Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

LA Dek kvara numero je 2005/5/30 
[Novaĵo] En 5/19, Shinchon, Seulo



Mia kompanio subite ordonis min iri al Koreio por prepari ekspozicion tie en kelkaj tagoj, sed mi utiligis ĉi tiun ŝancon ankaŭ por renkonti Seulajn esperantistojn Kara, Stela, Paz kaj aliaj.

Kune kun ne-esperantistoj, ili ĉiuĵaŭde havas kunsidon surstrate en Shinchon, Seulo, por rekte agadi por paco kantante kun gitarakompano, disdoni foliojn, ktp. Ĉi-foje ankaŭ mi partoprenis en ĉi tiu kunsido.

Ĝi donis al mi frenŝan impreson, ĉar en Japanio ni ne ofte agadas tiel kulture.

Sekve mi estas petata prezenti la situacion en Japanio.

Kvankam mi povis ne tre bone plenumi ĉi tiun peton pro la manko de antaŭpreparoj, malgraŭ tio mi diris almenaŭ ke nun la japana socio politike iras pli kaj pli dekstren.

Interalie lastatempe la naskiĝtago de la eksa japana reĝo Showa denove fariĝis festotago. Nun opoziciaj partioj okupas ege malmultajn seĝojn en la Parlamento. Ĉu tiel ankaŭ la artikolo pri paco en la Japana Konstitucio estos facile ŝanĝita ?

Mi menciis ankaw la insulon Dok-do/Takeshima. Nun la plejmulto de japanaj ĵurnaloj insistas ke ĝi apartenu al Japanio.

Sed mi ne samopinias; Japanio okupis ĝin ĉar ĝi situis en strategie grava loko por la Rusa-Japana Milito en 1905.

Ni ne forgesu ĉi tiun imperiisman intencon. Post la surstrata kunveno ni renkontiĝis en trinkejo.

Mi demandis interalie pri la Korea prezidento No Mu-hyeon, ĉar en Japanio progresemaj gazetoj emas alte taksi No Mu-hyeon, dum konservativaj gazetoj emas kritiki lin.

Sed la respondo estis tute mala al mia antaŭsupozo;

--- No Mu-hyeon terure subpremas la rajtojn de laboristoj, perfekte obeas Usonon por subteni militon en Irako, ktp. ktp.

--- Tamen oni baldaŭ ŝanĝos la Korean civilan leĝon por forigi la tradician sistemon de familiestreco kaj por progresigi la egalecon inter viroj kaj virinoj, ĉu ne ?

--- Jes. Sed ĉi tiu progreso ŝuldeblas propre al feminismaj movadoj, ne dank' al No Mu-hyeon.

Ankaŭ ĉi tio profunde impresis min.

Ĉiuokaze por altniveligi laborkondiĉojn, socian bonfarton kaj mondpacon certe necesas pli da solidareco inter civitanoj de Koreio kaj Japanio.

- Daishin

Daishin(Japanio) / <dsn@k2.dion.ne.jp>

[Novaĵo] En urbo Ulsan 700 laboristoj de konstru- kompanio estas arestitaj  de la polico.



Kial ili batalas ?

La 23an de Majo 2005, 700 laboristoj de konstru-kompanio estas arestitaj de policoj en la universitata strato en Seulo.

Alvenintaj de urbo Ulsa, en Seulo ili manifestaciis kriadante "Ni volas vivi kiel la homoj!"

Ili pace faris Budisman diservon, kiun farante ili marŝis al 'Cheongwadae' (la prezidentejo de Koreio) samtempe riverencante tra tri paŝoj, kiam ĉiuj laboristoj estis arestitaj de policistoj 1h:45m ptm., la 23an de Majo en Seulo.

Kio ilin faras barakti tiel forte?

Auspiciate de sia sindikato, laboristoj de konstru-kompanio en urbo Ulsan komencis strikon antaŭ 2 monatoj.

La kaŭzo de la striko estas ke la konstruadaj kompanioj ne provizis siajn laboristojn per la bezonataj ripozejoj kaj manĝejoj. Kaj tiuj laboristoj postulis la abolon de la sistemo de la kontraŭ-leĝaj subkontraktoj.

Ĉar la laboristoj ricevas nur 40 procentojn de sia unuafoja laborpago pro la kontraŭ-leĝa sistemo.

Kaj la laborakcidento okazas ofte pro la longaj labortagoj kaj potenca labor-intenseco.

Sed la ĉefa oficejoj kaj subkontraktaj kompanioj tute malakceptas sian respondecon, do la viktimiĝintaj laboristoj iĝas nekompensitaj.

La sistemo de plurŝtupaj subkontraktoj ebligas la kaŝadon de laborakcidentoj, kaj ebligas la eviton de respondeco al la koncernitaj kompanioj, kaj ĉi tiuj forrabas la enspezojn de la konstru-laboristoj perlaboritaj de elĉerpaj super-laborhoroj.

Sekve la konstruadaj laboristoj rajte postulis, ke "Ni volas vivi kiel la homo!".

Malgraŭ tio, ke ili trafis perforton kaj areston fare de la polico.

Sekve laboristoj koliziis kelkfoje kun la polico en Ulsan, kaj la situacio estas simila al milito.

La Korea Demokrata Konfederacio de Laboristaj Sindikatoj (Korea Confederation of Trade Union en Angla lingvo) insistis liberigi la arestitajn laboristojn, kaj mallaŭdis la devigan areston fare de la polico kaj praktikas sidstrikon.

Nun plejmultaj laboristoj estas liberigitaj, sed la situacio ne povas malstreĉiĝi, ĉar la konstruadaj kompanioj rifuzas subskribi kolektivan intertrakton.

Se oni ne akceptos la rajtan potulon de la konstruadaj laboristoj, la striko de laboristoj estos daŭrigata ĝis la konkero de homecaj vivkondiĉoj. 

klaku ĉi tie,mms://move.cast.or.kr/kctu/2005/05_0523_ulsan.wmv

  

La paco estas bela sonĝo de la homaro.

Paz (Koreio) / paze23@gmail.com

[Raporto] Gwangju Internacia Pac-tendumo(Gwangju International Peace Camp)


Gwangju Internacia Pac-tendumo estis okazigita de la 14-a ĝis la 18-a de majo 2005, omaĝe al 5/18. 5/18 markas la historian batalon de la popolamasoj de Gwangju kontraŭ la milita diktaturo de la 14-a ĝis la 27-a de majo 1980. 5/18 markas la grandegan tragedion, en kiu multego da civitanoj kiuj batalis por demokracio estis masakritaj. Sed la spirito de 5/18 ankoraŭ vivas en la nuna Korea socio.

Estis invititaj al la Paca Tendumo multe da membroj de NRO organizaĵoj, inkluzive kelkajn alilandajn aktivulojn. La diskutado 15-an kaj 16-an intense iris pri la diversaj okazintaĵoj surbaze de la komuna temo "'Preter la perforto' - super la limoj, al la Azia solidareco".

La programo de la simpozio estis jena:

majo 15

Sesio 1. Milito kaj homaj rajtoj (Session I. War and human rights)

ɂ Malarmado, malmobilizado, kaj reintegrigado de eks-batalantoj en Afganio (Disarmament, demobilization, and reintegration of ex-combatants in Afghanistan) - Hiroya Takagi (Japanio)

ɂ La problemoj de homaj rajtoj de Palestinaj infanoj kaj virinoj (The issues of human rights of Palestinian children and women) - Talaat Awadallah Abdelhamid (Palestino)

ɂ Kontaktminoj, humanisma senkontaktminigo kaj Afganio (Landmines, humanitarian demining and Afghanistan) - Hayashi Yutaka (Japanio)

ɂ Medicinaj agadoj por homaj rajtoj en milita areo (Medical activities for human rights in a war area) - Kwanwook Song (Koreio)

Sesio 2. Ŝtata perforto kaj renormaliĝo de komunumo (State violence and recovery of community)

ɂ La disputo inter la registara armeo kaj Maoistoj, kaj homaj rajtoj en Nepalo (The dispute between the government forces and Maoists, and human rights in Nepal) - Rajesh Harmal (Nepalo)

ɂ Preno de ŝanco por Aĉe (Taking a chance for Aceh) - Raharja Waluya Jati (Indonezio)

ɂ La procezo al la paco en Sri-Lanko (The peace process in Sri-Lanka) -Wimal Fernando (Sri-Lanko)

ɂ Koreio: Likvidado de restaĵoj de ĝia malluma pasinto (Korea: Shaking off the remnants of its dark past) - Young-il Lee (Koreio)

majo 16

Sesio 3. La problemoj de homaj rajtoj kauzitaj de disvolvo (The issues of human rights caused by development)

ɂ Elloĝigo kaj disvolvo en Hindio (Eviction and development in India) -M. John Abraham (Hindio)

ɂ Investado en la landon de malrespektitaj homaj rajtoj, Birmo, (Investment in human rights-violated country, Burma) - Nyi Nyi Lwin (Birmo)

ɂ Migrantaj laboristoj en Azio: La situacio en Koreio (Migrant workers in Asia: The situation in Korea) - Haewoo Yang (Koreio)

ɂ La fiasko kompreni la gravecon de "Regulo de Leĝo en rilato al homaj rajtoj" malsukcesigos ĉiujn penojn por homaj rajtoj (Failure to understand the importance of "Rule of Law in relation to Human Rights" will fail all human rights efforts) - Sanjeewa Liyanage (Hongkong)

Al ĉi tiu Pac-tendumo oni invitis ankaŭ Juergen Hinzpeter, kiel ĵurnaliston de la germana TV-Reto NDR-ARD, kiu la unua informis la mondon pri la Gwangju 5/18 en 1980 per sia dokumenta filmo. Kaj poste, li pli informis la mondon pri Gwangju per sia libro.

Li, malgraŭ sia malbona sano, partoprenis en la Pac-tendumo. Ni intervuis lin:

D: Kial kaj kiel vi raportis pri Gwangju?

R: De 1973 ĝis 1989 mi restadis en Tokio, laborante por NDR-ARD. En 1980 mi aŭdis pri la studenta movado en Koreio kaj interesiĝis pri la Korea situacio. Tamen mi jam laboris en Seulo en 1973 kaj do konis Korean socion. Kiam mi aŭdis la novaĵon, ke KIM Daejung (li estis korea prezidanto de 02/1998 ĝis 02/2003 - (ni?)) estis akuzata al mortpuno, mi maltrankviliĝis. Ĉar antaŭe, tiam ni bone interamikiĝis. Mi pensis, ke mi devas iri kaj vidi la situacion tie.

D: Tiam Gwangu estis tre danĝera. Ĉu vi ne timis? Ĉu vi estis sola?

R: Jes, mi timis. Kiam mi atingis Gwangju kaj vidis militistojn kaj pafilojn, mi min sentis strange. Mi estis kun mia kolego.

D: Ĉu vi jam sciis, ke via filmo havos gravegan historian signifon?

R: Ne, mi ne pensis pri tio. Sed poste, kiam homoj pozitive reagis al la filmo kaj dankis pro tio, mi sentis ke tio valoris la penon.

D: Kiamaniere ĉu vi montris la filmon al la mondo?

R: Mi trudiĝis apliki artifikon por povi elkontrabandi la filmon el Koreio. Mi alportis ĝin al Tokio kaj poste al Hamburgo, kaj tie faris muntaĵon. Unue la filmo estis montrata en ĉiutagaj TV-novaĵprogramoj en Hamburgo, kaj poste en japanaj TV NHK, FUZI ktp.

D: Kiel civitano de la reunuigita Germanio, kiel vi pensas pri la reunuiĝo de Koreio?

R: Ĝi rilatas ne nur al Koreio, sed ankaŭ al ĉirkaŭaj landoj. Mi povas diri, ke ĝi kelkagrade tuŝus eĉ Europon.

D: Mi ege Dankas pro la intervjuo.



Stela(Koreio)/ pshjisu@yahoo.com

[artikolo] Preteratentitaj vizaĝoj de milito



<Vi preterpase rimarkos, ka la leĝofaranto kondamnas uzon de fizika perforto sed, ke neniu jam kondamnis uzon de mono kiel trudrimedo. Dum la draŝadoj ebligitaj per potenco de mono estas ege pli dolorigaj ol uperkuto sub la mentonon. > (Algarath)

< La .oligaĥkuloj kaj iliaj trabantoj, pelitaj de potencavido, monavido, kaj ordonekzalteco senlimaj, gardas per faŭko kaj ungo sian privatigon de la mondo. > (Jean Ziegler, speciala raportisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj pri rajto je nutrado)

En skalo de la malplejaj penoj, la ago eligi bondeziron lokiĝas tuj post la ago spiri. Bondeziri, ke la milito ne okazu (temas pri la milito al Irako, teksto publikigita en januaro 2003 ) tio estas implicigi, ke ni nun vivas en stato de paco. Nu tiu timata milito, tiu per bombaviadiloj, rakedoj kaj aliaj tankoj, estas ne pli ol la perarmila paroksismigo de tre reala kaj ĉiemerganta milito, tiu, kiun la riĉuloj direktas ĉiutage kontraŭ la malriĉuloj de la planedo, t. e. kontraŭ plejparto de la homa gento.

Mi ĉi tie vole lasas ekster mia temo ĉiujn la perarmilajn konfliktojn, kiuj estas okupomilitoj kaj, kiuj de Palestino ĝis Kolombio pasante tra certaj afrikaj landoj sin vestis danke al lingva artifikado per pudoraj kaj falsaj nomoj tiel, kiel <batalo kontraŭ terorismo >.

Mi volas fokusumi je la kolektivaj murdoj, kiujn sistemo eligas pro sia nura konsekvenceco kaj, kiuj estas faktece rezultado de milit-agoj.

Temas pri milit-ago tiam, kiam aĝiotistoj sinkigas valuton kaj rezultigas ĉe la la plej malprosperaj malriĉiĝon, kiu transigas ilin en malsanon kaj morton. Temas pri milit-ago tiam, kiam la Internacia Mon-Fonduso kaj la Mond-Banko altrudas al la malriĉaj landoj inferajn kaj mortigivajn investado-kondiĉojn, laŭmaniere de la <baptopatroj > mafiaj farantaj proponojn nerifuzeblajn.

Temas pri milit-ago tiam, kiam la subaĉetitaj elituloj de la malriĉaj landoj, transiga rimeno de tiuj en la riĉaj landoj, malriĉigas siajn sampopolanojn eligante el sian patrujon la komunajn profitojn, cele meti tiujn ekster atingpovo de la popoloj en la impost-paradizojn.

Sed tie ne ĉesas la ĉeno militeca. Ĝin ekstremaĵo de logiko oni iru. Temas pri milit-ago, kiam la burĝa leĝeco de niaj riĉaj landoj permesas al bankoj teni filiojn en tiuj impost-paradizoj mem. ĉar tiuj ebligas al ĉiaj mortigil-negocistoj, mafiaj kaj aliaj, fari sian ŝakro ene de sekreto plej malnobla.

Temas pri milit-ago kaj kuŝas sango sur la kontraktoj, kiam certaj inter niaj samlandanoj iras kaj kuŝas siajn riĉegaĵoj en sama lito, kiel la krimeguloj, en la komforto de tiuj mem impost-paradizoj.

La vortojn milito kaj paco oni redifinu konsiderinte de la hodiaŭa realo. Dume de la agresmilito usona en Vjetnamio, bombaviadilaj pilotoj mortigis aŭ bruligis per napalmo, de super en la aero, dekmiloj da personoj, ne vidante iam iun ajn kadavron.

Oni estis mortigadanta je distanco, ne malpuriganta siajn manojn. Tielmaniere temas pri certaj ekzekutistoj de l'kapitalo, kiuj presas klavojn de komputilaj klavaroj cele faligi la prezon de krudaj materialoj, mergante en la malsaton (la maleston ?) plenajn logantarojn.

Kaj kion diri pri tiuj juristoj, kiuj argumentaĉas pri avantaĝoj de la rajto je intelekta posedorajto, kiam temas iafoje pri gardi sub patento kuracilojn, kiujn la sanktsankta merkato-leĝo igas malhaveblaj je milionoj da homaj estaĵoj.

Oni invokas la posedorajton, dum fakte temas pri mortigrajton. Ĉar ne ni forgesu : lasi morti estas mortigi.

Temas pri milit-ago kiam la riĉuloj de la planedo akumulas sen malsatofino sensencajn monsumojn kies amplekso tiomas, ke eĉ la vorto < riĉego> perdas ĉian signifon.

Temas pri milit-ago, Ĉar tiu maldeca riĉaĵo, kiu estas "privata" nur per nomo, ofte ne submetatas je impostoj aŭ akcizoj simple, ĉar ĝi fariĝas kaj moviĝas en nebulozo de la super regnaj financaj spekulacioj.

Ĉu necesas rememorigi, ke tiu nedispartigo pri la riĉaĵoj grandparte kialas pri la 100 000 ĉiutagaj mortoj, kiuj la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo (angle FAO) denuncas en sia lasta raporto pri malsato en la mondo.

Ankaŭ temas pri milit-ago, kiam oni postulas rapagon de ŝuldo al loĝantaro, kiun ni elsangis per pago de interezoj sumiĝantaj pli alte ol la pruntita kapitalo, kaj el kiuj rezultiĝas parte nian riĉecon.

Ĉe ĉiuj tiuj milit-agoj ekzistas aganta kunkulpeco de certaj lakeaj intelektuloj, komisiitaj pri pravigi tiun ordon, kiun ili kvalifias natura.

Tiuj ideologiistoj, primerkataj fundamentistoj, alvokas al la raciismo cele subteni la logikon de tiu ordo, dum la realo malka?as ties ruiniga malklerecon.

Ĉiu vereca paciismulo ne prave povas limigi sin al lukto kontra? tiu pli malkaŝa kaj kruda militiro forgesante la alian, tiun, kiu mortigas homojn po milionoj ĉiutage, tiun, kiun la riĉuloj en nia planedo faras kontraŭ la malriĉuloj.

Robert Jasmin Prezidento de ATTAC-Kebeko


Roland Platteau<r.platteau@free.fr>

[Historio] La Refondiĝo de la ĜoSon Komunista Partio(5)



  La fondiĝo de la ĜoSon Komunista Partio mem enhavis ĝian mallongan vivon. Depost pli ol 3 jaroj de la fondiĝo de la Partio, la Partio apenaŭ konfirmita kiel la korea branĉo de la Kominterno sed ne post la paso de duonjaro de la konfirmo de la Kominterno, la partio devis disigi sin mem laŭ la ordono de la Kominterno.

la ĉefaj kialoj de la disiga ordono al la Partio de la Kominterno estis, ke la Partio estis konsistitaj ne el laboristaj grupoj sed el etburĝaj grupoj kaj iliaj troaj malpacoj inter respektivaj grupoj por kapti hegemonion en la Partio. depost la disiĝo, ĝia klopodo por refondi la Partion daŭriĝis ĝis la fino de la japana militisma regado al Koreio pro la malvenko de Japanio de unuiĝintaj armeoj de Sovetujo kaj Usono en 1a jaro 1945.

  la klopodan proceson por refondi de la Partio povos dividi en 3 periodoj. la unua periodo estis ekde 1929 ĝis 1931, la dua estis ekde 1931 ĝis 1937 kaj la tria estis ekde 1937 ĝis 1945.

  la unua periodo(1929-1931): la refondiga klopodo de la ĜoSon Komunista  Partio dekomence frontis grandan ŝanĝiĝon de la monda politiko, kio estis kaŭzita de la monda paniko, ĝuste dirite kaŭzita de la akcipreza falego de la NovJorka Borso en oktobro de 1929.

la financa paniko rapide mondskaliĝis kaj tuj fortigis mondan ekonomian krizon, precipe de la okcidentaj landoj ekonomie evoluintaj. pro tio en multaj landoj iom post iom akriĝis la konfliktoj enlande kapitalistoj kaj laboristoj samtempe internacie kapitalistaj landoj por akiri imperiismajn koloniojn.

  okaze de tiaj ĉi internaciaj situacioj, Japanio pli fortigis sian kolonian for rabadon en Koreio kaj pro tio multiĝis kolizioj inter japanoj kiel koloniaj regantoj kaj koreaj popolamasoj kiel koloniaj ekspluatatoj kaj subprematoj. en tiaj procesoj eksplodis indigno de koreaj popolamasoj.

En la lasta tago de oktobro 1929, japanaj altlernantoj petolis inajn koreajn altlernantojn en urbo GŭangĴu, kiu situas en la suda parto de Koreio kaj ĝi kaŭzis konfliktojn inter la viraj.

Sed japanaj policoj nur aŭdis la parolojn de japanaj lernantoj kaj nur punis la koreajn kaj ĝi instigis junajn koreajn lernantojn, kiuj ĝis tiam retenis siajn malkontentojn al Japanio kaj tio ĉi kolizio instigis la senton de koreoj, kio ĝis nun nevole retenitaj kaj la influo grandiĝis tutlanden kiel aldonis oleon al fajrero.

ĉ. 54,000 lernantoj el 194 lernejoj en tuta lando ĉeestis kontraŭ japanaj manifestacioj kaj 582 lernantoj el ili  esstis elpelitaj el lernejoj, 2330 el ili suspenditaj de lernanteco kaj 1642 el ili katenitaj.

Tia ĉi terura rezulto instigis popolamasojn kaj tiaj ĉi rezistoj tre nature ŝanĝiĝis la sendependigan movadon kaj unu post la alie okazis diversformaj kontraŭbataloj al Japanio.

 

Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr

   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.