Opinio de unu japano, kiu kreskis post la milito, ĉe la fakkunsido de Rondo Ktp okaze de la 37a kongreso de KEA oktobre en 2005
(1) Mi kore dankas al vi ĉiuj pro ĉeesto en la fakkusido de ktp por aŭdi kaj diskuti pri mia raporto pri la temo, kiel analizi Japanion post la dua mondomilito.
Mi ne estas sciencisto, kiu specialiĝas pri historio, aparte post la dua mondomilito. Mi estas profesie ordinara kuracisto, kiu laboras en la hospitalo en la loka urbo, Kanazawa. Tamen mi naskiĝis en 1944, nome, unu jaron pli frue ol finiĝo de la milito, kaj kreskadis post la milito.
Oni povas diri, ke mi preskaŭ apartenas al la unua japana generacio, kiu ne konas la militon per sia propra sperto. Kaj nun tiuj generacioj, kiuj ne konas la militon pere de siaj spertoj, jam okupas pli ol duonon de tutaj japanoj.
Pro tio la mizeraj faktoj pri la milito emas fornebuliĝi kaj emas aperi alia nova, tamen danĝera tendenco analizi la pasintan historion ne el la faktoj, sed nur el vidpunkto de dekstra flanko patriotisma, tamen tro naciisma.
Pro tio, kvankam interkontaktiĝo surnivele de kulturaj kaj sportaj flankoj multe progresas, tamen interkompreniĝo surnivele de komuna koncepto aparte pri la hsitorio antaŭ la dua mondomilito ne progresas, male stagnas kaj eĉ retiriĝas ĉefe pro publika apero de iu japana grupo, kiu montras novan koncepton el tre naciisma vidpunkto.
Mi volas priparoli mian opinion, tamen personan, rilate la aferon. Titolo de mia temo estas pri analizo de Japanio postmilita, ĉar mi kreskis kaj vivis postmilite. Pere de mia persona sperto pri vivo postmilita, kiu ŝajne similas al vivo de plejparto de samgeneracianoj, mi kredas, ke vi povas kompreni, kiel rilatis tipe intelekta japano precipe al najbara lando, koreio kaj al la historio inter ambaŭ landoj antaŭ kaj post la milito.
(2) Antaŭ ĉirkaŭ unu monato la televida programo de NHK tre interesis min. Tiu programo estis por publika diskuto pri koncepto de japanoj pri la pasinta historio kaj la diskutintoj estis internaciaj el Ĉinio, Koreio, Indonezio kaj aliaj inkluzive de japanoj el diversaj generacioj.
Pere de diskutado evidentiĝis, ke relative junaj japanaj generacioj preskaŭ nenion scias pri faktoj, kiuj okazis en la lastatempa historio ĉirkaŭ la dua mondomilito. Ĉinaj kaj koreaj junuloj lernis detale pri la historio pri la dua mondo milito en siaj lernejoj, tamen preskaŭ ĉiuj japanaj junuloj honteme konfesis, ke ili ne lernis la historion precipe pri la tempo de la dua mondomilito, nek pri la tempo post la dua mondomilito.
Kelkaj japanaj junuloj, kiuj ŝajne apartenas al iu tro patriotisma grupo, refutis ĉinojn, kiuj tuŝis masakron en Nankino fare de japanaj faŝistaj armeanoj, per klara mensogo, ke masakro al eĉ unu ĉino ne okazis tiam.
Min tre surprizis opinio de japana ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu ankaŭ ĉeestis tiun programon, rilate la fenomenon, ke al japanaj junuloj mankas eĉ generala scikono pri la historio pri tiu tempo.
Tiu ministro senhonte diris, ke japana registaro, kiun regis la japana demokratia partio, ne havis ideon detale instrui al japanoj la historion precipe pri la dua mondomilito, male havis ideon ne instrui al japanoj la historion pri tiu tempo.
Ĉar laŭ lia klarigo la unio de japanaj instruistoj estis multe influata de tiama japana socialista partio, kiu havis amikan rilato kun tiama Sovetio (Sovetunio).
Do tiama japana registaro tute ne deziris al japanaj junuloj lerni la historion pri la milito kun spirito favora al socialismo. Ĉar japanaj socialistoj plej severe kritikis tiun militon pro Tenoua imperialismo kaj japanarmea militarismo.
Fakte ankaŭ mi ne havis okazon lerni detale pri tiu tempo en lecionoj de historio. En la tekstolibro pri historio oni ne menciis detale pri tiu tempo. Kaj se temas pri enirekzameno al universitato, ekzameno pri historio ne tuŝas tiun periodon pri la milito.
Do intereso pri tiu tempo malmutiĝas inter ordinaraj altlernantoj. Kiam mi vidis unuafoje la tekstlibroj pri historio pro koreaj altlernantoj por legi por mia lernado de korea lingvo, mi surpriziĝis pro tio, ke la tekstolibroj konsistas el du libroj kaj la dua volumo estas por historio pri rilato al Japanio. Kompare kun japana tekstlibro la korea pritraktis tiun periodon multoble pli detale.
Mi povis lerni multon pri historiaj faktoj pere de tiu dua volumo. Kaj mi simple pensis, ke tiuj japanaj ŝtataj parlamentanoj, kiuj laŭtavoĉe krias pri neceso kompreni la historion pri la milito el vidpukto de japana patriotismo, devas legi almenaŭ unu fojon la tekstlibron de historio, kiun koreaj altlernantoj nun uzas.
Atentigo de korea tekstlibro, ke la traktato inter Koreio kaj Japanio estis simpla kopio de tiu inter Japanio kaj Ameriko kun perforta trudo de malegaleco, estas tre konvinka kontraŭ aserto de iu japana tro patriotima grupo, ke Japanio tiam faris tion nur por Koreio.
(3) Ankaŭ mi kreskis post la milito tute indiferente pri najbaraj landoj, Koreio kaj Ĉinio. Koreio estis eksterlando la plej proksima sur mapo, sed tre malproksima reale.
Mi devas mencii alian interesan fakton. Oni diris, ke kvankam japanoj estas diligentaj ĝenerale, tamen se temas pri kapablo de angla lingvo, ili estas preskaŭ sub nivelo de amerikaj infanoj. Iu amerika instruisto de angla lingvo indikis gravan fakton rilate mallertecon de japanoj uzi anglan lingvon, kvankam ili lernadis ĝin tri jarojn en mezlernejo kaj plejparte ankroaŭ tri jarojn en altlernejo.
Tiu indiko estis pri la enhavo de tekstlibro de angla lingvo. Li atentigis, ke japanoj uzas tekstlibron de angla lingvo, kiu priskribas idealan vivstilon de usonanoj, kiuj ne rilatas al japanaj tradicioj kaj moroj.
Por altniveligi kapablon de angla lingvo japanoj devas uzi alian tekstlibron, kiu instruas, kiel esprimi angle japanajn specifaĵojn.
Se ne, japanoj ne kapablos praktiki anglan lingvon. Ja lia indiko estis tre ĝusta kaj tre konvinka. Tamen amerika ŝtata sekrtario tre koleris pro lia indiko kaj respondis tiel, ke Ameriko (USN) ne deziras al japanoj fariĝi kapablaj je angla lingvo, sed deziras al ili fariĝi amikaj al Ameriko pere de lecionoj de angla lingvo.
Do enhavo de la tekstlibro de angla lingvo devas esti pri ideala vivstilo de amerikanoj (usonanoj), ne devas esti pri japanaj aferoj.
Fakte la titolo de tekstlibro de angla lingvo en mia tempo estis " Jack and Betty ", ne " Tarou and Hanako ". Do, se temis pri eksterlandoj, ili estis por mi ĉiam USN aŭ eŭropaj landoj. Do mi kreskis ĝis plenaĝulo kun nenia kontakto kun homoj el najbaraj landoj.
Mi mem ne havis unu fojon da ŝanco tuŝi spuron de la milito. Okaze de la Vjetnama milito ankaŭ mi agis kontraŭ la milito, tamen mi neniam renkontiĝis eĉ kun unu Vjetnamo tiam. ( Nun mi ofte renkontiĝas kun ili okaze de esperantaj kunvenoj.)
(4) Mi fariĝis espernatisto, kiam mi estis studento de medicina fako. Kaj mi feliĉe havis okazon partopreni en la 50 UK, kiu okazis en Tokio en 1965, unuafoje en Azia lando. Laŭ la tiama kongreslibro listiĝis nur tri esperantistoj el Koreio. Nur unu el Balato. Sed neniu el Ĉinio, Vjetnamio kaj mongolio.
Mi memoras, ke esperanta etoso en tiu kongreso estis ja internacia, tamen nur eŭropeca. Mia reala kontakto kun Koreio komenciĝis en 1994 okaze de la UK en Koreio, kiam mi havis aĝon de 49 jaroj. Tiam japanoj unuafoje libere sen vizo povis eniri Koreion, ĉar tiu jaro estis memorinda jaro de Seŭlo por cerebli la historion de 600 jaroj kiel ĉefurbo. Tiu kongreso tre impresis min pro mia unuafoja vizito al Koreio.
Kaj mi pensis, ke mi devas fari klopodon konatiĝi pli intime kun tiu najbara lando. Ekde tiam mi komencis lerni korean lingvon kaj lernis kaj studis multon pri la rilato inter ambaŭ landoj, legante multajn librojn kaj por alkutimiĝi al korea etoso mi ĉiujare vizitis la kongreson de KEA kaj kunsidon de ktp. Kaj mia informo pri Koreio rapide multiĝis.
Tamen ankoraŭ restas multaj aferoj, kiujn mi devas scii. Mi estis tre avantaĝa kiel esperantisto. Kvankam nun estas granda furoro pri Koreio en japanio, tamen ankoraŭ plejparto de japanoj tute ne konas eĉ dekonon de tio, kion mi konis pri Koreio. Mi povas diri, ke pere de mia sperto Esperanto estas certe utila por pli vastigi kaj pli profundigi interkompreniĝon unu al la alia inter du landoj.
(5) Korea amiko sincere diris kaj demandis al mi tiel. " Kompreneble mi protestas kaj kontraŭstaras ekziston de nukleaj armiloj. Kaj mi komprenas, ke japanoj kiel viktimoj kaj vunditoj de atombomboj laŭte krias por paco pro mizera sperto de tiu katastrofo.
Tamen al mi ŝajnas, ke japanoj emas forgesi, ke ili estis ne nur vunditoj de atombomboj en du tagoj, sed ankaŭ samtempe vundintoj al koreoj en 36 jaroj.
Kial japanoj ne laŭte krias por paco el starpunkto de iama vundinto al aziaj popolanoj, por ke ili neniam kondutu tiel por estonteco. Eĉ ekzistas koreoj, kiuj pensas, ke falo de atmobomboj faris japanion venkita kaj koreoj povis gajni sendependiĝon. Tiam mi ne povis respondi bone al lia demando.
Nun mi pensas, ke tio estas pro absoluta manko de historiaj faktoj flanke de japanoj. Japana registaro estas unue kulpa pro tia stato, ke japanaj junuloj kreskas naive sen lernado eĉ pri historiaj faktoj en edukado.
Kaj per montrado de preĝo de ĉefministro al tiu preĝejo Yasukuni japana registaro intence provas modifi koncepton pri la pasinta historio precipe pri la milito. Kaj japana liberala demokratia partio, kiu nun regas la registaron, havis ideon senvalorigi spiriton de konstitucio pri eterna paco malebliganta militforton por ĉio.
Ankaŭ mi kredas, ke observi spiriton de nuna japana konstitucio estas nepre necese por krii por paco el starpunkto de iama vundinto al aziaj popolanoj. Lastatempe aperas kuraĝaj japanaj maljunuloj, iamaj soldatoj de armeo, kiuj konfesas publike efektivan staton de milito, kiu okazis ne por liberigo de aziaj landoj, sed nur por invadi, regi kaj monopoli ĉion en tiuj landoj en la nomo de japana imperio.
Kaj ankaŭ mi tre alte taksas aperon de la libro pri historio, kiu publikiĝis per komuna laboro de trilandaj historiistoj korea, ĉina kaj japana. Ĉiuj homoj havas deziron scii nur veron, ne mensogon. Ĉiuj homoj havas kuraĝon alfronti fakton. Povas konstruiĝi firma amikeco nur sur vero kaj fakto. Ankaŭ mi volas fari mian kontribuon kiel esperantisto.
|