Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/

la Deknaua numero je 2007/1/28 
[Artikolo] Tempomezurado per la luno kaj la suno


Tempomezurado per la luno kaj la suno

Ĉi-jare, la 4a de Februaro estas markita sur koreaj kalendaroj kiel Ipchun, kiu signifas "la Komenco de Printempo". Fakte, Ipchun estas ne nura tago sed periodo de proksimume 15 tagoj, kiu komencas la ĉiujaran ciklon de la 24 sunaj sezonetoj. Al iu, kiu deziras pli bone kompreni la kulturon kaj kutimojn de Koreio, estas utile lerni iom pri la strukturo kaj funkciado de la tradicia kalendaro. Ĉi tiu artikolo celas provizi la leganton per iuj bazaj scioj tiurilataj.

La plejmulto da koreoj kaj ĉinoj nomas la tradician kalendaron "la luna kalendaro", pro tio ke ĉiu monato komenciĝas je la tago de la novluno kaj daŭras ĝis la tago antaŭ la sekva novluno. Kvankam uzi tian mallongan nomon estas ja oportune, la adjektivo "luna" ne estas efektive preciza. Krom la lunaj monatoj, la kalendaro enhavas ankaŭ dividaĵojn, kiuj dependas ne de la ŝanĝiĝado de la luno sed de la pozicio de la suno laŭ la zodiako. Tiuj sunaj dividaĵoj estas ĝuste la 24 sunaj sezonetoj menciitaj supre. Ĉiu el ili daŭras la tempon dum kiu la tero pasas tra 15 gradoj de sia 360-grada orbito. La ciklo komenciĝas kiam la suno atingas la 15an gradon de la zodiaka signo Amforo. Tio estas la tago markita kiel Ipchun. Oni vidas do, ke la tradicia kalendaro estas samtempe kaj luna kaj suna.

Se la tradicia kalendaro estus nur luna, ĉiam kun 12 monatoj jare, kiel tiu de la islamanoj, la monatoj kaj la sezonoj ne interrespondus konstante. Estus kvazaŭ Januaro okazus iam en vintro, post kelkaj jaroj en aŭtuno, post iom pli da jaroj en somero, kaj tiel plu. Tia retromoviĝado de la monatoj kontraŭ la sezonoj povas esti tolerebla en la arabia dezerto, sed en klimato kiel tiu de Koreio, tio estus tute ne allasebla.

Por ke la lunaj monatoj restu kiel eble koincidaj kun la sezonoj, la kalendaro estas alĝustigata sep fojojn en 19 jaroj per la enmeto de ekstra monato. Korelingve, tia enmetita monato nomiĝas yundal. Principe, ĉiu luna monato devas enteni la komencajn datojn de du sunaj sezonetoj. Se monato enhavas nur unu, yundal okazas tuj poste, krom se tio malobeus unu el la sekvantaj firmaj reguloj: la Printempa Ekvinokso nepre devas okazi en la 2a monato; la Somera Solstico, en la 5a; la Aŭtuna Ekvinokso, en la 8a; kaj la Vintra Solstico, en la 11a. Yundal neniam estas enmetata post la 11a, 12a, aŭ la 1a monato.

La sunaj sezonetoj estas uzataj ne nur por alĝustigi la monatojn al la sezonoj, sed ankaŭ por kalkuli la datojn de iuj ferioj kaj la datojn, kiam certaj ritoj devas esti celebrataj. Aŭguristoj uzas ilin por fari horoskopojn, kaj terkultivistoj konsultas ilin kiel gvidilon pri semado, priplantado, transplantado, rikoltado, kaj tiel plu.

Jen listo de la 24 sunaj sezonetoj kun iliaj koreaj nomoj (latinalfabetigitaj), la nomoj tradukitaj en Esperanton, kaj la gregoriaj datoj de la komencaj tagoj en 2007, laŭ la koreia horzono. (La du lastaj okazos in 2008.) La datoj povas varii je unu du tagoj en aliaj jaroj, kaj la dato ankaŭ povas esti malsama se vi loĝas en alia horzono.

  • Ipchun, Komenco de Printempo, 4 Februaro
  • Usu, Pluvakvo, 19 Februaro
  • Gyeongchip, Vekiĝo el Vintra Dormo, 6 Marto
  • Chunbun, Printempa Ekvinokso, 21 Marto
  • Cheongmyeong, Klarhelo, 5 Aprilo
  • Gogu, Grenpluvo, 20 Aprilo
  • Ipha, Komenco de Somero, 6 Majo
  • Soman, Pleniĝo, 21 Majo
  • Mangjong, Grenspikiĝo, 6 Junio
  • Haji, Somera Solstico, 22 Junio
  • Soseo, Malgranda Varmego, 7 Julio
  • Daeseo, Granda Varmego, 23 Julio
  • Ipchu, Komenco de Aŭtuno, 8 Aŭgusto
  • Cheoseo, Limo de Varmego, 23 Aŭgusto
  • Baengno, Blanka Roso, 8 Septembro
  • Chubun, Aŭtuna Ekvinokso, 23 Septembro
  • Hallo, Malvarma Roso, 9 Oktobro
  • Sanggang, Prujnado, 24 Oktobro
  • Ipdong, Komenco de Vintro, 8 Novembro
  • Soseol, Malgranda Neĝo, 23 Novembro
  • Daeseol, Granda Neĝo, 7 Decembro
  • Dongji, Vintra Solstico, 22 Decembro
  • Sohan, Malgranda Frosto, 6 Januaro 2008
  • Daehan, Granda Frosto, 21 Januaro 2008

Kvankam ĉi tiu lun-suna kalendaro estis oficiale anstataŭigita per la gregoria kalendaro en 1895, multaj koreaj kalendaroj ankoraŭ montras la lunajn datojn kaj la sunajn sezonetojn aldone al la datoj gregoriaj. Krom kalkuli tradiciajn aferojn per la malnova kalendaro, multaj koreoj ankaŭ festas sian naskiĝtagon laŭ ĝi. Se vi deziras ekscii vian lunan naskiĝdaton, vi povas ĝin eltrovi en porĉiama kalendara almanako, kiu en la korea lingvo nomiĝas manseryeok. Tiaj almanakoj estas aĉeteblaj en iu ajn librovendejo en Koreio.

 

Gary Yu(Koreio ) / gary@umoj.com
[Informo] Solidareca Mesaĝo


Solidareca Mesaĝo el Hirosima por la Internacia Virina Tago 2007

En la nomo de Kunveno por la Interncia Virina Tago 2007 en Hirosima ni sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton.

En ĉi jaro la 10an de marto ni havos kunvenon por Internacia Virina Tago kun ĉefa temo "Al gefiloj transdonu morgaŭon sen milito".
En la kunveno ni spektos animacian filmon "Vitra kuniklo", kaj aŭskultos de originala aŭtoro pensojn por paco. La filmo temas pri 12 aĝa knabino vivi perdinte sian familion en milito, tamen esperante kun la japana paca konstitucio, heredigi kordeziron por paco al sekvanta generacio.

La jaro 2007 estas 60a jaro de la Japana Konstitucio.
Ni el mizeraj spertoj sub la milito decidis neniam plu ripeti militon, kaj tenas la Japanan Konstitucion kun la 9a artikolo abosolute paciisma. Sed, en la mondo daŭras ĉiaj bataloj kaj militoj, kaj en Japanio nun fortiĝas movo renversi la 9an kaj laŭleĝe militi. Gravas heredigi nian
sperton el milito al sekvanta generacio, kaj protekti pacan konstitucion, ni pensas.

Ni, virinoj en Hirosima kordeziras kunlabori por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo. Ni trans muroj de nacieco, religio kaj kulturo kunlaboru man-enmane, reciproke tenu por konstruado de paco en la 21a jarcento.
Bonvolu doni al ni viajn pensojn kiel heredigi porpacan deziron el viaj spertoj pri milito, por ke ni prezentu ĝin en nia kunveno.

S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de la Komitato por Internacia Virina Tago 2007, kaj Municipo Hirosima.

Kune kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/de Japana Virina Konferenco 2007/de Semipalatinsk Projekto/de Lokaj Virinaj Organizoj/de Emerita Sindikato/de Virinaj grupoj de WE-Palaco/de Urba Konsilio de Virinaj Organizoj/de Konsilio de Komerc-Industria Ligo/de Kinema Karavano/ de Virina Demokratia Klubo/de Gubernia centro de Asocio de Novjapana Virino/de Savu Irakan Infanon/de Sindikato de Telkomunika Industrio/ de Urba Instruista Sindikato/de Medicina Sindikato/de YMCA/de Urba ligo por Bonfarto de Patrinoj/de Gubernia ligo por Bonfarto de Patrinoj/ Patrina Asocio por Bonaj Libroj/de Sindikato de Municipa Laboristo/de Sindikato de Urba Oficisto/de Gubernia Ligo de Patrinoj/de Urba Asocio de Patrinoj/filio de Asocio de Novjapana Virino/de Arko de Hiroŝimo.
-------------------------------------------------
Respondan mesaĝon al:s-ino OSIOKA Taeko <rete: osioka@mail.goo.ne.jp>

OSIOKA Taeko (Japanio)/ osioka@mail.goo.ne.jp
[novaĵo]La Nacia Komitato de Homaj Rajtoj


 

La Nacia Komitato de Homaj Rajtoj : 5 jarojn por la protektado kaj altigo de Homaj Rajto de popolamasoj.

  En la 25-a de novembro 2006, okazis la celebra ceremonio por la 5-a datreveno de la Nacia Komitato de Homaj Rajtoj de Korea Respubliko(NKHR * ) en Seoul. kompreneble, difini pri la nocio Homaj Rajtoj(HR) estas ne tre facila kaj povas diferenci laŭ etnoj, nacioj, regionoj, lingvoj, konfrontaj situacioj ktp. pri ĝia kompreno. sed simple ni povas difini ĝin tute ordinare jene, ke HR estas la rajtoj, kiujn ĉiuj homoj devas ĝui egale kiel aliaj homoj sen diferencigo laŭ siaj malsamaj kondiĉoj.

  En Okcidento, HR estas tre populara kaj komprenata bone de politikaj grupoj kaj individuaj homoj sed krom tiu regiono, HR akoraŭ estas ne sufiĉe bone respektataj eĉ ignorataj de multaj homoj kaj organizoj, precipe politikistoj aŭ potechavuloj.   

  Post la fondiĝo de KR en la jaro 1948 ĝis la 1992 jaro, regis diktatotoj kaj militistoj. popolamsoj traktataj  kiel subuloj. ili nur rajtis aŭdi la ordonojn de regantoj sed ne rajtis postuli siajn minimumajn rajtojn. kune kun la ekonomia evoluiĝo, popolamasoj iom post iom komprenis, ke iliaj bazaj rajtoj estas forrabitaj plejparte. do ili komecis postuli siajn rajtojn al potenchavuloj politikaj kaj ekonomiaj. kaj en gxiaj rezultoj, la NKHR, kiu estas sendependa de registaro, parlamento kaj jurisdikcio, estis fondita antaŭ 5 jaroj. 

  NKHR frontis multajn malfacilojn dekomenco. multaj homoj ne bone komprenis ĝiajn rolon kaj necesecon, precipe diversaj organizoj de registao, kiuj ĝis nun foruzis potencon kiel akvo, kontraŭis al la laboro de NKHR por protekti siajn rajtojn jam posedatajn. ankaŭ el ordinaraj homoj, kiuj havas pli da potenco kaj profito ol la aliaj ekz. viro kontraŭ virino, regule dungitaj laboristoj kontaŭ la  portempe dungitaj, koreoj kontraŭ transloĝitaj laboristoj ktp.

  Sed sub la penega kaj sincera laboro de NKHR kaj multaj koncernataj organizoj kaj societoj, ordinaraj homoj kaj registaraj organizoj tagon post tago kompreniĝas ĝian necesecon kaj rolon spite de la nesufiĉeco ĝia rolo. 

  Dum 5 jaroj, pli ol 50 mil fojaj petoj estis antaŭmetitaj al NKHR. laŭ la petoj, plejpartaj atencoj aŭ ignoroj al HR estis faritaj de registaraj organizoj, precipe en malliberejoj, policoficejoj ktp. diferencigaj traktoj al sociaj minoritatoj, ekz. portempe dungitaj, hadikapuloj sekvis. lastatempe notindaĵo estas, ke seksaj atencoj rapide kreskas. ekonomia evlouiĝo nature kunprenis prosperon de seksa industrio. viroj ĉie kaj ĉiam aĉetas kaj atakas virinojn. pli maltrankviliga situacio estas, ke aĝoj de viktimoj aŭ presekutatoj de seksaj atencoj estas rapide malaltiĝas.

  Kvankam multaj aferoj starigataj antaŭ la NKHR, tamen ankaŭ estas klara. se ĝi ne ekzistis, ni ne povas ĝui eĉ nunajn kondiĉojn.

  Esperante pli bonan kaj pli perfektan ĝuon de HR en futuro, gratulas ĝian laboron energian kaj prosperon.

* NKHR: laŭ statistiko lasta de NKHR de KR, 15 ŝtatoj havas NKHR. 4 el 15 estas en eŭropa landoj kaj la aliaj estas aizaj, afriakaj kaj sudamerikaj landoj, kiuj politike kaj ekonomie evoluantaj landoj, krom KR. sed gxiaj roloj kaj leĝaj pozicioj estas diversaj laŭ situacioj kaj kondiĉoj.      

 

Dekmil(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
[Novajxo]


Ĉi-jare, la 10a de Januaro, ĉefulo Buŝi de Usono deklaracias novan strategion pri Irako per la TV. Ĉeftemo estas pri Irako ankoraŭ ne tiel stabilita ke malmulte da Usonaj soldatoj ne povas forigi teroristojn kaj ribelantojn, tial ke li volas pli multigi ĉ. 20,000 soldatojn, kiu indikas 160,000 okupaciaj soldatojn.

Dum la okupacio de usono senĉese daŭrigis teruran barbarecon kaj ne ekzistas demokratio, kreskiĝas malpacon inter gentoj kaj religiaj brancoj. Ĝi estas nuna realo de Irako.

Ĉe la novstrategio Bŭsi parolis ke Sirio kaj Irano subtenas teroristojn kaj ribelantojn, tiajn influojn li volas interrompi. Precipe Irano, kiu liveras armilon al Irako por ataki Usonasoldatojn, pro tio li malpermesu la nukleabonbojn en Irano.

Hieraŭ amiko, hodiaŭ malamiko

Okupacion de Irako Buŝi flanke elparolata ke Usono devas savi diktatoron de Sadam por subpremita popolaro en lrako, kaj ke ĝi estas sekureco de tutmondo.

Ĉu nepreciza kialo aŭ ĉu pro la kaŝita sekreco, la juĝo de Sadam estis rapide ekzekutata post la 4an tago, kiu okazis en pasinta jaro. eĉ samkiel parolata de Buŝi , se tiel, post la mortigo de Sadam pli sekureĝis la mondo?

Ĉe ni ne estas ne espero, laŭ la diferrenco de okazo ankoraŭ tutmonda popolara praktiko fariĝadas kontraŭ Usona imperarisma politiko, farante manifestacion kaj subpremante politikan influron, esprimas justecon kaj egalecon el kanto kaj danco, farante diskuton kaj prolegon, kiun ni ne trompiĝu kaj serĉu la veron.

Baldaŭ estas la 20a de Marto, la tago kiun Usono atakis al Irako antaŭ 4 jaroj. Precipe antaŭsupozeble tiama tago Korea registaro estis decidita soldatojn sendos al Irano nomo de Pacsoldatoj.

Kiam nova printempo, novsunbrilo vizitos nin, tiam ni serĉu esperon kaj futuron per terorakontraŭo kaj militakontraŭro. Espero estas ĉe ni agante.

Kara(koreio) / kara12345@gmail.com

[Historio] La Historio de Progresemaj Partioj de Korea Respubliko


La Historio de Progresemaj Partioj de Korea Respubliko

  

Enkonduko:

  Koreaj popolamasoj subite akceptis la sendependon pro la kapitulacio de Japanio al Usono. envenis en koreio multaj diversaj grupoj, kiuj bataladis kontraŭ japana militismo en eksterkoreio tuj post la kapitualcio de Japanio. ili havis ne samajn elementojn en ĝiaj membrokonsisto kaj politika ideo kaj subtenanto kaj tiaj ĉi ne unuecoj finfine kaŭzis malsukceson fondi unuiĝitan unu nacian registaron.

  La malpaco inter komunistoj, kiuj akcentis ideologian principon kaj mezistoj, kiuj akcentis sen kondiĉan unuiĝon de diverstavolaj popolamasoj por satarigi unuiĝita registaro. la malpaco kaj la fortega subpremado de usona milita registaro al ĉiuj maldekstraj fortoj finfine rezultis la starigon de Korea Respubliko, kiu estis bazita je dekstristoj, kiuj aŭdas usonan militan registaron kaj naciperfiduloj, kiuj servis por japana imperiisto dum ĝia perforta regado en koreio.

 Kontraŭ al komunismo kaj ĉiuj maldekstraj ideoj fariĝis la unua kaj plej grava politiko de I SengMan, unua prezidento de KR, kiu estis subtenata de Usono kaj dekstristoj. kaj post 2 jaroj de la starigo inter KR kaj ĜoSon Demokrata Popola Respubliko(ĜoSon) en la 1950 jaro.

 Pli ol 40 jarojn regadis dekstristoj kaj militistoj en KR. ilia politika principo dum la tuta regado estis kontraŭ maldekstrismo politike kaj servis burĝan kapitalismon ekonomie. kompreneble, sen ĉese estis klopodoj kaj provoj por starigi maldekstra partio. kaj malofte individuaj maldesktristoj eniris la parlamenton de KR sed tro malmultaj. ili nenion povis fari. kelkaj el ili estis mortigitaj pere de dekstristoj, kiuj estis subtenataj de registaro kaj la kelkaj estis malliberigitaj.

  En la jaro 2002, 10(8 el 10 estis elektitaj en rekta elekto kaj 2 el proporcia elekto) laboristoj kaj kamparanoj prenis sidlokojn en la parlamento per tutlanda elekto je la nomo de Demokrata Labora Partio kiel la 3-a granda partio(nun la 4-a).

  JinBo Partio(1956), Korea Socia Partio(1960), Unuiĝa Socia Partio(1967), MinĴung Partio(1988) kaj Demokrata Labora Partio. reprezentis kaj reprezntas minimume partajn popolamasojn de KR.

  Mi prezentos al legantoj pri la historio de progresema partio de KR 3 periode. Unue, de la naskiĝo de KR ĝis antaŭ la 5.16 milita renversigo pere de Bak ĴengHi en 1961. Due, de la komenco de milita registato ĝis la pafmortigo de Bak ĴengHi en 1979. Trie, ĝis nun.

 

* oni kutime nomas Korean Respublikon kiel SudKoreio kaj ĜoSon Demokratan Popolan Respublikon kiel NordKoreio sed tia vokmaniero ne estas gŭsta kaj konforma sed tro memvola. do mi nomos Korean Respublikon kiel KR kaj ĜoSon Demokratan Popolan Respublikon kiel ĜoSon.  

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.k
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.