ALIA MONDO estas EBLA!
Fondiĝa Kunveno de Hokkajda(ainumosir-a) Reto kontraŭ G8 Pinta Konferenco
la 15a de marto (sabato) ,2008 13:30 ~16:00
loko: halo de Hokkajda Kristana Centro (N7W6, Kitaku, Sapporo)
Ĉu ni estas kontenta ke ni bonvenigu G8 Pintan Konferencon tiel kiel japana registaro kaj hokkajda registaro trudi. Ni volas elbuŝi voĉojn de respektiva starpunkto kaj agadi diversspece kontraŭ G8. En la kuveno ni havos partoprenantojn kaj mesaĝojn de en- kaj ekster-landaj nacioj kaj socitavoloj. Raporto pri prepara agado, diskuto kaj propono de agado okazos. Ni alvokas vin, kiuj volas pripensi kune, kaj kiuj volas agadi, partopreni nian kunvenon kune!
Sloganoj de la kunveno (propono)
Ne! Novliberalismo.
Ni ne permesas G8 kiu donas pli da malriĉeco kaj diskriminacio!
Ne! Financa regado de G8.
Ne! Tutmondiĝo kiu faras fenditan socion inter riĉa kaj malriĉa en la mondo!
G8 kiu pelas kontraŭterorajn militojn kiuj mortigas popolojn, ne venu!
Ne! Militoj en Irako kaj Afganio. Solidarecon kun popolo de Palestino!
Ni ne permesas subpremojn al aina nacio kaj mondaj indiĝenaj nacioj ! Agnosku rajton de indiĝena nacio kaj nacian memdecidan rajton!
G8 mem fakte detruas medion!
Atomcentralo detruas medion de terglobo eterne!
G8 ekspluatas Afrikon!
Ne! Konvencio de libera komerco. Gardu kamparanon!
Kun monda popolo, ni batalu kontraŭ 2008 G8 Pinta Konferenco!
Preparkomitato de
Hokkajda(ainumosir-a) Reto kontraŭ G8 Pinta Konferenco
28 Seireiso, 1-2 N22W2, Kitaku, Sapporo, JAPANIO, JP 001-0022
TEL/FAKS +81-(0)11-747-6321
G8 Pinta Konferenco kaj Rolo de Esperantistoj
Kio estas G8 Pinta Konferenco.
Konferenco de ĉefuloj de ĉefaj 8 landoj (Usono, Britio, Italio, Kanado, Germanio, Francio, Japanio kaj Rusio) de G8 Pinta Konferenco en 2008 okazos de la 7a ĝis la 9a de julio en Hokkajdo, Japanio. Ĝis tiam, okazos diversaj ministraj konferencoj nome, Media (en Kobe), Eksterlanda (en Kioto), Financaj Aferoj (en Osaka) ktp. en diversaj lokoj en Japanio. La Pinta Konferenco okazas ĉiu jare en iu lando el la 8 landoj. En 2007 Heiligendamm, Germanio estis la konferencejo.
G8 Pinta Konferenco funkcias kiel influhavanta mekaniko de novliberalisma tutmondiĝo kiu kondukas malriĉecon, detruon de medio kaj vastigi militon. Tio retroiras al la konferenco de ministroj pri financaj aferoj de 4 ĉefaj landoj (Usono, Okcidenta Germanio, Francio kaj Britio) en 1973. La Pinta Konferenco komenciĝis por solvi problemojn pro disfalo de ora kaj dolara norma sistemo kaj Petrola Ŝoko. Kaj la konferenco intencis konstrui novan internacian ekonomian sistemon. Nun ĝi estas ofte nomata "Tutmonda Regado" tial kial ĝi traktas tutmondiĝan kaj senlandliman ekonomian temon, internacian sekurecon kaj publikan ordon.
Politiko de G8 Pinta Konferenco baziĝas sur ideo de "Novliberalismo". La politiko de "Novliberalismo" havas 5 punktojn jene.
1. Nuligi muron de dogano (liberigi importon de agroproduktaĵo)
2. Privatigo de publikaj sekcioj (enpenetro de privataj kompanioj en diversaj sekcioj nome, fervojo, poŝto, kuracado, akvodukto, edukado ktp.)
3. Fleksiĝo de laboro (mildigi regulojn de laborleĝoj, akceli neregulan dungon)
4. Mildigi regulon (mildigi regulon de financo kaj kapitalo, regulon de medio)
5. Policŝtatiĝo (plifortigi rimedon kantraŭ teroro, kontrolon de enmigrado)
La landoj partoprenantaj la Pintan Konferencon puŝis kaj puŝas ĉiun landon en la mondo al "Novliberalismon" per IMF (Internacia Mona Fonduso), la Internacia Banko, konvencio por libera komerco ktp. Mondo estas manipulita en direkto unuece por profito de grandegaj entreprenoj precipe plurnaciaj entreprenoj, en direkto faligi plimultajn popolojn malriĉa.
G8 Pinta Konferenco estas privata kunsido nek komisiita de Unuiĝintaj Nacioj nek aprobita de 8 landaj parlamentoj. Antaŭ ĉio, popolnombro de tuta 8 partoprenantaj landoj estas nur 14 procentoj de tutmondo. Malgraŭ tio G8 landoj koncentre havas profitrajton kaj decidrajton jene. Du trionojn de ĝeneralaj naciaj produktoj, 47 procentojn de elĵetaĵo de karbona dioksido, 80 procentojn de medicinaj patentaĵoj inkluzive aidoso, 90 procentojn de armila eksporto, 60 procentojn de militelspezo, 48 procentojn de voĉdona rajto por IMF kaj 47 procentojn por la Internacia Banko, en tuta mondo. La G8 landoj maskas sian maldemokratecon, intencas trompi mondan popolon per siaj interesakomodoj kaj falsaj humanismoj malgraŭ sia granda respondeco al tuta mondo.
Kontraŭstara movado kaj rolo de Esperantistoj
1. Simbolo de egaleco kaj internaciismo
Kontraŭ tiu trompa G8 Pinta Konferenco, internacia movado de kontraŭa aŭ alternativa Pinta Konferenco staras per nestriktaj retoj de anarkistoj, komunistoj kaj neregistaraj organizoj. En 2007 en Germanio 100 mil homoj sieĝis la konferencejon.
Sed en Azio internacia kontraŭstara movado grandskale kiel en Eŭropo ne realiĝis. Pri tio ni povas pripensi diversajn kialojn de sociaj kaj historiaj faktoroj. Almenaŭ ni povas diri, ke grave estas, ke unu el ili estas ekzisto de lingva muro. Mi ricevis oficialan edukadon de angla lingvo pli ol 10 jarojn. Tiam kiam per retletero mi bezonas diskuti delikatan kaj detalan aferon kun eŭropano en angla lingvo, deĉifro de lia letero (eble li skribis ĝin dum 30 minutoj.) postulas 2 tagojn de mi kaj respondo al li postulas 3 tagojn de mi. Ni frontas malegalecon kaj malefikecon eĉ en nia movado.
En tiu situacio de Azio, ekzisto de esperantistoj mem signifas simbolon de egaleco per kiu popolo transiras muron de lingvoj kaj simbolon de internaciismo.
2. Kune havi informaĵon
Nun interreto disvastiĝas. Oni povas facile foti kaj sendi fotaĵon per portebla telefonilo. Malgraŭ tio internacia komunikado en popola movado estas ne sufiĉa. Fotaĵo kun esperanta titolo (kiam, kiu, kie, kion kaj kial) estas sufiĉa informaĵo internacia. Eĉi komencantoj povas fari tion. Bezonata estas internacia reto de esperantistoj batalantaj. Ĉi tiu kunveno estas ankaŭ por tio.
3. Reciproke kompreni kaj respekti spertojn kaj ideojn
Reciproka kompreno kaj reciproka respekto neniam naskiĝas de longega diskuto. Ni naskas ilin per diskuto kaj agado en komuna batalo. Necesas persista klopodo kaj esperanta kapablo. Malgraŭ tio mi estas ĉiam optimisma, ĉar ni havas komunan idealon kaj komunan malamikon.
4. Internacia komuna batalo
Internacia raportisto estas grava dum ni kunigas batalojn en respektivaj patraj landoj. Tamen se ni internacie batalas en unu loko, interpretanto kaj internacia komunikado estas pli gravaj. Dum malamikoj puŝas tutmondiĝon, pligraviĝas ke ni batalas kunŝultriĝante kaj sentas rekte internacian solidarecon. Ni por tio serĉas ĉiun eblecon malgraŭ manko de mono kaj malfacilaĵo de komunikado.
Mi revas la tagon ke apero de internacia trupo konsistanta el diversaj nacioj timigas imperiistojn tutmondajn. La trupo unuigas volon per "aĉa" lingvo kiun neniu internacia konferenco oficiale traktas serioze.
LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO
1-3-13 Asabu, Kitaku, Sapporo, JAPANIO, JP 001-0045
TEL/FAKS +81-(0)11-717-4189 retadreso naoto_5esperanto@ybb.ne.jp
Hejmpaĝo : http://lea-h.sakura.ne.jp/