
"L'Asocio por Fari Novan Lernolibron de Historio" varbaĉas
ĝian Novan Lernolibron de Historio kiel "lernolibron kiu helpas
sanan kreskiĝon de japanaj infanoj kiel japanaj civitanoj kun
fiero kaj konscio kiuj faros aktivan rolon en interŝanĝo kun
la resto de la mondo en la 21a jarcento".
Kunlaborante kun la Liberala Demokrata Partio, l'Asocio estas
fortiganta kampanjon por ke lokaj komitatoj d'eduko adoptu ĝian
lernolibron de historio eldonitan de Huso^-sya por mezlernejoj.
La lernolibro de l'Asocio estas ricevanta pezan kritikon en
Japanio kaj en alilandoj, kaj estas plimalboniganta rilaton
inter japanoj kaj aziaj najbaroj. Ĝi estas la lernolibro kiu
malhelpas amikecan rilaton de japanoj kun la resto de la mondo.
Ni ne povas permesi ke ĉi-tiu lernolibro estos uzata de infanoj
en la 21a jarcento.
La Nova Lernolibro de Historio justigas japanan koloniismon kaj
militon d'agreso. Ĝi pentras japanan kolonian regon sur Koreio
kaj Tajvano kiel agon kiu helpis ilian evoluon. L'esprimo de la
lernolibro pri la milito d'agreso de Japanio kontraŭ Ĉinio kaj
Sud-Orientaj Aziaj landoj simple estas trakopio de tio kion la
tiama Japana Imperia Registaro insistis. Ĝi eĉ laŭdas bravan
spiriton de japanaj soldatoj kiam ĝi parolas pri heroa epopeo
de la Japana Imperia Armeo.
Ĝi vokas la fieron de japanoj, kaj montras neniom da simpatio
al pli ol 20 milionoj da azia popolo kiu estis mortigitaj dum la
japana milito d'agreso. Meti ĉi-tiun militon en la favora lumo
ebligos la saman eraron en l'estonto.
Estas nature ke ĉi-tiu okazigis kritikon en Koreio, Ĉinio, kaj
aliaj aziaj landoj. Ni devas konsideri ke ilia kritiko venas de
ilia volo por paca kaj amika rialto kun japanoj.
Reklamo d'opinio, sur la paĝo de Julio 22a de la japana
ĵurnalo Yomiuri, de koreaj figurantoj, inkluzive de
historiistoj, gvidantoj laboristaj, edukistoj, artistoj,
esprimis profundan konsideron pri lokaj komitatoj d'eduko kiuj
adoptis la Novan Lernolibron de Historio, kaj alvokis gravecon
de justa kompreno de historio por reakordiĝo, amikeco kaj paca
estonto.
Raportante l'adopton de la lernolibro en la urbo Adawara de
Gubernio Totigi, Malajzia ĵurnalo, Sin Chew Daily, esprimis
zorgon ke tio malbonigos rilaton inter japanoj kaj ĉinoj kaj
koreoj.
Kin Hee Sun, la ĉefo de la Komitato de Politiko de la Korea
Nacia Asembleo, diris: "Ni devas lerni la veron de la pasinto
por certigi l'estonton. Mi esperas ke japanoj korektos sian
pasintan eraron por ke vere amikecaj rilatoj povu stariĝi inter
japanoj kaj koreoj."
Nur per klara akcepto de la fakto ke japanoj eraris en la
pasinto kaj permeso ke japanoj nepre ne ripetos la saman eraron,
japanoj povas havi fieron en japana paca vojo kune-kun resto d'
Azio.
La Japana Konstitucio esprimas japanan decidon ke japanoj nepre
ne ripetos militon d'agreso sur la bazo de sinkritiko de la
pasinta milito d'agreso, konfirmante ke "ĉiuj popoloj havas
rajton vivi en paco". La Fundamenta Leĝo d'Eduko diras ke "
japanoj montros sian decidon kontribui al la mondo kaj bonstato
de homaro per konstruo de demokratia kaj kultureca ŝtato". Ĝi
esprimas ke realigo de ĉi-tiu decido depandas de "fundamento sur
la povo d'edukado".
Nur laŭ la principoj de la Japana Konstitucio kaj la Fundamenta
Leĝo d'Eduko japanoj povas esti membroj d'Azio kaj kun-ekzisti
kun la resto de la mondo.
Lernolibroj kiujn japanaj infanoj uzas devas helpi infanojn havi
firman rigardon de la historiaj veroj, aŭskulti voĉojn de
aliaj aziaj popoloj, kaj ricevi povon vivi kun-kune pace. Tio
estas la minimuma respondeco de japana popolo por elekti l;
lernolibrojn por infanoj por lerni la gravecon de tenado de paca
kun-ekzisto de japanoj en Azio kaj en la resto de la mondo.
----Akahata, 2005-7-24