|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / |
LA Tridek sesa numero je 2008/1/12 |
|
|
| [Raporto] pri Ĝenerala Kunsido de HKMKN kaj Vintra Tendumo
|

En la 15 ~ 16a de Decembro, 2007, okazis Ĝenerala Kunsido de HKMKN kaj Vintra Tendumo, en Insulo Ganghŭ a, Koreio. Ĉirkaŭ 40 homoj partoprenis en la evento. El eksterlandoj, s-ro Alfredo(Ganao, Afriko), s-ro Naoto(Japanio), s-ro Keisuke(Japanio) partoprenis.
Tie ni establis novan organizon HKMKN-n. Ni kune proklamis Prospekton, Detalan Regulon, kaj venontjaran planon de HKMKN.
Ankaŭ ni elektis mastrumantojn de HKMKN kiel respondeculoj. Jen estas mastrumantoj, Paz(Kurso), Graco(Seminario), uGonG(Publiko), Kara(Solidarado).
Poste ni havis forumon kiel ĉeftemo de Vintra Tendumo. Ni diskutis pri Rilato inter Esperanto-Movado kaj Socia Movado.
Unue Sandor Horvath prezentis la temo de "Kial ni bezonas komunan lingvon?". En la temo li emfazis kelkajn punktojn kiel kialoj bezonataj de komuna lingvo. ekzemple, la punktoj estas egaleco, utileco, facileco, neŭtraleco, protekto por malgrandaj lingvoj, por migrintaj laboristoj, amuzo, plezuro, ĝojo, amikeco, boneco por homaro, ktp.
Due MIYAZAWA Naoto prezentis pri G8 Pinta Konferenco kaj Rolo de Esperantistoj. Li klarigis, ke G8 Pinta Koferenco baziĝas sur ideo de Novliberalismo. La G8 landoj pli larĝigas diferencon de riĉuloj kaj malriĉuloj.
Kaj ili maskas sian maldemokratecon, intencas trompi mondajn popolojn. Poste li proponis kontraŭstaran movadon kontraŭ G8 Pinta Konferenco kaj emfazis rolon de Esperantistoj. Li proponis 4 punktojn. La 1a estas konstrui simbolon de egaleco kaj internaciismo. La 2a estas kune havi informaĵon. La 3a estas reciproke kompreni kaj respekti spertojn kaj ideojn. La 4a estas internacia komuna batalo.
Post la diskuto ni kune havis gajan tempon. Dancante, ludante, kantante, drinkante, babilante ni pasigis la nokton de Vintra Tendumo.
En la 16a de Decembro, ni havis programon por prezenti diversajn Esperanto-aktivojn. Alfredo prezentis pri Familia Fokuso Internacia(Neregistara Organizo; http://www.ffigh.org ) en Ganao. Kara prezentis pri Paca Solidareco de Esperanto( http://solidareco.cafe24.com ; http://solidareco.ohpy.com ).
Dekmil prezentis pri IKEK(Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) kaj SAT(Sennacieca Asocio Tutmonda; http://www.satesperanto.org ). Ĵeĵe prezentis pri Esperanta Rondo de Gŭangĵu. Lumi prezentis pri Lernejo Botari( http://cafe.naver.com/pottari ). Kaj fine Paz prezentis pri kursoj kaj seminarioj de HKMKN, Eldonejo Galmuri.
Mi havis vere bonan etoson en la Vintra Tendumo. Ĉiuj partoprenintoj kune kunlaboros por disvastigi Esperanto-Movadon kiel Socia Movado. Ĉi foja evento donis al mi tian fidon.
Se vi volas vidi pliajn fotojn, vizitu subajn ret-paĝojn.
|
Paz(Koreio ) / paze23@gmail.com |
|
|
|
| [Intervjuo] Aŭskuti pri la G8 de nia kamarado Naoto |
Kara : Du aktivaj kamaradoj bonvenis Koreion, Pacan Saluton! Hodiaŭ mi volas intervjui kun S-ro Naoto ankaŭ S-ro Keisuke, kiuj partoprenis kunloĝadon de HKMKN, por sciigi kunlaboron pri la G8 al esp-istoj. Unue mi volas scii detale pri la G8?
Naoto : La Pinta Konferenco (PK) okazas ĉiu jare en iu lando el la 8 landoj (Usono, Brito, Italio, Kanano, Germanio, Francio, Japanio kaj Rusio), en 2007 Heiligendamm, Germanio estis konferencejo, sur kiu 100 mil homoj sieĝis por rezistigi tiun trompan eventon. Kaj G8 Pinta Konferenco en 2008 okazos de la 7a ĝis la 9a de julio en Hokkajdo, Japanio.
G8 Pinta konferenco komenciĝis por solvi problemojn pro disfalo de ora kaj dolara norma sistemo kaj Petrola Ŝoko. Kaj la konferenco intencis konstri novan internacian ekonomian sistemon, nun ĝi funkcias kiel influhavanta mekaniko de novliberalisma tutmondiĝo kiu kondukas malriĉon, detruon de medio kaj vastigi militon.
Ĝi estas ofte nomata "Tutmonda Regado" tial kial ĝi traktas tutmondiĝan kaj senlandliman eknomian temon, internacian sekureco kaj publika ordo, kiu baziĝas sur ideo de "Novliberalismo".
Kara : Kian planon vi havas pri la G8, kiel esperantistoj faros kunlaboron? Kaj pri la rolo de esp-istoj?
Naoto : Unue, nia celo estas teorie haltigi PK-n, reale ni montrŭ kontraŭ G8 al tuta mondo, por atingi nian celon, eĉ la problemoj ni povus atingi ĝin, diversajn vojojn ni havas, almenaŭ ni volas unue konstrui la reton kontraŭ PK en tuta mondo kaj due, ni montru ĝin por al esperantistoj, lokaj popoloj kaj lokaj movadoj, trie, koncentriĝu ni kune diskutos, manifestacios rekte sub la flago de batalantaj esp-istoj.
Mi petas al esperantistoj se vi ne povos veni al Japanio sed amenaŭ vi diskutu pri la G8 kaj ankaŭ Esperanto kaj sendu mesaĝon al mi, kaj la leteron al Japana rsgistaro de via lando. Mi revas la tagon ke apero de internacia trupo konsistanta el diversaj nacioj timigas imperiistojn tutmodajn. La trupo unuigas volon per "aca" lingvo kiun neniu internacia konferenco oficiale traktas serioze.
Kara: Kompare kun Eŭropo en Azio ne tiel grandskale realiĝis internacia kontraŭstara movado. Precipe en Esperantujo ni ne havas tiajn sperton por internacia movado, en kiu ni estas malbona kondiĉo por koncentrigi nian celon. Komence kian alvokon vi volas kunlabori al esperantistoj por komunanbatalo? Kaj ni ne bone scias urbon Hokkaido, diru al mi nunan stuacion kaj politikan historion ?
Naoto: Hokkajdo, la okazonta loko de la G8 konferenco, estas unu el la kolonioj daŭre posedataj de Japanio eĉ post la dua mondmilito. Tie indiĝena nacio, anio, kiu laĝadis longe antaŭ la atingo de japanoj, suferis kaj suferas pro kruela asimiligo de japana politiko. Japana registaro ĝis nun ne agnoskass ainon kiel indiĝena nacio. Malgraŭ tio, la registaro eĉ intencas utiligi ainan kulturaĵon por la konferenco.
La popololoj en Hokkaido kaj alilokaj japanaj tamen ankoraŭ ne povas trovi la rilaton inter siaj problemoj kaj la tutmondigo. Nun dezirata en Hokkaido kaj en Japanio estas internacia batalo kontraŭ G8.
Do mi ankaŭ sampensas ke Azio precipe en Esperantujo, kiu estas okazita, neniam havas tiajn sperton por internacia movado.
Mi volas riveci diversajn mesaĝojn kaj viajn movadojn, preparos viajn leterojn de via lando. disvastigante Esp. kaj nian movadojn Se ni sufiĉe havos nombrojn da esperantisoj ni kune batalos kunŝulturiĝante kaj sentas rekte internacian solidarecon.
Ni formigu unuiĝintan fronton vastan kaj plurtavolan, ĉirkaŭ la akso de internaciismo kaj rekta agado de popoloj. Ni komencu kunlaboron por komunanbatalo.
Ni pro tio serĉas ĉiun eblecon malgraŭ manko de mono kaj malfacilaĵo de komunikado.
Kara : Iom mi detale parolos, ke antaŭĉio ni devas solidariĝi por komuna celo, se esperantistoj partoprenos Japanion por kune batali G8, kion ni devas prepari grupe aŭ private ?
Naoto : Unue, nepre kunportu dormoŝakon por si mem, kaj partoprenantoj tranoktos ĉambroj de amikoj aŭ en la tendoj ktp. ankaŭ ni devas memkuiri.
Se vi povos atingi Japanion mi zorgos pliej multe sed vi devas peti vi mem memdecidu vian aferon kaj devas zorgi vi mem, estas prinvipo en nia agado.
Kara : Mi tre esperas ke via agado kreskiĝu per internacian movadon en esp-ujo. Kaj mi respektas vian agadon, vian alternativan movadon, kio igis nin denove solidariĝi internacie.
Naoto : Mi bezonas viajn helpojn bv. sendu mesaĝon al Japana esp-istoj kaj alilandanoj kun mia ret-adreso. mi ne tiel havas konatojn de junaj esperantistoj kiun ni interŝanĝu kaj informiĝu pri la G8. Vizitante vian landon, mi tre surpriziĝis pri viaj agadoj, kreskas movadon kaj junaj esp-istoj eĉ komencantoj havas intereson pri internacia afero.
kara : Ankaŭ mi tre dankas kaj ĝojas renkonti vin. Ĉe ni estas komuna malamiko, kiun ni konsciis en la ĉi foja renkontiĝo, devas fari komenciĝon por iri novan vojon. Ni, membroj de Paca Solidareco de Esperanto nepre kune batalos kun vi kaj iros al Japanio kontraŭbatali G8 Pinta Konferenco.

Kamado Keisuke estas juna kaj aktiva , ni ricevis fortan energion de li .
LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO
1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JAPANIO, JP001-0045
TEL/FAKS +81-(0)11-717-4189 retadreso naoto_5esperanto@ybb.ne.jp
|
| Kara(Koreio) / kara12345@nate.com
|
|
|
|
[Artikolo] ChaeBol*: Lumo kaj Mallumo en SudKoreio
|
|

En la 29-a oktobro, la Pastrogrupo de Katoliko por Relaigi Justeco(PKRJ)* okazigis intervujon kaj malkovris la putraĉajn aferojn de Samsung, unu el tutmondaj entreprenoj, kiuj ĉefe produktas mantelefono, duonkonduktoro, ktp.
la eksĉefo de finaca parto de Samsung, eksprokuroro de ŝtata inspekto-buroo, vizitis multjan ĵurnalkompaniojn kaj sociajn NRO(Ne Registara Organiĝo) grupojn antaŭ la intervujo de PKRJ por liveri koncernaj materialoj kaj malkovrigi aĉajn agadojn de Samsung, sed neneiuj kompanioj kaj grupoj akceptis lin timante reagon de Samsung.
Laŭ la malkovro de PKRJ, Samsung subaĉetis altrangajn kaj malaltrangajn oficistojn de registaro koncernataj de siaj laborkampoj ekz. oficistoj financa, imposta, eĉ prokuroroj. por tiu ĉi aĉa tasko, Samsung preparis grandsumon da nigra mono false enskribante la sumon de kontraktoj, traktoj kune kun en kaj eksterlandaj entreprenoj.
Alie, Samsung subpremadis laboristojn, kiuj klopodadis organizi sindikaton diversajn manierojn.
Laŭ la vidpunkto de la fondinto de Samsung, Samsung ne aprobas sindikaton kaj jam pasis pli ol 60 jaroj de ĝia fondiĝo, sed ĝis nun neniam estis sindikato. por malhelpi fondigo de la sindikato, Samsung aŭ subaĉetas aŭ perforte atakas kaj minacas laboristojn.
Lastatempe, prokurora buroo vole nevole komencis priserĉon al Samsung kaj la plejpartaj malkovroj de PKRJ fariĝis vero. kaj finfine pro la subpremo de publika opinio, sudkorea parlamento decidis nomi specialan prokuroron por perfekte priserĉi pri la malbonfaroj de Samsung.
Kompreneble, ne nur Samsung faraĉas tiajn ĉi sed aliaj ChaeBol faraĉas la samajn. kial ChaeBol-oj de SudKoreio iras ĉi tian aĉan, abomenan mongajnan vojon?
3~4 foje, mi skribos ĝiajn historion, ekzistmanieron ktp.
PKRJ: Estis fondita en la jaro 1974. tiutempe, la diktatorecaj akako kaj teroro al popoloj, kiuj postulis demokration kaj egalrajton, estis faritaj pere de registaro diktatora kaj militista gvidata de Bak Ĵeong-Hi. PKRJ kuraĝe kontraŭis al registaro kun popoloj, laboristoj kaj studentoj senhezite kaj ĝi fariĝis la lasta rifuĝejo por ili.
Kvankam ĝi ne havas konkretan organizon kaj sistemon, tamen kiam popoloj estas en malfacila situacio, tiam ĝi nature aperas kaj batalas por ili.
Ĝi nun estas simbolo de konscienco kaj libero de SudKoreio kaj pro tio respektataj kaj kredataj eĉ de ordinaraj homoj.
ChaeBol(financa klano): Bol(*) estas organizo, kiun amasiĝas homoj laŭ parencaj, diplomitaj, profitaj rilatoj. Ĝi origine havas negativan sencon en ĉina ideogramo. ChaeBol administras entreprenon ne laŭ talento kaj konkurenco libera sed laŭ ĝia nepotisma sistemo, ofte neglektante kaj malobeante leĝajn sistemojn.
|
Dekmil(Koreio) /p1891@yahoo.co.kr |
|
|
|
| [Historio] La Movado por Progresemaj partioj post la 4.19 |

En 1950 jaroj, La JinBo Partio, kiel unu sola partio, kiu minimume klopodis proparoli popolamasojn reprezentatajn de laboristoj kaj kamparanoj kaj meztavolajn homojn celinte socialan demokratismon kaj pacan unuiĝon de ambaŭ koreioj en ege malamikeca situacio al la Partio, malaperiĝis ne subteninte sin mem kontraŭ la senĉesa subpremegado de Li Seng-Man kaj ĝiaj pupaj s ŝtatorganizoj.
La 4.19 Revolucio(4.19) denove donis agadeblan spacon al diversaj politikaj fortoj, kiuj embuskigis sin mem pro la perforta subpremado de Li Seng-Man kaj ĝiaj pupaj ŝtatorganizoj. la disfalo perfekta de Li Seng-Man kaj lia pupa registaro donis legitamajn agadspacon kaj sistemon al progresemaj fortoj.
La intertempa registaro, kio fondiĝis pro la subita disfalo de Li Seng-Man, havis ege malgrandan subtenanton kaj subpremate de popolamaso, la intertempa registaro vole nevole devis amendi aŭ nuligis malbonajn leĝoj de la pasinta periodo kiel la leĝo, de partio, elekto, nacia sekuro ktp.
Samtempe pli vastiĝis la libero de parolado. tiaj ĉi ŝanĝiĝoj socipolitikaj ebligis aperon de progresemaj partioj.
Samekiel antaŭa periodo de 4.19, multaj progresemaj partioj denove aktiviĝis malsukcesinte unuiĝi sed iliaj ideologiaj celoj estis similaj. multaj progresemaj partioj heredis ideon, politikajn platformojn, subtenantojn de JinBo Partio.
Pro tio, ili ĉiuj celis realigi harmonian socisistemon ekskluzivante dekstran kaj maldekstran fortojn kaj por tiu celo, ili faris konkretajn planojn jenajn:
1-e, starigi politikecan demokratismon ekskluzivinte diktatoroj klasa kaj kapitala.
2-e, realigo de parlamenta politiko
3-e, starigo de ekonomia sistemo, kio estis miksitaj ŝtata plano kaj civitana sinregado.
Sed bedaŭrinde, progresemaj partioj denove malsukcesis starigi bazon legitiman en parlamento. ĉar, ankoraŭ restis diversaj kondiĉoj, kiuj limigas sukceson de progresemaj partioj.
Eelektosistemo de parlamentano estis malfavora al novenaskitaj partioj kaj popolamasoj senŝanĝe timis progresemajn ideologiojn. alie, progresemaj politikaj organizoj de popolamasoj ankoraŭ ne estis preparitaj aktive partopreni al nova politika batalo.
Ili malsukcesis unuigi energion de popoloj, kiuj volas tutan reformon de la socio. fine, mankis kapablo, kio povas kontroli kaj koordini mal samajn politikojn kaj opiniojn inter progresemaj partioj kiel siaj antaŭuloj.
Iliaj malkapablo, malpaco kaj disiĝo finfine kaŭzis la militistan kudeton post unu jaro.
*4.19: Li Seng-Man kaj lia pupo, libera partio, faraĉis ĉiaj putrajn kaj perfortajn malbonfarojn por siaj eternaj politikpreno.
Ppopoloj malesperitaj de Li Seng-Man, subtenis opozician partion kaj Li Seng-Man kaj libera partio faris grandsklan maljustan elekton, kiu estis plenumita je la 15-a de marto 1960. popoloj, laboristoj, studentoj, inteligentoj kune kontraŭis al Li kaj reganta partio.
En la 19-a de aprilo, miloj da studentoj kaj civitanoj amasiĝis antaŭ la oficejo de prezidento kaj policoj pafadis al manifestaciantoj. cent kelkaj homoj mortis pro la pafado de polico kaj registaro plenumis militan leĝon. sed kontraŭoj de tutlandaj popoloj tagon post tago grandiĝis kaj en la 26-a de aprilo, Li Seng-Man subiĝis de sia posteno.

|
Dekmil
(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr |
|
|
|
|