Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

LA Dek kvina numero je 2005/06/30

[Nun] Okazis Internacia milita krimula tribunalo por Irako en Turkio

La Internacia milita krimula tribunalo por Irako komenciĝis de la 23a ĝis la 28a de la Junio, en kiu koreaj pacaktivuloj estis partoprenitaj por kontraŭbatali, sciigi ĉi fojan militon al koreaj popolanoj kaj tutmondanoj. En tiu loko popolanoj decidis verdikton kaj admonon pri la Iraka milito,

Verdikto : grandparte 6

1. Usono kaj Britio 2. Sekurakomitato de UN 3. pri la subtenantaj landoj 4. pri la aliaj landaj registaroj 5. pri la privataj kompanioj 6. pri la ĉefaj integraj komunikiloj

Admono : 10

1. tuj retirigi armeojn 2.militrekompenco pri fordetruo de ekonomio, ekologio, kulturo 3. nuligi pri malavantaĝaj leĝoj, traktatoj, kontraktoj, organizoj al Irakanoj 4. tuj liberigi el Kantanama malliberejo kaptitojn de Usona armeo kaj aliaj ejoj 5. ĝisfunde esproli pri la ĉiuj militokazigintoj 6. respondeca demando pri konsentintaj ĉiuj homoj (jurnalistoj, komunikiloj ktp) 7. rezistanta ekago kontraux la kompanio de Usono kaj Britio, kiuj profitas de ĉi foja milito 8. rifuzu ĉi- brutelan militon kaj soldatoj konscience agu. samtempe gardu pri konsciencaj rifuzantoj de armeservo 9. intrenacia kampajo daŭrigu por observi Usonaj armebazoj en la mondo 10. La mondanoj etendu kontrauxbatalan klopodon pri okupacio de Irako pri kiu ĝi subtenas materiale, armece kaj morale konsentitaj homoj

<prezentpacarto de Koreaj partoprenantoj >


Kara(Koreio ) / kara12345@nate.com

[Fokuso] Pri la ĉi-jara "Marks-komunale"aranĝaĵo

 

En nia lando oni lastatempe faras fortostreĉojn por formi ideologian bazon por la lukto de la korea proletaro kontraŭ novliberala kapitalismo.

La lastan frukton de ĉi tiuj fortostreĉoj prezentas la organizaĵo "Marks-komunale", dum kies regulaj aranĝaĵoj oni provas renovigi kaj adapti la doktrinojn de K. Marks, marksismo, kiu post la disfalo de la bloko el socialismaj landoj en Orient-Europo ŝajnas suferi forgesiĝon. (La parto "komunale" de la esprimo estas mallongigita kunmetaĵo el la vortoj "komunismo" kaj la angla vorto "biennale".)

La ĉi-jara, laŭvice 2-a aranĝaĵo de Marks-komunale okazis la 28-an kaj 29-an de Majo. En universitato Genkun, loke de la okazaĵo, ĉ. 1500 homoj el pli ol 25 organizaĵoj pridiskutis la demandojn ĉirkaŭ la diskut-titolo " Marks, kial ĝi estas nia espero?". La diskutoj okazis en festeca etoso.

La diskutantoj venis en akordon pri tio, ke la instruoj de marksismo dauras esti aktualaj kaj inde prezentas bazon por niaj esperoj. Oni vortumis la necesecon klerigxi pri marksismo kaj apliki ĝiajn instruojn en la praktiko.

La ĉeftemo pridiskutiĝis en 3 fakkunsidoj kun la jenaj subtemoj:

1. La komunismo de Marks. Kiel realigi ĝin?

2. Kun kaj Super Marks.

3. Marks, kiel la flago por la movado de koreaj maldekstruloj

En la diskutoj la partoprenantoj detale traktis tiajn demandojn, kiel: komunismo, la nunaj politiko kaj vivo, dialektika materiismo en la praktiko, la liberiĝo de la laboristaro, diversaj sociaj movadoj kaj marksismo.

Oni interkonsentis, ke Marks-komunale devas fariĝi kadro por pridiskuti kune kun la intelektularo la demandojn de teorio, strategio, taktiko de la socia revolucio, kaj servi kiel montrilo al la prava vojo kaj armilo en la batalado.

La ĉi-jara aranĝaĵo prezentis okazon ne nur por rendevuo de intelektulaj marksistoj kun grokalistoj (t.e. lokaj aplikantoj de marksismo), sed ankaŭ por diskutante pliproksimigi niajn revojn pri alia mondo al marksismo (ideologio ŝajne ankoraŭ tre malproksima de ni).

<Ferma Deklaracio de la 2a Marks-komunale>

Fininte la 2-an Sciencan kaj Artan Festivalon de Marks-Komunale

Antaŭ 2 jaroj ni organizis la Marks-Komunale-on kaj okazigis la 1-an Sciencan kaj artan Festivalon de la Marks-Komunale je la temo 'La Periodo de Globaliĝo kaj La Nuneco de Marks'.

Ĉar nuntempe la Kapitalismo jam firmigis sin kiel la plenforman sistemon mondskalan kaj pro tio ni juĝis, ke por science analizi la senkonsekvencon de la Kapitalismo kaj trovi la plej decan manieron por solvi ĝin ni devas dependi de la Marksismo.

kaj tiu ĉi foje ni okazigis la 2-an Sciencan kaj artan Festivalon de la Marks Komunale je la temo 'Marks, kial ĝi estas nia espero?' kaj pere de la Festivalo, ni povis konfirmiĝi, ke en la mondskale intensiĝanta tempo de la senkonsekvenco de Kapitalismo kaj samtempe la avareco de Kapitalo piedpremegas la liberon de popolamaso senprecedence, nur pere de la Marksismo, ni povis trovi la veran esperon por la reformo de la mondo.

  La vorto 'surbaze de la Marksismo' ne signifas esceptigi ĝian ŝanĝiĝon kaj evoluiĝon sed kontraŭe estas 'Kun kaj Super Marks' heredi kaj renovigi la teorion de Marks.

Sed samekiel en la 1-a, ankaŭ tiu ĉi foje malkaŝiĝis, ke inter ni ankoraŭ ekzistas multaj diversaj kaj malsamaj starpunktoj pri la manieroj kiel kaj kion heredi kaj renovigi ĝin.

Sed pro la diversaj malsamaj punktoj, eĉ pro tiuj malsamaj punktoj, ni esperas, ke La Marks-Komunale fariĝu vigla diskutejo de ĉiuj maldekstraj scienculoj, kiuj celas la mondon ŝanĝigi kaj iĝu kuniĝejo de la kolektiĝintaj intelektoj ĝis nun akumulitaj.

  Ni konfirmas, ke la ĝustaj Heredo kaj Renovigo de la Marksismo estas ĝuste kompreni la mondan evoluiĝantan inklinon kaj trovi novan praktikan forton, kiu ŝanĝos realon en nia nuntempa situacio.

Ni vidas, ke la drasta evlouiĝo de la sciencteknika revolucio kaj la granda progreso de produktiveco kvankam ĝi preparas al homaro kondiĉojn por la konstruo de la komunumo, kiu estas surbazita de la solidareco, tamen kapitalisma produktrilato blokas la konstruiĝon de la abunda komunumo.

Aldone, ni vidas, ke la neokapitalismeca tutmondiĝo, uzante la forton de la merkato, bankrotigas la vivon de laboristoj kaj eĉ kaŭzigas teruran kaj buĉadplenan militon kaj samtempe la sendistinga profitĉasado de la kapitalo malbonigas mondskale ne nur klasajn subpremadon kaj ekspluaton sed ankaŭ median, virinan kaj rasan problemojn.

Sed malgraŭ en tiuj ĉi malbonaj situacioj, ni povas vidi la fortiĝon kaj grandiĝon de la movadoj, kiuj kontraŭ imperiismaj milito kaj okupado, kaj la rezistbatalado de la popoloj en la tria mondo, samtempe akriĝas la bataloj de laboristoj kaj popolamasoj, kiuj kontarŭ kontarŭas al la neokapitalisma maldungigo, internacieca komuna batalo de mondpopoloj, kiuj trovcelas alternativan tutmondiĝon.

La novaj fortoj, kiuj faras esperon konkerinte malesperojn faritan de kapitalo, elspruĉas vigle en ĉiuj anguloj de la mondo.

  Ni konfirmas, ke nia tasko estas teorie esplori la kondiĉojn kaj formojn, kiuj helpos ĝustan elvoluiĝon de tiaj ĉi fortoj kaj samtempe daŭrigi fortegan solidarecan laboron kune kun tiaj movadoj en realo.

Denove dirite manenmane batali kontraŭ ĉiaj specaj bataloj kiuj okazas antaŭ niaj okuloj ekz. bataloj de portempe dungitaj kaj translokitaj laboristoj, kiuj kontraŭas imperiismon, kaj kiuj celas nuligi ĉiajn sociajn malamikecan agon kaj diferencigon, estas nia tasko. kontraŭi kontraŭ al la regado de supernaciaj kapitaloj kaj imperiisma milito kaj nuligo de MKO(WTO) kaj solidarigi la batalojn de tutmondaj popoloj, kiuj celas ĉesigi ĉiajn kontraŭdirojn materiajn kaj sociajn, ankaŭ estas nia tasko.  

  Do ni denove kriu. ĉeestu la batalon, kiu celas finigi la regadon de kapitalismo kaj renovigon de la mondo ! Kun kaj Superu la Marksismo, ni faru esperon de la renovigu de la mondo ! Solidaru forte kun la realaj movadoj, kiuj celas ŝanĝi la mondon!!

 

Kara(Koreio) / kara12345@nate.com

[Novaĵo] Pri la aresto de sindikata prezidanto Anwar !!!

La ministerio pri justico en Sud-Koreio ĉi-jare intencas forpeli 60 mil enmigrintlaboristojn el la lando.

La 24-an de Aprilo ĉi-jare enmigrintaj laboristoj organizis sian sindikaton en Seulo (provinco Kyounggi) kaj en la Korea urbo Inchon. La 3-an de Majo la enmigrintaj laboristoj okazigis rendevuon por formale fondi la sindikaton.

La rendevuo estis kontrauxleĝe inspektata de funkciuloj de la ministerio pri justico kaj agentoj de la polico. La 14-an de Majo, la prezidanto de la sindikato Anwar, apenaw reveninta hejmen el sindikata kunsido, estis arestita de funkciuloj de la ministerio.

Iom poste oni enkarcerigis Anwar en la ĉelon (unu el la ĉeloj) por enmigrintaj laboristoj en la malliberejo de urbo Ĉongĉu.

La aresto estis tute kontraŭleĝa, la 16-an de Majo la ministerio pri justico tamen dekretis forpeli prezidanton Anwar el la lando.

Anwar devis suferi la sekvaĵojn de la fizika perforto. Oni tamen ne liveris hospitalan traktadon, sed kontentiĝis donante kelkan medikamenton kaj ŝmiroleon al li. Dum la enkarcerigo Anwar kuraĝigis siajn samsortulojn per la vortoj "Oni arestis min por subpremi la laboristan movadon.

Ne laciĝu! Unuiĝu kaj batalu! Firman solidarecon!"

Niatempe pli ol la duono de la 400 mil enmigrintaj laboristoj en Sud-Koreo restadas kontraŭleĝe en la lando. Ili riskas forpelon el la lando, se la registaro daurigas sian malamikan politikon. La ministerio pri justico ĉi-jare intencas ellandigi pli ol 60 mil laboristoj.

La 2-an de Junio la ministro pri justico rifuzis traktadi kun reprezantantoj de la enmigrintaj laboristoj . La sekvan tagon la ministerio pri laboraferoj redonis la dokumenton pri la fondo de ilia sindikato.

La realigo de la kontrola kaj ekzila politiko de la registaro iĝas pli kaj pli violenta. Funkciuloj de la ministerio pri justeco kaj anoj de la polico en Sud-Koreio arestadas enmigrintlaboristojn uzante elektrajn ŝok-klabojn kaj kaptil-pafilojn. Ili perforte invadas loĝejojn de enmigrintlaboristoj kaj katenas ĉi tiujn sen mandato pri aresto.

La vivon de enmigrintaj laboristoj en Sud-Koreio ĉiutage buntigas dekoj da kazoj de napagitaj salajroj kaj de maldungoj.

La gvidantoj de la enmigrinta laborista sindikato decidis eklukti por la liberigo de prezidanto Anwar, por la fino al la subpremo de enmigrintaj laboristoj kaj al ilia kontrolado kaj forpelo el la lando. La 6-an de Junio okazis kunsido pri solidareco kaj batalo. La 7-an de Junio, en katolika preĝejo en Myungdong okazis rendevuo kun sociaj organizaĵoj.

La paco estas bela sonĝo de la homaro.


Paz(Koreio)/ paze23@gmail.com

[Historio] La Refondiĝo de la Komunista partio de Ĝoson (6)

 

<Iamaga bildo de GŭangĴu-studenta movado>

Influite de la GŭangĴu-studenta movado, kiu okazis en la 3-a de nov. 1929, daŭris kontraŭ japanaj rezistoj garndaj kaj malgrandaj tra la tuta lando. kaj en tiu vortico de la ŝanĝego, laboristoj kaj kamparanoj, du plej mizeraj kaj ekspluatataj klasoj rapide organizis sub la helpo de maldekstristoj kaj pro la rezultoj de iliaj agadoj maldekstristoj mem estis instigitaj kaj ili taksis, ke la ebleco de la Korea Revolucio tagon post tago maturiĝas.

 La dua periodo(1931-1937): ekde la jaro 1931, ekaperis novaj manieroj de socialistoj por refondigi la ĜoSon Komunistan Partion ĉefe en du kialoj. unue, en la jaro 1931 okazis la Manĉuria evento.

Multaj koreaj socialistoj pensis, ke pro la efekto de la Manĉuria evento okazos la dua mondmilito kaj pro tio la ebleco de la korea revolucio pli grandiĝos. sed bedaŭrinde la realo disvolviĝis entute malsama direkto de koreaj socialistoj.

Japanio rapidege fondis marionetan "Manĉurio"n. kaj pro tio, socialistoj devis ŝanĝi siajn esperojn, ke la Manĉuria evento antaŭenigos la korean revolucion. due, ekde la komenco de 1932, rapidege malfortiĝis la kontraŭbatalo de popolamasoj. kulmine de 1931, la nombroj de la unuiĝa striko de la laboristoj, de la farmkonfliktoj de kamparanoj kaj de la unuiĝaj senlekcioj de lernantoj rapide malmultiĝis.

kaj pro tio, ilia antaŭvido, ke la altiĝo de la kontraŭbatalo de popolamasoj povos antaŭenigi la eblecon de la korea revolucio, devis ŝanĝiĝi. ili devis adopti alian novan batalmanieron.

  La kerno de la nova maniero de la revolucio estis enĵeti la tutan forton de socialistoj por fortigi la kuniĝon kun popolamasoj kaj gvidi ilian kontraŭbatalon en la sceno de produkto kaj pro tio fortigi la popolamasan bazon por la refondigo de la ĜoSon Komunista Pario.

Pli ĝuste dirite, unue, organizi revoluciecajn sindikatojn de laboristoj kaj kamparanoj en la sceno de produkto kaj poste fondi regionajn, industriajn kaj tutlandajn komunistajn komisionojn kaj per tiuj ĉi elitoj, kiuj estis selektitaj en tiu ĉi procezo fondos regionajn komunistajn grupojn. kaj laŭ tiu ĉi nova linio, multaj socialistaj agadantoj sisteme kaj organize penetris en la scenon de produkto.

Sed regionaj komunistoj ne estis ĉefa forto por la refondiĝo de la partio en tiu ĉi periodo. ilia ĉefa rolo nur estis vigligi movadon de popolamasoj kaj gvidi ilian politikan movadon.

  *la Manĉuria evento: la 18-an de sep. 1931, por okupi la tutan Mancxurion, japana armeo komencis invadan militon kontraŭ al Ĉina Manĉurio pretekste ke ĉina armeo atakis japanan armeon. (Daŭrigota)

dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.