
De nacikulturo al mondkulturo!'
ĉi tiu estas la ordo de novliberalisma tutmondiĝo. Novliberalisma tutmondiĝo urĝas ĉi tian iron de regkulturo. Novliberalisma tutmondiĝo akceptas la diversecon de lingvo kiel la muro de imperia administro-ordo.Pro tio, konfliktoj inter nacikulturo kaj mondkulturo estas aperanta. Kaj en la fokuso de ĉi konfliktoj kusxis la problemo de lingvo.
Potenciĝo de angla lingvo, kaj disvastiĝo de teorio kiu proponas uzi anglan lingvon kiel oficiala lingvo flatante al potenciĝo de angla lingvo, montras ke mondkulturo estas konstruanta absorbante, formordetante, rekonstruante, kaj anstataŭante regadon de nacikulturo. Proceso de mondkulturo ripetas la proceson, el kiu nacikulturo staris absorbante, rekonstruante, anstataŭante minoritatan kulturon.
Pro tio, la situacio, en kiu la radikiĝo de naciaĵoj iĝas al mondaĵoj, estas nur fenomenoj okaziĝi en anglaj uzantaj sxtatoj, specife en Usono.Kiel la respektivaj nacilingvoj estis la normlingvo kiu konstruas nacikulturon, angla lingvo ekfunkcias kiel la normlingvo kiu konstruas mondkulturon.
ĝuste ĉi tiu estas la kondiĉo, en kiu la grava disputo ĉirkaŭ uzi anglan lingvon kiel oficiala lingvo, okaziĝas. Tamen ĝis nun ĉi disputo ne trairis la karakteron debati ĉirkaŭsuverena lingvo kaj suverena kulturo. Sed kiam suvereno estas tio, kio ordonas kaj kontrolas vivon, la diskuto pri suverena lingvo ne povas trakti la problemon de interna evoluo de vivo. Kulturo, kiu difinas la internan evoluon de vivo estas nek nacikulturo nek mondkulturo sed nur vivkulturo. ĉi tiu povas adaptiĝi samela problemo de lingvo.
La lingvo, kiu determinas la kreadan evoluonde vivo, estas nek nacilingvo nek mondlingvo. ĝi estas nur vivlingvo, kiu estas la singulara lingva povo, la singulara lingveco. Vivkulturo ne konstruas aktualan kulturan kampon diferenciĝi de nacikulturo aŭ mondkulturo. Tamen ĝi ekzistas reale en suverena kulturo kiel tendenco, kiu kontraŭas kaj transiras la suverenan kulturon. La trairo de suverena kulturo estas aktuala reago kontraŭ la interna movado de vivkulturo.Vivlingvo unue estas minoritata lingvo kiel kreadaj lingvaj esprimpovoj de homoj. Suverena lingvo kaj oficiala lingvo faras normigon, invariantigon, absorbon, ekskludadon, anstataŭigon ktp.
Malgraŭ tioj, minoritata lingvo aperas kiel la povo krei novan lingvon akirante, tordante, miksante suverenajn lingvojn. Alie kun oficiala lingvo, minoritata lingvo liberigas sin de fiksita normsistemo, kaj aperas kiel la senĉesa variadiga povo. Se ĝi havas normojn, ili estas nur provizora normo, kiu transformiĝos en nova variado. Tamen minoritata lingvo havas ĉiam la danĝeron, kiu enfermiĝas en geto kaj faliĝas en nigra truo.
En nuna epoko tutmondiĝanta, la diverseco de lingvoj estas ne nur la muro de imperia administra ordo sed ankaŭla hurdo de revolucia ligo de multitudoj. En la situacio, en kiu minoritatiĝo iĝas kiel ne nur libereco sed ankaŭ limo, kiel ni faros revolucianaŭtonomadon funkcii? Por fari ke minoritataj lingvoj daŭri iliajn variadajn movadojn, ligo de singularaj lingvaj povoj bezonas.
ĉi tiu estas la dua aspekto de vivlingvo, tio estas, la problemo de lingva komunumiĝo. Komunumiĝo havas lingvan minoritatiĝon kiel sia momento. Sen minoritatiĝo, komunumiĝo ne eblas. Oficiala lingvo estas fakte renverso de ĉi lingva komunumiĝo, tio estas, renversita komunumiĝo. ĝi estas agregato, kiu premas minoritatiĝon. Male komunlinvo estas la vojo por ne-agregata komunumiĝo.
En ĉi punkto, komunlingvo kontraŭstaras kontraŭ oficiala lingvo.Historie, komunumiĝo en la nivelo de lingvo estis farita en diversaj formoj de multlingvo-uzo, dulingvo-uzo, kaj tradukadoj inter diversaj lingvoj ktp. Tamen nuntempe, tutmondiĝo el supro kaj kontraŭ-tutmondiĝada movado kontraŭ ĉi tio proponas konstruon de socia homaro, tio estas, asocion de homaranoj kiel urĝa problemo. En ĉi punkto, la limo de ĝisnunaj manieroj de komunumiĝo troviĝas. Rekta asocio, rekta komunumiĝo de diversaj individuoj, kiu trairas borderojn de lingvoj, bezonas.
Tutmondiĝo de angla lingvo estas respondmaniero de suvereneco al ĉi situacio. Sed angla lingvo ne rapidigas sed limigas komunumiĝon de multitudoj. ĝi funkcias kiel norma tutmonda lingvo, kiu faras la abstraktajn kaj homogenajn mondhomojn kiel la subjektoj de imperio. La proceso, en kiu respektivaj nacilingvoj faras abstraktan samkvalitan popolon, estas ripetinta en pligrandega skalo.En ĉi situacio, ni volas havi sinceran interesiĝon al la problemo uzi la sendependan Esperanton de sxtato kaj kapitalo por homaranisma komunumiĝo de homaranoj. Esperanto estas ne nur la transforma daŭro de longa revo pri universala lingvo sed ankaŭ la produktado de supera lingva inventpovo.
Esperanto havas potencon, kiu funkcios kiel komunlingvo de homaranoj, senpremante minoritatiĝon, prefere, rapidigante minoritatiĝon. Tia speca potenco originas, krome el la lingva politika kondiĉo ke Esperanto estas libera de suvereneco, elkompare facila proksimiĝeco, klara komunikeco per unu-litero-unu-prononcismo, gramatika vorta malfermeco, plena povo de vortfarado ktp. Espernato ne dependos de aŭ popolo aŭ mondhomo, kaj ne produktos aŭ popolon aŭmondhomon.
Male Esperanto fontos sur homaranoj kaj ankaŭ produktos homaranojn. Homaranoj ne estas la abstrakta aro de ĉiuj homoj, kiuj loĝas sur globo. Esperanto estas la nomo, kiu referencas al komuniĝanta minoritata povo, tio estas, la nomo de senĉesa komuna iĝo.
Ni konas ke historia esperanta movado ne estis kaj ne estas libera de la deziro de suverena lingvo. La strebado, kiu klopodis fari Esperanton kiel suverena lingvo aŭ ununura universala lingvo, estas subfosiganta la komunlingvan potencon de Esperanto.
Por ke Esperanto funkcios kiel komuna iĝa lingvo, ĝi devas malfermi sin al variado de diversaj lingvaj povoj. Plie la malfermo al variado devas esti tiom intense kiom bonvenigi anstataŭigon de Esperanto per alia pli aktiva iĝa lingvo.