|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / |
la Dudek sesa numero je 2006/10/22
|
|
|
|
[Novaĵo] Fragmentoj pri la sekso-laboristo movado |
|
Opinioj 2006/09/23 11:19 http://amelano.net/

Ĝis nun sekaj laboristoj en koreio estas kuŝita en malnormala exterleĝa kondiĉo. Ili estas vokita kiel 'prostituitino'. 'Specipa leĝo de seks-negoco', tiu leĝiĝo en 2004, estas faranta tiu ĉi kondiĉo ili pli malboniĝis. Ĉar la leĝo krimigis kaj punis ĉiujn seks-negocon. Kvankam poste, pro la kontraŭstaro de seksaj laboristoj, povis nuligi punadon, ilia malbone kodiĉo ne boniĝis, prefere pli malboniĝis. Ĉar registaro ekiris malkonstruadon de 'villaĝo de prostituitinoj'.
Sed gravaj aferoj estas progresita dum tiu tempo.
Kunsido de seks-laboristoj
Ĝi estas, ke la mem-organizaĵo de seksaj laboristoj kontraŭ la sufoka politiko ankaŭ estis progresita. ĝi nomiĝas 'Asocio de demokrata seksaj laboristoj'. ĝi estas kontraŭstariganta pri malkonstruadon de 'villaĝo de prostituitinoj', kaj strebas akiri laboro-rajtaj de seksaj laboristoj.
Ĉirkaŭ tiu ĉi problemo, mi volas noti kelkaj pensoj kiel memorlibreto.
1. Mi kontraŭas 'specipa leĝo de seks-negoco'-n. Ĉar la leĝo sufokas liberecon de seks-laboristoj, seks-etindustristoj, kaj aliaj homoj. Mi komprenas la leĝo kiel kvazaŭa virtuala novliberalisma leĝo. ?ar dum lasta tempo, sekso negoco ne redukiĝis, prefere pligrandiĝis. Nur ĝi estas aliformiĝita. Seksa negoco disvastiĝis de 'villaĝo de prostituitino' al ĉiuj socia surfaco. Do ni povas kompreni la politikon de malkonstruado de villaĝo de prostituitino kiel kvazaŭa novliberalismigo de seksa industrio. Rezulte, nun fraŭrino, universitatano, eĉ studentino ktp ekas agiliĝi en seksa laboro.
2. Do, kio estas faranta kaj pu?anta la seks-negocon kiel malleĝa kaj malhoma. Eble diversaj kaŭzoj funkcias unu la alian. Sed mi pensas, ke la unu grava kaŭzo estas nuna normala 'familia leĝo' kaj la sistemo de partriarka monogamio. Nuntempa partriarka monogamio estas praktike poligamio. Tio estas, ĝi havas gravan kontraŭdiron. Por poligamio subteni monogamian karakteron, eksteredzineco-rilaton devas malnormala kaj malleĝa kaj mortema. Tiu ĉi sinteno estas kompreneble konservema. Ke en korea 'Fako de fraŭlino-familio', tiu estas gvidanta per majora feminista grupo, estas veturiganta la malleĝiĝo de seks-vendo ĝis nun estas ekstreme natura(sed reakcia!) en tiu ĉi punkto. Jen ni devas ne forgesi, ke seksaj laboristoj estas divitata inter prostituitino kaj edzino. Kontraŭstariĝo inter prostituitino kaj ednizo estas la metodo subteni patriarkan sistemon. De ĉi tiu originas la neceseco de unuiĝo de prostituitino kaj edzino kiel homo. Denove, unuiĝo por kio? Por homaraismo...komuniĝo de homaro.
3. Ankaŭ ni devas esplori alian funda aspekon. Malricxeco! ĝis nun sekso labor-povo estas proviziĝata de precipe malriĉaj virinoj. Specipe extermempova ŝuldo estas la kondico de seksa vendo. Kvankam seksa vendo havas ĉi tiu specipa karaktero, vendo de laborpovo estas la universala fatalo de ĉiuj malriĉa homoj. Tial, la postulo de seksaj laborisoj 'rekonu seks-vendon kiel seks-laboro' estas justa. Asocio de seksaj laboristoj estas la parto de asocio de proletaroj. Sed ilia nuna postuloj ne transpasas kapitalistan liberecon. La postulo 'rekonu seks-vendon kiel seks-laboro' povas ĉiam uziti per kapitalista seks-industrio. Alivorte la postulo povas uziti kiel la motor de seks-industiro. La strebo por pli bona vivo estas grava. Akiri la pozicion de salajra laboristo povas kontribui al pli bona vivo en 'prostituitino'. Do, kiel estas la abolicio de salajro seks-laboro kiel unu parto de abolicio de universala salajro-laboro? Ni nepre ne devas konfuzi 'la malfermeso de prostituado' kun 'la abolicio de salajra seksa laboro'!! Antaŭaĵo estas morala kaj koservativa, kaj malantaŭa estas etika kaj revolua. Mi pensas ke nun ?anĝiĝo de prostutuitino al leĝa seks-laboristo estas necesa. Ĉar ĝi estas la postulo de prostutuitino mem kaj unu kondico de unuiĝo de laboro. Sed revoluo ne bezonas la etapan ŝanĝiĝon necese. Ĉar prostutuitino estas jam proletaro, kaj havas la potencon batali por komunismo. Historio montras ĉi tiun ripetfoje.
Demokrata seks-laboristinoj kritiki femala organizo
4. Ne nur prostituado sed ankaŭ geedzeco devigiĝas en virino(kaj viro en kelkaj senco!). Ĝi estas diferenca formo de dungiĝo. Dungiĝo okazas pro malriĉo. Tradicia kapitalismo estas uzanta prostituado kaj edzino kiel la seks-sklavino por konsoli vira ekspluadiĝanto. (Kompreneble estas aliaj multe da kialoj, ekzemple, produktado de lavoro-povo ktp.) Se la strukturo de indutrio ŝanĝiĝus al la direkto benozi la virino, la seks-rolo povus ŝanĝiĝus unu la alian. Ekzemple virina seks-laboristo povus bezoni aliaj vira aŭ virina seks-laboristo por si. Ĉi tiuj motras al ni, ke la abolico de kapitalismo kaj la abolico de seks-antagonismo estas unu tasko.
5. Pri la senkondiĉan garantigixan enspezon volas pensi mi poste.
hejmpaĝo de 'Asocio de demokrata seksaj laboristoj' http://cafe.daum.net/gksdudus
|
Amelano(Koreio
) / amelano@amelano.net |
|
|
|
[Sendo]La agado de la francaj kamaradoj kadre de la homara festo por la Solidareco.
|
Kiel kutime staris Esperanto-budo, sub la respondeco de FET (Laborista Esperanto Federacio), en la Homara festo, kiu okazis de la 15a ĝis la 17a de septembro 2006.
La Homara Festo estas ĉiujara popola renkontiĝo, organizita de la gazeto la Homaro (l'Humanite), kiu kunigas diversajn kontraŭ kapitalismajn asociojn, ĉefe komunistemaj. Pli pri tio vi povas legi en Vikipedio. http://eo.wikipedia.org/wiki /Homara_Festo
La Homaro estis fondita en 1904 de la grava socialisto Johano Ĵores (mortpafita en 1914 ĉar li aktivis kontraŭ la eksplodo de la Unua mondmilito, interalie vokante al ĝenerala striko por malebligi la militon. Ankaŭ pri li vi povas legi ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki /Jean_Jaur%C3%A8s ).
Dum pluraj jardekoj la Homaro estis la oficiala organo de la Franca Komunista Partio (FKP), kaj nun plu restas idee proksima de tiu partio, eĉ se ĝi estas malfermita al alitendencaj kontraŭkapitalistoj. Pri la gazeto mem informoj havablas ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki /La_Homaro
Do, la ekzisto de tiu budo estas kutima, sed la deĵorado en ĝi ne okazis kiel kutime...
Pro neatendita translokiĝo de la budo, ni ne havis najbaron, kaj ĝuis 5 pliajn metrojn da blanka surfaco por
reklami pri Esperanto...
Alia grava ŝanĝo estis, ke por la unua fojo, la FET-anoj klare minoritatis en la budo. Pro diversaj kialoj, neniu malnova FET-kamarado kapablis helpi en la deĵorado, kaj nur malmultaj estis tiuj, kiuj eĉ sukcesis veni momenton al la budo por kuraĝigi nin.
El propaganda vidpunkto, tio certe estis iel efika, ĉar ni do iĝis budo preskaŭ ekskluzive prizorgata de junuloj. Sed el praktika vidpunkto, tiu neatendita << emancipiĝo>> estis sufiĉe elĉerpiga, fizike kaj nerve... Ankaŭ la publiko ne ĉiam estis tre aĝa, kaj multaj venis jam kun firma intenco aĉeti lernolibron. Mi ankaŭ konstatis kun plezuro, ke tiuj junuloj ne forkuras ĉe la aŭdo de vortoj kiel << klaso >> aŭ << kamarado >>. Sufiĉe multaj vizitantoj venis el aliaj regionoj, kaj ni ne nepre sukcesis tuj indiki al ili kun kiu rilati por servi kursojn. Jen plia motivo por iom pli rigore listigi la kursojn fare de SAT-amikaranoj, ekzemple en la retpaĝoj.
La kunekzisto de deĵorantoj el JEFO (Junulara << Neŭtrala >> Asocio), FET, kaj SAT-Amikaro (Laborista Esperanto Asocio ligita al SAT) okazis harmonie, kun respekto al la malsamaj argumentoj uzitaj de malsamopiniantoj. La JEFO-anoj disdonis pli ol 10 000 kalendaretojn kun bazaj informoj pri esperanto, kaj ni vendis kvindekon da diverstipaj lernolibroj.
Apartan dankon ni ŝuldas al neesperantistaj k-doj el la FKP-sekcio de Ĉatiljono, kiu grandege helpis al la muntado, malmuntado kaj transporto de la tendoj, kaj al k-doj el la FKP-sekcio de
Bagneŭso, kiuj bonvolis prunti al ni la tablojn, kiuj laŭ kelkaj ne apartenas al la aĉetinda deĵormaterialo...
Dimanĉe matene okazis komuna kunveno inter anoj de JEFO, FET kaj SAT-Amikaro, por diskuti pri la estonteco de la budo. Estis decidite, ke ĉiuj petos ĉe sia organizo subvencion, por ebligi la plenan antaŭpagon de la budo.
Mi esperas, ke ĉiuj tiuj pozitivaj novaĵoj kuraĝigos la kamaradojn
de ¡ì la Solidareco ¡í kuraĝe daŭrigi sian laboron!
Deĵoras Vinko, Stela, Izabelo kaj Julia (tiuj du lastaj el JEFO, Junulara Esperantista Franca Organizo)
La du ĉefaj motoroj de la budo, Fabrico kaj Frederiko, diskutantaj kun Vito.
Venis al ni amaso da scivoluloj, plejparte junuloj.

Ĉar ni ne havis najbarojn, ni neatendite disponis pri dek metroj da fasado. La granda budo utilis por montri la librojn kaj diversajn
propagandiloj. La malgrande (dekstre sur la foto) utilis por baki krespojn, per kiuj ni parte repagis la kostojn de la budo.
|
| MARKOV Vinko (francio)/vinkomarkov@yahoo.fr
|
|
|
|
[Novaĵo] Libera Komerca Interkonsento(FTA) inter SudKoreio kaj Usono
|
<Renkontiĝo en Seulo>
Antaŭ ol forlasi Koreujon , mi sukcesis renkonti la esperantistojn de la grupo Solidareco kun Paca Movado, kiu kreiĝis surstrate antau du jaroj okaze de manifestacioj por paco kaj regule eldonas , malgrau la ,inter aliaj, lingvaj malfacila?oj monatan retan revuon <Solidareco>.
La grupo renkontiĝas dimanĉon posttagmeze ĉiun duan monaton . ĉi-foje en la Paca Muzeo, situanta proksime de Insadong, bone konata kvartalo de ĉiuj turistoj pro ĝiaj allogaj butikoj kaj koncertoj .
Ĉeestis dek du homoj , inkluzive de Bernie Heinze kaj mi , ĉu satanoj , ĉu pacaktivuloj.. Se mi aldonas ke kelkaj vojaĝas ĝis tri cent kilometrojn per rapida buso kaj , kiel Vera, ne povas iri ien ajn sen PIV, vi tuj konscios pri la entuziasmo de la membroj de tiu grupo. La fakto ke plejparto de ili havis unuan oportunon vid-al- vide paroli kun satanoj, kaŭzis grandan ĝojon., ne nur al Choi Man Won kaj Bernie Heinze , la du SAT perantoj.

La kunveno komenciĝis per rapida sin prezentado kaj diskuto pri SAT, aludo al la timo membriĝi al SAT pro lingva problemo. La statuo ja postulas de la membroj bonan konon de Esperanto Sekvis demandoj pri SAT en Aŭstralio , komparoj inter la vivkondiĉoj en tiuj du landoj, peto de informoj pri la medio en Auxstralio , debato pri la plej tauga formo de registaro : ĉu komunismo , ĉu socialismo, ĉu anarkiismo ? La projekto eldoni la libron " Ĉu ili diras al ni la veron ? " tute evidente estis jam diskutita de la grupo. Ili donis sian unuaniman vidpunkton ke estas pli bone rezigni pri tiu eldonado por ne helpi la propagandon de Usono , kiel mi ja raportis okaze de la kongreso en Beogrado.

Rimarkindaj estis la fotoj sur la muroj de la ĉambro, kiuj montras la loĝlokojn de koreaj familioj en Japanujo. Temas pri Utoro , ĉirkauurbo de Kioto, kie daure loĝas la posteuloj de koreoj senditaj en Japanion por labori kontrau ege malalta pago dum la japana imperio de 1910 ĝis 1945. Nun la registaro deziras translokigi ilin por konstrui belajn kaj modernajn domojn sur la tereno.Tiuj homoj batalas por savi siajn domojn ĉar ili ne havas la financajn rimedojn por vivi en alia loko.
La renkontiĝo finiĝis en restoracio en gaja etoso.
|
Franciska Toubale (Aŭstralio) / fran14@bigpond.net.au |
|
|
|
| [Historio] La Sudkorea Labora Partio (2) |
|
< malkonstruita Partiejo de Sudkorea Labora Partio >
La agadoj de La Sudkorea Labora Partio
Post la sendependiĝo en 1945 ĝis antaŭ la Korea Milito * , eksplodita en 1950, la speciala fenomeno en la historio de la maldekstra movado de SudKoreio estis la disiĝo inter Partio kaj Popolamasoj. kelkaj ĉefaj movadoj de popolamasoj, kioj eksplodis en tiu periodo estis tiaj.
la ĉefaj agadoj de SLP dum ĝia vivo estis la kontraŭaj bataloj pri la starigo de apartaj registaroj en Norda kaj Suda Koreioj kaj la batalo en Ĝeĵu insulo.
Unue, la komuna komisiono de Sovetunio kaj Usono nenion povis decidi por la starigo de unuiĝita registaro en Koreio. kaj Usono planis starigi solan registaron en Suda parto ekskluzive Nordan parton, kio estis kontrolata de Sovetunio. por tio, Usono unuflanke petis UN-n, kiu estis kontrolata de Usono, ke sendu provizoran komisionon al Koreio por esplori ĉu povus plenumi unuiĝitan elekton aŭ ne en Koreio. norda parto, kiu estis kontrolata de socialistoj malpermesis eniron de la provizora komision de UN, sed en suda parto, dekstristoj subtenata de usona armea registaro, bonvenigis la komisionon kai ili klopodis starigi solan registaron en suda parto de Koreio. tio certe signifis la eternan dividigon de Koreio en du registaroj. do SLP organizante popolamasojn kontraŭis la politikon de la starigo de sola registaro en suda parto. kvankam la kontraŭa batalo de SLP estis tre forta, tamen SLP malsukcesis nuligi la politikon de usona armea registaro kaj dekstristoj sudkoreaj.
Due, la kontraŭa batalo de Ĝeĵu insulo * ne estis planita de la centro de SLP. ĉar tiama SLP ne sufiĉis kontraŭbatali ĝenerale kun usona armea registaro. la batalado de loĝangtoj ne havis politikajn kialojn sed nur celis savi siajn vivojn sub la perforta subpremo de policoj dekstraj kaj usona armea regsitaro. Ĉar, popolamasoj devis longe suferi diversajn ekspluatojn kaj esperis tutan bataladon kontraŭ putraj politikistoj sed la SLP centro ne povis unuigi fajrantan energion de popolamasoj sed nur celis la politikan batalon ne venkeblan. kaj ĝi vidigis la tragedian finon de SLP.
* Korea Milito(1950-1953): komenciĝis en la 25-a de junio 1950. Kim Il-Sung, cxefo de NordKoreio, sub la helpo de Stalin de Sovetunio kaj Mao Ze-Dong de Ĉinio, unue atakis SudKoreion. sed la Korea Milito verdire ne estis intermilito de Norda kaj Suda Koreioj sed estis la anstataŭa milito de Sovetunio kaj Usono.
Koreio estis unu nacio kaj havis unu registaron historie sed laŭ la konspiro de Sovetunio kaj Usono kontraŭ vole devis duiĝi kaj konstruis du registarojn politike tute malsamajn. kaj ĝia rezulto, la Norda kaj Suda Koreioj malpacas kaj tiu ĉi teritorio estas unu el plej danĝeraj teritorioj en la mondo.
* 4.3 Ĝeĵu kontraŭbatalo: eksplodita en la 3-a de aprilo 1948. policoj pafmortigis homojn senkulpajn en la politika kongreso, kiu kontraŭis la starigon de solan registaron en suda parto. kaj pro tio preskaŭ tutaj loĝantoj de Ĝeĵu insulo manifestaciis kaj en la 3-a de aprilo, maldekstristoj atakis kelkajn policejojn. post tio, usona armea registaro kaj dekstristoj sudkoreaj komune buĉadis insulanojn sub la preteksto de socia ordo kaj subpremo de komunistoj. ĉ. 1/3 de loĝantoj mortis dum la batalado.
|
Dekmil
(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr |
|
|
|
|