Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

LA Deka numero je 2005/01/27

[Nun] La Stratludado por paco daŭras.

La stratludado por paco kaj kontraŭ milito komenciĝis en aŭgusto 2004, post kiam korea registaro sendis sian militstaron al Irako malgraŭ la kontraŭo de korea popolo.

Unue ĉi tiu agado havis la formon de unupersona kantado antaŭ la administraj konstrŭaĵoj de registaro, kaj poste la formon de grupaj ludadoj inkluzive ne nur muzikaĵojn, sed ankaŭ teatraĵojn(ofte senparolajn) sur diversaj stratoj en la centro de Seulo.

Ĉi tiu malgranda, sed entuziasma kultura batalo daŭras konstante ĉiun jaŭdan vespereon.

Je la 20-a de januaro, okaze de la inaŭguro de la usona prezidento Bush, oni havis la tutan manifestacion tagmeze. Kaj post tio, vespere kiam la temperaturo estis malpli ol minus 10 grado, la stratludado organizataj de NRO*-oj (neregistara organizaĵo) kuniĝis kun alia malgranda manifestacio de aliaj NRO-membroj, kiuj ĉiutage okazigas tiun manifestacion kontraŭ la konstruplano de la korea registaro por la rapidtrajna vojo tra la montaroj.

Tiu konstruado detruos ĉirkaŭaĵon – montarojn, valojn, protektindajn vestojn (trito ktp ktp). Fakte, unu budhisma monahxino daŭrigas malsatstrikon jam longan tempon, kaj do ŝia vivo nun alvizaĝas al la danĝera stato.

Inter partoprenantoj, kiuj kontraŭas la detruado de la medio kaj subtenas la monahxinon, troviĝis geknaboj kun iliaj patrinoj aŭ patroj.

Sekvis la stratludado, kiu enhavis unu teatrajxon por la mortigitaj soldatoj en Irako. Dum la stratludado kelkaj muzikaj grupoj kantis por paco kaj kontraŭ milito.

Inter ili, unu grupo, kiu ekkomencis lerni Esperanton antaŭ mallonge, laŭte kriis al la homoj en Esperanto: “Ni amas pacon! Ni amas vin!” En la fino de la stratludado oni havis malgrandan ceremonion, amatornivele prunteprenitan de korea sxamana rito, por kondolenci Bush. Partoprenantoj fermis la stratludadon, dancante kune kaj dividante la manĝaĵojn, en kio aperas trajto de komunuma kulturo.

*NGO: ne- registara organizaĵoj, tamen tiam kolektintoj estis preskaŭ paco-ativuloj.

- dancante sloganon "Anti-milito"


Stela(Koreio ) / pshjisu@yahoo.com

[Fokuso] Internacia solidareco

 

Mi estas postmilita bebo. Postmilita rilate al la Dua Mondmilito. Mi mencias tion nur, ĉar intertempe la kapitalo bezonis plurajn aliajn konfliktojn por ne perdi la potencon kaj por povi teni la absolutan regadon super la monda ekonomio.

Mi do naskiĝis post la Dua Mondmilto kaj povis sperti la manieron uzatan de la granda kapitalo por - guton post guto, paŝon post paŝo - endormigi la laborantan klason, la salajrulojn en la tuta mondo.

Dum mia junaĝo ekzistis klasbatala sindikatismo ; ---- nun bedaŭrinde la sindikatismo plene sanĝiĝis al perilo inter la postuloj de la laboristoj kaj tiuj de la estroj. Jes, bedaŭrinde, tro facilanime la sindikatoj akceptas proponojn de la kapitalo kaj tiel perfidas la postulojn, la rajtojn eĉ de la propra membraro.

Montriĝas, ke por strukturoj kiel sindikatoj, kiuj katenas sin al la lokaj grupoj, ne eblas pensi nek agadi monde. La sorto de kolegoj el foraj landoj ne tusas iliajn animojn, ĉu nur pro la fakto, ke tie ili ne povas gajni salajron aŭ ne havas aŭtoritaton ?

Nur la propraj membroj, tiuj, kiuj kotizas, povas nuntempe fari mildajn postulojn, ĉar se la batalo vere akras, la sindikatoj ne plu havas respondojn por la surtabligitaj problemoj.

Granda problemo estas, ke la plejmulto de la laboristaro ne komprenas, ke nur monda solidareco povas protekti la proprajn enspezon kaj vivkvaliton. Kie antaŭ 50 jaroj laboristo estis homo, kiu revenis hejmen tute polvokovrita, malpura kaj fizike tre laca, la plej multaj laboristoj el la 21-a jarcento puŝas nur butonon por funkciigi robotojn, komputilstiratajn maŝinojn.

Maŝinojn, kiuj kaŭzas pro falsa socia ordo la maldungon de miloj kaj miloj da homoj. Eĉ pli, nia laboristo ne plu ŝatas la vorton laboristo, sed kun la helpo de ĉefoj, la veraj lakeoj de la kapitalo, ili kreis por si mem novajn titolojn.

Ankaŭ vortoj kiel klasbatalo iĝis por ili ia malpreciza indiko pri historia afero, kiun oni nepre volas forgesi. Demagogoj kiel Ronald Reagan kaj la "fera ino" Margaret Thatcher instruis nin, ke ni ne estas la malamiko de la kapitalo, sed parto de ĝi, eĉ pli, partneroj en la malbono.

Estas bedaŭrinde, ke ili almenaŭ parte pravas. Ni tro ofte agadas kvazaŭ ni estas partneroj de la kapitalismo. Ĉu ni okcidentanoj ne kunkulpas kun la kapitalismo pro la subpremo kaj ekspluatado de la 3-a mondo ?

Ja la fakto, ke ekzistas vortoj kiel 3-a mondo devas pensigi nin pri tio, kion ni nun faras. Evidente ni havas niajn gravulojn, la tiel nomatajn estrojn de sindikatoj kaj politikaj partioj.

Eĉ en strukturoj kiel "neregistaraj organizoj" ekzistas la iluminataj pensuloj, al kiuj ni alkroĉas nin por montri nian progresemecon, nian revoluciemon, nian batalpretecon kontraŭ la malbono. Sed fakte ! Kiom progresemaj ni vere estas ? Nun, kun la ĉiam pli rapida evoluo al mondismo, la kapitalismo eĉ pli ol iam antaŭe profitas de la diverseco de la lingvo-nivelo.

Granda problemo estas ne la fakto, ke dank' al pozitiva evoluo ankaŭ la infanoj de laboristoj povas studi ĉe universitato, sed ke ĉi tiuj posteuloj de la klasbatalanto perdas la ligon kun la iamaj bataloj de la gepatroj kaj geavoj.

La gefiloj de la proleto iĝas kleraj sur la nivelo de la malamika klaso, kaj komencas uzi la saman retorikon kiel la ĉefoj de la kapitalismaj potencoj. Granda parto de la dungitaro iĝas pli kaj pli izolita, kaj unu el la problemoj, kiuj kaŭzas ĉi tiun izoliĝon, estas la lingvo.

La memevidenteco, per kiu nun multaj homoj uzas la anglan, estas unuflanke laŭdinda, sed aliflanke trista fakto. Kiel mi ĵus diris, ekzistas malsama nivelo de lingva regado ce diversaj homgrupoj. Kleraj homoj povas esprimi sin pli ŝike kaj certe antaŭ la okulo de la televido ili ĉiam gajnas la favoron de la spektanto pro sia elokventeco. Sed kion ni nun konstatas ?

La kapitalisma forto pli kaj pli altrudas al ni iun "universalan lingvon". La lingvo de la potenco en la 21-a jarcento estos, certe dum la unuaj 50 jaroj, la angla, same kiel dum la unuaj 50 jaroj de la antaŭa jarcento la franca estis la favorata lingvo de la monda potenco, de la kapitalo kaj la ekonomio. En la antaŭa jarcento ĉi tiu lingva hegemonio ne tiel premis kaj ĝenis kiel nun.

La mondo ĝenerale ne estis multe pli granda ol la propra vilago kaj dank' al (aŭ fakte malgraŭ) la potencoj, ekonomiaj kaj ekleziaj, la laboranta klaso jam kontentis, ke ĝi povas gajni monon por aĉeti buterpanon. Pere de gazetoj, radio kaj precipe televido, ĉiuj homoj en iu ajn loko en la mondo povas spekti tion, kio okazas en la mondo.

Oni ne plu devas vojaĝi al Ĉinio por vidi rizkamparon aŭ al Kubo por vidi kiel kreskas bananoj. Ĉion ni povas "gustumi " sur nia eta ekrano. Eĉ la plej granda idioto komprenas, ke ni pro malgrandiĝanta mondo havas nepran bezonon je internacia komunikilo.

Ankaŭ la potenco propagandas tion al ni. Evidente ni povas fari mem nian elekton, sed kiel tiom ofte okazis dum la klasbatalo, ni elektas la facilan vojon kaj ni senpripense akceptas, ke la altrudita lingvo de la mondpotenco estu nia universala lingvo.

Ni ĉiuj komencas uzi la anglan. Kial la angla, mi demandas min ? Aktivuloj en sindikatoj scias kiel malfacile estas dialogi kun estroj pri la plej ofte malfacilaj temoj. Kiel jam dirite, la estroj kutime profitas jam de la lingvosperteco, kiun ili akiris dum studado, sed krome ili nun profitas, uzante fremdan lingvon.

Sub sildo de internaciismo ili komencas uzi la anglan, evidente nur kiam partoprenas en la diskuto iu eksterlandano. Kaj jen, karaj amikoj, diru mem, kiu granda entrepreno ne havas iun ligon kun eksterlando ? Preskaŭ ĉiuj havas, ĉu ne ?

Mi bone memoras, kiel antaŭ iom pli ol 20 jaroj ni kunvenis en rondo de sindikato. La prezidanto de la kunveno anoncis viziton de hinda entreprenisto, kiu venis por proponi ekstarti novan komercon, por kiu li bezonas plurajn dekojn da laboristoj.

Ĉi tiu persono alparolis nin en la angla kaj eĉ ne 10 procentoj de la reprezentantoj el la sindikato komprenis, pri kio temas. Ili sidis tie kiel idiotoj, ili devis akcepti, ke en propra vilaĝo ili devas aŭskulti homon, kiu ne havas la respekton paroli la lokan lingvon aŭ minimume faras al si la penon zorgi pri bona traduko, kiun li, kiel montrigis poste, tre facile povintus pagi.

Mi apartenis al la eta grupo, kiu komprenis almenaŭ kelkajn frapfrazojn, sed mi komprenis ankaŭ, ke tio, kio okazis, estas nia estonteco, la nova sorto de la laboristo. Oni alparolas nin en lingvo, tre malfacile lernebla, altrudata de iu komerca potenco, de la kapitalismo.

La novliberala sistemo, kiu ekspluatas nin, kiu misuzas nin dum la tempo, dum kiu ĝi bezonas nian laborforton, kaj kiu sammomente maldungas nin, kiam ĝi ne plu konsideras nin utilaj, elektis por ni nian internacian komunikilon, jen fakto.

Terure estas, ke la sindikato postkuris senpripense la estrojn. Kion mi neniam komprenis, estas, ke laboristoj simple akceptas la ordonojn de la estroj, eĉ kiam ili ordonas, ke ni perfidu nian propran hejman lingvon kaj anstataŭigu ĝin per la preferata de la kapitalo, de la potenco, de estro.

Ĉu ni laboristoj estas vere tiel ŝafaj, ke ni senproteste akceptas tion, aŭ ĉu eble mankas al ni alternativo ? / En la komencaj jaroj de la 20-a jarcento, kelkaj uzantoj de la universala lingvo Esperanto, lingvo iniciatita en 1887 de Lazaro Zamenhof kaj disvolvigita en la posta tempo pro la kolektiva lingva praktiko de la uzantaro, decidis, ke ne havas sencon uzi Esperanton nur por amikaj babiloj sur la bazo de neŭtraleco.

Kio signifis, ke ĝis tiam homoj plej multe uzis Esperanton precipe por komunikiĝi inter amikoj, sen tuŝi politikajn temojn. Dum la Unua Mondmilito la 'neŭtrala' masko tamen multfoje falis desur la vizaĝo de multaj el tiuj esperantistoj, kiam ili metis Esperanton je la servo de la respektiva nacia reganta klaso, disvastigante per tiu lingvo ĝian militpropagandon.

Kio estas via celo, kial vi nepre volas disigi laboristojn el diversaj landoj ? Kial vi intencas krei malamikecon inter homoj de malsama deveno ? Kaj plej strange estas, ke la sufesrantoj de la ekstremdekstra idearo, la salajruloj, kun buŝo malfermita aŭskultas la parolojn de ĉi tiuj friponoj, la vortojn de tiuj, kiuj celas nur rompi la mondan solidarecon.

Mi ne komprenas, kial la radio kaj televido, eĉ la gazetaro ne donas la saman spacon kaj gravecon al pensmanieroj, kiuj unuigas la salajrulojn, kiom al la malamikoj de la laboranta klaso, la ekstremdekstrularon ?

Mi volas per tio esprimi, ke la informado, kiun gazetoj, radio kaj televido donas al ni, - vivas sub la premo de la sama klaso, la kapitalista, kiu ekspluatadas la laboristaron.

Devas esti klare, ke ni, se ni volas havi ĝustan informadon, ne nur pri la sorto de niaj samlandanoj, sed precipe pri la kolegoj en foraj landoj, devas alkutimiĝi al internacia pensmaniero kaj agado, al uzado de internacia komunikilo.

Nur tiukaze internacia solidareco povos esti kreita. Mia lasta demando do estas tiu : "Kion ni elektu, la internacian imperiisman lngvon, kiun altrudas al ni la socia kapitalisma sistemo, kiu ekspluatas nin, aŭ la alternativon Esperanto, kiun ni elektis laŭ propra decido ?"

- Prelego farita en novembro 2003 dum la Eŭropa Socia Foumo, en la SAT-sidejo, pri kiu s-ro JAKOVO ŜRAM, kiu prezidanto P.K. de SAT, volonte akceptis nian eldonon en la Solidareco, ni devas mallogigi kelkajn alineojn pro la longego,sed baldaŭ eldonota el la libro.

-JAKVO ŜRAM(Belgio) / jakvo@mac.com

[Novaĵo] SEKSA DIVERSECO !!!

<Gesamseksemuloj estis malakceptita en Rio Por SEKSA DIVERSECO 10/12/2004>

La lastan merkredon, la 08an de decembro, estis malakceptita en provinco Rio de Janeiro per 30 voĉoj kontraú 6, leĝo-proponon 717/03, verkitan de provinca deputito kaj protestanta pastoro, S-ro Edino Fonseca (PSC - Sociala Kristana Partio).

La leĝo-projekto proponis utiligon de publikaj rimedoj por la kreado de centroj por "resaniĝo" de samseksemuloj cele igi ilin aliseksemulojn. Leĝ-propono antaúvidis destinon de rimedoj al "religiaj asocioj" por disvolvi tiajn programojn.

Tia anakronisma kaj antaújuĝema propono vekis indignon ne nur de samseksemaj grupoj, same kiel de diversaj organizaĵoj de la civito.

La 07an de decembro, antaú-tago de la balotado de la leĝ-propono, publika protesta ago arigis pli ol 40 asocioj ligitaj al homaj rajtoj kaj GLBT'j (Gejoj, Lesboj, Ambaúseksamuloj kaj Transgenruloj) antaú la sidejo de ALERJ (Leĝodonanta Asembleo de provinco Rio de Janeiro) cele premi deputitojn por ke ili ne voĉ-donu por la leĝ-propono.

- alkroĉita de http://midiaindependente.org/eo/green/feature/archive3.shtml


Kara(Koreio) / kara12345@nate.com

Fondiĝo de la Komunista partio de Ĝoson (2)

 

La Politikecaj baptoj de la Bolŝevika Revolucio de Rusio kaj la 3·1 sendependiga movado de koreaj popoloj naskigis diversajn komunistajn grupojn en kaj ekster koreio.

Rusio estas loko kie naskiĝis komunistaj grupoj de koreoj plej unue pro ŝia najbareco de koreio. * jam ekde la fino de 19a jc. ne malmultaj koreoj tranloĝis al Manĉurio kaj landlimaj urboj inter Ĉinio kaj koreio kaj ĉirkaŭ Bladivostoko de Rusio, kiuj situas ne tre foraj de la de koreio, evitate de perfortaj subpremoj de fremlandoj, ĉefe el Japanio. pro la proksimeco de Rusio kaj Ĉinio, ili rekte spertis kaj vidis sin mem rusan revolucion kaj revoluciecajn ŝanĝojn de Ĉinio kaj pli plue ol la radikalistoj, kiuj agadis en koreio, povis organizigi komunistajn grupojn. 

 Je la fino de 1920, en la ekstrema oriento kaj siberio de Rusio jam grupiĝis pli ol 16 komunistaj grupoj el koreoj. kvankam iliaj platformoj ne estis samaj tamen ili solidarece kontraŭbatalis kontraŭ japana invadanto en diversaj manieroj. 

 En la aprilo de 1918, iniciatite de S-ro Li DongHoi kaj aliaj socialistoj koreaj konstruiĝis la Socialista Partio de koreoj kaj ĝi iom post iom larĝigis sian agadkampon kunlaborante kominterno.

Poste ĉar ĝia ĉefo Li DongHoi estis nomita kiel ĉefministro de provizora registaro de koreio en shanhajo de Ĉinio, ĝi tranloĝis sian agadkampon kaj kreis novan partion la komunista partio de koreoj(Goryo komunista partio) en majo de 1921.  Aliflanke, en januaro de 1920, ĉe Irkuĉk de Rusio fondiĝis la Goryo komunista partio, samnomata kiel de la shanhaja, sed ĝi estis apartenita al Rusa komunista partio.

Pro tio oni nomis la unuan kiel la Shanhaja sekcio kaj la alian kiel Irkuĉka sekcio. tiuj ĉi du Goryo komunistaj partioj senĉese klopodis fondi avangardan partion en Koreio. kvankam ili ĉefe agadis en Ĉinio kaj Rusio tamen ilia fincelo estis la sendependigo de koloniita koreio el sub la japana perfota imperiisma regado kaj konstrui socialisman registaron en koreio.  

 Kompreneble ekzistis kelkaj malsamaj politikoj inter 2 partioj, sed ĝi ne estis grandaj diferencoj kiel platformo kaj linioj, nur estis malgrandaj kaj negoceblaj kiel pri la partnero de unuiĝa fronto. sed tiuj ĉi malgrandaj diferencoj ne povis obstakli ilian kunlaboron por sia komuna celo.   

En Rusio la socialista partio de koreoj kaj la Goryo komunista partio strebadis por konstrui avangardan partion en koreio sub la intimeca kunlaboro kun la kominterno sed ju pli ilia kunlaboro multiĝas des pli multiĝis kontraŭstaroj, disputoj ktp inter 2 partioj kaj pro tio ili perdis kredon de socialistoj, kiuj batalas en koreio.  

 Kaj en tiu ĉi tempo komencis fondiĝi ne malmultaj grupoj publike en koreio. kelkaj grupoj, la mutuala societo de Ĝosun kaj la unuiĝo de koreaj junuloj ktp enmembrigis tutlande laboristojn, kamparanojn kaj junulajn grupojn. en tiaj ĉi grupoj konkubis diversaj frakcioj ekz. naciisutoj, anarkistoj, socialistoj ktp. samtempe, laŭ vice fondiĝis kelkaj organizoj ekz. la Junula asocio de Seoul(1921), la Bukseong(Norda stela) asocio(1923), la Novidea studa asocio(1923), la Ĝoson labora partio(1924).

Ili surface ornamis sin mem je la nomo de studasocio pri ideo, sed ili respektive havis siajn komunistajn grupojn neleĝajn. (Daŭrigota)

dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.