|
http://mas-eo.org/
La tutmonda organizo de ciuj homoj kiuj ne nur konvinkigis ke pli bona mondo eblas, sed kiuj pretas kune diskuti kaj agi por realigi gin. Ili agas por la monda paco, defendas la interesojn de la tuta homaro kaj klopodas por evoluigi - komencante ce si mem - eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de ago, hautkoloro, sekso, seksa orientigo, etna au nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion lau la bezonoj de ciuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.
. Malfermigis la enskriboj por la MSF 2007 !
La enskriboj de organizoj, memmastrumataj agadoj kaj individuaj partoprenontoj por la MSF 2007, kiu okazos en Najrobio, Kenjo, inter la 20-a kaj 25-a de januaro 2007, estas malfermitaj. Atentu : la limdato por enskribo de agadoj estas la 30-a de novembro 2006. Ne atendu gis la lasta minuto !
Memmastrumataj agadoj estas la agadoj organizitaj de la entoj enskribitaj en la MSF 2007, agadoj kaj organizoj kiuj ankau konsentas pri la Carto de Principoj. La organizoj kiuj proponas agadojn respondecas pri la elekto de nomo de sia agado, la agad-speco (seminarioj, atelieroj, konferenco, ktp.), la prelegontoj kaj ties invitado, kaj ankau pri la necesaj ekipajoj (retroprojekciiloj au power point, ekzemple). La loka organizkomitato certigos la spacon kie la agadoj okazos kiuj enestos en la presota programo (titolo, horaro kaj loko).
Sekvu jenajn pasojn por fari la enskribon de agadoj :
a) Unue, salutu kiel uzanto en la teksejo www.wsfprocess.net (en tiu teksejo, alklaku "New user" [Nova uzanto] en la menuo maldekstre de la ekrano).
b) Per la uzantonomo (login name) kaj la pasvorto (password) kiu estos al vi sendita retposte, faru vian salutadon en la teksejo kaj registru vian organizon au grupon.
c) Poste alklaku "Register activities" [Registru agadojn] en la menuo dekstre de la ekrano. Selektu la nomon de la organizo au grupo kiun vi registris. Plenigu poste la agado-slipon. En unua etapo vi estos demandata pri generalaj donitajoj de via agado (titolo, partnero, celo). En dua etapo vi estos demandata pri specifaj donitajoj kaj informoj por la logistika planado de Najrobio.
c) Kaze ke via organizo ne havas ankorau ciujn informojn pretaj pri la okazontaj agadoj en la kadro de la MSF 207, eblos poste reveni al la slipo por gisdatigi gin. Por tio, post salutado en la reto kaj selekto de la nomo de la organizo au de la grupo enskribita (dekstre), vi devas alklaki la titolon de la modifota agado kaj poste alklaki la butonon "Save" [Konservu], fine de la slipo. Por nuligi agadon, anstatau "edit", alklaku "action" [agado] kaj poste sur "delete" [forigu].
La enhavo de la enskrib-teksejo disponeblas en la momento nur en la angla. Post mallonge, gi estos tradukita al la aliaj lingvoj. Aliru la kompletan informon pri malfermo de la enskriboj en la teksejo de la evento (www.wsf2007.org), kun la kompletaj informoj pri la enskriboj de individuaj partoprenontoj kaj de organizoj (http://wsf2007.org/annonce-d-inscription). Pliaj informoj pri la enskriboj akireblas ankau en la teksejo www.forumsocialmundial.org.br, en la sekcio "Comment participer ?" [Kiel partopreni], en la franca (http://www.forumsocialmundial.org.br/main.php ?id_menu=8&cd_language=3).
Aliru ankau al la unua eldono de la Bulteno de la MSF 2007 (en la angla) : http://wsf2007.org/wsf-2007-newsletter-first-edition-available-online
Por aliaj demandoj pri la MSF 2007, en la franca, alklaku ci tie :
http://www.forumsocialmundial.org.br/main.php ?id_menu=15&cd_language=3
. Informa noto de la Internacia Konsilantaro en Parmo
De la 10-a gis 12-a de oktobro, la Internacia Konsilantaro (IK) de la MSF kunvenis en Parmo, Italio. En la punktoj de la tagordo estis debatita la prepara fazo de la MSF en Najrobio, en Kenjo, kaj ankau la etendado de la proceso post 2007 kaj gia financa subtenebleco.
Por 2008 estis difinita la starigo de tago de monda mobilizado cirkau la datoj de la Davosa Forumo, kaj gia preparo komencigas ekde nun. Vidu la kompletan inform-noton jene :
Informnoto de la Internacia Konsilantaro de la Monda Socia Forumo kunveninta en Parmo, Italujo, de la 10-a gis 12-a de oktobro 2006
1. De la 20-a gis 25-a de januaro 2007 okazos la sepa Monda Socia Forumo en Najrobio, en Kenjo. Ni komencis pli frue la preparadon de tiu evento kaj ni fortigos nian engagigon por ke gi estu grava momento de la proceso de la Monda Socia Forumo.
Ni invitas ciujn kunveni kun ni en Najrobio.
2. La Monda Socia Forumo estas ennoviga proceso kiu daurigas sian etendigon kaj sian profundigon tra mondaj, regionaj, naciaj, lokaj kaj temaj eventoj, kiel tra la luktoj, kampanjoj kaj agadoj kiuj recertigas nuan engagigon por alia mondo ebla, necesa kaj urga.
3. Dum 2007 ni kundividos niajn energiojn, nian tempon kaj niajn resursojn por solidigi la ricecon kaj diversecon de tiu proceso. Por tio ni favoras jam nun la starigon de laborgrupo de organizoj kaj de movadoj por faciligi la alvokon al tago de monda mobilizado en 2008 kiel gian organizadon, tago kiu okazos cirkau la dato de la Davosa Forumo. Ni laboros por ke tiu monda tago okazu en la tuta mondo, kun temoj kaj enhavoj difinitaj de la partoprenantaj agantoj. La Forumo de Najrobio estos la plej tauga spaco por ke la partoprenantoj debatu, kontribuu kaj ricigu tiun iniciaton kaj engagigu en gi.
4. Ni favoras ankau jam nun la starigon de du laborgrupoj por la realigo de la rekomendoj adoptitaj de la Internacia Konsilantaro, rekomendoj koncerne la estontan faciligon de la proceso, de la interna kaj ekstera komunikado kaj aparte koncerne la proceson gis Najrobio. La nunaj komisionoj daurigos sian laboron antau, dum kaj post Najrobio.
5. Tiu proceso igos nin retrovigi kun novaj energioj kaj novaj kapabloj de mobilizado en nova monda dimensio de la Socia Forumo en 2009.
Parmo, la 12-an de oktobro 2006
. Sociaj forumoj en la mondo
Monda Forumo pri Edukado - Temo - Venezuelo, de la 1-a gis 4-a de novembro 2006, Karakaso, Venezuelo
Mozambika Socia Forumo, de la 25-a gis 29-a de oktobro 2006, Maputo, Mozambiko
Socia Forumo Barato, de la 9-a gis 13-a de novembro 2006, Delhio, Barato
Socia Forumo de Portoriko, de la 17-a gis 19-a de novembro 2006, Rio Piedras, Portoriko
Forumo Alternativa al la G20 (Organizo de la Socia Forumo Melburno), la 19-a de novembro 2006, Melburno, Australio
Socia Forumo Cilio, la 25-an kaj 26-an de novembro 2006, Santiago, Cilio
Socia Forumo Algerio, de la 13-a gis 15-a de decembro 2006, Tipazo, Algerio
Monda Forumo de Teologio kaj Liberigo, de la 16-a gis 19-a de januaro 2006,
5-a Forumo de la lokaj autoritatoj, la 24-an de januaro 2007, Najrobio, Kenjo
3-a Socia Forumo Melburno, de la 21-a gis 22-a de aprilo 2007, Melburno, Australio
Kebekia Socia Forumo, junio 2007, Kebeko, Kanado
Socia Forumo Usono, de la 27-a de junio gis 1-a de julio 2007, Atlanto, Georgio, Usono
Magreba Socia Forumo, 2007
Por ekscii pli pri tio, alklaku la ligon (en la franca) : http://www.forumsocialmundial.org.br/dinamic.php ?pagina=foruns_nacionais_fr
Oficejo de la MSF 2007 en Najrobio (Kenjo)
Rekta kontakto : Masandukuni Lane, Off Gitanga Road
Postadreso : P. O. Box 63125 00619 Nairobi Kenya
Telefono : +254-020-386-0745 u +254-020-386-0746
Fakso : 254-020-271-3262
Retposto : socialforum@sodnet.or.ke
Oficejo de la Monda Socia Forumo (Brazilo)
Postadreso : Rua General Jardim, 660, 7 andar, São Paulo - SP- Brazilo
Postkodo : 01223-010
Teksejo : www.forumsocialmundial.org.br
MSF-Bulteno
[Bulletin_fsm] Bulletin FSM - 25/10/2006 From : "BOLETIM FSM" To : bulletin_fsm@listas.rits.org.br Dato de la franclingva sendo : 27.10.2006 22:41
Elfrancigo de Monda Asembleo Socia (MAS) -vl |