|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / |
la Dudek oka numero je 2006/12/23
|
|
|
| [Saluton] Por la legantoj |
|
Saluton! Karaj legantoj,
Anticipe PSE-anoj (Paca Solidareco de Esperanto)esperas ke ĉiam vi estu sana kaj "Pacan Saluton" en la jaro 2007.
La milito kiu okazas en la mondo, alportas multon da malfelĉo kaj mizera vivo ĉe la loĝantoj. Ne nur inter ŝtata batalo, sed ankaŭ en ŝtato. Se ne estus pro profito, neniel okazus milito. Sen tio ili ne sendus siajn militistojn por militi eksteran landon.
La homoj ili mem, vivas forgesante militon en ĉiu taga vivo, tamen vivado estas milito en la kapitalisma lando, eĉ se ĝi estas granda aŭ mala.
Ekde 2004, dum ĉ. 2 jaroj ĉiumonate estis eldonita "La Solidareco" por esperantistoj kaj pacamantoj. Unue PSE dankas vin ĉar vi konsolis nin kaj subtenis multe da flankoj, kiuj pli fortigis nin eĉ kun ŝrumpitaj ŝultroj pro malbonaj kondiĉoj. Vi povus facile scii kial, por kiu ĉi tiu estis eldonita, kompreneble, ju pli da duboj, des pli facile estas trovi nian tendencon, post kiam vi trovis nian penson, vi povos facile solidariĝi kun ni.
Kvankam "La Solidareco" estas ne tiel granda amaskomunikilo, sed kun pacamantaj esperantistoj ni volas formi etan pacan ondon.
Se tio ne povas esti, kio fari per Esperanto, Ĉu nur ĝui Esperanton. Vi instruu al mi.
|
Kara (Koreio) / kara12345@gmail.com |
|
|
|
| [Rubriko] La Feliĉo en Kaĝo ? |
|
Domo estas konstruaĵo por homloĝado laŭ la PIV. kaj multaj diversformaj domoj ekzistas en la mondo. Apartamento, kiu komenciĝis de antikva Romo kaj rapide evoluis en industria revolucio kiel domo de laboristoj, estas plej ŝatata domoformo en diversaj domoj de sudkoreoj. sed ĝi ne nur estas loĝejo de homoj sed estas unu el plej gravaj investmanieroj en nuntempa SudKoreio.
Apartamento aperis unuan fojon dum japana perforta regado sur SudKoreio sed ne tre populara tiam. en jaroj 1960, Apartamento denove aperis en SudKoreio kiel altklasa loĝejo kaj ĉi foje ĝi rapide ekposedis loĝejomerkaton.
Verdire, SudKoreio havas tro multajn loganxtojn kompare al ĝia areo, aldone ĉ. 70% de areo estas montaroj. pro tio, apartamento, en kiu multaj homoj povas loĝi kompare en malgranda areo, estas ia sence vere taŭga loĝejo-sistemo por sudkoreoj. sed lastatempe, ĝi fariĝis unu el plej gravaj manieroj de propraĵo-pli multigo.
Laŭ la lastatempa statistiko de sudkorea registaro, 100 homoj, kiuj posedas plej multajn loĝejojn, totale posedas 15,464 loĝejojn. averaĝe 155 loĝejojn posedas. iu eĉ posedas 1,083 loĝejojn. la proporcio de loĝejo-disvastigo jam atingis 106%. la provizo de loĝejo jam superis neceson sed ankoraŭ 41.4% da loĝantoj devas lupreni loĝejojn.
Laŭ la statistiko, 86% da loĝejoj(plejparte apartamento), kiuj estis nove konstruitaj en lastaj 15 jaroj, estis aĉetataj de jam loĝejo-posedantoj sed nur 14% da loĝejoj estis aĉetataj de unufoje posedantoj.
Kiel povas okazi ĉi tiaj absurdaj situacioj ? la problemo estas la loĝejo-politiko de sudkorea registaro klinas ne al popoloj sed al loĝejokonstruaj entreprenoj kaj riĉuloj. la konstruaj entreprenoj aĉetas teron malmulte koste de ŝtato nome de la konstruado por popolamasoj sed ili publikas bazkoston de tero pli multigitan.
La kosto de apartamento aŭtomate altiĝas. popolamasoj mankas mono. sed la sojlo de bonkoj estas tro alta por popolamasoj. multajn paperojn, garantiojn postulas banko. nur riĉuloj, kiuj jam posedas loĝejojn, eblas aŭ acxeti rekte aŭ prunteprenante monon de banko. komforta nesto por popolamasoj nur estas la kuko en bildo.
Kiel solvi ? tute simpla kaj klara. konston bobelitan malaltigi taŭge por tiuj kiuj ne loĝejo-posedantoj kaj altan proporcion imposti al tiuj, kiuj posedas plurajn loĝejojn. |
Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr |
|
|
|
| [Skizo] Skizo de la Kontraŭ negoco por libera merkato inter suda Koreio kaj Usono |
|
Kontraŭ negoco por libera merkato inter suda Koreio kaj Usono
Hieraŭ en suda Koreio multaj kaj grandaj kunvenoj okazis tute nacie. De 13a horoj ĝis malfrua nokto, instruistaro, laboristaro, kamparanaro, lernantaro, civitanoj ktp havis sian kunvenon kaj poste kunvenis kune en Seulo-kvadrato antaŭ urbdomo. Escepte de Seulo, en 12 ĉefaj urboj, similaj kunvenoj okazis samtempe. Ĉiutagaj gazetoj estas raportanta hodiaŭ, ke tute nacie ĉ. 80,000 homoj partoprenis tiu ĉi kunvenoj.
Mi iris posttagmeze al urbdomo kune kun mia kamaradoj. Maldekstraj profesoroj, kiu venis frue, estas stariginta antaŭ la pordo de urbdomo.
. La rondaj literoj 'Kontraŭu liberan merkatan negocon' kio estas skuinta laŭ la popola sono, vidiĝis klare.

Ni starigis aŭ sidis malantaŭe de vico kaj preparis piketojn kaj flagojn.
Miaj amikoj Kara kaj Paz altigas lian piketojn. Sur ĝi skribiĝis "Libera komerca negoco menacas nian vivon." "Retiru Zaytun trupo." "Kontraŭu militon. Paco." ktp.

Mia kunlernantoj de Esperanto, samtempe junaj PUNK-muzikistoj strarigis antaŭ mia kamero lian piketon skribita "Malbona cirkulado de ekspluatado, FTA, mi kaj ni".

Ĵus antaŭ ekmarŝo, membroj de Aŭtonoma Revuo(http://jayul.net) kune kun doktoro Gim Se-gyjn, kiu estas reprezentanto de Demokrata Profesoroj(centro) Asocio, kaj profesoro Gang Su-dol kiu estas partoprenanta komunumo-movado. (Dankinde, stabo Gim Ji-yun sendis tiu ĉi foton al mi.)

En marŝo al Ĝonro post kunveno nia flago estis svinginta pro vento en la nokta cielo.
Do ĉiutagaj gazetoj raportas tiu ĉi aŭtonoman demonstracion kiel neleĝa kaj perforta.
Ni ne povas apartigi la skrivon de gazetoj de la voĉo de polico. Ili estas lojala al ŝtato, sed stariganta kontraŭ popolo.
|
Amelano(Koreio ) / amelano@amelano.net |
|
|
|
| [Informo] Globa Komuna Agtago |
<En la 22an de Dec. 2006, estas Globa Komuna Agtago por kontraŭbatali kaj solidarigi al Oaxaca Meksikio.>
Nun, ili koruptan sxtatan estron forpelante deklamis por aŭtonomia Komuno. Oaxca popoloj estas subpremata de ŝtata, federacia registaro, de kiu policanoj estas daŭre fariĝi murdo kaj kaptado, tiajn subpremojn frakasante la popoloj manifestacias por gardi Oaxca Komunon sur la strato je 1a 10an de Dec.
http://nyc.indymedia.org/es/2006/12/80660.html
vidu la fotojn



Ĝis tiam 138 homoj estis kapita de registaro, liberigon postulante kaj revenu pli multe da malaperitoj de policaro kaj registaro, Ĉefestro Julises Luis kaj federa polico tuj forlasu en Oaxca. En tiu tago amasiĝis 38,5000 popoloj en nur Oaxca.

APPO( Asembleo de popola parlamento Oaxaca) kaj Yabasta (EZLN) decidis la tago de la 22an Dec. Globa Komuna Agtago, kiu subteno de Oaxacapopoloj por emancipa movado, alvokas solidarigon trans la landlimo, tiu, kiu estas vi.

En la sama tago, tre fora loko en Seŭlo antaŭ la pordego de Meksikia ambasadejo Korea ativuloj faris saman agon kiel la solidareco al Oaxaca popolaro.
|
Kara (Koreio) / kara12345@gmail.com |
|
|
|
| [Historio] korea radikalpartia movado |

Simpla konkludo pri la historio de la korea radikalpartia movado ĝis antaŭ la fondiĝo de Korea Respubliko(SudKoreio)
Socialismo(ink. multaj aliaj progresemaj politikaj ideologioj) estis prezentita kiel unu el plej utilaj iloj de naciliberigo desub la perforta subpremado de imperiaj ŝtatoj, pere de aŭ inteligentoj aŭ studentoj, kiuj studis aŭ vivis en Japanio, Ĉinio, Rusio ktp.
la radikalpartia movado de koreio ĝis antaŭ la stariĝo de Korea Respubliko povas dividi en du periodoj.
Unua, dum la japana regado perforta(1910-1945 jaroj), koreoj diversmaniere kotraŭis al japana perforta invado. kaj en tiu sendependiga batalado, socialistoj gajnis subtenon de popolamaso pro ĝiaj senĉesa, aktiva agadoj. sed iliaj konsistoj kaj ideologioj ne tute samaj kaj pro tio, iliaj bataloj kontraŭ japana imperiisto ne estis tiom utilaj. ili ofte vidigas frakciajn disiĝojn, malpacojn. iliaj politikoj ofte tro dogmisemaj, pro kiuj ili ne malofte malsukcesis gajni subtenon de popolamaso.
Dua, post la malvenko de japanio en la 2-a mondmilito, Sovetunio kaj Usono anstatŭis japanan regadon dividinte unu koreion en du landoj. 3 jarojn depost la finiĝo de la 2-a mondmilito ĝis antaŭ la stariĝo de Korea Respubliko, multaj partioj kaj societoj socialismaj estis persekutataj de usona armea registaro kaj dekstristoj en suda parto. multaj estis mortigitaj, arestitaj kaj kelkaj turnis sin al dekstristoj aŭ pro minaco aŭ memvole. nature malfortiĝis kaj malmultiĝis socialistaj fortoj. kaj en la jaro 1948 en suda parto de koreio, stariĝis ultra dekstra registaro kaj en la norda parto, stariĝis socilaisma registaro sub la helpo de Sovetunio.
En la unua periodo, socialistoj energie kaj heroe kontraŭ batalis al japana imperiismo por liberigi nacion kaj popolamason sed tamen la rezulto de ilia klopodo ne estis tiom rikoltplena kiom la kvanto de ŝvito kaj sango, kiojn ili elverŝis. la rigideco de politikoj, kioj estis kontrolataj de komunista internacio, kioj ofte ne tre konvenaj al la situacioj de koreio kaj ĝia popolamso kaj ĝi fariĝis la ĉefa kialo de la malsukceso de subteno de popolamaso.
En la dua periodo, sub la atakoj de usona armea registaro kaj dekstristoj, kiuj ĉefe estis helpantoj de japana perforta regado en koreio, socialistoj perdis siajn bazon politikan kaj subtenan. ilia malfortiĝo vidigas la estonton de radikalpartia movado de SudKoreio.
* de venonta numero, prezentos la historion de radikalpartia movado de la stariĝo ĝis nun de SudKoreio |
Dekmil
(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr |
|
|
|
|