|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / |
La Trideka numero je 2007/3/4
|
|
|
|
[Artikolo] La Nomo de Nia Urbo |

La Nomo de Nia Urbo
(Bonvolu noti ke la koreaj vortoj en ĉi tiu artikolo estas skribitaj laŭ la latinalfabetiga sistemo oficiala de la Korea Respubliko. La proksimuma elparolo, skribita Esperante, aperas poste en rektaj krampoj.)
Seulo estas eksterordinara pro tio ke ĝi estas la sola urbo aŭ urbeto en Koreio kiu havas nomon indiĝenan. Preskaŭ ĉiu alia loknomo en la lando havas formon ĉinokorean. Tio estas diri ke la loknomoj deriviĝas de ĉinaj vortoj kaj povas laŭ bezone skribiĝi per ĉinaj ideogramoj.
Kiam temas pri vilaĝetoj aŭ etaj lokoj kiuj havas subrangan aŭ eĉ nenian statuson administracian, oni ja povas trovi kelkajn esceptojn. Exzemple, seulanoj bone konas Jangseungbaegi [Ĝangsungbegi] (kun la signifo "Totemfostejo") kaj Maljjukgeori [Maltĉukgori] ("La Strato de Porĉevala Kaĉo"). Tamen plejparte, kvankam nuntempe loknomoj estas kutime skribataj per koreaj literoj, ili estas efektive koreaj elparoloj de kunmetaĵoj el ĉinaj ideogramoj.
Se diri la veron, tiu lasta aserto estas iom trompa, ĉar la plejmulto de tiaj ĉinokoreaj loknomoj enkaŝas indiĝenan nomon. Jam longe antaŭ la invento de la korea alfabeto, havante neniun alian rimedon por registri nomojn, deklarojn, pensojn, aŭ aliajn aferojn, antikvaj koreoj uzis ĉinajn ideogramojn eĉ kiam tio, kion ili deziris skribi tute ne estis ĉinlingva sed io en sia propra lingvo. Kompreneble, inter la vortoj kiuj estis skribendaj por tiaj celoj kiaj impostoj kaj censoj estis loknomoj.
Imagu ke vi estus ia oficiala registara skribisto en tiu antikva epoko, kaj sur iun dokumenton vi devus skribi la nomon de loko nomata Hanme ("Granda Monto"). Vi havus tri rimedojn por fari la taskon: (1) vi povus traduki la nomon en la ĉinan; (2) vi povus trovi ĉinajn ideogramojn kies elparolo similas la korean nomon; (3) vi povus miksi la du metodojn. La elekton de la ideogramoj en fruaj tempoj faris la skribisto mem propravole. Rezulte, sama loknomo aperis jen en unu formo, jen en alia. Laŭ nia ekzemplo pri "Granda Monto", unu skribisto povus, decidinte uzi la tradukan metodon, skribi la ideogramon signifantan "granda" (kiu en la korea lingvo elparoliĝas kiel "dae" [de]) sekvatan per la ideogramo, kiu signifas "monto" (la korea prononco estas "san"). Aliulo decidas uzi la "miksitan rimedon", elektante la ideogramon kiu signifas "la Han-Dinastio" pro ĝia prononco, sekvatan de la sama "san" kiel elektis nia unua skribisto. Tial la sama nomo fine troviĝas en unu registraĵo kiel "Daesan" [Desan] kaj en alia kiel "Hansan". Supozeble, la tiulokaj loĝantoj parolante daŭrigus nomi tiun monton "Hanme", malgraŭ la enĉinigita formo en iu burokrata dokumento. Tamen, homoj loĝantaj malproksime de tiu monto, nekonante la lokan prononcon, legus la nomon kiel "Daesan" aŭ "Hansan" laŭ la skribo kaj eble eĉ kredus ke temas pri du malsamaj montoj.
Nu, fakte tiun ekzemplon mi ege simpligis, ĉar iuj tiaj loknomoj skribiĝadis laŭ pli ol dek malsamaj manieroj. Vi povas imagi kiom da konfuzo tia kaprica skribado kaŭzis kaj kiel la registaro sentis neceson normigi la ortografion de loknomoj. Tial, dum la periodo de Unuiĝinta Silla [Ŝilla], ĉiuj loknomoj estis reguligitaj, plejparte kiel kunmetaĵoj el po du ideogramoj. Dum la pasado de la jarcentoj, la koreoj iom post iom ĉesadis uzi la indiĝenajn nomojn, eĉ parole, anstataŭante ilin per la ĉinokoreaj.
Bedaŭrinde, lingvistoj kiuj dezirus retrovi la originajn nomojn por akiri iom da scio pri la antikva korea lingvo, trovos ke la kunmetaĵoj elektitaj kiel normaj ne estis kreitaj laŭ iu konstanta regulo. Oni formis ilin uzante iun ajn el la metodoj priskribitaj supre. Oni do devas multe "detektivi" por malkovri la malnovajn formojn de loknomoj.
La nomo "Seulo", kiu antaŭ la ortografia normigo skribigxadis laŭ almenaŭ 20 malsamaj manieroj, restis kiel pure korelingva nomo eĉ post la "ĉinigo" de loknomoj dank' al tio ke jam en frua epoko gxi farigxis ordinara substantivo signifanta "ĉefurbo".
Ni ne povas esti tute certaj, kiel gxi prononcigxis antikve, sed la probabla elparolo estis proksimume "Ŝirapuru" aŭ "Sajpuru", kaj la signifo estis "Novurbo" aŭ "Orienturbo". La parto skribita "-puru" eble ankaŭ aperis aliforme, kiel "-para" aŭ "-poro", kaj tiu finaĵo estis unu el la plej ofte uzataj por nomi urbetojn. Gxi estas parenca al la moderna vorto "beol" [bol] ("vasta kampo") kaj al la verbo "beolda" [bolda] ("sterni"). La parto "sajra-", kiu poste mallongiĝis je "saj-" aŭ "se-", havas tri signifojn: nova, orienta, hela. En la korea lingvo moderna, "sae" [se] ankoraŭ estas "nova", kaj la signifo "orienta" restas en la vorto "saetparam" [sepparam] ("orienta vento").
Dum la korea lingvo evoluadis, la malnova nomo perdis sian finan vokalon, kaj la "p" malfortiĝis, unue fariĝante la voĉa "b" kaj poste ŝanĝiĝante al "ŭ", kiu kombiniĝis kun la sekvanta vokalo, donante "u". La urba nomo do pasis tra etapoj de "Sepuru" ĝis "Sobul" ĝis la hodiaŭa "Seoul" [Soul].
Iuj surpriziĝas, kiam ili ekscias ke la nomo "Silla" estas nur la moderna elparolo de la ĉinaj ideogramoj uzataj por skribi tiun malnovan formon de la nomo Seulo. Kaj Gyeongju [Gjongĝu] kaj la regno nomiĝadis ambaŭ same. (Komparu tion ke ni ofte diras "Vaŝingtono" kaj "Moskvo", kiam ni parolas pri la registaroj de Usono kaj Ruslando.) Alivorte, kiam oni diras "Mi estas el Seulo", etimologie tio estas samsignifa kiel "Mi estas el Silla". |
Gary Yu(Koreio
) / gary@umoj.com |
|
|
|
|
[Informo] Printempa renkontiĝo kun Rondo "Ktp" |

www.kotopo.com
- Titolo : Printempa renkontiĝo kun Rondo "Ktp"
- Temo : Teataĵo, Poemo kaj Maska danco?"
- Dato : 2007. 4. 28(Sabato) - 4. 29 (Dimanĉo)
- Loko : Ĉonan Iwon kulturacentro * Kotizo : 50,000 ŭoj (por koreoj)
Korea Esperanta Rondo [ktp] volus alvoki esperantistojn al la Printempa renkontiĝo kun Rondo "Ktp" , kiu temas pri Teataĵo, Poemo kaj Maska danco en tiu ĉi fojo. Ĝis nun Koreaj esperantistoj havis multajn esperantajn renkontiĝojn kaj kunloĝadojn. Sed aliforme Rondo "Ktp" nun planas okazigi tiun ĉi kunvenon, por ke ni povu scii utilecon de Esperanto pere de interkomunikiĝo de kulturo. Do ni volus inviti vin al tiu ĉi renkontiĝo, ke la ĉeestantoj spertu komunikiĝon de kulturo interese en diversaj formoj, ja kune kun ĝuu forĵetante vian lacakorpon kaj animon.
<Programoj>
D
T |
4/28(sab) |
4/29(Dim) |
08:00 |
|
promenado kaj en kafejo
|
09:00 |
|
Matenmanĝo |
09:30 |
|
Poemoj kaj Ludoj por kompreno de Kulturo
|
11:00 |
|
12:00 |
*Antaŭkunvena vojaĝo : Akcepti |
1:00 |
Tagmanĝo |
2:00 |
Tempo por Adiauiĝi |
3:00 |
|
4:00 |
Baza kurso por komencantoj |
* Postkunvena vojaĝo : ankoraŭ ne decidita |
5:30 |
Tempo por libero |
|
6:00 |
Vespermanĝo |
|
7:00 -8:30 |
Sinprezentado kaj Teatraĵo |
|
8:30 |
Lerni Dancon kaj Festo |
|
10:00 |
Maska Danco kaj kantado |
|
<Trajtoj de la kunveno kaj nia deziro al ĉeestantoj>
(1) Ni volus peti al ĉeestantoj prezenti almenaŭ unu kulturan aferon.
Ni nun preparas prezentadojn rilate diversajn kulturaĵojn, sed mankas aliaj, precipe via.
Ni volonte volus akcepti vian kantojn kaj dancojn diversspecajn aŭ parolojn en esperanto pri kulturaj aferoj.
(2) Ni volus peti al ĉeestantoj prepari veston por bankedo kak Maska dancado.
Ni volus peti al ĉeestantoj memfari maskon libere okaze de tempo por maskadancado, sed jam estos amuzaj maskoj preparita.
|
|
Kara (koreio)/ kara12345@gmail.com |
|
|
|
|
[novaĵo]La brulmorto de migrintaj laboristoj en urbo Jeosu |
<Manifestacio por rememori viktimojn(origina foto de la brodkastejo de migrint-laboristo>
Homrajto Ne Ekzistis Tie!
En la 11a de Feb. 2007, brulego okazis en koncentrejo de fremduloj en urbo Jeosu. Pro tio 10 homoj mortis kaj 18 homoj estis vundita. Tiam oficistoj de la koncentrejo intencis bloki eskapon de la migrintaj laboristoj. Post 3 tagoj de la akcidento ili eĉ alkatenis la vunditajn laboristojn per mankateno en hospitalo. Kaj post kuracado registaro denove sendis la laboristojn en alia koncentrejo en urbo Ĉeongĝu por malliberigi. En la 23a, registaro ekzilis 17 laboristojn el Koreio.
Socia Diskriminacio al Migrintoj
Nuntempe pli ol 200,000 migrintaj laboristoj ne estas registrita de ministrejo de justico en Koreio. Ekzemple, s-ro Kim songnam, kiu estas mortinto de la tragedia akcidento, estas tipa homo de la neregistrita migrint-laboristoj. Li malliberiĝis en koncentrejo, ĉar nur li laboris en malpermesita speco de industrio. Kaj li havis 7,000,000 koreajn ŭonojn(ĉirkaŭ 7,500 dolaroj aŭ 5,650 eŭroj) da nepagita salajro. Do li devis elteni koncentrejan vivon por ricevi la monon.
Tamen registaro kaj plejmulte da koreaj amaskomunikiloj alkondutis la aferon kiel nur neatendita afero. Kaj ili volis igi la kialon de la akcidento kiel kaŭzita incendio de migrint-laboristoj.
Manifestacio kontraŭ Subpremada Politiko al Migrintoj
En la 26a de Feb. proksimume 500 homoj kolektiĝis kaj manfestaciis ĉe placo de Seula fervoja stacidomo. La manifestacio okazis por rememori viktimojn kaj mallaŭdi registaron.
Laŭ parolado de S-ro I guangmin, kiu estas estro de plenumkomitato de Komuna Komitato pri Jeosu Akcidento, antaŭe familioj de postlasita de mortintoj planis partopreni en la manifestacio. Tamen registaro minacis ilin, ke se ili partoprenus en la manifestacio, ili ne povus ricevi monkompenson.

<Migrintoj en Manifestacio (origina foto de la brodkestejo de migrint-laboristoj)>
Partoprenantoj postulis subajn.
1. Esplori detale fakton de la brulakcidento kaj retiriĝi ministro de justica fako
2. Liberigi tuj vunditajn migrint-laboristojn
3. Aboli koncentrejon malhomecan kaj preventi denovan akcidenton
4. Leĝigi entute neregistritan migrint-laboristojn
Batalpolicoj intencis bari marŝon de manifestaciantoj. Tiu tempe kolizio okazis kaj 3 partoprenantoj vundiĝis.
Migrintoj ne estas krimuloj. Tamen antaŭjuĝo de la socio kaj subpremado de registaro traktas ilin kiel akuzatoj.
Diskriminacio pro diferenco de naciecoj kaj haŭtkoloroj ankoraŭ forte ekzistas ne nur en Koreio. Do ni kiel kaj kion faru?
<Perforto al partoprenantoj en la 25a taga Manifestacio (origina foto de la popolamasa gazeto Ĉamsesang>
Blogo de Paz (http://esppaz.tistory.com)
|
Paz (Koreio)/paze23@gmail.com |
|
|
|
[Historio] La Historio de Progresemaj Partioj de Korea Respubliko 2
|
La Historio de Progresemaj Partioj de Korea Respubliko
Enkonduko 2
Preskaŭ ĉiuj ŝtatoj, kiuj plenumas merkatsistemon ekonomie kaj demokratismon politike, havas aŭ Socialistan, aŭ Laboristan aŭ Komunistan Partiojn krom malmultaj ŝtatoj kaj tiaj partioj havas ne malfortajn influojn en siaj ŝtatoj respektive kiel reganta, la 2-a garanda aŭ la 3-a garanda partioj.
Sudkoreaj popoloj kvankam havis tre longan kaj fortan spertojn de progresemaj partioj dum la japana perforta regado, tamen post la liberiĝo ili tuj fariĝis la plej grandaj viktimoj de liberiĝo. ĉar du ĉefaj liberiĝodonantoj, t.e Sovetunio kaj Usono, faris tutan koreion kiel la plej arda batalejo de malvarma milito dum pli ol 30 jaroj.
Precipe, usona armea registaro preskaŭ perfekte fordetruis la fundamenton de progresemaj grupoj organize kaj individue dum ĝia regado(depost la liberiĝo gixs la starigo de SudKoreio). aldone, la interna milito de du koreioj, kio okazis en la 25-a de junio 1950 kaj finiĝis en la 27-a de julio 1953, oferis kialon, ke dekstraj politikistoj svingu la armilon de kontraŭ komunismo sen kondiĉe kaj regule kaj super leĝe al ĉiaj specaj progresemaj ideoj kaj ĝiaj sekvantoj. kaj fine, la perforta renversigo de registaro, farita de altrangaj soldatoj en la 16-a de majo 1961(simpligita la 5.16 militista renversigo), donis la lastan bategon al progresemaj movadoj por radikala partio.
Ili uzinte ĉiuj eblajn manierojn, ekz. leĝajn, administrajn, super leĝajn, brutalaĵajn, perforte subpremis. tia maniere ili regadis SK-n ĉ. 40 jarojn. dum tia malluma epoko multaj homoj estis mortigitaj, malliberigitaj, batitaj, postsekvitaj, eksigitaj de siaj laborejoj kaj ne malmultaj sinmortigis sin mem diversmaniere kontraŭinte al subpremegoj de militistaj diktatoroj.
18 jara subpremega regado momente haltis pro la pafmortigo de Bak ĴengHi pere de sia unu el plej kredataj subuloj. kaj popoloj postulis demokratan registaron surstrate. sed kelkaj altrangaj soldatoj denove perforte elpelis politikistojn de nemilitn registaro. kontraŭ tio, studentoj, intellektuoj, laboristoj kaj ordinaraj homoj unu anime postulis malsupreniron de milita registaro sed ili sange subigis denove.
Nova milita registaro kvankam kaptis politikan potencon kaj diversmaniere manovris por pli longigi sian potenctenon sed popoloj jam sufiĉe lernis de pasinta historio kaj ili sensubiĝe senĉese kontraŭ batalis al milita registaro. kaj pro ĝia rezulto, popoloj finfine finigis militan regadon en 1992 per baloto kaj civila registaro anstataŭigis la militan registaron.
Korea politiko paŝon post paŝo alsuriĝis al normala relo de 1992. kaj en 2004, La Demokrata Labora Partio prenis 10 sidlokojn en nacia parlamento. Ĝi signifas, ke la nova historio de la progresema partio jam komenciĝis.
* de venonta numero, vi povos legi la movadon por starigi la progreseman partion depost la fondiĝo de SK. |
Dekmil
(Koreio) / p1891@yahoo.co.k |
|
|
|
|