Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/

LA Tridek dua numero je 2007/10/18

[Skizo] La 39a Korea Kongreso de Esperanto

PACAN SALUTO-n!!

En Seulo la 13-14 Oktobro 2007 okazis la 39a Korea Kongreso de Esperanto, la temo estas "la vojo al diverskutura komunumo".

En la 14a okazis tema simpozio, pri kiu 3 diskutantoj parolis pri la temo, S-ro Sandor Horvath, Helen Palmer el Aŭstralio ( Kelkaj impresoj kaj pensoj pri nia restado en Koreio, Kompari Koreion kun Aŭstralio- ĉiutagaj sistemoj, kelkaj kutimoj kaj vidoj) alia S-ino Birke Dockhon el Germanio (vian impreson) kaj S-ro Kara, Membro de Paca solidareco de Esperanto (Politika sistemo de enmigrinta laboristo en Koreio, Kiel E-movado ebligas interligadon en la vojo de diverskultura komunumo?)

Esperantistoj ĉeestis tute 161, inkluzive 11 ekterlandanoj, deputitaro elektis S-ro BAK Haĝong kiel novprezidanto de KEA en la ĝenerala kunsido.

<Novprezidanto de KEA>

< teatraĵo de Rondo Ktp >


Kara(Koreio ) / kara12345@gmail.com

[Artikolo] La vojo al diverskultura komunumo

 

 

En ĉi foja simpozio mi volas rigardi du vidpunktojn pri la temo, kiu estas la vojo al diverskultura komunumo en la Esperanto-movado.

 Unue, por kompreni tutan konsekvencon al diverskulturo, kaj por ekzistanta diverskulturo en Korea socio . La problemo de enmigrintaj laboristoj estas tre grava. Ni devas rigardi pri ti o.  Se ne, tiu ĉi simpozio estas lingva ludado kaj nur sortimenta afero en la vojo de diverskultura komunumo.

 Ni tute ne scias, kio estas malbona en la politiko pri enmigrintaj laboristoj, kaj kion ni faru unue, kial ili krias tiel, tion ni ne scias. Mi diru al vi ĉi tiun parolon.

 Due, ni devas vidi, ĉu la vojo de diverskulturo ekzistas en la Esperanto-movado.

 Mi komence havas skrupulon pri la temo de la 39a KKE, la vojo al diverskultura komunumo , kiel mi antaŭe menciis, ĝi estas nur por sortimento, tion mi ne scias. Kaj alie, mi pensas, ĉu nia movado vere havus tian volon kaj kapablon aŭ ne. Eĉ malgrande tiun ĉi problemon por la afliktiĝo mi grave vidas ke ne nur nia socio, sed ankaŭ sur la tutmonda vidpunkto ĝi estas neevitebla kaj de nun por la Esperanto-movado.

 Mi pensas ke enhavanta potenco de Esperanto aliras kiel interpopola lingvo por solvi la problemon de diverskultura socio, al la vivanta komunumo, nealtrudan metodon kiel angla lingvo.

En la tempo Esperanto-movado denove devas naskiĝi al alternativa movado ne sur lingva intelekta posedaĵo de individuoj.

Ĝenenale, kiam okupas 30% da diverskulturanoj el tuta loĝantaro, oni traktas ĝin kiel diverskultura socio aŭ diverskultura lando.

 En tia cifera statistiko, Koreio estas ankoraŭ nek diverskultura socio, nek diverskultura ŝtato. Tamen jam socia atmosfero estas diverskultura socio.

 Kiel la kapitalo moviĝas trans landlim on en nuna tempo, la diverskultura socio ne nur kunekzistas en la novliberalisma tutmondiĝo, kiu estas diversaj nacioj, rasoj, kaj ŝtataj kulturoj en ĉiutaga vivo, sed ankaŭ la reciprokeco inter ili estas profundiĝita. Plie tion akcelis evoluon de trafikoj, informiloj, kiuj igis terglobon tutmondigi kiel unu vilaĝon.

 Hodiaŭa tutmondiĝo alirigas al Diaspora situacio tutmondanojn. Tio ne estas troadiro kiun nun ni vivas en la Diaspora periodo, kiel oni povas vidi EU, kiu rapide formiĝas per ŝtatunuiĝo, rifuĝinto pro la diversaj kialoj kaj internacia ge edziniĝo, internaciaj entreprenoj, translokiĝo, turismo, post-loĝantoj , milito kaj sendtrupo, internacia konferenco kaj interreto ktp.

 Tiu situacio estas hodiaŭa problemo, kiun oni devas solvi nove, urĝe kaj speciale. ĝis nun la ŝtatoj malsame formis diferencon de sekso, raso, nacio, haŭtkoloro, kulturo ktp... en la historio.

 Diaspora situacio postulas fortegan internan potencon al individuoj kaj samtempe postulas transiĝi en sekson, rason, nacion, haŭtkoloron, kulturon, lingvon unu la alian.

  Kion signifas konkrete diverskultula socio, kiu entenas diversajn sencajn mekanikojn en la sama tempo kaj spaco, formiĝinta al tutmondiĝo, en kiu ni povus renkonti alian vivon kaj kulturon? Kiam homaj vivo kaj kulturo estas diverasaj, facile kompreneblaj aŭ tute nekompreneblaj, tiaj diversecoj naskis malsamecon de kulturo, malperfektecon de diskriminacio en la interkomunikado.

Dum longa tempo kaj ĝis nun Koreio havis rase homogenan loĝantaron (vivis kiel unu nacio, unu kulturo), kio fierindus por la popolo aŭ por la ŝtato. Kompreneble ĝi forte kredigis nin, ke ŝtato devas administri sur la unu nacio, unu kulturo. Tia pensmaniero superregis nin, kia estas la normo, malgraŭ ke realo ekzistas la diversnacioj kaj diverskulturoj.

Ni lernis, ke Korea popolo konsistas el unu gento, kaj ke ĝi havas samajn kulturojn. Surbaze de tio ni estas edukita kaj regita de tia nacieco.

 Ĉu vere ekzistas sange nemiksita nacio de alia gento sur la terglobo en la historio? Ĉu vere Korea popolo estas rase homogena, kiel ni estas edukita en la socio? Al ni mankas alia nacia sperto kaj kultura studo. Tion , kion ni ne spertis, ne studis pri la diverskultureco, tiajn klopodojn de sorbanta kaj klopodanta, ni ne necesas.

Nia realo ne prizorgas la socian fenomenon de diverskulturo. Sed tamen tutmondiĝo estas realo, kiu rapidege ŝanĝas nian socion kaj kulturan konsiston en ĝi. Tial ni bezonas prepari taŭgan integriĝon en la ŝanĝita socio, ĉar aperigado de diverskulturo estas ne longa vojo sed reala problemo. 

Politika sistemo de enmigri n ta laboristo en Koreio

Laŭ la statistiko en Junion 2007, en Sud-Koreio loĝas miliono da ekterlandanoj, kaj en 2005 internaciaj geedziĝintoj okupas ĉ. okonon el tutaj geedziĝintoj en Koreio. Pli ol 40% de internacia geedziĝo estas tiu de la kamparaj junuloj. El ili enmigrintaj laboristoj estas ĉ. 630,000. Kaj el ili ĉ. 230,000 estas neregistritaj.

 La diskuto pri la enkonduko de la sistemo de enmigrintaj laboristoj komenciĝis fine de la 1980aj jaroj.

 Ĝi planis permesi dungadon de enmigri n taj laboristoj nur limigite je specoj de industrio, en kiuj koreaj laboristoj ne volas labori.

Enmigrintaj laboristoj laboris kaj laboras en Sud-Koreio kiel industria lernanto, dum la laborado ili ricevas malaltan salajron ekspluatate longan laborohoron, Post kiam la kontraktperiodo finiĝas, ili devas reveni al sia lando. Se ne, ili tuj fariĝas kontraŭleĝaj loĝantoj.


 Kvankam enmigrintaj laboristoj en koreio estis ekspluatataj pere de longa labor-horo kaj malalta salajro sub la brido de industria lernanto kaj kontraŭleĝa loĝanto, tamen ili ne povis lukti signifoplene eĉ unu fojon por siaj justaj raj toj, ĉar al ili mankis forto je organizo.

 Pro ĉi tiaj kialoj, la movado de enmigrinta laboristo en Sud-koreio estis traktata kiel la homrajta movado, kiu devas esti protektata sed ne kiel laborista movado. Ili laboras ĉefe en specoj de 3M industrio, nome malpura,malfacila kaj malsekura. Samtempe ili frontas la situaciojn, kiuj estas malbona laborkondiĉo, ma lalta salajro kaj simpla ripetada laboro.

 Sed meze de 1990aj jaroj aperis memkreita batalo, kiuj formiĝis "Kontraŭ rimeda konferenco de enmigrintaj laboristoj" en 1996. Tamen ĉi organizaĵo estis limigita por homrajto, laborrajto, dum tiaj procezoj la registaro planas je Permessistemo de dungado, kiu ege limigis laborkondiĉojn de enmigrintaj laboristoj, ekz. malpermeso de libera kaj laŭvola selekto de la laborejo, limigo de laborperiodo en ĉiujaro, kiuj enhavoj nur helpas dungantojn(posedantojn) ekspluati kaj subpremi la nekoreajn laboristojn kaj ili vole nevole fariĝas krimuloj pro la maljusteca leĝo.

Ĉi tiu leĝo adaptiĝis en la 2003. Antaŭĝi, enmigrintaj laboristoj spontanece fondis sian organizajon "Filio je Egalrajtasindikato de Enmigrinta laboristo" por protekti siajn laborkondiĉon kaj laborliberecon.Depost la 2003, la registaro forpelis pli ol 150,000 emigrintaj laboristojn. La nombro pli kaj pli grandiĝis kaj intence la registaro subpremadas enmigrintajn laboristojn.

 Por gajni pli da mono ol en sia hejmlando, ili translokiĝis al Sud-Koreio kaj ili tuj iĝis la viktimoj de triviala kapitalismo de Sud-Koreio, kiu nur ĉasas profiton sed ne komprenas la valoron de homoj.

Kvankam la ŝtato faris diversajn eventojn kaj edukadojn al loĝantaroj nome de diverskultura edukado, tamen mi dubas, ĉu la ŝtato vere akceptas ilin kiel socikonsistantoj kaj samkomunumanoj.

 Nuntempe Francio, kiu evoluigis sian industrion el Afriko je sia kolonio, malhonore estas elvokita kiel rasa diskriminacia lando. tuj malaperis la tolero, kiun ili tiel fieris. Kaj oni nomas Usonon la lando de diversaj nacioj kaj kulturoj, sed en la lando ĉiam restas blanka/nigra rasa diskriminacio. kaj nuntempe unu el la problemoj en Usono estas genta konflikto pro la kontraŭleĝaj loĝantoj el Sud-Amerikio. Laŭ tio, ni povas vidi ke la vojo de diverskultura komunumo estas tiel malfacila.

 Ni vidu, ke nun la kapitalo libere povas transiri landlimon, sed ne laboro. La fakto, laboro povas transiri landmuron por vendi sian laborforton kiel la kapitalo, estas natura fenomeno, sed tio ĉiam estas sub la ŝtata kontrolo.

Kontraŭleĝaj emigrintaj laboristoj ne estas krimuloj. Ili estas devigata vendi sian laborforton por povi vivteni sin. ( krom dungantoj sed ĉiuj laboristoj samaj ) Tamen antaŭjuĝo de la socio kaj subpremado de registaro traktas ilin kiel akuzitojn. Diskriminacio pro diferencoj de naciecoj kaj haŭtkoloroj ankoraŭ forte ekzistas ne nur en Koreio. Do ni kiel kaj kion faru pri tio? 

En la vojo de diverskultura komunumo kiel Esperanto-movado eblas interligadon ?

Mi ne estas certa, de kiam ni facile povas vidi eksterlananojn sur stratoj kaj en subteraj trajnoj. Unu interesa fenomeno, kiun mi diras, ke antaŭe fremduloj estas helpanto en la TV-programeroj sed nun la afero estas tute alia. Ekz. en iu TV-programero " babiladoj de belulinoj", kiun ni povis vidi, la ĉefa rolulo estas fremduloj, kaj koreaj aktoroj estas helpantoj en tiu TV-programero.

 Nun tiaj programeroj interesas nin. La celoj de la enmigrintoj lerni korean lingvon estas diversaj. Ili altigos sian valoron per ne nur sia lingvo sed ankaŭ per korea lingvo. Ankaŭ al fremduloj loĝantaj en Koreio lingvo estas plej grava afero por interkomunikiĝi unu kun la aliaj. En tio esceptitaj homoj estas portempaj loĝantoj(turismanto) aŭ oblikvantoj (supere estanto) sur lingvaj problemoj de korea lingvo.

 La inverso ankaŭ estas sama. Kiam oni devas loĝi dum la jaroj en iu eksterllando, kompreneble oni klopodos lerni la lingvon de loĝata lando, ĉar tio estas la vojo komuniki unu kun la aliaj en la regiono.

 La fremdulaj loĝantoj, precipe enmigrintaj laborlistoj havas duoblan suferon pro la lingva problemo. La unua devas lerni korean lingvon, kaj la dua devas lerni anglan lingvon. Ĉar per korea lingvo ili komunikiĝas kun koreoj, kaj per la angla kun aliaj ekterlandaj enmigrintoj.  

 Mi vidis evidente malegalecon en la enmigrinta laborista kunsido de Filipinoj kun Nepaloj. Kiam mi vidis ke la kunsidantoj interparolis korealingve aŭ anglalingve, kaj kiam mi demandis al nepalaj laboristoj, ĉu ili komprenis la paroladon per la angla kaj la koera. Plej partoj de la nepalanoj neis. Ili ne povis komunikadi per angla lingvo kaj eĉ korea lingvo. Ili nur scias laborlingvon de la korea.

 Tial plimulto de enmigrintaj laboristoj investas sian tempon por lerni korean lingvon eĉ en ĉiutaga lacega vivo, ĉar tio estas unua problemo.

 Fakte en tia realo, Kiel Esperanto alproksimiĝos al enmigrintaj laboristoj ?

 Kiel ni povu konvinki ilin ke Esperanto estas facile lernebla kaj ĝi estas pro la internacia lingvo. Ankaŭ mi ne serĉis konvenan solvilon pri tio. Ne al ĝeneralaj fremduloj sed al enmigrintaj laboristoj. Esperanto-movado postulas al ni ŝanĝiĝon, por ke ĝi ekiru la vojon de komuna lingvo kaj interpopolalingvo ol ĝeneralaj logikecoj.


 Kun la lingva problemo la komuna lingvo estas ne nur unusola solvilo por aliri al diverskultura socio, sed unu el la tre gravaj rimedoj. Komuna lingvo estas akirebala kapablo al homaro. Prepari tiun kapablon estas grava elemento transiri alian limon.

 Kvankam la situacio de diasporo postulas al ni komunan lingvon por kunvivado kiel homarano, hodiaŭa internacia formiĝo de komuna lingvo estas subpremita de internacia lingvo. (internacia = oficiala)

 Tial esperantistoj devas klopodi ankaŭ serĉi la vojon de komuiĝo kaj solidareco en nia vivo. Tiaj ekiroj estas kun enmigrintaj laboristoj.

 S-ro Renato Corsetti, eksa prezidanto de UEA, diris en solena malfermo de ĉi-jara IJK:

"Ĉu nuntempe Esperanto-movado tutmonde ekzistas? Por ekzistigi aktuale tutmonda Esperanto-movado, ni bezonas subtenadon kaj prizorgadon al ĉirkaŭitaj lokoj kiel Sud-Ameriko, Azio, Afriko, k.a. Estas evidenta fakto en internacia ordo, ke malegaleco inter landoj kaj diversaj diskriminacioj ekzistas. Se ne estas movado por superponti tion, ni ne povas diri, ke ankaŭ tutmonda Esperanto-movado vere ekzistas." 

 Nun multe da malegaleco troviĝanta precipe ĉirkaŭ enmigrintaj laboristoj bezonas Esperanton kaj Esperanto-movado devas klopodi aliri al la afero.

 Persone mi pensas tiel. Kaj certe tio estus la revo de Zamenhof, kiu kreis la homaranan komunan lingvon.

Ja mondo tre rapide unuiĝas kaj ŝanĝiĝas sed bedaŭrinde ankoraŭ multaj koreoj iras malnovan kaj maljustan vojon.

 Ni devas pripensi, kien nia movado devas iri en la nova tempo, la vojo al diverskultura komunumo en la Espperanto- movado ankaŭ postulas novan vojon.

 - Fino -

 

Kara(Koreio) / kara12345@nate.com
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.