Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

LA Dukeka numero je 2005/12/14

[Novaĵo] APEC, por kiu?

La strata paca kunaktorado okazis kontraŭ APEC en Busano.

En 2005.11.18-19. APEC(Asia-Pacific Economy Cooperation en Angla lingvo; Azio-Pacifiko Ekonomio Koopero) okazis en Busano. APEC eknavigiĝĉis kiel konferenco de 12 landaj ministroj per efŝaftoj Aŭstralia kaj Japana registaro en 1989 jaro. Nuntempe ĝi elvolviĝas kiel supra konferenco de 21 landaj por loka ekonomia koopero. Sed estas ŝajne vidi ke APEC organizaĵo provus plivastigi kaj disvastigi la rolon por la malriĉo kaj milito.

Fakte, en la Sanghai supra konferenco de APEC en 2001 jaro, suproj de Azio-Pacifiko adoptis la sloganon titolitan kiel "La milito kontraŭ la teroro". Tio legalizis ke Usono atakis Afganio-n. Usono havis la plej multajn nukleajn armilojn en la mondo tiam. Aliflanke Afganistano estis la plej malriĉa lando.

Post tia afero, en la Bankoko supra konferenco de APEC en 2003 jaro, diskutado okaziĝis pri ekspedo de armeo al Irako kaj decidiĝis la interkonsento pri militarisma sekureco de membro-lando de APEC. Kaj en la Ĉilio APEC konferenco en 2004 jaro, 10 artikolo de demarŝo por kontraŭ teroro decidiĝis. Tio estis ne nur legalizo de okupacia politiko de Usono pri Irako, sed ankaŭ por ekspedi armeojn al Irako de Koreio, Japanio, Aŭstralio, ktp.

Alivorte APEC diras ke ni devas strebi pli liberan komercon. Sed DESA(Departmento de Ekonomio kaj Sociaj Aferoj) en UN(Unuiĝinitaj nacioj) publikigis per tutmonda socia situacia raporto, ke Miliardo homoj havas 80% de tutmonda GDP(Gross Domestic Product en Angla lingvo; Totala Domestika Produkto). Tamen 5 miliardoj homoj konkuras por havi nur 20% de tutmonda GDP. Tio montras klarece ke malegaleco tutmonda plilarĝiĝas. 

Do, ni, pacaj aktivuloj, opoziciis ke APEC konferenco okaziĝis en Koreio. Kaj ni okazis la stratan pacan kunaktoradon kontraŭ APEC en Busano. En 2005. 11. 17, ni kriis protestantan voĉon kontraŭ globalizicio kiel sistemo de la malriĉo, diskriminacio, milito, kaj perforto, ktp.

La sennomiĝita aktorada teamo aktoris kunaktoradon titolitan de "Houyhnhnm, Yahoo, kaj la tria ekzisto Homo". Ĉi tia kunaktorado inkludis la stratan pacan agadon, kiu ĉiu-semajne okaziĝis kaj la ekologia movadon por gardi marĉon de marbordo 'Saemangeum'.

En la unua kaj dua tago de la 2005 APEC supra konferenco(18-19 de Novembro), batalaj policoj atakis homojn en demonstracia parado. Ili pafis akvon per akvo-kanono. Pro tio, multaj homoj estis vundiĝita. Kaj jam en 15 tago de Novembro, multaj farmuloj perfortiĝis de policoj, kaj post la afero unu farmulo mortigis pro cerbo-hemoragio. La registaro perforte subpremas movadon de popolaro tiel. 

Tuj post APEC en Busano, Korea registaro okazis kabinet-konsilion kaj decidis denove plilongigi ekspedon armeojn al Irako dum 1 jaro je la 21 de Novembro. Kaj la registaro elmetis al parlamento konsentan leĝ-projekton pri plilongigi ekspedon armeojn al Irako je la 23 de Novembro.  

Sekve ni devas agadi por gardi pacon, ĉesigi okupacion en Irako, kaj reveni Zaytun(la korean armeon). Kaj mi pensas ke la paca agado devas okaziĝi paceme. Ĉar eĉ la nobla celo ne povas justigi la malpaceman rimedon.  


Paz(Koreio) / paze23@gmail.com
[Anonco] Ĉu ili diras al ni la veron ?

En la revuo Sennaciulo – novembro 2005 -aperis la jena antaŭmendo 

ANTAŬMENDO "Ĉu ili diras al ni la veron ?"

Fonduso por Nordkoreaj rifuĝintoj (LFNKR) kaj Centro de informoj pri Nordkoreaj Homaj Rajtoj (NKDB), eldonis anglalingve libron "ĉu ili diras al ni la veron", pri neimagebla perforto en retenejoj (malliberejoj) en Norda Koreio. Temas pri atestoj de kelkaj malliberuloj kaj gardistoj, kiuj sukcesis fuĝi el tiu infero. Nia japana kamaradino Ecuko Aihara, tre ege kortusita de tiuj atestoj, nepre deziras ke oni diskonigu ilin ĉie en la mondo pere de Esperanto. Nia kamaradino Franciska Toubale esperantigis gin. Bedaiùrinde, pro financaj kialoj, SAT ne povas eldoni ĝin. Pro tio ni lanĉas inviton al antaiùmendo kaj promeso de aĉeto (kun antaùipago). Se ni sukcesas kolekti sufiĉe da antaùimendoj por povi kovri la eldonkostojn, ni eldonos ĝin. En alia kazo, la maksimumo kiun ni povos fari estas disponigi ĝin en PDF-formato en la reto.

Momente via redaktoro kontrolas kaj korektas la tradukajon, sed necesas aliaj kontrolantoj. Ni petas tiujn, kiuj pretas kontroli ĝin, anonci sin al la sidejo kaj ni sendos la tradukajon.

Tio, kio okazas en tiu, t.n. socialista lando superas per siaj kruelajoj la koncentrejojn de Hitler kaj Stalin - kaj cio nome de la Partio, de Granda Gvidanto kaj de Kara Gvidanto (diktatora "dinastio" Kim Yung).

Atendante viajn antaùimendojn kaj subtenon, kamaradece salutas ,

Se vi deziras antaùmendi la libron , bonvolu sendi al :

SAT 67 rue Gambetta 75020 Paris

la suban antaùmendon kaj promeson de aĉeto

-----------------------------------------------------

 

(nomo)----------------------------------------------

 

(adreso)---------------------------------------------

 

Antaŭmendas la libron « Ĉu ili diris al ni la veron ? »

 

Dato :

 

Subskribo :

 

Franciska Toubale /fran14@bigpond.net.au

[Anonco] Alvoko de la Esperantista Societo de la Artikolo 9

=== Alvoko de la Esperantista Societo de la Artikolo 9 ===
por ne ŝanĝi la pacisman artikolon
de la Konstitucio de Japanio



La lingvo Esperanto estis kreita en 1887 kiel pontolingvo,
per kiu homoj de la tuta mondo povu interkomunikiĝi rekte
kaj egale kun respekto al ĉiuj lingvanoj de la mondo.


De tiam ĝis nun pasis ĉirkaŭ 120 jaroj. Ni esperantistoj
konstruis intimajn homajn rilatojn internacie per Esperanto,
kaj daŭre disvolvas diversajn agadojn ankaŭ en arto,
scienco, religio, kaj aliaj fakoj.


Tiuj peresperantaj agadoj spertis tre severan subpremon dum la
milita tempo kaj sub diktatoreco. Sed multaj esperantistoj siatempe
agadis kontrau la milito kaj diktatoreco, kaj tiel kontribuis al
kreado de paco. Nun ni konstatas, ke paco estas nepra kondiĉo por
peresperantaj agadoj.


La Konstitucio de Japanio establita en 1946 diras en la Antaŭskribo,
ke la japana popolo decidis, ke la terurajoj de militoj fare de
la registaro estu neniam plu okazigotaj, kaj en la Artikolo 9, ke
la popolo decidas aboli militadon, kaj aldone al tio, ne teni armeojn
nek agnoski militrajton de la regno. Tio estas epokfara atingo de
la historio de la homaro.



Nun troviĝas movado, kiu celas ŝanĝi ĉi tiun Artikolon 9 de
la Konstitucio por oficiale teni armeojn kaj forigi limigon al
sendo de trupoj eksterlanden. Sed tio nur neus la ĝisnunan valoran
atingon de la homaro, kaj inversigus la direkton de la historio.



Ni, la aprobantoj de "La Esperantista Societo de la Artikolo 9",
forte opozicias al ŝanĝo de la Artikolo 9 de la Konstitucio, kaj
decidas, ke ni profundigu nian solidarecon kun homoj de la tuta
mondo tra la agado per Esperanto.



=== Aprobilo de la Esperantista Societo de la Artikolo 9 ===
por ne ŝanĝi la pacisman artikolon
de la Konstitucio de Japanio



Mi aprobas por la Esperantista Societo de la Artikolo 9.

[1] Nomo (en via propra lingvo):
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

[2] Nomo (latinlitere):
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

[3] Lando:
~~~~~~~~~~~~~~~~~


[4] Via mesaĝo al la publiko (laŭvole):

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

[5] Pri publikiĝo:

Mi permesas publikigi ĉi suprajn informojn ([1][2][3][4])


Jes / Ne
~~~~~~~~


-----------------------------------------------------------
Kaj ĉi subaj informoj estas nur por la oficejo de la
Societo. Ili ne estos publikigotaj. Laueble skribu.


[6] Retadreso por kontakti vin de la oficejo (laueble)

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

[7] Poŝtadreso por kontakti vin de la oficejo (laueble)

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Dankon por via aprobo! Bonvole sendu vian aprobilon al la oficejo.

Retposte al: artikolo9@yahoogroups.jp

Oficejon prizorgas: Nakamrua Daishin / Okada Sizuka / Satoo Morio

Nakamrua Daishin(Japanio ) / artikolo9@yahoogroups.jp

[Artikolo] Lastaj kelkjarcentoj malaperis ĉ. duono da konataj lingvoj

Innuit, kiuj loĝas en la norda poluso, plej bone scias, ke kiaj neĝo, glacio kaj vento ebligas kaj permesas la movon de homo, hundo kaj kajako ĉar tio estas necesa por vivteni. Innuit nomas neĝon, galcion kaj venton diverse laŭ situacioj. koreoj neĝon nomas nur unu maniero "neĝo" sed Innuit havas kelkdekajn vortojn por neĝo.

  R. E. Johanes, mara biologo, intervuis fiŝkaptiston de Palau, kiu estis naskita en 1894. la fiŝkaptisto sciis pli ol 300 ne samajn nomojn de fiŝoj kaj krome li ĝuste memoris la ĝustajn lunkalendarajn frajperiodojn de fiŝspecoj, kioj kelkoble superis la kvanto de la sciencaj dokumentoj de la tutmondo.

  Haunu-anoj, kiuj loĝas en Mindor nordokcidenta insuleto de Pilipino, diferencigas pli ol 450 animaloj kaj 1500 vegetaĵoj. la diferenciga maniero de Haunu pri la lokaj vegetaĵoj pli multas ol 400 specoj de la diferenciga maniero de okcidento.

  Lingvo estas la trezoro en kiu vivas la diverseco de kulturo. lingvo estas la homara historio, en kiu homoj en naturo kaj kun naturo, komprenante naturon kaj konsciante la mondon travivis. fakte, ni povas diri, ke la ŝlosilo de konservado de la vivstata sistemo kaj kultura diverseco estas en lingvo.

  Sed lastatempe la ŝlosilo estas preskaŭ ekstermata ne memvole, sed perforte.

  Ned Medre, kiu unu sola parolanto de Menks lingvo en la mondo formortis en 1974 kaj la Menks lingvo devis adiaŭi la mondon. Rora Somoseol, la lasta parolanto de Wapo lingvo, ankaŭ forpasis. nuntempe 149 el 187 indianaj lingvoj de Kanado kaj Usono ne plu estas lernata de lernantoj. indiĝenaj lingvoj de Aŭstralio, kioj superis pli ol 250 specoj ĝis antaŭ la kontakto kun Europo, nuntempe preskaŭ malaperis.

  Lastaj kelkjarcentoj malaperis ĉ. duono da konataj lingvoj. kaj samtempe malaperis abundaj scioj kaj saĝecoj de homaro pri la kulturo kaj vivstata sistemo, kiuj estis forte bazitaj en naturo. ĝi ĝuste koincidas la imperiisma invado de blankuloj kaj buĉado al indiĝenoj.

  Britoj traktinte Tezmeniajn indiĝenojn de Aŭstralio kiel plej malnobela animalo, malĉastigis, senhaŭtigis kaj perforte mortigis. kaj ĝia rezulto, la indiĝenoj perfekte seniĝis depost 75 jaroj ekde ilia unua kontakto. kompreneble, la Tezmenia lingvo estis tre rara kaj valuta en la vidpunkto de lingvistiko. 

  Lastatempe, ni ne malfacile aŭdas la aserton, ke legitimi anglan lingvon kiel unu el du koreaj oficialj lingvoj. tio signifas, ke en SudKoreio ekzistas multaj "infektitoj" je frivola kultura imperiismo de Okcidento kaj Usono.

  La 25an de junio 1965, eksplodis la korea milito kaj kelkmilionoj da sen kulpaj homoj mortigitaj sen kialo. tiu ĉi akra vundo de masakro ankoraŭ forte restante ĉirkaŭflirtas ĉiun angulon de la socio de SudKoreio. post la interna milito, en suda parto, la vorto "Ppalgaengyi-kiu havas ruĝan(komunisman)ideon", kaj en norda parto, "Reakciulo" regis tutan socion kiel ĉio pova ilo kaj faris ambaŭ partojn nenormala totalitarisma socio.

  En tiaj problemoj, la plej serioĝa problemo de SudKoreio estas perfekte malliberigita ideon kaj kulturon tre longe kaj krom kontraŭ komunismo, neniaj ideoj kaj kuturoj povis flori sed nur groteskaj kaj militismaj kulturoj stridis. 


*Innuit: unu gento de Eskimo, kanada indiano nomas ilin, kio signifas la homo, kiu manĝas ne rostitan aŭ kuiritan fiŝon, sed ili mem diras, ke Innuit signifas "Homo". ili ĉefe loĝas en Greenlando, Alaska.

Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr

[Historio] La Agado de TK

  La Tutlanda Konsilantaro de la ĜoSon LaborSindikato(simpligite TK) estis la unua tutlanda progresema organizaĵjo de laboristoj en la usona armea regado en la suda parto de Korea duoninsulo, kiu devis batali kontraŭ la popolamasa kaj korenacia politikoj de la usona armea registaro kaj pro tiu kialo ege multaj individuoj kaj organizaĵoj aliĝis TK-n.

  Ĉ. 21 centmil laboristoj, kiuj estis apartenitaj en 16 industriaj laborsindikatoj(ekz. trafika, metala, kemia, trajna, telekomunika ktp) kaj pli ol 80 grandaj kaj malgrandaj urboj tra la tutlando, aliĝis TK-n kaj ĝia nombro ĉ. atingis 10% de tutaj laboristoj de Koreio. kvankam por detrui TK-n, la Ĝenerala Konfederacio de Koreaj Laborsindikatoj, organizo de la marioneto de burĝo, kiu estis subtenataj de la reprezentantoj de burĝaj politikistoj, estis organizita sed ĝi nur estis la organizo marioneta kaj pro tio ĝi faris neniom da signifa rolo dum la furioza periodo de ideologia batalado inter maldekstristoj kaj dekstristoj en la usona armea registaro.

Spite de tio, burĝaj politikistoj kaj usona armea registaro senĉese provis ataki kaj faligi TK-n manipulinte la Ĝeneralan Konfederacion de Koreaj Laborsindikatoj.

  Por komuna batalado, ankaŭ en norda parto fondigis la nordkorean branĉon de TK en 30-a de novembro 1945 sed ĝi ne longe poste devis disiĝi de TK por konkordigi al la demokratiiga tasko de NordKoreio kaj devis memstariĝi.

  TK membriĝis la Mondan Konfederacion de Laborsindikatoj por fortigi internacian solidarecon en la 30-a de junio 1946 kaj samtempe klopodis kunlabori kun alilandaj laborsindikatoj.

  TK estis la organizo de popolamsoj sendependa kaj memstara kaj vere ĝi ne estis dependitaj de kapitalo kaj ŝtatpotenco. Ĝi vivis depende de membrokotizo kaj kontribuo de subtenantoj.

Ĝia administrado ankaŭ estis demokrateca kaj centraliĝita. Kutime okazis interŝanĝoj por decidi ĉefajn politikojn de TK inter gvidnata kaj gvidataj grupoj kaj ofte adoptitaj de la opinioj de gvidataj grupoj.

  Sub la terura regado de usona armea registaro, TK gvidis grandajn kaj malgrandajn strikojn kaj pro tio multaj aktivaj membroj estis malliberigitaj sed tiaj ĉi subpremadoj ne povis ĉesigi ĝian agadon.

  Fondiĝo de Korea Respubliko en suda parto de Koreio, estis lasta kaj plej mortiga pugno al TK. Pli severa subpremado de konservativaj politikistoj ol la usona armea registaro kaj ĝi devis subakvigi sin mem.

Kvankam dum la interna milito de norda kaj suda Koreioj ĝi momente reaperis tamen ĝi agado jam draste malfortiĝis kaj malrapide ĝi malaperis ĉe la sceno de historio. Sed ĝia agado havis granvan signifon en la historio de koreaj laboristoj. ni iom detale vidos pri ĝi en la venonta numero.   

  La unu sola tutlanda organizo de laboristoj, TK kiel la kerno de laborista movado en tiu ĉi periodo, mem havis sian politikan kaj porlaboristan agadpaltformojn, kio estis decidita de la organiza kongreso de la TK en la 5-a de nov 1945.

 La ĉefaj enhavoj de agadpaltformo de la TK estis jenaj.

Unue por laboristaj rajtoj: realigi la plej malsupran salajron, 8-hora laboro, pagita ferio, kolektiva negocrajto.

Due por politiaj rajtoj: realigi la rajtojn de parolado, eldono, asociiĝo, manifestacio, administrado je fabriko pere de laboristoj, kunlaboro inter laboristo kaj kamparano, memvola sendependigo, internacia kunlaboro de laboristoj, voĉdon- kaj kandidat- rajtoj de 18 jaruloj(tuj poste aldonita post la kongreso).

  Laŭ la supraj platformoj, la TK forte batalis por akiri ververajn rajtojn de laboristoj kaj sendependa ŝtaton. Kvakam usona armea registaro subpremis kruele, tamen la TK sengenuiĝinte batalis kaj sukcese gvidis ĝeneralajn strikojn kelkfoje. sed bedaŭrinde ĝi ankaŭ faris na malmultajn erarojn pro ĝia denaska kondiĉo.

Unue, ĝi estis la organizo de la GKP kaj devis sekvi ĝian politikan linion kaj pro tio fojfoje ne povis ĝuste agadi por popolamasoj sed devis ofti politikecajn agadojn.

Due, ĝi taksis usonan armean registaron kaj Usonon kiel demokratieca en ĝia komenco kaj ĝi eĉ sonĝis fondi sendependan ŝtaton kunlabore kun burĝaj naciistoj kontraŭ ĝia platformo.

Pro ĝia erara takso kaj helpo al usona armea registaro, usona armea registaro povis fortigi sian regadon en la komenca periodo kaj samtempe preparis lastan pugnon al la TK.

  Kiel aliaj partioj kaj organizoj laboristaj, tiel la TK vivis nur mallongan tempon. Sed ĝi ĝis fine sen rezigninte klopodis por liberigo de laboristoj kaj popolamasoj kaj ankaŭ fondi sendependan unuiĝitan ŝtaton.

Sed la tiama situacio kaj la forto de la TK ne permesis realigi ĝian sonĝon. Kontraŭe naciaj pefiduloj, kiuj helpis japanan regadon en koreio kaj burĝaj naciistoj kunlaborante kun usona armea registaro denove forvendis sian hejmlandon al usono.

     

Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.