|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / |
LA Dek dnua numero je 2005/4/1
|
|
|
|
[Informo] Kontraŭmilita tago, en la 20a de Marto!! |
|

<Antaŭ la tago, en la 19a de Majo okazis paca ago, je la abundaj eventoj, en kiuj ni donis variajn ideojn al civitanoj en la penso de favore al la paco. Ni preparis multe da prezentaĝoj : filmo, broŝuroj, fotoj, algluitaĵoj, insignoj, kaj la pacbudoj ktp>









Okaze de la tago, la 20-an de la Marto, kiam Usono atakis Irakon antaŭ 2 jaroj. La tago ĉ. 5,000 homoj marŝis sur la strato de urbo Seŭlo por protesti brutalecon kaj kontraŭi militon.
Tiam ni, Pacamantoj saman agon faris por ke la tero ne ekzistu la militon en la Lodono, Parizo, Tokio kaj Seŭlo ktp, firme ligitan solidarecon sentas en la mondo, kiun ni kune faris al barbaruloj ekzistata.
Ankaŭ membroj de Paca Solidareco de Esperanto estis tie, aktive pacmanifestis nian volon, kiu estas "Ni kune batalu, sen ekspluatado kaj subpremado por la mondo. Alia mondo eblas, se vi volus kaj kunlabous por ĝi !!"
Ni, La Paca Solidareco de Esperanto(mallongigite PSE), kontraŭas ĉia-ajnan malpacon kaj invadon, kiuj estas perforte farataj por la profitoj de militistecaj kapitalistoj, ekstremaj naciistoj, rasa diskriminaciistoj kaj kontraŭ humanecaj.
PSE celas labori por la surferantoj kaj viktimoj de ĉiuj mapacoj, kiuj okazas en la tuta mondo, kaj samkiale PSE esperas solidarece kunlabori kune kun ĉiuj societoj kaj grupoj el la tuta mondo, kiuj havas samcelon kun ni.
Imagu pacigajn pensojn por vi kaj aliaj, pli da solidareco por la surferantoj, ni volas kunlabori kun vi tiajn laborojn, lasu la pacon nur en abstrakta koncepto, farante nenion por ĝi. Ni vidis tiajn homojn " Esperanto estas Paca lingvo", nur buŝe parolanta, kvankam la vorto "Paco" estas abstrakta, tamen ni, pacamantoj devas fari ĝin ne buŝe per la rekta pacago.
PSE estas malfermita kaj ĉiam bonvenigos viajn kunlaboron, kritikon, admonon ktp.
|
kara(Koreio
) / kara12345@nate.com |
|
|
|
|
[Fokuso] La intervuo kun dokumenta filmdirektoro de "Por kio homoj loĝas?" |
|

<Foto:Por kio homoj loĝas?>
Ni havis intervjuon kun unu el ĉefaj direktoroj de korea sendependa dokumenta filmo, LEE Kyung-soon .
D: Antaŭ la direktoro kion vi faris ? Kaj por kio vi fariĝis direktoro?
R: Mi partoprenis en la studenta movado en 1980 jaroj. Kiam mi estis en la 4-a grado en la universitato, mi estis kaptita pro unu batalo kaj sidiĝis en la malliberejo dum mallonga tempo. Poste, mi laboris en la fabriko por la laborista movado, sed estis malkaŝiĝita kaj eksigita.
En tiu periodo tiaj okazoj kiel miaj spertoj estis preskaŭ tipaj etapoj por la partoprenantoj de studenta movado. Ĝi estis pro sociaj kaj politikaj situacioj en Koreio.
Mi laboris en la kulturmovada organizaĵo, kaj poste, laboris kiel administra helpanto por la laborista sindikato de subtera trajno dum 1990-1993.
Mi komencis filmlaboron de 1997, ĉar mi pensis ke ĝi estus la pli bona afero kiun mi povus fari, kaj la pli bona metodo per kio mi povus diri al aliaj pri la socio kaj homoj.
D: Kiajn filmojn vi faris? Kaj por kio?
R: Mi penas en miaj filmoj reflekti mian vidpunkton al la socio kaj la aferojn , kiujn ni devas fari en ĉi tiu socio.
Lanĉante unua filmon , "Mindullae" (esperante :Leontodo)
< Foto:La ludo de patrioto >
Ĝi estas pri la patrinoj kiuj perdis siajn geinfanojn pro la socia (demokratia) movado . Unuflanke ĝi estis pro la respondeco por miaj kamaradoj kiuj estis dube mortigitaj(aŭ mortaj) - murditaj , aliflanke pro la praktika celo por klarigi la veron - kauzojn de iliaj mortoj. Ĝi estas la afero de nia socio, ne de iliaj patrinoj.
Mia lasta filmo( la tria filmo)" Por kio homoj loĝas?" rilatas al la unua "Mindullae". kio estas filmo de seria dokumento. La dua filmo "La ludo de patrioto " estas la kritiko sur la korea patriotismo post IMF krizo en Koreio. "Mindullae" kaj "La ludo de patrioto" estas kunlaboroj kun alia direktoro Dongha Choiha en la grupo " Ruĝa Neĝhomo "
D: Kio estas la trajtoj kaj la problemoj de koreaj sendependaj dokumentaj filmoj?
R: Multe da sendependaj dokumentaj direktoroj en Koreio interesiĝas pri la sociaj problemoj kaj do faras filmojn pri politikaj problemoj, rajtoj de homoj ktp.
Ĝi rilatas al la historio de korea socia movado en 1980 jaroj por la demokratio. Sedependaj dokumentaj filmoj aperis fine de 1980 jaroj, sed aktive disvolviĝis de mez-1990 jaroj. Nun ni havas pli diversajn temojn inkluzive pli privatajn subjektojn.
La pli grava problemo en niaj aferoj estas tio, ke ni direktoroj mem devas fari ĉion - produktadon, direktadon, muntaĵon, distribuon ktp.
D: Ĉu vi konas Esperanton kaj ĝian movadon?
 R: Antaŭe mi jam aŭdis pri tio, ke ĝi estas internacia lingvo per kio homoj en diversaj landoj povas komunikiĝi kun unu al la alia. Plue, lasttempe unu esperantisto-amikino aktive informis min pri tio.
D: Lastan vorton pri kino, bonvolu.
<Foto:LEE Kyung-soon >
R: Tiel same kiel oni bezonas kunsenton kaj simpation de pli multe da homoj por nia socia movado, ni devas fari filmojn bone por ke pli multe da homoj kunsentu kun kio ni volas diri al ili. Por ĝi kompreneble ni devas scii pri kino mem. Se direktoro bone esprimus tion kion ŝi aŭ li volas diri, rigardantoj estus simpatiitaj senkonsidere de landoj.
|
Stela(Koreio
) /
pshjisu@yahoo.com |
|
|
|
|
| [Insisto] Kunalboro aŭ Disiĝo ? Dilemoj en aziaj tri landoj. |
|

Lastatempe denove ruĝiĝas vangoj de homoj de aziaj tri landoj, Ĉinio, Japanio kaj Koreio(inkluzive Norda kaj Suda) pro pasintaj historiaj problemoj kaj insuletoj, kiujn respektive asertas siaj. precipe pro ĝia graveco, kio limas maran landlimon, insuletoj en kiuj preskaŭ neniom da homoj vivas, fariĝis la kerno de malpaco inter respektivaj landoj.
En la centro de la malpaco staras Japanio, ĝiaj registaro kaj popolo lastatempe ege rapide dekstriĝas, precipe depost la ĉefministriĝo de S-ro Koizumi.
Japanio kiel invadinto kaj reginto, Ĉinio kaj Koreio kiel viktimo kaj ekspluatito havas tute malan vidpunkton. kompreneble mi ne celas fariĝi juĝisto pri tiuj ĉi delekataj problemoj sed tamen esperas fariĝi la peranto de paca kunekzistado en tiuj ĉi landoj kaj por tiu ĉi espero mencias kelkajn punktojn ekzistantajn.
En pasintaj tagoj, viglis progresemaj organizoj politikaj kaj societaj en Japanio kaj ili aktivis kunlabori kun fremdlandaj organizoj por kontraŭbatali al konservativaj tendencoj kaj eĉ helpis la fremdlandajn organizojn samcelajn. sed bedaŭrinde depost la surpodiiĝo de S-ro Koizumi, Japanio dekstriĝis/as ambaŭ politikistoj kaj popoloj.
Maldekstraj partioj perdis plejpartajn sidlokojn en parlamento. sindi katoj kaj sociagadaj organizojperdis socian influon.
Samtempe japana registaro klopodas fariĝi milita potenco sub la permeso de Usono, kiu celas bridi la pligrandiĝon de Ĉinio en fororienta azio, fortikigante japanan militkapablon.
Aldone japanaj dekstristoj, kiuj ege sopiras siajn glorajn pasintecojn, deziras realigi la sonĝon, kiun siaj avoj skizis antaŭ jarcento, kio estis nomata 'la komune glora cirklo de la granda orienta Azio'.
Male Ĉinio kaj Koreio ege delikate reagas al la agado de Japanio pro malgajaj historiaj memoroj. kaj precipe senkondiĉe reflektas al japanaj paroladoj kaj agadoj de japanio pri la historio kaj insuletoj.
Lastatempe pro senĉesaj provokoj de Japanio, kontraŭ japanisma kaj naciisma tendencoj kreskiĝas tagon post tago en najbaraj du landoj kaj tiuj ĉi kontraŭ japanaj tendencoj eĉ fariĝas unu sendependeca ismo, kontraŭ japanismo.

Nuna situacio jam evoluiĝis iom danĝeran etapon kaj ni kune devas diskuti kaj trovi solvmanierojn de tiu ĉi infarkto.
Unue ni devas klarkape kontraŭi dekstriĝon kaj atakemajn demarŝojn de japana registaro kaj due ni devas kunlabori kune kun la ankoraŭ vivantaj japanaj sociagadaj grupoj sed devas ĉesi emociajn reflektojn al japanaj dekstristoj.
Se ne nia futuro nur estos malorda kaj malpaca. Kien ni iros ? Pacan kunekzistadon aŭ malpacon ?
Nur ni mem povus decidi nian estontecon pacplenan kaj evoluiĝantan .
|
Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr |
|
|
[Novaĝo] Nova Kunveno por Kulturo en Koreio |
|
Nova Kunveno por Kulturo
www.kotopo.com 
- Titolo : Nova kunveno por kulturo
- Temo : Kune faranta Azio
- Subtemo : Kompreno de Azia kulturo - Japanio
- Dato : 2005. 4. 30(Sabato) - 5. 1 (Dimanĉo)
- Loko : Ĉeoan Iwon kulturacentro
- Kotizo : 10,000jenoj (por Japanoj), 50,000 ŭoj (por koreoj)
Korea Esperanta Rondo [ktp] volus alvoki esperantistojn al la "Nova Kuveno por Kulturo", kiu temas pri japana kulturo en tiu ĉi fojo.
Ĝis nun oni havis multajn esperantajn renkontiĝojn inter du landoj korea kaj japana. Nia rondo Ktp nun planas okazigi tiun ĉi kunvenon, por ke ni povu scii utilecon de Esperanto pere de interkomunikiĝo de kulturo.
Do ni volus inviti vin al tiu ĉi kunveno, ke la ĉeestantoj spertu komunikiĝon de kulturo interese en diversaj formoj, ja kune kun turismo al koreio. <Programoj>
D
T |
4/30 |
5/1 |
08:00 |
|
promenado kaj en kafejo
Serĉadoj por trezorfrazoj? * |
09:00 |
|
Matenmanĝo |
09:30 |
|
Tempoj por kompreno de Kulturo?*
|
11:00 |
|
12:00 |
*Antaŭkunvena vojaĝo :
Akcepti |
1:00 |
Tagmanĝo |
2:00 |
Tempoj por Adiauiĝo |
3:00 |
|
4:00 |
Tempoj por renkontiĝo |
* Postkunvena vojaĝo : ankoraŭ ne decidita |
5:00 |
Tempoj por libero* |
|
6:00 |
Vespermanĝo |
|
7:00 -9:00 |
Tempoj por prezentado de kulturo ? * |
|
9:00 |
Tempoj por Interkonatiĝo? * |
|
|
|
|
< Detalaj klarigoj>
* tTempoj por prezentado de kulturo
- Korea Tambura ludo : Espera mondo
- Japana Danco : ino KITAMURA Matuko
- Korea tradicia Danco : ino LEE Yong-lan
- Japana tradicia kanto : Malino Kitagawa Kazuo
- Korea popolara kanto : Ktp
- Japana popolara kanto kaj Esperanta : ino IE Harumi
- Ktp
* Tempoj por Interkonatiĝo
- koruso de Ktp
- Ludo de Ktp
- Kunmuziko de Ktp
- Danco de Ktp
- Gustumi de Japana manĝaĵoj Ktp
* Sercxadoj por trezorfrazoj
- 1grupo estas 4 ope, kune faras serĉi la trezorfrazojn, en kiu estas skribita farendaj frazoj, kiuj devas diskuti kun grupoj kaj prezenti en "Sciigo de Kulturoj".
ekz.1) Serĉu tradician infanfabelon inter du landoj, en kiu havas saman enhavon, tion, koin vi rolante prezentu! (Dum 10 min.) Ktp.. * Tempoj por kompreno de Kulturo
- Prezenti grupoj " Serĉadoj de trezorfrazoj" ( 10 grupoj estas prezentonta )
- Pri Kimono de Japanoj
- Prezentado de teo
- Pri la kudraĵaj kulturoj
- Sperto de Korea lingvo : S-ro Semanto
- Sperto de Japana lingvo kaj Kulturo :
- Ktp
<Trajtoj de la kunveno kaj nia deziro al ĉeestantoj> (1) Ni volus peti al ĉeestantoj prezenti almenaŭ unu kulturan aferon. Ni nun preparas prezentadojn rilate diversajn kulturaĵojn, sed mankas via. Ni volonte volus akcepti vian kantojn kaj dancojn diversspecajn aŭ parolojn en esperanto pri kulturaj aferoj. (2) Ni volus peti al ĉeestantoj prepari veston por bankedo. Ni volus peti al ĉeestantoj sin vesti por bankedo okaze de tempo por interkonatiĝo. * Vojaĝoj antaŭkunvena kaj postkunvena
Ni povas prepari vojaĝojn antaŭkunvenan por turisme rigardi internon de Seulo kaj postkunvenan por viziti la lokon de televida filmo " Sonato por vintro ". Tion traktos la turima agentejo, kie laboras ankaŭ korea esperantisto. Tamen tio estas nur por japanoj, kiuj povas anticipe informi nin pri partopreno en la vojaĝo
Kara (Koreio ) / kara12345@nate.com |
|
|
[historio] Fondiĝo de la Komunista partio de Ĝoson (4)
|
<La lernejo de Moskova Internacia Lenin en la 1929-a estis Asiaj komunistoj: Hocximin, Bak Heon-jeon kaj aliaj>
Kian signifon la ĈoSon komunista partio havas en sia mallonga vivo ?
En la 17a de aprilo 1925, la ĈoSon komunista partio fondiĝis sekrete cxeestinte 19 komunistoj, kiuj reprezentis 120 partianojn el 5 frakcioj komunistaj. kaj ĝi decidis kelkajn sloganojn, sed malsukcesis adopti la partian platformon. pro malkonsentoj inter cxefrolaj frakcioj.
Por efike gvidi laboristajn kaj kamparanajn movadojn, kioj evoluiĝantaj batalante kontraŭ la ekspluato de la japana imperiismo kaj antaŭenigi la konstruon de la komunisma socio konkerinte kapitalisman socion, la fondo de la ĈoSon komunista partio estis neeviteble kaj urĝe postulita. sed ĝiaj fondiĝadaj kaj agadaj procesoj entenis ne malmultajn problemojn.
Unue, la partiecaj kunkurecoj kaj interbataloj inter komunismaj grupoj por la fondo de la ĈoSon komunista partio: la komunisma movado de Koreio sub la japana kolonia regado estis komencita de sub la kelkaj malgrandaj komunistaj grupoj, kiuj havis malsamajn organizojn kaj politikojn kaj samtempe ili rivalis unu al la aliaj fondi avangardan partion pli ol aliaj grupoj por pruvi ke sia grupo estas pli forta kaj talenta ol la aliaj.
Ĉar en tiama periodo, la komunisma movado de la tuta mondo estis gvidata de la Kominterno * , pli ĝuste pere de Rusio kaj tiam la Kominterno nur agnoskis nur unu organizon kiel reprezentanto de ĉiu unu lando el kelkaj grupoj.
Ĉi tia politiko de la Kominterno ardigis konkurson inter grupoj por nomiĝi de la Kominterno kiel la reprezentanto de Koreio kaj ĝi kaŭzis partiecajn interbatalojn senfruktajn, anstataŭ kunlaboro por la sendependiĝo de Koreio.
Due, kvankam 5 grupoj(ĉefe 3 grupoj-Societo Hŭajo, Societo Bukpung kaj Ŝanhaja frakcio) ĉeestis por la fondo de la partio krom ekskluzivite Societon de Junuloj en Seoul, kiu havis kompare fortan bazon amasan en Koreio, tamen tuj post la fondiĝo de la partio, aliaj grupoj forpelitaj el la partio pere de Societo Hŭajo kaj la partio nur iĝis la partio de Societo Hŭajo.
Kaj pro tio oni kritikas , ke la partio nur vidigis frakciecan agadon. kompreneble ni ne povas nei la frakciecan agadon de la partio sed samtempe ne devas tute nei la signifoplenan sencon de la partio en la radikalpartia historio de Koreio.
Trie, la manko de la politikoj de la partio. la partio ne povis decidi partian platformon kaj regulojn en la fondiĝa kongreso kaj komisiis ĝin al la centra komisiono de la partio kaj bedaŭrinde, la partia platformo de la partio ne povis adoptita ĝis la dissolviĝo de la partio.
Kompreneble ni ne povas diri, ke la partio neniajn politikojn havis, ĉar en la fondiĝa kongreso, la partio decidis kelkajn sloganojn de la partio jenajn; Unue, la partio devas subteni ĝeneralajn agadojn de popoloj(inkluzive profitoj de proletoj) kontraŭ japana imperiismo;
Due, la partio devas batali kontraŭ koreaj kaj japanaj kapitalistoj kvankam koreaj popoloj ne konsentas ĝin.
Kaj samtempe decidis 6 konkretajn sloganojn:Unu, batalu kontaŭ japana kapitalismo; Du, kunlaboru kun la Kominterno; Tri, daŭrigu la sendependigan movadon; kvar, organizu la grupojn de laboristoj kaj kamparanoj; kvin, disrompigu la DongJang ĈokSik akcia kompanion * ; ses, detruu la kristanismon. Kvar, la problemoj en la unuiĝa fronto.
Ekde sia fruatempo, komunistoj klopoids kunlabori kun la naciistoj. la sendependigo de la nacio estas la plej urĝa tasko de komunistoj. kaj post la fondiĝo de la partio, ĝi klopodis daŭrigi kunlaboron kune kun naciistoj kaj rezulte de tia klopodo, naskiĝis la Singanhui * en la 15an de feb.
1927 kaj en tiu grupo partoprenis ecx Societo de Junulo en Seoul, kiuj ne ĉeestis al la partio. sed oftaj ŝanĝiĝoj de altranguloj komunistaj kaj naciistaj de la Singanhui pro la perforta subpremado de japana imperiismo, ne longe poste nur restis dekstraj naciistoj en la organizo kaj la organizo perdinte orginan celon vole nevole devis dissolvita.
La Partio vivis ĉ. 4 jarojn(1925.4.-1928.8) kaj en ĝia mallonga ekzistado faris ne malmultajn erarojn pro kelkaj kialoj sed tamen ni devas ĝuste taksi ĝian kontribuon, kiuj estis plenumitaj en ege malbonaj kondiĉoj sub la subpremado de japana militismo kaj ŝtatperfiduloj.
Se ne estintus la senĉesa kontraŭ batalado de la partio, la sendependigo de Koreio pli malfruiĝintus.
-----------------------------------------------------------------------
* La Kominterno(la komunista internacio), kio estis fondita de Lenin en 1919, ĝi, instalante siajn branĉojn en ĉiuj landoj, kiuj havas komunistajn partiojn, klopodis konstrui socialismon pere de la proletaria diktatoreco kaj dissolviĝis en 1943.
* La DongJangĈokSik akcia kompanio estis konstruita en la jaro 1908, kiu celis forrabi bienon de koreaj popoloj kaj samtempe helpi agrikulturan enmigradon de japanoj al koreio. dum la japana regado en koreio, ĝi rolis ĉefan rolon por
* Shinganhui(1927.2-1931.5): la unuiĝa fronto, kiu estis fondita en la kunlaborado de naciistoj kaj socialistoj por la nacia sendependigo.
Kvankam en ĝi ne povis eviti malpacoj pro malsamaj finceloj sed ĝi faris gravan rolon en la japana imperiisma regado vekiginte popolojn ĉefe per kulturaj agadoj.
|
 Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr |
|
|
|
|