Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

la Dudek kvina numero je 2006/8/21
[Aserto] Israelo, Haltu atakojn al Libano kaj Palestino

<Post la atako de Isralero al Libano, Koreaj pacativuloj manifestacias  por ĉesigi daŭran bombigadon, kontraŭ la milito. Ni serie kaj vice faris unu manifestadon, ĉar registaro malpermesas nian agon kaj manifestadon antaŭ la pordo de Ambasadorejo. mokante ilin kaj dismalvolviĝante nian voĉon sur la strato >

 

Israelo, Haltu atakojn al Libano kaj Palestino

  La Blokada atako de Israelo al Libano kaj Palestino daŭriĝas semajnojn. ĝis nun pli ol cent palestinanoj kaj tri cent libananoj estas mortigitaj pro la atako, kaj multaj konstruaĵoj estas detruataj. en la 19-a de julio, israela armeo mortigis 57 homojn tage.

  Israelo asertas, ke israela atako al Libano kaj Palestino estas justa memdependa rajto kontraŭ la forrabo de isaelaj soldatoj, kio estis farita de Hezbolaho. israela ambasadoro en SudKoreio diris, ke ili(Hezbolaho) komencigis ĉion. sed lia aserto estas absurda mensogo.

  Longantaŭe de tiu ĉi atako, Israelo fojfoje atakis Libanon. en 1996, israela armeo atakis la urbeton Kanao kaj pro la atako mortis pli ol cent vilaĝanoj. en 2000, israelaj batalaviadiloj bombardis elektrejon. kaj post la forpelo de suda parto de Libano pro la rezisto de Hezbolaho en majo de 2005, Israelo periode bombardis Libanon laŭ siaj necesoj.

  Samaj situacioj ripetas en Palestino. Hamaso venkis en la ĝenerala elektado de Palestino en pasianta januaro. kaj de tiam, Israelo plenumis ekonomian blokadon kaj monhelpon al Palestino por kolapsigi la registaron de Hamaso. laŭ la statistiko de UN, ekde jarkomenco ĝis antaŭ la forrabo de israela soldato Ŝalito, Israelo atakis Palestinon pli ol 5 mil fojojn per misiloj kaj bomboj. tiu ĉi estis elverŝi koleron al palestinaoj, kiuj subtenis Hamason.

  Antaŭ tagoj, israela ambasadoro diris, ke Irano kaj Sirio subtenas Hezbolahon. sed la subtenanta kvanto al Hezbolaho de Irano kaj Sirio ne kompareble malmultas ol la subtenanta kvanto al Israelo de Usono kaj europaj landoj. Usono helpas Israelon milite ĉ. 5 miliardoj usonaj dolaroj en ĉiu jaro kaj preskaŭ ĉiuj bataliloj, nuntempe uzantaj en Libano kaj Palestino, estas faritaj en Usono. sed Usono imputas respondecon al Hezbolaho, Irano kaj Sirio neniom kritikante israelan teruran masakron.

  La vera kialo de tiu ĉi tragedio estas nomata la 'Milito kontraŭ terorismo' de Bush kaj israela imperiismeca ambicio, kiu ne permesas kontraŭulojn al si mem sed ne estas simpla malpaco inter Libano, Palestino kaj Israelo.

  Israela atako al Libano kaj Palestino kaŭzas popolan reziston en tuta mezoriento. manifestacioj okazis ĉeestinte minimume kelkmil homoj,  eĉ en familiaraj landoj de Usono kiel Egiptujo, Kuvajto kaj Jordano. ankaŭ en Usono kaj Britujo okazos manifestacioj kontraux la israela terura masakrado. 

 Hodiaŭa manifestacio, nur estas la parto de la internacia rezisto kontraŭ la perforta politiko de Usono kaj Israelo. ni senĉese batalos kaj en la 24-a de septembro, ni manifestacios pli grandskale.

  Israelo, Tuj haltu la atakon al Libano

  Israelo, Tuj haltu la atakon al Palestino

2006. 8. 1

Paca Solidareco de Esperanto

 

< Stela sendis saman manifestacian foton en Parizo>

Isralero ĉiam menciis al la mondo, ke sia popolo estis vitimo de faŝismo,  por serĉigi  rimedon en la justeco de sia ekzisto.   Estas fakte, ke judoj estas turmentita ne nur  faŝismon, sed ankaŭ antisemitismon disvastigata en Eŭropo.

Tamen laŭ la tiaj samaj politika-logikoj kaj formoj senkonsciante nun faras ili, tio estas  turmentado de amasbuĉo  samkiela.

Nuna milito en Libano, pasinta monato en la 25a de junio ekbriligis malgrandan batalon Palestinoj inter Israelaj soldatoj, pro la detenita Israela soldato, daŭrigis atakon al Palestina regiono.  Tiom 1 soldato de Israleo eatas grava, kiom nun enkatenigita 9,000 Palestinanoj grave devas pensi, senkompatecon, havas nur buĉadon por venĝemigi al antagonismuloj. 

La masakrado de 1982, vualigiatan vizaĝon forĵetis Isralero, tiam multaj loĝantoj de Beirutanoj mortis pluvo da bombon, de kiam Hezbola kontraŭbatalis Israleron por emancipigi sian landon.

Nun Usono kaj Isralero ne gravas tio, kio Hamas kaj Hezbola kandidatiĝis de sia popolaro, estas grave ke ili devas necesi malamikojn, nur unu, se vidus, ili faros elimini ĝin el sia listo. Tio, kio nur servas por atingi celon, la plej aĉa, ĝi tamen ne povas pravigi la rimedojn, kiujn ili uzas. Ĉu oni mortas, ĉu oni vivas, por si ili necesas nur sian pacon, tamen kiam la sunon kovras nubo, kiam en mia vizaĝo ombriĝos, ĉar ankaŭ mi ne estas izoligita tempo, movante, agante kaj en solidariĝante mi ekzistas kaj ankaŭ la paco.

 

Kara(Koreio ) / kara12345@gmail.com
Sinprezentado de esperantaj Kunlernantoj

 

Sinprezentado de esperantaj Kunlernantoj

Karaj gekamaradoj!

Mi nun prezentas miajn kunlernantojn de Esperanto- kurso.

Ekde Junio de ĉi jaro, mi komencis instrui esperanton por koreaj socimovadantoj.

Do bonvole kuraĝigu ilin.

kamaradece Paz


AmeLano

Saluton!

Mi vere volas, ke esperanto utligos  por tutmonda batalo kontraŭ monda milito.

Mia nomo estas AmeLano(mallonge Lano).

Kaj mia reala nomo estas Joe Jeong Hwan.

Mi naskiĝis en suda Koreo kaj de tiam mi logaxas ĉi tiu urbo.

Mia profesio estas ĉefredaktoro en Galmuri Eldonejo, kaj lektoro de sociologio en Seongkonhoi University, kaj literatura kritikisto.

Mi estas vere komencanto en esperanto. Mi eklernis esperanton la 14an de Junio 2006.

Politike, aŭtonoma movado de proletaro kaj ĝia ebleco estas mia intereso. En Koreio ankoraŭ tradicia laborista klasa movado, kiu klopodas al la preno de ŝtata potenco, estas plej parta. Sed granda ŝanĝiĝo aperantas ekde 1991. Mia intereso estas kompreniĝo de ĉi tia ŝanĝiĝo kaj engaĝo en ĝi. Nun mi havas grandan intereson pri Itala aŭtonoma movado kaj Zapatista en Meksikio, PT en Brazilo, Piquetero en Argentino, kaj kontraŭ-tutmondiĝaj movadoj ktp. Teorie, mi estas studanta pri Spinozo, Markso, Bergson, Foucault, Deleuze, kaj Negri.

Tiu, kiu volas diskuti pri ĉi tia kaj aliaj temoj, bonvole sendu vian leteron al mi.

mia retoadreso amelano@galmuri.co.kr . Kaj jen estas Hejmpaĝo mia, kuraĝe mi memfaris ĝin Esperante. Bv. vizitu kaj senhezite aldonu vian opinion ; http://amelano.net



Hijo kaj HoHoSen ( cultcomedy@hotmail.com )

Mi estas Hijo kaj HoHosen kiu loĝas en Koreio.

Mia ŝatata ĉevaleto estas vegetalismo, filmo, dorsosakovojaĝo, nigrulo,

Afriko, nepoluo,ĉokolado, glaĉiaĵo, uil smix(Usona nomo : Will Smith),

NIFO kaj ĉiuj Esperantisto.

T.e. vi ĉiuj !


Baka ( buzzhong@naver.com )

Mia esperata nomo estas 'BAKA'. ^^ Mi estas 'Rapper' sur strato en Koreio. Kaj mi kantas pri Neperfortisma Paco.

Volas skribi Rap-tekston, iam! Mi estas direktisto de senprofita malnova-librejo kiu estas Korea 'NRO', administranto de tiu liberejo kaj interreto-grupo de Vegetarianoj.

 


Saluton!

Mia nomo estas Lud. Estas Lud ĉar mi amas ludi. Mi loĝas en Seulo, Koreio. Estas tre varme tie ĉi.

Mi volas, ke veni aŭtuno. Mi estas lerninta Esperanto ekde junio. Mia intruisto estas Paz. Ĉu vi scias Paz de Koreio?

Mia Esperanto kapablo estas malalta. Sed mi ŝatas renkonti amikojn de diversaj landoj.

Se vi volas amikiĝi kun mi, bonvole sendu al mi ret-mesaĝon. Mia retpoŝto estas " gaegool715@hotmail.com ".

Multan Dankon. Mi pensas ke, Esperanto estas tre interesa.

Ĝis revido!

 

Saluton! Karaj kamaradoj!

Mia nomo estas Kapri.

Kaj mia Korea nomo estas Yi Jong Ho.

Mi studas literaturon en post-universitata kurso.

Kaj mi disertis magistrecan disertacion pri Korea anarkiista literaturo en la periodo de japana imperialismo en februaro 2006.

Disertante, mi havis intereson pri Esperanto, tial ke  mi sciis ke movado de anarkiismo(kaj komunismo) kaj Esperanto estas proksime rigita unu la alian.

Kaj mi eklernis Esperanto sub la gvido de Paz ekde Junio 2006.

Politike, mi interesas pri aŭtonoma movado.  Mi stuadas Markso, Foucault, Deleuze, kaj Negri. Kaj mi esperas por senlandlimo, sennacia 'solidareco kaj komuneco' kaj  por trans la kapitalismo.

Mi volas diskuti kun vi pri ĉi tiaj kaj aliaj temoj. Al mi Sendu vian reagon 

Mia kontakta retoadreso exodus18@dreamwiz.com


Paz(Koreio ) / paze23@gmail.com

 

[Novaĵo] Libera Komerca Interkonsento(FTA) inter SudKoreio kaj Usono



Libera Komerca Interkonsento(FTA) inter SudKoreio kaj Usono

 Lastatempe, stratoj de SudKoreio varmiĝas pro la manifestacioj, kiuj kontraŭas la interkontakton por Libera Komerca Interkonsento inter SudKoreio kaj Usono. laboristoj, kamparanoj, intelektuloj, filmistoj ktp. preskaŭ homoj de ĉiuj kampoj ĉeestas la manifestaciojn.

  kio vokis ilin, kiuj laboras ege malsamaj kampoj, al stratoj varmegaj kaj bataligis solidare kontraŭ registaroj ?

  SudKoreio jam antaŭ jaroj kontraktis LKI-n kun Ĉilio, Singaporo, kaj ankoraŭ nun havas preparan kunsidon kun Meksiko, Kanado kaj aliaj landoj kaj regionaj organizoj kiel ASEAN kaj EFTA sed preskaŭ neniu kontraŭis ĝin. sed nun tute malsame reagas. do kio estas problemoj ?

  Sudkorea registaro asertas, ke kontraŭ registara kaj usona grupoj(laboristoj, kamparanoj kaj maldekstraj organizoj) tute ne komprenante internacian komercan tendencon kontraŭas la kontrakton kun Usono sentimentale. ĉu la aserto estas vero ? tute ne!

  Sudkorea registaro insistas, ke Ĉinio havas prekaŭ samnivelan teknikon en fabrika industrio kaj tuj antŭeniros SudKoreion kaj SudKoreio devis serĉi aliajn kampojn por daŭre disvolviĝi. laŭ la insisto de sudkorea registaro, tiu nova kampo, kiuj daŭrigos disvolvigi sudkorean ekonomion, estas servo-industrio, kiu enhavas monafero, edukado, medicina kuracado, intelekta proprieto ktp. sed la nuna nivelo de tiu ĉi servo-industrio inter SudKoreio kaj Usono havas nekompareble grandan diferencon kiel Davido kaj Goliato de la Sankta Biblio.

  Usono havas la plej evoluitajn sistemojn kaj spertojn en tiu ĉi kampo sed SudKoreio en tiu ĉi kampo ankoraŭ restas en infana etapo kompare al Usono. pli stranga estas ambaŭ registaroj decidis la limdaton de la kontrakto ĝis la fino de marto 2007.

Antaŭaj LKI-kontraktoj kun gravaj partneroj kiel Japanio, Meksiko daŭras minimume 2~3 jarojn sed kun Usono, ili celas subskribi nur en 8 monatoj de la komenco de la interkontaktado. kaj sudkorea regisrtaro jam cedis al usona registaro gravajn 4 artikolojn, t.e. mallongigo de FilmKvoto, importo de usona bovaĵo, fiksi kurantnivele medikamentan koston de sanasekuro, prokrasto de aplikado la sudkorean kriterion pri elĵetita gaso de vehiklo al usona aŭto kiel antaŭ kondiĉoj de la komenco de intertrakto.

  krom kelkaj reprezentantoj de la intertrakto, neniu sudkoreoj, inkluzive altrangaj oficistoj de reistaro, parlamentanoj, scias konkretajn enhavojn de la intertraktado. ni popoloj rajtas scii kion ili konsentis kaj konsentos ĉar ĝi decidos nian futuron venontan kelkdek jaran.

  Ankaŭ hodiaŭ kaj morgaŭ homoj protestas/os kaj postulas/os egalrajtan kaj publikan intertrakton surstrate.     

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
[Historio] La Refondigio de la ĜoSon Komunista Partio


< malkonstruita Partiejo de Sudkorea Labora Partio >

La Sudkorea Labora Partio

  Post la japana kapitulacio en aŭgusto de 1945 ĝis la fondiĝo de du koreaj registaroj, kiuj havis tute malsamajn politiksistemojn, multaj politikaj partioj precipe maldekstraj, ripetis naskiĝon, foraperon kaj kunfandiĝon sed tamen ili malsukcisis realigi siajn sonĝojn starigi perfekte sendependan nacian ŝtaton. spite de tio, ni ne devos subtaksi iliajn klopodojn kaj batalojn pri la starigo de la sendependa nacia ŝtato.

  Ankaŭ La Sudkorea Labora Partio(simpligite SLP) havis saman sorton. ĝi estis  posteulo de la GKP. la SLP naskiĝis pere de la kuniĝo de tri partioj. tio estis la GKP, la Korea NovDemokrata Partio * kaj la Korea Popola Partio. *

  Depost la fino de 1945, dekstristoj subtenante la zorgatecon de UN al Koreio rapide grandigis sian politikan forton sub la helpo de usona armea registaro. sed la agado de GKP tagon post tago malfortiĝis pro ĝia klara maldekstreco. kaj por konkeri tiun ĉi malbonan situacion kaj krei novajn kondicon kaj cirkonstancon familiaran al si mem, la GKP necesis popolamasan partion kaj ĝi realiĝis per kunfandiĝo de tri partioj. la SLP estis ĝia rezultato.

  Kvankam la SLP naskiĝis forme de kunfandiĝo de tri partioj tamen ĝi ne povis kunigi fortojn de tri partioj pro ĉefaj 2 kialoj.

  Unua, tri partioj komune havis problemojn pri vidpunkta diferenco de konkretaj politikoj en si mem. mez-dekstristoj de tri partioj, ili ĉefe kontraŭis Bak Hon-Jong, planis kunlaboron de dekstristoj kaj maldekstristoj sed maldekstristoj celis fortigi popolamasan batalon. kai pro tio kelkaj kontraŭuloj pri la vidpunkto de maldekstristoj faris alian partion nomata la Socia Labora Partio. kvankam la partio estis malgrandaj en sklao kaj influo en la tuta politika kampo, tamen la malsukceso de politika unuiĝo sufiĉis malfortigi kapablon de la SLP nove fondita.

  Dua, post la fondiĝoj de registaroj respektive en suda kaj norda regionoj, ĉefaj gvidantoj de la SLP eniris nordan koreion kaj prenis altrangajn postenojn en registaro de NordKoreio(oficila estas Korea Demokrata Popola Respubliko). pro tio, la SLP ne ege mafacilis elmontri influon al siaj membroj dum la dua duono de sia ekzistado.

  En venonta numero, skizos ĝian ĉefajn agadojn.

* la Korea NovDemokrata Partio: ĝia origino estis la Korea Sendependiga Alianco, kiu estis fondita pere de naciistoj, kiuj agadis en la urbo Jen-An de Ĉinio, en 1942. kaj post la sendependiĝo de Koreio ili envenis enlanden kaj sanĝis nomon kiel la KNDP en februaro de 1946 kaj en novembro de la sama jaro finis ĝian vivon kunfandiĝinte kun la GKP. ĝiaj gvidantoj Ĉoe Ĉang-Ik, Bek Nam-Un ktp. agadis en Ĉinio kaj nature estis influitaj de Maoismo.

* la Korea Popola Partio: fondita en novembro 1945 de Jo Un-Hjong, kiu estis ĉefo de la PKSK(pri PKSK bv. vidu 22-an numeron) aneksis kelkajn malgrandajn grupojn surbaze de la PKSK kaj fondis la partion mez-maldekstran.

 

Dekmil (Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.