|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / |
LA Du dek dua numero je 2006/04/3
|
|
|
[Poemo] Libero |
|
M
Mi estas libera kiam mi klopodas por aliaj
Sen laborado kun ŝvito,
mi ne povas diri, ke mi estas libera ! Mi estas libera, kiam mi batalas por la ĉiuj
Senbatalado kun sango,
kiel mi povas diri, ke mi estas libera ? Mi estas libera, kiam mi baraktas por la ĉiuj
Sen larmo kaj sango kaj ŝvito kune kun la aliaj,
kiel mi povas diri, Ke mi estas libera ! homoj ĉiam krias
Liberon ! fratecon ! kaj samlandanojn ! buŝe
Sed nur ĉasas privatan profiton vere kion vi povus ! kion mi fariĝus ! mensogante sin mem !!!
i estas libera kiam mi klopodas por aliaj
Se n
Sed nur ĉasas privatan profiton vere kionVerkita de Kim Nam-Ĝu(1946-1994): revolucieca poeto kaj movadisto demokratiiga. ekde universitato aktive ĉeestis demokratiiga movado kontraŭ milita registaro. Kiale je publikigo de kontraŭ registara ĵurnalo, malliberigita kaj samtempe elpelita el universitato. Post la liberiĝo, restinte en hejmurbeto li komencis skribi poemojn revoluciecajn. Liaj poemoj ĉiam forte kaj batalemoplene atakas malamikojn de popolamasoj kaj demokratiismo. |
Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr |
|
|
|
[Nova Libro] Pri Skribo
|

Postskribo de la verkinto
Fakte, verki la libron estas batali je verkanto mem. Mi ne havis ideon verki tiun ĉi libron, sed kun flugantaj tagoj, mi opinias, ke iu verku la libron rilatan je Esperanto kaj Anarkismo.
Estas necese, la opinio, ke la movado de Anarkismo havas rilaton kun la lingvo Esperanto, pro tio mi provis pruvigi mian opinion en tiu ĉi verko, sed la teritorio, sur kiu anarkistoj paŝis estas tro vasta, tamen tiurilataj dokumentoj tro mankas, kio donis al la verkato multajn malfacilojn.
Mi esperas ke oni havos pli da studoj kaj interesoj je Anarkismo kaj Esperanto. Kvankam tiu ĉi verko estas la unua paŝo al la studoj, la legantoj povos profunde senti, kiel la pioniroj de Esperanto vivis. Dum mi verkis la libron, en mia kapo plenas la penso pri Esperanto kaj Anarkismo, plie, mia koro pli forte batis pro la penso la kunfluo de Esperanto kaj Anarkismo en 21-a jarcento. Mi forte deziras, ke mi volu renkonti novajn esperantistojn-Anarkistojn.
Finante verkon, mi volas speciale dankesprimi al tiuj esperantistoj kaj Anarkistoj, kiuj bonkore helpis mian laboron: s-ro Jang Jeong-Ryeol, komentis multe foje pri mia verko; s-ro Kawanish(Semanto) kaj s-ro Nakamura Daishin, kiuj estas Japanaj SAT-membroj, sendis al mi koncernajn rarajn librojn; mia edzino Verdula helpis min korekti vortojn kaj frazojn; kaj F-ino LEE Hee-young de Eldonejo Sunin, kiu plezure kompilis.
Aldone, mi kundividu mian koron kun Surstrataj Pacaj Aktivuloj, kiuj sen ĉese movadis kontraŭmiliton pri Irako pli ol dum unu jaro. Probable tiu ĉi verko povos eldoniĝi pro tiu movado.
De via Kara
|
Kara(Koreio) / kara12345@nate.com |
|
|
|
[Novaĵo] Mi dankas vin !! |

Koran Dankon al iuj renkontitaj esperantistoj en Mia Vojo
Ekde mezo de Decembro 2005 ĝis mezo de marto 2006, mi travojaĝis Azio kaj Eŭropo.
Antaŭ la vojaĝo mi rezignis mian laboron en kamionista laborsindikato. Ĉar mi ne povis konsenti tendencon de miaj sindikataj estraroj. Ili nuligis demokratan decidon de sindikataj membroj pri striko.
Fakte en lasta jaro, du membroj de mia sindikato sinmortigis pro tro multa ŝuldo. Nuntempe kamionistoj en Koreio estas mizera tiel. Tamen estraroj timis subpremon de korea registaro. Kaj mi estis propagandisto de la sindikato. Sekve mi devis propagandi la decidon de estraroj, sed la mia konscienco mi ne povis justigi la decidon. Kaj mi legis preleg-dokumenton de jakvo Schram, do mi ekkonis sperton de laborista movado en diamant-fabriko. Tia situacio estis simila iel nuntempa problemo de korea laborsindikato.
Per vojaĝado mi volis komuniki kun multaj diversaj kamaradoj por plifortigi internacian soliderecon de laboristaro. Speciale mi deziris renkontii kun SAT-anojn. Kaj mi akiris memfidon pri internacia komunikado de laboristaro kaj solidareco per ĉi vojao. Krome mi spertis diversajn kulturojn de alilandanoj dank'al multe da esperantistoj. iuj renkontintaj esperantistoj same pensis kiel mi ke la homaro estas gefratoj, ĉu ili havus iu ajn naciecon a etniecon. Do mi sentis ke nia tutmonda kunlaborado eblos plipaciigi, plibonigi la mondon!
Mi ne povas raporti mian tutan vojaĝadon ĉi tie. Tamen mi volas danki al iuj renkontitaj esperantistoj. Do mi skribas ĉi tie ilian nomon por esprimi mian elkoran dankon. Koran Dankon al iuj kaj mi esperas ke ni konstante amikiĝu kaj komunikĝu!
[inio] JIAN Weijian, CUI Guoqing, Semio, LIU Yanchun, ZHANG Yan, WANG Tianyi, ZHU Xin [Rusio] Kontantin HLYZOV, Julja PRIVEDENNAJA, Hojanov LEONIDO, Jura VASKIN, Alexander OSOKIN kaj membroj de FAKEL PORTOS [Finnlando] Kristiina HAUTAMKI, Taneli HUUSKONEN [Germanio] Maria & Gary MICKLE, Nenad PROPADOVI & Betti MAUL-PROPADOVI, Milena, Suna, Dalila [Nederlando] David van BEZOOIJEN [Francio] Stela, Vinko MARKOV, Daniel BIRO-WALKER & Juliette, Lea, Jean PIERRE & Anne MARIE, LIM Sunghee & YEE Chunwoo, Emmanuel DEBANNE, Simeone Dominique, Kreimir BARKOVI [Belgio] Lydia BUYST, Andr DEMARQUE, Yves EECKHOUT, Jakvo SCHRAM, Gerd JACQUES [Pollando] Krystyna Hawlena, Malgorzata NITKOWSKA, Rafal MILEWSKI [Hungario] Petik JANOS [Italio] Andrea MONTAGNER k.a. neskribitaj helpantoj.
|
Paz(Koreio)/
paze23@gmail.com |
|
|
|
[Historio] Socialista Partia movado en Koreio
|
| |
La origino de la ideologia partio de Koreio estis komencita en la japana kolonia periodo. En 1918, starigita La Socialista Partio de Koreoj, kiu estis verŝajne la unua ideologia partio de koreoj, gvidata de I Dong-Hŭi * en ĉ. Vladivostok de Sovetunio kaj sekvis diversformaj partioj laŭ situacie kaj ripetis aperojn kaj malaperojn ĝis la kapitulacio de Japanio.
Kaj komenciĝis kunlaboro inter naciistoj kaj socialistoj por starigi sendependigan ŝtaton kiel eble plej rapide.
La enmancipiĝo de Koreio, kio estis donacita de Sovetunio kaj Usono klare vidigis la futuron tragedian de Koreio.
Du ultrafortaj ŝtatoj faris unu nacion en du ŝtatoj, t.e. norda kaj suda koreioj kiel pupetoj de ilia ideologia malvarma milito. kompatindaj koreoj ecx antaŭ la gustumo de liberiĝo desub la ĉ. 40 jara subpremado de Japanio, devis disiĝi en du kaj kontraŭvole kontraŭ staris unu la alian anstataŭ Sovetunio kaj Usono.
En norda parto, kie rezidis Sovetunia armeo persekutatis naciistoj kaj bienuloj kun neniaj rilatoj al siaj faroj en la japana regperiodo, kaj En suda parto, kontraŭe socialistoj(komunistoj) kaj naciistoj estis persekutataj de usona armeo ĉar ilia celo ne kongruis la celon de Usono.
Ĉia okaze, tuj post la kapitulacio de Japanio en la 15-a de aŭgusto 1945, rapidiĝis movoj de sendependigaj movadistoj de en kaj ekster koreio. kompreneble, preskaŭĉiuj volis kaj celis starigi unu novan ŝtaton sed ne dividitan. kvankam rezidis la armeoj de kontraŭstaraj ŝtatoj en norda kaj suda partoj, sed ili pensis, ke tiu ĉi situacio finiĝos ne longe poste.
En suda parto de Koreio, ekiĝis la movo por la starigi novan sendependitan registaron de koreoj.
Ĉiuj pokitikaj fortoj strebadis kapti hegemonion en la situacio, kio estis iom neatendite rapide atingita kaj en la centro de tiu movo estis Jo Un-Hjeong kaj lia Prepara Komisiono por Starigo de Koreio * (ĜoSon Geon-Guk prepara komisiono).
* I Dong-Hŭi(1873-1935): sendependiga movadisto. ekde juneco aktive ĉeestis sendependigan movadon. Post la Volŝevika Revolucio, translokite al Vladivostok kunlaboris kun Volŝevikoj kaj sinsekve stariginte La Socialistan Partion de koreoj, La Korjo-Revolucian Partion aktive movadis ĝis morto.
* La Prepara Komisiono por Starigo de Koreio(PKSK): organizio fondita tuj post la sendependiĝo de Koreio en suda parto, gvidata de Jo Un-Hjeong. PKSK estis la unua grupo, kiu celis prepari starigon de nova registaro.
|
Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
|
|
|
|
|