Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

LA Dek unua numero je 2005/3/3 
[Informo] Pri Paca solidareco de Esperanto !!



La celo de Paca Solidareco de Esperanto

Malpacoj senĉese okazas en ĉiuj anguloj de la terglobo kun diversaj kialoj sed bedaŭrinde la plejpartaj viktimoj de malpacoj estas virinoj kaj infanoj, kiuj neniom kulpas. la malpacoj ne nur postulas la sangon kaj suferegon de homoj sed ankaŭ ĝi perfekte deturas civilizacion kaj homecon, kiujn la homaro konstruis en kelkmiljaroj.


Ni, La Paca Solidareco de Esperanto(mallongigite PSE), kontraŭas ĉia-ajnan malpacon kaj invadon, kiuj estas perforte farataj por la profitoj de militistecaj kapitalistoj, ekstremaj naciistoj, rasa diskriminaciistoj kaj kontraŭ humanecaj.
PSE celas labori por la surferantoj kaj viktimoj de ĉiuj mapacoj, kiuj okazas en la tuta mondo, kaj samkiale PSE esperas solidarece kunlabori kune kun ĉiuj societoj kaj grupoj el la tuta mondo, kiuj havas samcelon kun ni.

La historieto de La Paca Solidareco de Esperanto

En la 25a de Aŭg. 2003, kelkaj esperantistoj, kiuj individue ĉeestis/as en socievoluigaj movadoj de S.Koreio, diskutis longjan horojn, pri kiu estis baroj en la movado kaj konsentis, ke la solidareca laboro donos pli sukcesplenan rezulton ol la individuoj. PSE naskiĝis tiel ĉi kaj vivas ĝis hodiaŭ atendante kunbatalantojn.

Kion faras La Paca Solidareco de Esperanto ?

Ni ne havas ĉefon nek respondeculon, nun nur laboras en inter-reto farante la monatan informujon "La Solidareco". por ĝi kelkaj skribantoj, kiuj siavole skribas artikolojn mem selektante temojn, laboras kaj Kara fine ornamas ĝin kun fotoj, kiuj helpas komprenon de legantoj kaj traktas komputilajn bagatelaĵojn tre penegajn.


PSE kunlaboras kun kelkaj societoj kaj grupoj precipe la pacamaj kaj kontrau militaj organizaĵoj kaj intencas prezenti esperanton kiel utilan armilon de nia komuna batalo, sed bedaŭrinde al ni mem mankas lingvokapablo pri Esperanto kaj sperto en internaciaj kunlaboroj.
PSE estas malfermita kaj ĉiam bonvenigos viajn kunlaboron, kritikon, admonon ktp.

kara(Koreio ) / kara12345@nate.com
[Fokuso] Vigla organizaĵo - de partio al NRO




* CGA(Counter-Globalisation Action) - NRO(neregistara organizaĵo)–

KGA(Kontraŭ-Tutmondiĝo Agado) http://cgakorea.org/)

CGA estas unu el gravaj organiĝoj, kiuj daŭrigas stratagadojn (inkluzive stratludadojn) por paco ĉiusemajne dum unu jaro. CGA estas nova NRO, kiu estis organizita kelkaj membroj de la Socia Partio en Koreio. La historietoj de CGA kaj la Socia Partio estas interese ligitaj al specifaj situacioj de sudkorea socia movado.

Tuj post la korea milito(1950-1953), SudKoreio estis sub la perforta regado de la diktatorecaj registaroj dum kelkdekjaroj ĝis la komenco de 1990 jaroj. La diktatoreco, precipe la regado de la militista diktatoreco ekde 1961, malpermesis ia-ajnan maldekstran partion.

Multnombraj maldekstruloj inkluzive komunistoj-partizanoj estis mortigitaj, kaj maldekstra movado en Sudkoreio estis subpremata dum longa tempo.

Kaj do, la unua laborista sindikato en Sudkoreio povis aperi nur en 1987, okaze de la disvolviĝo de laborista movado. La Socia Partio, el kiu plejpartaj nunaj CGA-anoj aperis, ironie estis konstruita 2001(komence ĝi estis konstruita kiel Junulara Progresa Partio en 1998) depost la kolapso de Sovetunio kaj eks socialistaj sxtatoj de orienta eŭropo

Ni havis mallongan intervjuon kun la Ĝ. sekretario de CGA, s-ro. Yong-man Her.

D: Kio estas CGA kaj kion vi faras?
R: Ni estas unu el NRO, kiu agadas ĉefe pri la kontraŭmilito kaj paco, ekologio-medio ktp.

D: Kian rilaton havas inter la Socia Partio kaj CGA? Kial kaj kiel vi organizis CGA?
R: Ni strebadis al la konstruo de progresema partio kaj faris ĝin en 2001.

Sed en 2002 la Socia Partio faris gravan eraron en la taktiko pri la organizo, koncentrante sian energion nur por akiri unu segxon en la parlamento.

Pro tio nia politikagado sxrumpiĝis. Krome, la decidproceso de aferoj estis fermiĝema kaj konspirema, do ĝi izolis plimulton da membroj de la partio, inkluzive estraron.

Tial, post la elekto de prezidento altiĝis en la partio la deziro de interna reformo, kaj nunaj membroj de CGA iniciatis ĝin.

Ni rekonis, ke ni devas venki tiajn tendencojn kiel potencoprenismon kaj sxtatismon, kaj renaskiĝi kiel nova partio, kiu kunlaboras kun diversaj partoj de socia movado.

Tamen, la internbatalo en la partio ne eblis, kaj ni malsukcesis sxanĝigi la partion. Ankaŭ, ni kritikis nin mem en tio, ke depost 1990 jaroj la tasko por fortigi la politikan potencon de popolo konverĝis al nur la konstruo de la progresema partio; en tio, ke ni ne akumulis la rezultatojn de nia partio-agado dum 5 jaroj. Tial, finfine ni decidis fari novan NRO.

D: Kiam vi estis organizata? Kaj kion vi faris ĝis nun?
R: Ni komencis prepari de la oktobro en 2003, kaj partoprenis en diversaj agadoj dum unu jaro, subtenante migrajn laboristojn, manifestaciojn por paco kaj ekologio-medio.

Post unu jara preparado kun praktiko, ni oficiale naskiĝis en la decembro 19 en 2004.

D: Kio estas ĉefaj principoj de via grupo?
R: Ni(CGA) nomas nin mem ˇ°Kontraŭ-Tutmondiĝo Agadoˇ±, t. e. ne simple ˇ°anti-globalisationˇ± sed ˇ°counter-globalisationˇ±.

Ni emfazas liberajn individuojn, kiu transsaltas sistemojn kaj organizaĵojn. Ni malaltigas organizaĵojn kaj altigas homojn(pli respektas homojn ol organizaĵojn).

CGA estas reto, kiu estas surbazita de aŭtonomeco.

Ni postkuras la solidarecon kun diversaj movadoj, kiuj havas diversajn vidpunktojn kaj enhavojn kontraŭe la tutmondiĝo de kapitalo; la solidarecon, en kio respektas diversaj movadoj unu alian,

Stela(Koreio ) / pshjisu@yahoo.com
[Insisto] Ne permeso de dungado, sed laborpermeso




La 24-an de februaro okazis manifestacio en Seulo, kiun ĉeestis transloĝitaj laboristoj el diversaj landoj, kiuj postulis nuligi la aĉn leĝon, kio malpermesas liberan laboron de translogxitaj laboristoj.


En SudKoreio iom antaŭe efektiviĝis la nova leĝo, kiu ege limigs laborkondiĉojn de transloĝitaj laboristoj, ekz. malpermeso de libera kaj laŭvola selekto de la laborejo, limigo de laborinda periodo en ĉiujaro, kiuj enhavoj nur helpas posedantojn ekspluati kaj subpremi al transloĝitaj laboristoj kaj ili vole nevole fariĝas krimuloj pro la aĉa leĝo.

Translogxitaj laboristoj laboras en SudKoreio kiel industria lernanto, dum la laborado ili ricevas malaltan salajron ekspluatate longan laborhoron, post la kontraktperiodo ili devas reveni siajn landojn, se ne, ili tuj farigxas mallegxaj loĝantoj.

Kian kulpon havas ili?

Por gajni pli da mono ol en sia hejmlando, ili tansloĝis al SudKoreio kaj ili tuj iĝis la vitikmoj de triviala kapatlaismo de SudKoreio, kiu nur ĉasas profiton sed ne komprenas la valoron de homoj.

En la hejmlandoj malriĉaj, ili ne povis vivteni kaj kontraŭvole devis transloĝi al pli riĉaj landoj por vivteni siajn familiojn.
Ankaŭ sudkoreaj laboristoj ne malmultaj jam spertis tiajn situaciojn antaux 20-30 jaroj.

Lastatempe, ni facile povas trovi transloĝitajn laboristojn sur stratoj, komprenebele ne nur en SudKoreio sed ankaux en multaj riĉaj landoj, kiuj vivis en tre malbonaj kondiĉoj kiel la 4 rangulo de la socio.

Ni devas manenmane kun labori kaj batali kontraux kapitalistoj kaj ĝiaj ĉashundoj.

 

kara(Koreio ) / kara12345@nate.com

[Novaĝo] Vivoj de fremdlandaj laboristoj en SudKoreio



<En la 27a de feb.ilia voĉo kaj slogano >

Kun la rapida evoluiĝo de sudkorea ekonomio, multaj fremdlandaj laboristoj, ĉefe el ĉinio kaj sudorientaj aziaj landoj, vizitas kaj laboras en SudKoreio por gajni pli da monoj ol en siaj landoj kiel koreoj faris tiel nur pli ol 20 jarojn antaŭe. jam ilia nombro superas pli ol 350 mil sed iliaj vivo kaj laborkondiĉoj estas tro mizeraj.

Kvankam plejpartoj el ili vere diligente laboras kaj harmonias en vivo kun sudkoreoj tamen multaj sudkoreoj ne nur kapitalistoj sed ankaŭ ordinaraj homoj taksas ilin kiel la 3a rangulo kaj ili vivas ekster la protekto de leĝoj. kaj aldone la ege forta unu nacieco de SduKoreio, ĝi sxajnas al mi kontraŭalilandismo(aŭ sxovinismo), kiun sudkoreoj tre fieras, pli malfaciligas akordiĝon sudkoreoj kun fremdlandaj laboristoj aŭ transloĝitaj laboristoj * .

En 17a de januaro 2005, 3 inaj laboristoj el Tajlando revizitis SudKoreion sidante sur rulseĝoj. ili laboris en iu malgranda kemia kompanio, sen kontraŭtoksaj labormasxinoj kaj vestoj. sciate, ke ili ne povas piediri pro toksiĝo, la posedanto de la kompanio sxtele igis ilin reiri al sxiaj landoj sen kuracado.

 Bonsxance, pro la helpo kaj klopodo de iu centro por tansloĝitaj laboristoj ili povis reveni SudKoreion kaj nun estas hospitalo kuracate sed pli multaj tansloĝitaj laboristoj ankoraŭ estas persekutataj kaj diskriminaciataj ne aliaj kialoj sed nur unu kialoj, ke ili ne estas sudkoreoj.

 

Ja mondo tre rapide unuiĝas, sed bedaŭrinde ankoraŭ multaj sudkoreoj iras malnovan kaj maljustan vojon.

Kiam ni iĝos vera membro de la homaro ? 

* Tiu ĉi vorto 'tranloĝita laboristo' entenas pli egalrajteccan signifon ol fremdlanda laboristo. ĝi parolas, ke ni ĉiuj estas laboristoj kaj nia nacieco ne povas kovri nian laboristecon.

Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr

[historio] Fondiĝo de la Komunista partio de Ĝoson (3)


Kelkaj grupoj, kiuj kunlaboris por la konstruado de la Cho Son komunista partio kaj aktivis en kaj ekster koreio por liebeigi sian patrujon de sub la japana perforta regado.

Ekster Koreio:

Sxanhaja frakcio de la GoRyo komunista partio: en la junio de 1918 konstruiĝis la socialista partio de koreoj en Havaropusk de Rusio. ili akcentis naciismecan movadon por la liberiĝo de sia patrujo. en la jaro 1918, konstruiĝis la provizora registaro de koreio en sxanhajo kaj ĉefo de tiu grupo I Donghui prenis ĉefministrecon kaj pro tio ili tansloĝis sian laborbazon al sxanhajo. en majo de 1921, ili malferminte kongreson de reprezentantoj, en kiu nur ĉeestis membroj de sia frakcio, konstruis la GoRyo komunistan partion kaj oni simple nomis ĝin 'Sxanhaja frakcio'.

Irkuĉka frakcio : unue konstruita kiel la branĉo de Bolsxeviki el koreoj en la 22a de januaro 1919. en majo de 1921, okaziginte la kongreson de koreaj komunistoj konstruis la GoRyo komunistan partion, kiu kontraŭ staras al la Sxanhaja frankcio en politiko. Irkuĉka frakcio rekte influata de Bolsxeviki kaj Kominterno kaj pro tio ofte konfliktas kun aliaj frakcioj dum la konstrua procezo de la Cho Son komunista partio.   

En Koreio:

Societo de Junuloj de Seoul : konstruita kunlabore de naciistoj kaj socialistoj en la 27a de januaro 1921. komence inklinis naciecaj movadoj sed poste akcentigiĝis sociecajn movadojn.

Bukpung(Nordventa) Societo : origine konstruita en januaro de 1923 ĉe Tokio de Japanio pere de koreaj studentoj favore al socialismoj, kiuj studis en Japanio. en komenca periodo sin nomis Societo Bukseong(NordStela). tiu ĉi grupo klopodis propagandi socialismon kaj eduki gvidantojn de laborista movado en koreio kaj por tio kelkfoje invitis japanajn socialistojn. 

Societo Hŭajo(Mardo) : konstruita en julio de 1923, tiama nomo estis Studsocieto de nova ideo kaj kiel nomo celis studi novajn ideojn precipe radikalajn ideojn. kaj por tiu celo, la grupo eldoni librojn, gazetojn. sed en novembro de 1924, sxanĝinte la nomon Societo Hŭajo(Mardo-K.Marx naskiĝis en la 2a tago de semajno) pli aktivis en agado ol antaŭe kaj faris cxefan rolon por la konstruo de la Cho Son komunista partio. 

kvankam tiuj cxi supre menciitaj grupoj naciistaj kaj socialistaj havas du ĉefajn batalcelojn; unu estis la liberiĝo de koreio de sub la perforta subpremado de japana militismo kaj la alia estis la liberiĝo de popoloj de sub la ĉiaj specaj subpremoj sed tamen iliaj fonoj kaj agadkondiĉoj ktp estis malsamaj kaj pro tio oftis malpacoj kaj konfliktoj kaj ĝi finfine kaŭzis la mallongan vivon de la Cho Son kominista partio.


Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.