Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

la Dudek sepa numero je 2007/10/28
[Alvoko] Tuj retiriĝu de la militista diktatoreca registaro de Burma

PACAN SALUTO-n!!

http://burmatoday.net/video/070926_news.htm

  Ni forte postulas retiriĝon de la Burma militista registaro kaj ĉesigon de la masakrado al popolamasoj de Burma. depost la 1962 jaro ĝis nun, popolamasoj de Burma estas subpremataj sub la armiloj de Burma militista registaro.

  Samekiel aperis momente demokratieca situacio en Seoul de SudKoreio en 1980j, tiel ankaŭ en Burma aperis la simila situacio, kio sciigis la malfermon de demokratia erao pere de la ĝenerala elekto en 1990j. sed la militista forto neinte transdoni la potencon al la Nacia Demokratia Alianco de Burma, kio gajnis 82% da subtenoj de popolamasoj en la ĝenerala elekto, eĉ pli fortigis subpremadon perfortan malliberiginte Aung San Suu Kyi, demokratiigaj movadistoj kaj politikistojn de opozicia partio.

  La milda situacio, faritaj pere de la vivoveta rezisto de popolamasoj de Burma en 1988, nomata "8888"rezisto kaj aldone la protesto kaj subpremo de internaciaj societoj, organizoj kaj landoj tuj malaperis pro la tiraneco kaj malmodesto de Burma militista registaro kaj popolamasoj de Burma dolorĝemas sub la sangoplena regado ĝis nun.

  La nenormala tiraneco de Burma militista registaro, kiu laŭvole ŝanĝis longe uzatan ŝatatan nomon "Burma" en "Myanmar" eĉ sen minimumaj proceduroj leĝaj kaj frumatene delokigis ĉefurbon al ĝangalo, igis la ŝtaton fali en mizera situacio, kiu antaŭe estis rekonita kiel riĉa ŝtato, nominte kiel la trezoro de Azio.

  Than Shwe, la plej altranga gvidanto de Burma Militista potenco kaj aliaj ĉefaj gvidantaroj akumulis riĉojn nekalkuleblajn danke al naturaj provizaĵoj de Burma, kvankam la situacio de Burma atingas la plej malbonajn kondiĉojn en diversaj kampoj ekz. nacia ekonomio, edukado, sanitaro, domoj ktp.

  Popolamasoj ofte frontas perfortajn devigan laboron, amasan translokigon, forpeligon, areston, ĉiu tagajn perfortojn de politiko ktp. kaj terure infanoj devis fariĝi soldatoj post senkiale dekondukitaj de armeo.

  La militista registaro de Burma estas la plej malbona diktatoreca registaro senprecedenca en la historio. Nuntempaj reagoj de la militista registaro de Burma pri la demokratiiga postulo de Burma popolamaso ankaŭ estas tro kruelaj, ili pafmortigis eksterlandan ĵurnaliston je malpli ol 1 metro longa distanco, kaj sekvas raportoj, ke ili buĉadis kelkcentoj da poplamasoj kaj forlasis iliajn kadavrojn sed ili aplombe mensogas, ke nur 9 homoj estas mortitaj dum la manifestacio.

 La alia novaĵo ŝokigas nin. ili subite atakis la loĝejojn de bonzo kaj enkarcerigis kelkajn el ili, kvankam plejpartoj da popolamasoj de Burma kredas la Budismon. kaj blokadante ĉefajn stratojn, ili aŭ batas aŭ arestas aŭ pafadas armilojn, se amasiĝas pli ol 5 homoj kaj ĉi tiaj rezultatoj konfirmigas, ke la militista registaro de Burma nur estas la krimula grupo spite de ĉia ajna senkulpigo por si mem. 

  La sistemecaj buĉado kaj brutalaĵo de la militista registaro de Burma estu tuj haltigata kaj prirespondante pri ĉiuj brutalaĵoj ĝis nun okazitaj, ili devas tuj forlasi la politikan potencon ĉian. ilia ekzisto mem estas grandega honto de la Azio kaj tuta homaro.

  Antaŭ ĉio, urĝe necesas efektivaj subpremoj de internaciaj societoj al la militista registaro de Burma por la demokratiigo de Burma. do ni insistas, ke registaroj de Ĉinio kaj Hindio, kiuj havas ne malgrandan influon al la militista registaro de Burma, tuj ĉesu la subtenon kaj helpon al la militista registaro kaj prenu aktivajn politikojn por la popolamasoj de Burma. samtempe ni avertas, ke se ĉina registaro prenos tepidecan starpukton pri la tragedio de Burma, ni plenumos diversajn kontraŭĉinajn agadojn, inkluzive de la bojkoto de Pekina Olimpikoj, kio okazos en la jaro 200

Ankaŭ koreaj registaro kaj entreprenoj, kiuj gajnas profiton pere de la internacia komerco kun Burma, devas ĉesi subtenon al la militista registaro de Burma. la kriego de popolamasoj de Burma, ke la armiloj oferataj de koreaj entreprenoj estas uzataj por subpremigi popolamasojn de Burma, ĉagrenigas nin. homrajtaj societoj, rememorigaj fondusoj de la demokratiiga movado, studentoj, sindikatoj, religiaj societoj, politikaj partioj de SudKoreio kaj ĉiuj Burmaj agadistoj en SudKoreio decidis fari solidarecan kunlaboron kun ĉiuj societoj, kiuj konsentas al nia celo, por la demokratiigo de Burma.

  Ni insistas, ke la militista diktatoreca registaro de Burma tuj haltu la sangoplenan subpremadon al la demokratiiga movado de Burma kaj tuj malliberigu ĉiujn enkarcerigitojn pro politikaj kialoj, inkluzive Aung San Suu Kyi kaj esperas, ke kiel eble rapidan fondiĝon de demokratieca registaro en Burma.

  Por la demokratiiĝo kaj plibonigo de homrajta situacio de Burma, ni serioze proklamas kaj postulas jenajn enhavojn:

  Unu, ni fortege riproĉas ĉia ajn mortigon kaj teroron faritaj de la militista registaro de Burma kontraŭ la pacaj kaj senperfortaj agadoj de popolamasoj kaj bonzoj de Burma kaj proklamas, ke ĉiuj respondecoj pri tiuj ĉi teruraj rezultatoj devas esti sur la militista registaro de Burma !

  Du, la militista registaro de Burma tuj forlasu la potencon, haltante ĉiajn kontraŭ homanecajn perfortaĵojn, kioj subpremas pacajn postulojn de popolamasoj de Burma kaj sekurecigu la liberon de popolamasoj de Burma !

  Tri, la militista registaro de Burma tuj malliberigu ĉiujn politikajn kaptitojn, inkluzive Aung San Suu Kyi, kaj tuj plenumu la ĝeneralan elekton kaj helpu por la fondigo de la demokratieca registaro en Burma, kion ĉiuj popolamasoj de Burma esperas.

   Kvar, sudkorea registaro proklamu subtenon aktive kaj publike pri la demokratiiga movado de Burma, samtempe devas prepari efektivajn rimedojn por subpremigi al la militista registaro de Burma.

  Kvin, koreaj entreprenoj, kiuj mongajnas en Burma, inkluzive DaeWoo internacia, ne devas domaĝi abandonon da profitoj, kiuj envenas kunlaboro kun la militista registaro kaj ili devas tuj retirigi entreprenojn de Burma kaj per tio devas fari minimuman moralan rolon por la subteno de la demokratiigo de Burma.

  Kredante tujan reboniĝon je la libero, demokratiismo, paco kaj homrajto de Burma pere de la forto de Burma popolamaso, kiuj senĉese batalas.

Kara(Koreio ) / kara12345@gmail.com
[Agado-kunlaboro] Kontraŭ G8 en HOHAIDO

 

Ni, LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO, kun amikoj batalantaj en Hokkajdo, Japanio, disvokas al esperantisoj, esperantaj lernantoj kaj amikoj en la mondo aliĝi al la batalo kontraŭ G8 PINTA KONFERENCO (SUMMIT) en 2008. La batalo estos ne nur ĉi tie en Hokkajdo internaciece, sed ankaŭ en la tuta mondo.

    Oni decidis, ke de la 7a ĝis la 9a de julio en la vononta jaro 2008 la gvidantoj de ok potencaj landoj superregantaj la mondon (Usono, Kanado, Britio, Francio, Germanio, Italio, Rusio kaj Japanio) kunvenos apud Lago Toya en Hokkajdo en Japanio por G8 Pinta Konferenco (Summit). La G8 konferenco estas fermita kunveno por profito de internaciaj kapitaloj kaj akcelas ?globalization¡° (tutmondigo: mondskala disvolvado de grandega kapitalaro). Tiu tutmondigo ?globalization¡° kaŭzas suferojn de laboristoj, kamparanoj, civitanoj kaj indiĝenoj en la tuta mondo.

    Hokkajdo, la okazonta loko de la G8 konferenco, estas unu el la kolonioj daŭre posedataj de Japanio eĉ post la dua mondmilito. Tie indiĝena nacio, aino, kiu loĝadis longe antaŭ la atingo de japanoj, suferis kaj suferas pro kruela asimiligo de japana politiko. Japana registaro ĝis nun ne agnoskas ainon kiel indiĝena nacio. Malgraŭ tio, la registaro eĉ intencas utiligi ainan kulturaĵon por la konferenco. (Se ĝi volas utiligi la kulturaĵon, almenaŭ ĝi agnosku ekziston kaj rajton de indiĝena nacio!)

    Dum la tiel nomata bonŝanĝa politiko de japana registaro kondukas ekonomian bonstaton al Tokio, samtempe malbonstaton severan al Hokkajdo. Verdire la japana bonŝanĝa politiko estas la ?globalization¡°, tutmondigo, kies rezulto estas la disklasiganta socio. La laboristoj, kamparanoj, fiŝistoj, komercistoj kaj fabrikistoj en Hokkajdo havas aŭ havos plu grandan malfacilecon. La popoloj en Hokkajdo kaj alilokaj japanaj tamen ankoraŭ ne povas trovi la rilaton inter siaj problemoj kaj la ?globalization¡° tutmondigo.

    Nun dezirata en Hokkajdo kaj en Japanio estas internacia batalo kontraŭ G8 kontraŭ?globalism¡° tutmondigismo. Ni formigu unuiĝintan fronton vastan kaj plurtavolan, ĉirkaŭ la akso de internaciismo kaj rekta agado de popoloj. De nun, de ĉi tie ni proponas la kunbatalon de tutumondaj kamaradoj kaj amikoj por konstrui internacian kaj lokan fronton kontraŭ?globalism¡° tutmondigismo vaste faritan de laboristoj, kamparanoj, intelektuloj, junuloj lokaj loĝantoj, kaj indiĝenoj.

    En Hokkajdo esperantistoj el tuta mondo estos atendataj kiel interpretantoj kaj funkciuloj de internacia komunikado. Krome se eblos, ni volas formi propran internacian trupon esperantistan por rekta agado kontraŭ G8 en Hokkajdo.

la 16a de oktobro, 2007

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO

1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JAPANIO, JP001-0045

TEL/FAKS +81-(0)11-717-4189    retadreso naoto_5esperanto@ybb.ne.jp

 

Kio estas LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO (LEA/H)

    LEA/H agadas utiligi Esperanton por popolaj bataloj. Kiel la unua ago, ni decidis lanĉi la ALVOKON AL MONDA POPOLO kontraŭ la G8 konferenco apud Lago Toya en Hokkajdo en 2008. En tiu batalo kontraŭ G8, LEA/H havas interkomunikadon ne nur kun esperantistoj sed ankaŭ kun diversaj internaciaj aktivuloj. Kaj ni ĉiam intencas ke la batalo disvolviĝu internaciece. Membroj de LEA/H konsistas el esperantistoj kaj subtenantoj de Esperanto, kiuj aprobas la ALVOKON AL MONDA POPOLO, loĝantaj en Hokkajdo aŭ rilataj al Hokkajdo. Dume, ties reprezentanto estas s-ro MIYAZAWA Naoto. LEA/H funkcias de memvoloj kaj kunlaboro de individuoj. La oficejo havas la adreson : 1-3-13Asabu, Kitaku, Sapporo, JP001-0045.

LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO

    Ni esperas al vi disdoni suprajn dokumentojn esperante aŭ traduke. Antaŭdankas vin.   

 kamaradece via   MIYAZAWA Nao

Kara(Koreio) / kara12345@nate.com

[Artikolo] La Paca Atmosfero en Korea Duoninsulo

 

Fariĝas La Paca Atmosfero en Korea Duoninsulo

  Je la 9-a horo de la 2-a de oktobro 2007, Sudkoreia prezidento No Mu-Hjon piede pasis la Militan Demarkan Linio(MDL)n, kio estas strekita tuj post la kapitulacio de Japanio al UN. kaj ĝi fariĝis simbolo de la dividiĝo de Koreio, por renkonti sian partneron de NordKoreio.

  Tio ĉi estis signifoplena evento por ambaŭ koreioj Norda kaj Suda. La MDL, perforte strekita de Usono kaj Sovetio, starigis 2 tute malsamajn politiksistemojn kaj bataligis unu al la aliaj, dividinte unu nacion je du ŝtatoj. pro tio, la piedpaso de la MDL de prezidento No Mu-Hjon transdonis esperplenan mesaĝon al koreoj kaj eksterlandanoj, ke povos foriri malpaco kaj interbatalo kaj venos paco kaj harmonio en korea duoninsulo kaj nordorienta Azio.

  Fakte, antaŭ sep jaroj, en la 13-15 tagoj de junio 2000, Kim De-Ĵung, tiama prezidento de sudkoreio, vizitis Pjeong Jang, ĉefurbo de Norda Koreio, kaj interparolis kun sia partnero Kim Ĵeng-Il. ili interkonsentis, ke klopodu por la paca kunekzistado kiel unu nacio, pli multigu ekonomiajn kaj popolamasajn interŝanĝojn, oftigu kaj multigu la renkontojn de la disiĝitaj familioj norde kaj sude post la korea milito, kaj la vizito de Kim Ĵeng-Il al seoul.

  Krom la vizito de Kim Ĵeng-Il al seoul, aliaj interkonsentoj kvankam frontis etajn barojn, tamen iom glate antuaxen iris. sed Usona prezidento Geroge Bush prenis politikojn subpremajn, depost sia surpodiiĝo, forĵetinte interparolan kaj pacan politikojn de eksprezidento Klinton al Norda Koreio. Bush ankaŭ eĉ postulis la registaron de Suda Koreio preni samajn paŝojn al Norda Koreio.

  Frontite de la postuloj de forta politiko al Norda Koreio de usona registaro kaj konservativaj partio kaj societoj enlande, Sudkoreia registaro perdis politikan hegemonion kaj samtempe grandiĝis la malfacileco de Norda Koreio en politiko kaj ekonomio. ankaŭ Kim Ĵeng-Il perdis ŝancon kaj tempom viziti sudan parton.

  Dank' al la malsukceso de usona perforta invado al Irako, Bush perdis potencon daŭrigi subpremajn politikojn al Norda Koreio, samtempe okazis la kelkaj ŝanĝoj de kondiĉoj de Norda Koreio kaj finfine Kim Ĵeng-Il proponis la pintan interparolon inter si kaj No Mu-Hjon. post la 3 taga interparolo, ili interkonsentis 8 klaŭzojn kaj precipe 2 el 8 estas pli gravaj.

  Unu, ili interkonsentis intime kunlabori por mildigi militan tension kaj fondi pacan situacion en korea duoninsulo kaj nordorienta Azio. fakte norda kaj suda koreioj havas respektive la 6-an kaj 7-an militpotencojn en la tuta mondo. pli ol 2 milionoj da junuloj malamike kontraŭstaras laŭ la DML kaj aldone 4 potencaj landoj, Ĉinio , Japanio, Rusio kaj Usono, konkuradas unu la aliajn por kapti hegemonion en nordorienta Azio. kaj pro ĉi tiaj kialoj, tiu ĉi teritorio fariĝis unu el la plej danĝeraj teritorioj en la mondo. se ambaŭ koreioj komune klopodos malmultigon de armeo kaj reciproke plenumos kredindajn politikojn, tiu ĉi teritorio tre rapide povos retrovi pacon. en tiu ĉi signifo, la interkonsento pri la interparolo por la mildigo de milita tensio en korea duoninsulo estas vere grava.

  Due, ili interkonsentis konstrui novan ekonomian kunlaboran teritorion, kio estos konstruota urbo Hje Ĵu, kiu estas najbare situita de In Ĉeon, la dua havenurbo de SudKoreio. Ĝi pli rapide grandigos la ekonomian kunlaboron kaj samtempe bonigos la ekonomian situacion kaj malfermon de Norda Koreio.

  Kompreneble, aperas tute malsamaj taksoj pri la rezulto de la interparolo laŭ la siaj starpunktoj en kaj ekster Suda Koreio. sed ni nun vere devas selekti inter pacon aŭ malpacon kaj prosperon aŭ malantaŭeniron.

  Kian futuron ni devas iri?

Dekmil(Koreio) /p1891@yahoo.co.kr
[Historio] Jin Bo(progresa) Partio kaj ĝia mallonga ekzisto

La maldekstraj politikaj grupoj, kiuj estis subtenataj de laboristoj kaj kamparanoj, kiuj okupis plejparton da loĝantaro en SudKoreio, estis rapide elpelitaj el laŭleĝa agadkampo tra la 3-jara Usona Armea Regado(1945-48) kaj la Korea Milito(1950-53). aldone Lee Seng-Man kaj liaj pupaj registaro kaj reganta partio (Libera-patio) faris leĝan kaj sisteman barilojn diversajn por bloki reapero de maldekstraj fortoj. kaj la Nacia Sekura Leĝo* estis ĝia plej forta armilo.

  En 1950 jaroj, kvankam fondiĝis kelkaj partioj aŭ nacieca aŭ socialisma aŭ renoviga, tamen neniu partioj superis Jin Bo Partion en ĝiaj influo kaj subtenata ratio de popolamaso.

  Do, kio ebligis la naskiĝon de Jin Bo Partio en tiaj malbonaj politikaj situacioj ?   jen estas kelkaj kialoj.

  Unue, la diktatoreca perforta regado de Lee Seng-Man kontraŭ la popolamaso atingis vere neimageblan gradon. publikaj kaj superleĝaj atakoj estis faritaj kontraŭ al popolamasoj, kiuj subtenis progresemajn ideojn, agadojn kaj partiojn dum en post la Korea Milito; nekalkuleble multaj koruptoj kaj malversacioj estis faritaj de Lee Seng-Man kaj liaj subuloj, la arbitraj kaj superleĝaj amendoj de la ŝtata konstitucio por longigi sian prezidentecon kaj kontraŭleĝa kaj perforta intervenoj al diversaj balotoj k.t.p. ĉi tiaj brutalaĵoj kaŭzis koleregon de tuta popolamaso kaj ĝi rolis unuigi opoziciajn politikajn grupojn eĉ en tiel danĝera politika situacio.

  Due, la malkapablo de opozicia partio. kvankam ekzistis opozicia partio, tamen ĝi ne povis plenumi sian rolon, kiu devis observadi kaj kritiki prezidenton kaj regantan partion kiel opozicia partio, sed male manenmane kun Lee Seng-Man kaj registara partio faris ĉiajn specajn malbonojn.

  Trie, opoziciaj partioj ne povis toleri progresemajn politikistojn en si mem pro siaj denaskaj limoj. konservativaj politikistoj timis la pligrandiĝon de influo de Ĝo Bong-Am, kiu konkuris la duan prezidentecon kun Lee Seng-Man kaj estis eksministro de registaro. pro tio konservatistaj politikistoj ekskluzivis Ĝo Bong-Am kaj liajn subtenantojn kiam ili fondis novan opozician partion konservatistecan. kaj ĝi kaŭzis fondon de la sendependan progreseman partion, kiuj volis trovi laŭlexan kaj taŭgan agadkampojn.

Kvare, la ekzisto de Ĝo Bong-Am, kiu havis fortan karismon en diversaj politikaj frakcioj kiel mez-maldekstra kaj meza frakcioj kaj popolamaso kaj eĉ en kelkaj dekstraj grupoj. verdire, oni ne povis imagi la Jin Bo Partion sen Ĝo Bong-Am. liaj agadoj sen ĉesaj kaj sen ŝanceliĝintaj kontraŭ japana militisma regado en kaj ekster Koreio kaj honesta vivo kiel politikisto estis ege alte taksataj kaj pro tio, ne malmultaj progresemaj kaj mez-maldekstraj grupoj povis amasiĝi ĉirkaŭ li.

  Kvine, ekzisto kaj subteno de progresemaj societoj kaj individuoj. kvankam multaj el ili aŭ eskapis al norda Koreio aŭ persekutataj aŭ enkarcerigitaj dum la Usona Aremea regado kaj Korea Milito, tamen kelkaj el ili, bonŝance evitis atakojn kaj aŭ publike aŭ sekrete vivtenis siajn vivojn kaj dum la malorda politika situacio aktive helpis lin.

  fine, la politiko de paca-kunekzistado de Sovetio, okazigo de la Geneva politika interparolado surbaze de la armistica interkonsento kaj la aktiva propono de Norda Koreio je paca unuigo de tuta koreio.

  la Paca-Kunekzistada politiko de Sovetunio moligis malvarman militon en kelkaj akre kontraŭstaritaj lokoj de la mondo. samtempe fortiĝis la nacia sendependiga movado en Vietnamio, Indonezio, Kubo k.t.p. kaj ĉi tia tendencoj vokis naciecon de sudkoreaj popolamasoj kaj subpremis konservatistajn politikistojn. 

 supre menciitaj kialoj ebligis la fondiĝon de la Jin Bo Partio kaj kvankam ĝi ege mallonge ekzistis tamen ĝi restis signifoplenan postsignon en la historio de la progresema partio en SudKoreio. 

* Ĝo Bong-Am: naskita en 1898. studis en Japanio kaj Rusio. aktive ĉeestis la sendependigan movadon de Koreio kontraŭinte japana militismo. foje li estis altrangulo de ĜoSon Komunista Partio kaj malliberigita kelkajn jarojn arestite de japana polico en ShangHajo de Ĉinio. post la sendependiĝo de Koreio en 1945, li eliĝis el la Komunista Partio kaj elektiĝis kiel parlamentano de la konstitua asembleo de SudKoreio. kandidatis prezidentecon 2 fojojn. en 1956j, fondis Jin Bo Partion sed la partio eksfondiĝis sub la kialo de malobeo al la nacia sekura leĝo kaj ankaŭ li estis ekzekutita en 1959j.

* Nacia Sekureca Leĝo: por puni kaj haltigi maldekstrajn agadojn, farita en 1961 nome de la Kontraŭ Komunisma Leĝo. Ĝi perfekte kaj terure rolis en SudKoreio mortigante, torturante, mallierigante kaj superleĝe batante multegajn popolamasojn, kiuj postulas demokration en sia tempo tramplante aliajn leĝojn relativajn.


Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.