La Refondiĝo de la ĜoSon Komunista Partio
Komunistoj, kiuj kontraŭ leĝe agadis je la fino de japana regado, frontis novan situacion depost la kapitulacio de Japanio al unuiĝintaj armeoj de Sovetujo kaj Usono en la 15-a de aŭgusto 1945. kaj kelkaj el diversaj sekcioj, ekz. sekcioj Seoula, Marda kaj Ŝanghaja, en la dua tago de la liberiĝo, organizis la GKPn(aŭ ĜangAn sekcio ĉar tiu sekcio estis konstruita en la distrikto ĜangAn de Seoulo) kaj samtempe komencis organizi lokajn filiojn ekde la tria tago.
Bak Hon-jong * , kiu rifuĝis la ĉasadon de usona armea registaro en GŭangĴu, revenis Seoulon kaj organizis la refondigopreparan komitaton de la GKP ĉar li deziris, ke la nova partio heredi la ortodoksecon de la GKP, kiu etis fondita en 1925 kaj samtempe komencis varbi malnovajn komunistojn. ĜangAn sekcio, subpremate de la reputacio de Bak Hon-jong kaj la refondigoprepara komitato, decidis dissolvi sian partion kaj diskutis la komitato pri la unuiĝo de la partio.
en 11-a de septembro 1945, la GKP denove estis konstruita sub la gvido de Bak Hon-jong en Seoulo. sed la Partio havis na malmultajn problemojn, precipe en ĝia reperzenteco, ĉar Bak Hon-jong kaj liaj proksimuloj prenis preskaŭ ĉiujn gravajn postenojn de la partio kaj pro tio aliaj sekciuloj postulis malfermi partian kongreson kaj demokratian administradon de la partio.
en tiu ĉi maltrankvila situacio de la partio, la GKP malfermis la centran komitaton kaj decidis la partian politikon, namatan 'Aŭgusta Tezo'. la Tezo asertis, ke Usono ankaŭ estis la ŝtato progresema demokratia kiel Sovetunio kaj esprimis esperon pri la konstruon de nova ŝtato en paca maniero sub la kunlaboro de Usono kaj Sovetunio. samtempe asertis, ke Koreio vidigis, ke la ŝtato kiel Koreio povos revolucii pace en la monda revolucio.
la pacrevolucia ideo de GKP, sub la kredo kaj subteno al la rolo de Sovetunio, samtempe jesis pri la rolo de Usono kaj ĝia armea registaro kaj la GKP helpis politikojn de Usono kaj ĝia arema registaro. sed en realo, usoan armea registaro plenumis kontraŭ socialismajn politikojn kaj malhelpis agadojn de socialistoj kaj ĉia ajn progresemulojn de SudKoreio kaj en tiu ĉi punkto, ekzistis dilemo de la GKP, ĉar usona armea registaro subpremis agadojn de popolamasojn, kioj celis unuiĝon de dukoreio. inter la popolamaso kaj usona armea registaro, la GKP estis ne tre bonvenigitaj de ambaŭ flankoj.
la pacrevolucia ideo kaj koopera politiko al usona armea registaro distordis la kontraŭ usonan movadon de maldekstristoj kaj malhelpis ĝian progreson. ĝi malmultigis agadojn aŭ eblecojn de socialistoj kaj progresintan popolamason.
La ĜoSon Komunista Partio proklamis la Burĝan Demokratan Revolucion kiel sia revolucia celo en la 'Aŭgusta Tezo' kaj proponis perfektajn sendependigon de Koreio kaj solvon de agrara problemo kiel sia fundamenta tasko. la Partio kvankam rekonis la hegemoniojn de laboristo kaj kamparano, tamen la Burĝa Demokrata Revolucio, antaŭ ĉio celis kontraŭ imperisismo kaj feŭdismo. kaj pro tio, la hegemonio de laborista kalso estis ne sufiĉe garantiata en la NaciUnuiĝita Fronto.
Samtempe, socialistoj klarigis sian planon pri ŝtatsistemo en la 'Aŭgusta Tezo', t.e. Popola Respubliko de Koreio(PRK * ), kiu celis starigi poplan registaron unuiĝitan krom grandaj bienuloj, uzuristoj kaj reakciaj naciecaj burĝoj. kaj en septembro 1945, PRK stariĝis inkluzivinte sekciojn meza, mezdekstra, kaj dekstra sed malsukcesis brakumi ilin perfekte. gvidantoj el mez kaj dekstra sekcioj hezitis kunlabori kritikante troan maldekstrecon de PRK en ĝia membra konsisto.
La agado pri labora movado de GPK havas intiman rilaton kun l a Tutlanda Konsilio de Laborista Sindikato de Koreio(TK * ), kiu estis fortege ligita home kaj politike. kvankam la TK estis rekonita kiel la plej granda laborista organizo, tamen ĝi samtempe estis rekonita kiel la organizo de komunistoj precipe subtenantoj de Bak Hon-jong kaj pro tio multaj nemaldekstraj gvidantoj kaj laboristoj hezitis kunlabori kun la TK. kaj tio ege limigis la agadon de du organizoj. kvankam du organizoj havis tre grandajn fortoj respektive en politika kaj laborista kampo, ĝuste pro ĝia kohereco ili katenis unu al la aliaj.
La GKP restariginte tuj post la liberiĝo plenumis maldekstra politikon en Koreio sed bedaŭrinde, ĝi malsukcesis brakumi dekstristojn kaj naciistojn. aldone la atako de usona armea registaro al tuta maldekstristaro malfaciligis ĝia agadon kaj nelonge poste ĝia restarigo, la GKP devis fini ĝian rolon.
---------------------------------------------------------------
* Bak Hon-jong(1900-1955): Vicĉefministro kaj ministro por fremdaj aferoj de la Demokrata Popola Respubliko de ĜoSon(simple NordKoreio). ekde juneco ĉeestis komunistan movadon en Ĉinio kaj ĉefe en suda parto de Koreio dum japana regado. post la liberiĝo de Koreio, li fondis la laboran partion de SudKoreio kaj laboris kiel ĝia vicĉefo. sed usona armea registaro nomis lin kiel identigita krimulo kaj li vole nevole forkuris al NordKoreio kaj prenis tie gravajn postenojn en la Partio kaj registaro de NordKoreio sed en la politikbatalo de la partio, li estis ekzekutita en 7 nomoj de krimo kiel kontraŭ partio, sekciisto, spionado por Usono ktp en 1955.
* La Falsbanknoto evento: La 8-an de majo 1946, policoj subite vizitis la domegon de la ĜoSon Komunista Partio, en kiu ankaŭ estis monfabrikejo de Koreio kaj forkaptis kelkajn altrangulojn de la Partio je la falsanomo de monfalsisto kaj prezentis 2 falsbanknotojn kiel pruvpeco sed vere tiu evento estis artefarita pere de dekstristoj por ataki kaj subpremi maldekstristojn.
* PRK: starigita de socialistoj en la 6 de septembro 1945 por kapti hegemonion en ĵus liberigita Koreio kaj negoci kun unuiĝintaj armeoj, kiuj tuj enirontaj al Koreio.
* La Tutlanda Konsilio de Laborista Sindikato de Koreio(simpligite TK): organizita pere de aktivaj membroj de la ĜoSon Komunista Partio en la 5-a de novembro 1945. en 17 diversaj industrioj kaj 21 dekmil laboristoj el tutlando partoprenis la TK-on kaj nombroj de membroj altiĝis je ĉ. 50 dekmil en ĝia ora periodo.
La TK estis la memkontrola kaj aŭtonoma solidareca organizo de laboristoj kaj por garantii tian aŭtonomecon, operaciis diversajn poitikdecidajn organizojn en ĝi. la TK stipulis 2 ĉefajn celojn por si mem. unu estis plia grandigo de la TK kvante, enmembrigante ne organizitajn laboristojn kaj la alia estis fortigi kvalite, t.e. inter membroj ekzistis malsamaj niveloj pri klaskonscio, batalkapablo, organizvivo ktp.
Kaj altigi ĝis la sama nivelo ĉi tiajn malsamajn nivelojn de membroj estis urĝa problemo. kaj por tio, la TK klopodis establigi lokajn branĉojn kaj reordigoj jam ekzistintajn branĉojn, propagando kaj instigo, fortigi unuiĝitan fronton de laboristoj. la TK ankaŭ havis 2 politikojn por plenumi kontraŭ faŝistan demokration, t.e. la TK celis enlande solidarecon kun laboristo, kamparano, civitano, 'konscienca' nacieca kapitalisto kaj progresemaj sociaj grupoj, ekskluzivante naciajn perfidulojn, reakciaj kapitalistoj, politikaj kanajloj ktp. kaj internacie subtenis al la decido de la konferenco, okazita en Moskvo 1945, kio decidis zorgatecon pri Koreio sub la gvido de komuna komisiono de Sovetunio kaj Usono, kiun ĉeestis ministroj pri fremdaj aferoj de Britio, Sovetunio kaj Usono.
Dum ĝia ekzisto, la TK faris aktivajn agadojn politikajn kaj laboristjan ekz. subteno al la zorgateco, Ĝenerala Striko en septembro 1946 ktp. sed usona armea registaro malkonsentis pro ĝia maldekstrecaj agadoj kaj finfine usona armea registaro kontraŭleĝigis maldekstrajn laboristajn organizojn kaj perforte subpremadis ĝiajn agadojn kaj aktivulojn. kaj de tiam la TK devis iom post iom subakviĝis.