Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

http://solidareco.cafe24.com

Tridekunua numero 9/20

[Raporto] Pro Kio? Denove salutas!!

  

PACAN SALUTO-n!!

Longan tempon ni ne eldonis "La Solidareco"-n, ĉar tiom, kiom ni estis okupata.

Ni (membroj de Paca Solidareco de Esperanto), pro siaj respektivaj roloj kaj agadoj,

dum la monatoj ni faris hejmpaĝon rete kaj rilatante pri temo de Esperanto

ni renkontis ne-esperantistojn ĉe la evento kaj forumo, en kiu ni povis studi je la mankhavoj

pri la historio kaj movado de Esperanto. Partopreninte "Markkomunale"(komunale de la

esprimo estas mallogigita kunmetaĵo el la vortoj " komunismo'" kaj la angla vorto "biennale")

ni temis pri "Esperanto kaj Marksismo", " Sub la Japana imperialismo Naciemancipa movado

kaj Esperanto", kaj  "Angla ligvo havas kion problemon? kaj diskutante multajn demandojn

je nia lingvo. 

Do alie ni partoprenis Kore Socia Forumo-n en kiu ankaŭ ni diskutis

pri "la Socia movado kaj Esperanto", "Komuna lingva problemo per la alternativa modelo" ktp..

Ĉi tiuj, ĉuj al ni fariĝis  nuturaĵoj bonaj.  Pro la kialoj ... sed tio ne fariĝis preteksto, 

sed dum la seneldonitaj tagoj ni regule Koree eldonis ret-gazeton en la monato por Koreaj regantoj.

Pro la streboj... 

ni povis elvolviĝi al propagado de Esperanto kaj nian movadon. 

Feliĉe navaj junularoj nun scivoleme lernas Esperanton en la Multuta Ret-Centro,

tio denove igis nin energie freŝa.

Kara (Koreio) / kara12345@gmail.com
[Artikoloo] Impresa Raporto pri La 63a Internacia Junulara Kongreso en Vjetnamio


*Mi skribis pri impreso post la 63a IJK en Vjetnamio de la 27a de

Julio ĝis 3a de Aŭgusto, 2007.


<ĉe nokta bazaro>

Dufoje mi partoprenis en internacia kongreso. Fakte, post

esperantistiĝo mia unua foja sperto en esperantujo estis partopreno

en la 25a Komuna Seminario inter junuloj de aziaj tri landoj(Ĉinio,

Japanio, Koreio) en Pekino, Ĉinio. Do ĉi foja sperto estas dirinda

unua foja.

Unufoja vizito al Vjetnamio. Kaj unufoja partopreno en internacia

skala kongreso plenesperigis min. Kiam alproksimante al la kongreso,

mi preparis prezenton pri "Korea Paca Movado".


Hanoja Nokto Plenplena de Varmego kaj Bruo

 

En la 26a de Julio, je la 10a vespere je loka horo mi atingis ĉe Noi

Bai Flughaveno en Hanojo. Apenaŭ eliĝi de aviadilo malseka varmega

aero sufokis min. Kvankam nokto profundiĝis, la temperaturo estis pli

malpli 31a grado celsie. En flughaveno helpantoj de LKK atendis nin

tenante esperante surskribitan anoncan tabulon. Tie mi renkontiĝis

kun Ricko kaj Sanŝiro el Japanio. Kaj kun s-ro Alexander el Israelo

kaj kelkaj helpantoj ni ekiris al kongresejo(Fremdlingva Universitato

en Hanojo) per taksio. Iu helpanto, kiu lernis esperanton nur dum 3

monatoj, flue parolis esperanton kaj klarigis pri ĉirkaŭa loko  -

ekzemple, la Ruĝa Rivero - dum irante al kongresejo. Pro ilia

afableco ni povis facile trovi la kongresejon. Poste ni malŝarĝis

vojaĝ-ekipaĵojn en modesta studenta loĝejo kaj salutis unuan nokton

en Hanojo. Ĉirkaŭ loĝejo estis ŝoseo, do dum tuta nokto ne ĉesis

bruo de aŭtoj kaj motorcikloj. Sed strange ne povis trovi facile

moskitojn, malgraŭ la vetero estis varma. Kun kora tremeto,

ekscitiĝo, varmego kaj bruo la unua nokto pasis tiel.


< Tre bela pejzaĝo de Halong golfo >

Seninterpreta Renkontigxo kun Nekonatuloj

 

La 1a tago de IJK. Ni promenis bazaron ĉirkaŭ kongresejo kaj manĝis

unuafoje en vjetnama manĝejo antaŭ komenciĝi la oficiala programo

de IJK. Poste ni pasigis longan tempon por registri al kongreso. Post

vespermanĝo Interkona Vespero okazis. Komenciĝis la unua renkontiĝo

kun partoprenantoj el 6a kontinentoj de tergloba stelo. Ni, tute

nekonataj fremduloj iom post iom interproksimiĝis kun kantoj, dancoj

preparitaj de vjetnamaj junuloj, kaj kelkaj ludoj. Aparte impresivaj

estis ludo por fari malgrandajn grupojn kaj alia ludo por parkerigi

nomojn, tiuj, kiujn s-ro Kim J. preparis. Ni interparolis

seninterprete per unu lingvo Esperanto. Ni nature fariĝis amikoj.

Tiam mi amikiĝis kun Adjevi, kiu vestis piedpilkan uniformon, el

Togolando. Ŝajne tio estis ne realigebla renkontiĝo eĉ unufojo en

tuta vivo fore de la mondo, tamen mi sentis tian renkontiĝon tre

nature en kongresejo.


Prezento de Korea Paca Movado kaj Historia Konscio de Vjetnamio


La 2a tago. Dum la Solena Malfermo mia koro estis maltrankvila. Ĉar

mia prezento pri Korea Paca Movado ne aperis en kongresa libro kaj la

temo estis politike delikate akceptita de LKK, do ili volis antaŭvidi

la enhavon de prezento. Sed post la Solena Malfermo Hai Ly(prezidanto

de LKK)ĝoje kaj agrable konsentis la prezenton. Post meandraj iradoj

de la aferoj kiel ŝanĝo de loko kaj tempo mi povis prezenti en

ĉeftemo de IJK "Paco, Kunlaboro, kaj Disvolviĝo".

En la 4a tago de IJK(en 30a de Julio), matene mi ekkomencis streĉite

prezenton antaŭ multaj homoj. Ĉefa enhavo de mia prezento estas

jene. Unue, ekde 2003 koreaj esperantistoj memvole partoprenis en paca

movado. Due, necesas malkaŝigi veron, introspekto, apologio pri

masakrado de koreaj armeoj al vjetnamaj popoloj dum vjetnama milito

1964~1975. Trie, nuntempe popoloj de Irako, Palestino, Libano suferas

same pro milito kaj tutmonda skala paca movado necesas por tuja

retiriĝo de armeo kaj finigi okupacion.

Tiam ankaŭ s-ro Renato Corsetti(eksprezidanto de UEA) partoprenis kaj

li kuragxigis, ke, multaj diverslandaj Esperantistoj agas en paca

movado diversmaniere, tamen eble ne ekzistas tiel vigla movado kiel

korea esperantista paca movado. Kelkaj homoj petis al mi, ke bonvole

kopiu prezentdokumenton kaj fotojn. S-ro TĐ.Loi(Vicprezidanto de

Vjetnama Esperanto-Asocio) diris, ke Vjetnamio ne forgesas estintecon

de invadmilito, tamen estintaj invadintaj landoj nuntempe helpas multe

por disvolviĝo de Vjetnamio. Ŝajne tia vidpunkto traktis paciĝon,

pacon, kunlaboron en kadro de nuntempa ekonomia evoluigo de Vjetnamio.

Sed mi pensas, ke la viktimoj de la milito ne estas ŝtato mem kaj

esplori veron de antaŭa tragika milito, kompenso kaj apologio al

viktimoj estas ne prokrastebla tasko por kritiki nuntempan militon.


La 1a Mondo kaj la 3a Mondo

 

S-ro Renato Corsetti elĵetis vortojn sencoriĉajn en solena Malfermo.

Se mi skizas ĝin laŭ mia memoro, proksimume jena.

"Ĉu nuntempe Esperanto-movado tutmonde ekzistas? Por ekzistigi

aktuale tutmonda Esperanto-movado, ni bezonas subtenadon kaj

prizorgadon al ĉirkaŭitaj lokoj kiel Sud-Ameriko, Azio, Afriko, k.a.

Estas evidenta fakto en internacia ordo, ke malegaleco inter landoj

kaj diversaj diskriminacioj ekzistas. Se ne estas movado por

superponti tion, ni ne povas diri, ke ankaŭ tutmonda Esperanto-movado

vere ekzistas."

Nekompareble trudo al rango kiel internacia lingvo de angla lingvo,

tamen ankaŭ fundamentaj vortoj de Esperanto, kiuj estas bazitaj de

komuneco de hindi-latinaj seriaj lingvoj, povas iĝi barilo al

neokcidentaj homoj. Simile tiel Okcidenta-Eŭropa alcentrigita

politika, ekonomia, socia, kaj kultura supereco en internacia rilato

nenegeble ekzistas interne en Esperanto-movado.

Ĉu pro tia penso, mi pensis, ke oni tre grupe iris kaj venis aparte

laŭ kontinentoj laŭ landoj en kongresejo. Inkluzive mi ankaŭ koreaj

partoprenantoj tro grupiĝis. Mi sentis, ke loĝejaj ĉambroj estis

dividitaj laŭ nacio aŭ loko kiel problemo. Se ne ankoraŭ

ekkonsciante estis dividitaj la 1a mondo kaj la 3a mondo, tio estis

honta afero. ĉar memkonscio aparteni al la 1a mondo povas voki

absurdan superan komplekson, kaj memkonscio aparteni al la 3a mondo

povas voki minuskomplekson aŭ humiligan sklavemecon. En kapitalisma

tutmondiĝa realo ni scias, ke ne nur en internacia malegaleco sed

ankaŭ la 1a mondo kaj la 3a mondo fariĝas en unu lando. Do ni povas

konfirmi, ke la memvola formiĝo de 'Homaro' nepre povas farigxi nur

per senĉesa rezisto kontraŭ malegaleco kaj subpremo en nia interno.


Ĉu Seksa Suferigo aŭ Kultura Diverseco

 

Mi devas rimarkigi alian aferon dum kongreso en ĉi impresa raporto.

Kelkaj viraj partoprenantoj faris troajn korptuŝojn, seksajn parolojn

kaj kondutojn. Tion iu diras kiel la problemo kauxzita de kultura

diverseco. Sed la problemo ne estas tiel simpla. Laŭ mia sento kaj

laŭ kelkaj sintezo de eldiroj de kelkaj inoj, certe ekzistis

korptuŝojo, seksaj paroloj kaj kondutoj, kiujn inoj ne volis. Tial

tio estis seksa suferigo. Kvankam tio okazis en lud-spaco aŭ ekstere

de oficiala programo de kongreso, la situacio ne ŝanĝiĝas. Ke iuj

viroj brakumi inojn aŭ levi ilin en plena gajeco estis nenature,

ĉagrenige por mi. Mi pensas, ke tio ne estas pro kialo, ke mi havas

korean tradician konserveman seksan kulturon aŭ komprenon. Ja mi ne

havas tian ideon. Kaj mi ne asertas tion por peti reglamentadon de LKK

aŭ TEJO pri ia konkreta konduto. En luda spaco ofte okazs konfuza

atmosfero, utiligante la ŝancon, oni ne faru suferigan aferon inojn,

kiuj klopodis ne frakasi plezuran atmosferon. Levi demandon pri seksa

suferigo estas ne nur alvoko por respekto inojn kiel personeca

subjekto, sed ankaŭ ligas kun respekto pri alia kulturo, mi pensas.

Por konfirmi translandliman komunikadon kaj amikecon, ni devas premisi

reciprokan respekton kaj prizorgon.


Esperanto-Movado kaj Trans Tio


En IJK estis multaj amikiĝoj, interesaj kuraĝigaj programoj, gajaj

epizodoj super haŭt-koloro, nacieco, religio, rango, sekso, ktp. Mi

bedaŭras, ke mi ne multe skribis gajan memoron kaj la belajn

pejzaĝojn, surstratajn homojn de Hanojo, Vjetnamio. Kaj mi bedaŭras,

ke mi plendis kaj levis pezajn kritikajn demandojn pli multe. Tamen mi

esperis sinceran debaton inter junuloj pri gravaj temoj, do la

kongreso restigis al mi multe pli taskon ol ĝojon. Kien iras

Esperanto-movado? Kial tiom multaj homoj kolektiĝis tutmonde kaj kion

ni povas fari kune? Kiom Esperanto-movado, kiu estas movado por

realigi lingvan egalrajton tutmonde, povas kontribui por transpaŝi

tutmondan malegalecon, subpremon, diskriminacion? Aŭ kiom intime

rilatas pri tia movado? Ĉu la problemo de lingva egaleco estas nur lingva problemo?

Ktp.

La 63a IJK, kiu donis al mi multajn afliktaĵojn, finiĝis. Kaj nun mi staras

ĉe nova  deirpunkto, pensante kiel mi rilati kun Esperanto-movado kaj trans tio.

Sed malgraŭ ĉio, mi transdonas mian saluton kun plezuro kaj danko al

ĉiuj LKK-anoj, kiuj prepais la 63a IJK-n, vjetnamaj helpantoj, homoj

de TEJO, koreaj partoprenantoj Younglong, Iltaek, Hohosen, Lud, Biru,

Kimdaek, kaj nun aperanta nomo Adjevi, Ando, Goshi, Laurent, Miranda,

Andrew, Paola, Renata, Ricko, Sanshiro, Xin, Maria, Robert, Trang,

Sky, Hoai, ...... , kaj ĉiuj partoprenantoj al IJK.

"Neniam mi forgesos gxoja renkontiĝo kun vi! Kaj nia amikeco daŭros!"


Paz (Koreio)/paze23@gmail.com
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.