Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

LA Dek naua numero je 2005/11/8

[Poemo] Tion faru, kion vi volas en koro

 

La Socia sistemo permesas al homoj

La komuna mondfrukton okupi private.

ja pro tio mamonismon burĝonas en koro.

 

Jen imagu, mia filo. Kiam apartonos

Kampoj, bankoj, fabrikoj al uzo komuna,

Kie burĝonos kapitalsocia mamonismo?

 

Kiam oni laboras libere, ricevos

Laŭ bezono, kulturos libere, ricevos

Laŭ bezono, por kio la burgxa monero?

 

Sen burĝmono, ja kie malsata mizero?

Sen ŝatforto, ja kie popola ĝemvoĉo?

Sen reĝleĝo, ja kie la hommalegalo?

 

Sen malsato, neniam ŝtelraba bezono.

Sen perforto, neniam kunsanga batalo.

La socio mem kreas ĉian homan malbonon!

 

Do socio devenas ĉiu homa mizero.

Do socio devenas ĉiu homa malvirto.

De sistemo devenas la burĝa mamonismo!

Kial oni mensogas? Por vivo mamona!

 

La mensogaj inseketoj ja estas malbona!,

Sed mensoga socio pli estas malbona.

Reinstrui insektojn ja estas necese.

Reinstrui socion pli estas necese.

 

Jen rigardu, mia filo, la socisistemon.

Kapitala socio jen estas konstruita

Per mamona monbriko. Ni devas ĝiu tute

 

Mamonreĝon socia sistem' ne akceptas.

Oni lin forelpelos tra burĝa monpordo.

 

Tiam venos racia libera socio!

- Tiu ĉi poemo elkroĉita el "La liberpoeto" de S-ro Dan Tirinaro


Kara(Koreio ) / kara12345@nate.com

[Novaĵo] Nekomprenebla konkuro por deteni deponejon de nukleaj ekskutimaĵoj en Koreio

 

 

En 2005.11.2, la stranga voĉdono okazis. Magistratoj de 4 urbo(Kyungju, Pohang, Youngduk, Kunsan) konkuris por deteni deponejon de radioaktivaj balaaĵoj. Kial magistratoj volis deteni la deponejon malgraŭ ke oni ĝenerale abomenas tion? Ĉar se ia magistrato sukcesas deteni la deponejon, la centra registaro donas al la magistrato 300 bilionajn ŭnojn kiel subtenan monon. 


En 2003 jaro, loĝantoj de Buan akute kontraŭstaris je la aroganta decido de la registaro. Pro la registaro intencis deteni la deponejon perforte. Finfine la plano de konstruii deponejo en Buan dementis pro protesto de loĝantoj. Post tiam, la registaro gravigis konsenton de loĝantoj.


Tial la registaro enkondukis la voĉdono-sistemon de loĝantoj kaj konkuron por gajni materialan subtenon de la registaro. Tiamaniere la registaro sukcesis distordi publikan opinion. La registaro publikigis, laŭ rezulto de la voĉdono por deteni la deponejon, urbo Kyungju elektiĝis pere de konsent-ratio 89.5% en partopren-ratio 70.8%.

Sed grupoj de la ekologia movado asertas ke ĉi tian voĉdono estas senefika. Ĉar la magistratoj trudiĝis la voĉdonon kaj faris elektokampajnon per potenco de mono kaj ŝtata aŭtoritato, ktp. Ekzemple, parlamento de urbo Kyungju rezoluciis 120 milionojn ŭunojn kiel nominala kosto por deteni nacian politikan aferon. Eĉ Kyungju magistrato disdonis propagandajn ventumilojn al loĝantoj. Ankaŭ oficistoj de urbo Kunsan okazigis stratan propagandon por deteni. Do la voĉdono estis maldemokrata kaj maljusta.


Aliparte Korea registaro uzis Rokaŝomura deponejon de nukleaj ekskutimaĵoj en Japanio kiel falsa propaganda rimedo. En septembro, s-ro Yamada Kiyohiko(parlamentano de Aomori gubernio) vizitis al Koreio. Li malkaŝis malhelan realon de Rokaŝomura ke tie ŝanĝis al sovaĝejo post deteninte deponejon de nukleaj ekskutimaĵoj. Eĉ la sepio(ĉefa produktaĵo de Rokaŝomura) vendiĝis kaŝinte loko de origina produkto per pli malkara 18% prezo ol kostoprezo. Krome alta polucio-grada ekskutimaĵoj enportis al Rokaŝomura alie de la komenca promeso.


La plej granda problemo estas ke loĝantoj ne profunde povis diskuti pri alternativaj energiaj politikoj. Pli malbone la registaro instigis malbonan regionan senton kaj konkuron per teren-ekspluato kaj privilegio. Ni ne devas foregesi ke la danĝero de nukleaĵo ne povas ŝanĝi per ekonomia profito.

 

Paz(Koreio) / paze23@gmail.com

[Novaĵo] El Meksiko

 

 

 

 

 

Zapatista, preparas 'la alian elekton' okaze de la prezidento elekto, julio 2006

La 6-an julio 2006, estos prezidento-elekto de Meksiko, sed jam de antaŭ 3 jaroj de la elekto komencis aperi "la antaŭaj simptomoj de elekto", t.e. politika putrado, skandaloj kaj bataladoj kontraŭ tiuj ĉi abomenaĵoj. kial ?

  En 2000, PRI(Partio Revolucia Sistemo) malvenkis unua foje en 70 jaroj. Meksiko kvankam estas demokraticea ŝtato, tamen PRI diktatorece kontroladis Meksikon fakte kiel unusola politika partio eĉ uzis perfortan manieron se ĝi ne povis havi konsenton de aliaj.

Sed post la 1968, politikaj kaj sociaj movadoj diversaj kontraŭ batalis kontraŭ la PRI kaj en ĝi, la maldekstraj fortoj de Meksiko progresis kaj rolis gravan rolon en la politika areno de Meksiko.

La "alia elekto de Zapatista"

  En tiuj ĉi procezoj, aperis nova politika ĉefrolanto antaŭ kelkaj monatoj. t.e. la proklamo de EZLN(Zapatista Nacia Liberiga Armeo). EZLN proklamis tutlandan projekton, proponante "la aian elekton" en la prezidento-elekto venonta.

  Multaj memoras, ke la 1-an de januaro 1994, ĝuste antaŭ unu tago de la prezidento-elekto, EZLN, kiu estis konsistita ĉefe el indiĝenoj de OrientSuda regiono de Meksiko, faris popolleviĝon armitan gvidate de Markos, vickomandanto de EZLN. la leviĝo de EZLN skuis tutan landon kaj atakis kaj donis profundan baton al la novliberanlisma politiko de taiama prezidento Salinas de Gortari kaj eĉ kaŭzis grandan danĝeron de elita politiko inter potenchavantoj de Meksiko.

  Kvankam PRI venkis la elekton, sed tamen enlanda kaj eksterlanda subteno grandega al EZLN daŭris senĉese kaj pro tio meksika registaro vole-nevole devis fari pacan interkonsenton kun EZLN. kaj pasintaj kelkaj jaroj, EZLN proponis diversajn projektojn enlandajn kaj internaciajn kaj tagon post tago fariĝis ĉefrolanto en mondskala batalado. sed tamen ilia ĉefa batalcelo ĉiam restis en ilia origina postulo, kio estas la havigo de rajto al indiĝenoj kaj protektado de indiĝena kulturo kaj tiuj ĉi estis unusola postulo de EZLN lastaj kelkaj jaroj.

  En 2001, EZLN postulis legitimigon de indiĝena vilaĝo, kio estis promesita en la paca interkonsento, kaj revizion de konstitucio, sed meksika parlamento ne plenumis tiun ĉi interkonsenton. en tiu ĉi kondiĉo, EZLN klopodis grandigi kaj larĝigi sian influon aŭ sen fanfarono aŭ sen vorto.

  Alproksimiĝas la prezidento-elekto kaj denove aperas la antaŭ elekta simptomo kaj EZLN decidis denove agi vortigante siajn postulojn. sed ĉi foje, EZLN ne nur proklamis batali por indiĝenoj sed ankaŭ por ĉiuj ekspluatatoj kaj subprematoj. samtempe proponis, ke ŝtat-renovigan projekton de suban kaj alvokis novan kunvenon inter kontinentan. kaj realigi tiun ĉi celon, EZLN proponis la alian elekton dum la prezidento-elekto. ĝi ne signifas rifuzi la elekton sed servi por la necesoj de popolamasoj forprenitaj. la alia elekto oficiale komenciĝos en la 1-a januaro 2006 por fari alternativon de maldekstruloj pli novan kaj utilan.

  Por tiu ĉi celo, jam kelkcentoj da organzoj kaj kelkmiloj da individuoj kunvenis en Ĉiapas. kaj ili faros ĉefan rolon en komplika politika situacio de Meksiko, kio daŭros venontajn kelkajn monatojn kaj en futuro de Meksiko. kompreneble, kelkaj el ili provas kompromison kun putraj politikistoj kaj okazas miskomprenoj inter ili. sed ĝi ne povus alidirektigi ĝian grandan progreso-volan ondon.

dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr

[Artikolo] Koizumi kaj Yasukuni

En la 30 septembro 2005 la Alta Juĝejo de Osaka juĝis ke estas
kontarŭ konstitucia ke la japana ĉefministro Zyun'itiro
Koinzumi vizitas la Sanktejon de Yasukuni. Ĉi tiu juĝo estis
finigita, ĉar plendantoj ne aperaciis al la Plej Alta Juĝejo.

La proceso estas registrita de grupo de aborigenoj de Tajvano
kiu postulas kompenson de difektoj kiun trudiĝis la vizito de
la ĉefministro al Yasukuni sur ilia libereco de penso ,
konscienco, kaj kredkonfeso. Malgraŭ la juĝejo metis punkton
sen agnosko de ilia postulo de kompenso, la juĝejo diris ke la
vizito de la ĉefministro al Yasukuni eastas religia agado
kontraŭ la Artikolo 30 de la Konstitucio. La rigistaro ne
apelacios ĉar ĝi "venkis" sen difekto.

La jugxejo lanĉis fortan averton al la ĉefministro Koizumi. La
problemo estas respondo de Koizumi. Pri la juĝo de la Alta
Juĝejo de Osaka Koizumi diris en la parlamento "Mi ne pensas ke
mia vizito al Yasukuni estas kontraŭkonstitucia." Ignorante
la juĝon, Koizumi, kiu devas respekti la juĝon, montris neniun
volon fidelan al la juĝo.

Koizumi devis esti fidela al la juĝo kaj ĉesi sian viziton al
Yasukuni. La juĝo de la Alta Juĝejo de Osaka klare juĝis ke
la diro de Koizumi ke vizito al Yasukuni ne estus
kontraŭkonstitucio ne povas esti tenata. La Artikolo 30 de la
Konstitucio diras ke la ŝtato kaj ĝia organoj devas sin deteni
de religia edukado kaj iu ajn religia agado."

Dum la milito de agreso de Japanio la Sanktejo Yasukuni helpis
mibilizon de popolo al la milito, kaj post la milito la Sanktejo
Yasukuni propagandadis la vidpunlkton ke la milito estis justa.
Do la Sanktejo ne estas simpla religia korporacio, sed estas
politika organizo celanta glorigo kaj justigo de la milito de
agreso. La vizito de la ĉefministro al Yasukuni subtenas kaj
kuraĝigas specialan movadon kaj kampanjon de beligo kaj justigo
de la milito de agreso.

Sed Koizumi, ignorante la juĝon kaj la fortajn kritikojn en kaj
ekster Japanio, vizitis Yasukuni en la 17a oktobro, kiam estis
la aŭtuna granda festo de Yasukuni. Ek kiam Koizumi estiĝis
ĉefministro en 2001, li estas vizitinta Yasukuni ĉiujare.
Malgraŭ li nek eniris en la ĉefan halon de la sanktejo nek
signaturis la libron de gastoj je ĉi tiu jaro, li adoris antaŭ
la ĉefa halo. Koizumi senkulpiĝis en mitingo de la registaro
kaj registrantaj partioj ke li vizitis Yasukuni ne kiel
ĉefministro sed kiel privata civitano. Sensenca apologio!

Nature, ĉinoj kaj koreoj forte protestis la viziton de Koizumi
al Yasukuni. Ĉina ambasadoro Wang Yi vizitis japanan Ministron
de Alilandaj Aferoj, Matimura, kaj diris "Gvidanto de Japanio ne
pripensas rilaton Japana-Ĉinan serioze. La vizito al Yasukuni
donos negativan influon al la estonta rialto de niaj landoj."
Korea ambasadoro Ra Jong-Il ankaŭ vizitis Matimura, kaj diris "
Ni ne povas sin deteni de esprimo de surprizo kaj kolero pri la
vizito de Sro Koizumi al Yasukuni. Ni estas ripetinta postuli
sin deteni de vizito al Yasukuni."

Koizumi nun ignoras la juĝon de la Alta Juĝejo, kaj kritikojn
en kaj ekster Japanio por helpi la movadon kaj kampanjon de
beligo kaj justigo de la pasinta milito de agreso. Ĉi tiu
danĝera viro volas establi sistemon de mobilizo de popolo al la
maljusta milito sub la gvido de Usono, kaj ripeti la pasintan
eraron. Popolo de Orienta Azio nepre ne permesos renaskiĝon de
japana militarismo. Multaj japanoj agadas por protekti la 9an
Artikoron de Konstitucio kiu neas la rajton de milito de ŝtato
kaj neas posedon de armeoj. La 9a Artikolo de Konstitucio kaj
rompo de rilato al la militisma sanktejo Yasukuni estas necesaj
por paca kunvivo de japanoj en Orienta Azio. SATanoj en Japanio
daŭre kolektadas signaturojn de postulo de ĉeso de vizito al
Yasukuni far de la ĉefministro.

Raportis Tetu Makino

Tetu Makino(Japanio)/Tetu.Makino@mc3.seikyou.ne.jp

[Historio]  La Agado de TK

 

 

La unu sola tutlanda organizo de laboristoj, TK kiel la kerno de laborista movado en tiu ĉi periodo, mem havis sian politikan kaj porlaboristan agadpaltformojn, kio estis decidita de la organiza kongreso de la TK en la 5-a de nov 1945.

  La ĉefaj enhavoj de agadpaltformo de la TK estis jenaj. unue por laboristaj rajtoj: realigi la plej malsupran salajron, 8-hora laboro, pagita ferio, kolektiva negocrajto; due por politiaj rajtoj: realigi la rajtojn de parolado, eldono, asociiĝo, manifestacio, administrado je fabriko pere de laboristoj, kunlaboro inter laboristo kaj kamparano, memvola sendependigo, internacia kunlaboro de laboristoj, voĉdon- kaj kandidat- rajtoj de 18 jaruloj(tuj poste aldonita post la kongreso).

  Laŭ la supraj platformoj, la TK forte batalis por akiri ververajn rajtojn de laboristoj kaj sendependa ŝtaton. kvakam usona armea registaro subpremis kruele, tamen la TK sengenuiĝinte batalis kaj sukcese gvidis ĝeneralajn strikojn kelkfoje. sed bedaŭrinde ĝi ankaŭ faris na malmultajn erarojn pro ĝia denaska kondiĉo. unue, ĝi estis la organizo de la GKP kaj devis sekvi ĝian politikan linion kaj pro tio fojfoje ne povis ĝuste agadi por popolamasoj sed devis ofti politikecajn agadojn.

Due, ĝi taksis usonan armean registaron kaj Usonon kiel demokratieca en ĝia komenco kaj ĝi eĉ sonĝis fondi sendependan ŝtaton kunlabore kun burĝaj naciistoj kontraŭ ĝia platformo. pro ĝia erara takso kaj helpo al usona armea registaro, usona armea registaro povis fortigi sian regadon en la komenca periodo kaj samtempe preparis lastan pugnon al la TK.

  Kiel aliaj partioj kaj organizoj laboristaj, tiel la TK vivis nur mallongan tempon. sed ĝi ĝis fine sen rezigninte klopodis por liberigo de laboristoj kaj popolamasoj kaj ankaŭ fondi sendependan unuiĝitan ŝtaton. sed la tiama situacio kaj la forto de la TK ne permesis realigi ĝian sonĝon. kontraŭe naciaj pefiduloj, kiuj helpis japanan regadon en koreio kaj burĝaj naciistoj kunlaborante kun usona armea registaro denove forvendis sian hejmlandon al usono.

    

Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.