭleĝaj lo?ejoj, kaj la malriĉuloj en 25 landoj timas pri malabundo de manĝaĵo. Oni plue atendas, ke la loĝantaro de urboj kreskos de tri miliardoj al kvin miliardoj antaŭ 2030.

La fina celo de Justa Komerco estas transformi la strukturon de la tutmonda komerco tiel, ke produktistoj en komunumoj havu povon eglan al tiu de plurnaciaj kompanioj. Tamen estas malfacile, ĉar produktoj de justa komerco estas ne pli malaltekostaj ol aliaj produktoj kaj bezonas specialan merkato-sistemon por ŝanĝi la malnovajn kutimojn de la ekzistantaj konsumantoj. Tio signifas, ke estas malfacile enkonduki justan komercon nur por la kutima slogana celo elimini ekstreman malriĉecon kaj malbonajn forprenojn de profito.

Justa Komerco havas la potencon redukti malriĉecon kaj samtempe protekti la medion per la kooperado de transnaciaj kompanioj kaj konsumantoj, kiuj vidos siajn respondecojn kaj rolojn. Tiel oni povas rompi malriĉecon en agrikulturaj regionoj de Azio, Afriko kaj Sud-Ameriko.



Kara (Koreio) / kara12345@gmail.com

 

[Pezentado] LA ESPERA INSTITUTO


 

.

Semo de Espero, Ampleksi la Estonton

Espereman Imagpovon

Espereman Mondon

- Espea Instituto-

<Salutparolo>

Semojn de Espero, se vi ampleksos ĝin,

La estonteco descendas de la ĉielo al la tero.

Saluton! Ni estas la Espera Instituto.

 

La Espera Instituto estas penstanko, kiu establis esploron politikaj alternativoj por diversaj sociaj tagordoj kaj meti tiuj alternativoj en praktiko. Ni estas sendependa civita Esplorinstituto kiu estas establita sen financaj subtenoj de registaro a? entreprenoj.

Ni esperas fariĝi la matrico de 21a jarcento al neo-praktikisma movado kune farante studon kaj aplikon la? la pragmata spirito.

Ĉe la Instituto, ni enkondukas ennovigajn eksperimentojn kaj aŭ dacajn iniciatemojn kio estas libere provokanta.

La ideoj de homoj estas kolektita ŝanĝi vivon stilojn kaj sistemojn, kaj publikaj valoroj estas serĉita kune kun nova alternativo modelojn de socio.

Tra de lokaj komunumaj sinadministradoj kaj vilaĝaj konstruaŭoj, la lokan regionon unuavice ni konstruas sur centro en la socio, dum la valoroj de publika bona kaj divido estas disvastigita malproksime de rekomendanta al kompanioj sociaj kontribua?oj tio, ke estas kongrua kun ilia komerco.

Tamen, la vojo ankoraŭ estas longa kaj fortika por la Instituto fari kompason de la tempoj, kolektanta la esperoj de la malriĉa kaj neglektita, kaj kreski en rubando de espero.

La semo de espero ne kreskas per si mem. por ke la semoŝosi kaj kreski en imponega arbo, oni zorgeme devas nutri akvumon, sunon kaj naturaĵon. La Espera Instituto ankoraŭ necesas pli da taletuloj, retoj, kaj pli da eksperimentoj.

La pordo de Espera Instituto ĉiam estas larĝe malfermita al ĉiuj. La Espera Instituto ne estas posedaĵoj de specifa individuo a? grupo, sed ĝi estas publikaj kaj nemoveblaĵoj al ĉiuj.

De nun 100 jaroj kaj dum 200 jaroj en la estonteco por daŭrigi la evoluadon kaj plenumi sian historian vokon, ni bezonas multe da prizorgo, amikeco, kaj partopreno, komunikado.

Se ni ampleksus la semojn de espero sur niaj koroj, la estonteco sendube venos de la ĉielo al la tero.

Dankon.

 

Changkuk Kim Prezidanto, Estraro

http://www.makehope.org/

Kara(Koreio ) /kara12345@gmail.com

 

[Aritikolo] Politiko kaj Religio


En la 27-a de a?gusto, ĉ. 200 mil Bonzoj kaj kredantoj de Budaismo amasiĝis al la centro de Seoul kaj ili postulis pardonpeton al prezidento kaj registaro. kial? Budaismaj kredantoj, kiuj kutime serĉas psikan vivon fore de laika vivo, okazigis tiom grandan manifestacion ?

Laŭ statistiko, koreoj amas kredi religion. pli ol duono da loĝantoj el 48 milionoj havas religion. Budaismo havas ĉ. 11 milionoj da kredantoj, protestanto ĉ. 9 milionoj da kredantoj, katoliko ĉ. 5 milionoj da kredantoj ktp.

Protestanto el tiuj ĉi tri grandaj religioj, progresis plej rapide kelkdekajn jarojn pasintajn. nuntempe 5 el 10 plej grandaj preĝejoj en la mondo estas en koreio kaj samtempe ekspedas al tra la tuta mondo 2-e multajn misiistojn post Usono. Ĝi havas obeemajn kaj lojalajn kredantojn. survoje, subtera trajne ni facile frontas kriantojn jene: "Jesuo ĉielon, malkredo inferon". komprenble, vi trovos ruĝajn krucojn tro multe en la nokto de SduKoreio.

Pro tio, multaj politikistoj kaj politikaj partioj malkaŝece uzas religiojn precipe protestanton por sia elekto. ili vizitas preĝejojn, templojn, katedralojn kaj postulas subtenon. kelkaj ofte ŝanĝas siajn religiojn a? iliaj familianoj kredas respektive aliajn religiojn.

La situacio komencis severiĝi ekde la surpodiiĝo de kuranta prezidento I Mjong-Bak. kiam li estis la urboestro de Seoul, tiam li proklamis konsekri Seoulon al Dio en iu kristana kunsido. post la prezidentiĝo, li nomis kristanojn multajn je gravaj postenoj de registaro kaj prezidentofiejo.

??? ?? ???

Kuranta ĉefo de polico fariĝis la modelo de la propaganda afiŝo por iu protestanta kongreso kaj en nove lastatempe faritaj mapoj, kioj helpas trovi ĉirkaŭajn ejon por vizitantoj al tiu regiono, malaperis indikoj pri temploj kaj Budaismaj lokoj sed kontraŭe protestantaj preĝejoj markiĝis pli konkrete, eĉ malgrandaj preĝejoj. kaj sekvas similaj paroloj de altrangaj oficistoj kiel la prezidenta, kioj stimulas civitanojn, kiuj ne kredas protestanton.

 

Finfine, Budaismaj kredantoj kaj bonzoj elstaris kaj okazigis ege eksterkutiman kongreson postulante, ke registaro garantiu la liberon de religio. fakte, la libero kaj rajto de religio estas la ne tuŝebla kaj denaska rajto de homaro kaj anka? la korea konstitucio klare stipulis ĝin.

Sed bedaŭrinde, korea protestanta preĝejo progresis ege rapide kiel korea kapitalismo frivola. ili ĉefe ĉasas materian progreson, sed mankas distribui kaj helpi al najbaroj, kiuj estas en malfacila situacio. ili ofte preĝas kaj subtenas ŝtatajn politikojn, prezidenton kaj altrangulojn sed postulas paciencon, servon kaj obeemon nur al sociaj minoritatoj.

Kuracisto necesas ne por sanuloj sed por malsanuloj. anka? Jesuo venis ne por riĉuloj, potenculoj, sed por malriĉuloj, minoritatoj. kompreneble, ne malmultaj koreaj protestantaj kredantoj ankoraŭ nun helpas siajn najbarojn kaj servas malriĉulojn post ekrano. sed multaj ne kredantoj kaj kredantoj de aliaj religioj esperas, ke korea protestanta kredanto faru pli granvajn, multajn laborojn por la plibonigo de socio kaj por ĝi, unue devas restarigi siajn ekzistokialon kaj celon.

 

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr

 

[Historio] La Fondiĝo de MinĴung Partio

La 5.18 popolbatalo kontraŭ la militista diktatora registaro, kio estis gvidata de Ĵeon Du-Hŭan, kvankam estis subpremita perfekte dum 10 tagoj, tamen ĝi kreis grandan esperon por la rekomenciĝo de progresemaj movado kaj partio.

Fakte, pro la perforta regado de Bak Ĵeong-Hi, preskaŭ ĉiaj progresemaj, sociaj kaj studentaj movadoj publikaj estis frakasitaj kaj plej malgrandaj aŭ individuoj aŭ organizoj, kiuj bonŝance evitis atakon de policoj devis subteriĝi kaj silenti. sed la sango kaj ofero de 5.18 vekigis dormintan kaj timeman korojn de popoloj. ili denove ekagadis, kontkatis, organizis kaj preparis, atendis la ŝancon.

La jaro 1987 ankaŭ estis la alia turnopunkto kiel 1980 en nuntempa sudkorea historio. unue, okazis grandaj politikaj kaj tiklaj eventoj. unu studento mortigita dum esplorado de polico pere de akvotorturo.

Polocoj klopodis mensogi al popoloj sed pro la konfeso de nekropsiokuracisto kaj la malkaŝo de pastroj, ĉiuj popoloj sciiĝis la veron. popoloj alvojiĝis kriante faligon de la diktatora registaro.

Due, fronte de la fortega rezisto de popoloj, Ĵeon prokalmis la konservon de la konstitucio, kio stipulis la prezidentelekton ne pere de rekta voĉdono de popoloj sed pere de reprezentoj, kiuj estis elektitaj laxu la gusto de registaro. kaj denove popoloj amasiĝis surstraten. daŭris manifestacioj pli ol monatoj kaj denove okazis tragedio. unu studento mortis trafite je larmiga bombo de policoj dum manifestacio.

La morto de tiu studento aldonis oleon al la malkontenteco de popoloj kontraŭ perfortega registaro. milionoj da civitanoj amasiĝis al la granda palaco, kio estas la seoula urbodomo por adiaŭi lin.

Finfine, la diktatora registaro hisis la blankan flagon al popoloj kaj promesis la amendon de la konstitucio pri la rekta prezidentoelekto pere de referendumo.

Kaj en la jarfino estis la prezidentoelekto laŭ la nova konstitucio. kaj tie denove ekmovis la klopodo por konstrui progreseman partion. kvankam multaj progresemaj individuoj, organizoj(ink. studentaj kaj laboristaj) du grupe dividite subtenis konservativajn politikistojn, kiuj longe kntra?batalis al la diktatoraj registaroj, pretekste, ke ankoraŭ ne maturiĝis la tempo, en kiu la reprezentanto de progresemaj fortoj konkurencas la prezidentecon.

Sed kelkaj individuaj agadistoj kaj grupoj persistis forte postulis la kandidatiĝon de la reprezentanto de popolamaso kaj fine Bek Gi-ŭan,* estis rekomendita kiel kandidato. li forte asertis politikojn por popolamaso kaj postulis redoni la veran demokration al popolamaso, sed por finigi la politikan prenon de militistoj, kio daŭras ĉ. 30 jarojn, ĵus en la antaŭ hieraŭo de la voĉdontago proklamis retiri sian kandidatecon. sed bedaŭrinde, pro la dividiĝo de opoziciaj fortoj, la militista forto longigis sian vivon 5 jarojn.

Post la voĉdodno, kelkaj progresemaj individuoj kaj organizoj estis absorbitaj al reganta kaj opozicia partioj respektive. sed tiu forto, kiu insistis la popolamasan kandidaton kaj aliaj fortoj, kiuj kvankam subtenis la kandidaton de opoziciajn partiojn, tamen post la voĉdono ne aligixs al konservativaj partioj, konsentis konstrui la novan partion, kiu reprezentu popolamason. la Minĵung Partio tiele naskiĝis.?


 

*Bek Gi-ŭan: naskita en 1933 de nuntempa Norda Koreio. nur elementan lernejon finis kaj aŭtodidaktis. en juneco ekhavis intereson pri la unuigo de dividitaj ambaŭ koreioj. samtempe aktivis kontraŭbatali al la diktatoraj registaroj. en 1987, 1992 du foje rekomendita kiel la kandidato de poplamaso.



Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.