Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 /

 

LA Naua numero je 2004/12/30
[Nun] "En la mondo ankoraŭ estas konfliktoj"

Denove nun jaro pasis, kaj kiel kutime, ni rigardas tiun pasintan tempon. Dum la jaroj, ni eldonis " La Solidareco", retgazeton, en kiu ni ne volas ekzameni ĝin, laŭ la politikaj aŭ sociaj faktoj sed laŭ la vidpunkto de nia afero.

La plej ĉefa rezulto de ĝisnuna porpaca agado de la esperantistoj estas la fakto, ke PSE( Paca Solidareco de Esperanto) intime ligiĝis en diversaj esperantistoj kaj enlandaj NEesperantistaj aktivuloj de Pacmovado kaj organizaĵoj.

Tiu fakto havas tre grandan signifon kiel por fruktodona porpaca movado de PSE, sed la bedaŭrinda afero, estas ke nia gazeto " La Solidareco" ankoraŭ ne maturiĝita de la realeco aŭ esperantujo.

En la mondo ankoraŭ ekzistas malpaca kaj milita lando, vualigite pacvizaĝon, tieaj aferoj fojfoje okazis en la mondo. Nun eĉ Buŝi ĉefe de Usona imperiismo ankaŭ krias malfermante grandan faŭkon pri "paco" dirante ke " Usonaj armiloj ne estas provokantaj" ke "Usonaj armeoj estas por paco" ke " pactrupoj anstatŭ ne okupaciaj armeoj".

Ne eblas defendi la pacon ne kondamnate la barbaran, nepravigeblan agreson de la Usona imperiismo. Necesas al ni preciza fakto de la milito por sciigi ĝin pli proksimiĝanta al la hodiaŭaj deliroj.

En Irako ankoraŭ ne finiĝis konfliktoj kaj pli kaj pli komplikiĝis en malnodebla fadena bobeno. Homo preskaŭ amas pacon. Ankaŭ ni, esperantistoj, deziras al tia mondo stabilan pacon.

Sed ni ne estas tiel naivaj, ke nur ebleco de interkompreniĝo povas solvi ĉiujn kaŭzojn de la konfliktoj, tamen ni firme kredas, ke sen ebleco de interkompreniĝo pli facila kaj senmiskomprena, neniu konflikto povos solviĝi pace.

kara(Koreio ) / kara12345@nate.com
[Fokuso] Zajtun ! Revenu !! Hejmen !!!


Je la 11a kaj 3/4 kvaronoj de la 16an de decembro, okazis subita manifestacio en la centro de Seulo, kiu kontraŭis la plilongigon de garnizonado de Zajtun en Irako, en kiu tagon post tago akriĝas malordo.

Tiu ĉi manifestacio celis kontraŭi al nacia parlamento, en kie paralmentanoj estis planita pasigi la artikolon, kiu permesos la longigon de garnizonado de Zajtun.

La artikolo estis submetita de la rulanta partio, ĉiuj 4 manifestaciintoj, inaj membroj de persekutantoj, kiuj persekutis S-rojn Bush, Blair kaj No MuHjon sudkorea prezidento al la popolara korto, asertis, ke Zajtun Revenu, ni ne povas konsenti la garnizonadan plilongigon de Zajtun ĉar la unuflanka invado de Usono al Irako neniom garantias la buĉadon de usona armeo al irakoj.

Sed bedaŭrinde, policoj tuj arestis ilin nur post 20 minutoj de la komenco de la manifestacio.

La popolara korto, kiu persektis 3 supremenciitajn homojn kiel militkrimulo, okazis 5 tagojn de la 7~12a de decembro. la juĝistaroj rekomendis al Bush, Blair kaj No MuHjon, ke tuj haltu la okupadon kaj masakradon de Irako kaj tuj hejmeniru.

*Zajtun signifas Olivon en araba lingvo, kiu antaŭ parolas 'Paco'n


Arba(Koreio) / frework@hanmail.net

Abolu la leĝon de ŝtata sekureco !!!


La 5-an de decembro, okazis la manifestacio, en kiu ĉeestintoj unuvoĉe postulis la aboligon de la leĝo de ŝtata sekureco, ĉeestinte ĉ. 10 mil homoj en la strato, kiu situas ĉe la kontraŭa parto de la sudkorea asemblejo.

Kvankam prezidento kaj rulanta partio fanfaronis aboligi la leĝon ĝis la fino de kuranta jaro, tamen frontite de la dua granda partio konservativa kaj dekstrega nenion povis fari.
Kia estas la leĝo de ŝtata sekureco ? kion ĝi rolas en nuntempa SudKoreio?

La leĝo naskiĝis en la decembro de 1948, nur post 4 monatoj de la fondiĝo de SudKoreio por subpremi progresemulojn. Sed bedaŭrinde la enhavoj de la leĝo preskaŭ kopiis la enhavojn de la leĝo de la konservado de la publika ordo de japana koloniismo en koreio. Pro tio la leĝo denaske enhavis ĝiajn limojn ekz. kontraŭ nacieca, dekratieca ktp.

Kvankam diktatorecaj prezidentoj kaj registaroj pasintaj ĉikanis, ke la leĝo rolis kiel defendilo de libera demokratio kontraŭ la intrigo de NordaKoreio, kiu celas komunisman unuigon de Koreio, sed tamen ĝis nun ĝi nur servis diktatorecajn kaj kontraŭ-demokratajn prezidentojn kaj ĝiajn skevantojn subpremegante progresemulojn, laboristojn, studentojn, minoritatojn sociajn ktp.

Pli ol duonjarcenta senĉesa batalado de popolamasoj kaj diversaj societoj kontraŭ la aĉa leĝo kaj ĝiaj subtenantoj, ordinaraj civitanoj iom post iom kompreniĝis pri la aĉeco de la leĝo kaj samtempe dank’al la demokratiiĝo de SudKoreio, elektiĝis pli demokratiecaj prezidentoj kaj
rapidiĝis la procedo por aboligi la aĉan leĝon.

Jam delonge UN kaj multaj societoj homrajtaj de la tuta mondo proponis al sudkorea registaro aboligi la aĉan leĝon sed pasintaj registaroj ne aŭdis la proponon ĝis nun.

Kaj finfine ĉi jare rulanta partio submetis al nacia asembleo la novan leĝon, kiu anstataŭos la aĉan leĝon, sed dekstraj societoj kaj konservativa opozicia partio, kiuj ĝuis la aĉecon de la leĝo fortege kontraŭis-as aboligon de la leĝo ankaŭ manifestacias mobilizante maljunulojn kaj kristanojn*, kiuj malkomprenas progresemajn kaj demokratiajn ismojn. Sed problemo estas, ke ili nur kontraŭas la aboligon de la leĝo sed neniam submetis aliajn solvmanierojn.

Post la grandskala manifestacio de la 5-a de decembro, kelkdekaj homoj senharariginte fastas antaŭ la pordego de la nacia asemblejo postulante tujan nuligon de la leĝo.

La sukceso aŭ malsukceso de la aboligo de la aĉa leĝo nur dependas la forteco de nia batalado. Jam multaj homoj suferadis-as pere de tiu ĉi aĉa leĝo kaj se ni ne forigos ĝin ni kaj niaj posteuloj ankaŭ punontos per ĝi kaj ni devos vivi katenite de la liberoj de pensado kaj pacienco.

Krom la senĉesa batalado, neniu donacos al ni finfinan sukceson!!!
Nuntempe ĉ. 600 manifestacis fastante, kelkcontoj el ili jam daŭras fsti pli ol duonmonaton, laŭ la strato, kiu estas antaŭ la nacia asembleo.

*SudKoreio estas unu el malmultaj landoj, en kiuj rapidege evoluis la kristanismo. ĝiaj preĝejoj kelkaj havas pli ol kelkdek milojn da kredantoj.
Multaj el ili blinde subtenas perfortan politikon de Usono kaj subtenas konservativan ideologion eĉ ultre dekstrulecan.

Dekmil(Koreio) /p1891@yahoo.co.kr

Fondiĝo de la Komunista partio de Ĝoson

 

Kiel skribite antaŭe, post la 3.1-a movado por la sendependigdo de Koreio desub la sbupremego de japana imperiismo, koreaj popoloj konsciiĝis, ke la naciismo malkapablas savi sian nacion kaj ili klopodis trovi novan ideon, kiu kapablasforigi japanan imperiismon el Koreio. kaj tiam socialismo iom post iom anstataŭis naciismon en la koroj de koreoj.

Precipe la Bolŝevika Revolucia de Rusio, okazita en 1917 kaj ĝia mensa apogilo 'socialismo' forte kaptis koreojn. Oni simple mencias, ke la memdecido-rajto de popolo de Woodrow Wilson, usona prezidento, estas la ideeca fono de la 3.1-a movado, sed la Bolŝevika Revolucio de Rusio kaj la memdicido-rajta tezo de Lenin, kiu estis publikigita pli antaŭe ol la Wilson donis pli fortan influon al koreoj.*

Ni povas konfirmi ĝin en multaj paroloj de tiamaj aktivuloj kaj dokumentoj. en la 2.8 sendependiga proklamo, kiu estis publikita tuj tuj antaŭ la 3.1-a movado en urbo Tokio de Japanio pere de koreaj studentoj, kiuj studentis tiam kaj tie, la proklamo mencias, ke "Rusio jam forĵetis militisman ambicion kaj konstruantas novan ŝtaton sur la bazo de la justeco kaj libero...."

Kaj S-ro Bak EnSik priskribis la emocion kaj anticipon pri la Rusa Revolucio en sia verko jene: "la Rusa Komunista Partio, hisante ruĝan standardon, faligis cezarismon kaj donacis la liberon kaj egalrajtecon al popolo kaj proklamis la liberon kaj memdecido-rajton de ĉiuj nacioj.

la ekstrema invadanto en pasinteco ŝanĝiĝis ekstreman respublikiston. tiu ĉi fariĝis la unua signalo de la monda rekonstruiĝo."

Sub la kolonia regado de japana militismo, Socialismo, influate de internaciaj kondiĉoj jenaj :Rusa Bolŝevika revolucia kaj la internacia revolucia movado, kiu ekis post la unua mondmilito kaj la konsciĝo pri la Memdecido-Rajto de Popolo ktp kaj aldone kelkaj naciaj kondiĉoj ekz. perforta subregado de jajpana militismo kaj per tio kaŭzitaj akriĝoj naciecaj kaj klasecaj kaj fine altiĝo de politika konscio de popoloj, enkondukiĝis tra la amaskomunikiloj kaj libroj tradukitaj koree pere de studentoj, kiuj studis en evoluitaj landoj.

Tiam ne malmultaj periodaĵoj surigis historian materialismon, revoluciecan registaron de sovietunio kaj ĝian gvidanton Lenin. la Dong A tagĵurnalo 73 foje aperigis la agadon de Lenin kaj la Bolŝevikan Revolucion je la titolo de 'Kiu estas Nikolai Lenin ?'

En la 3a de junio ĝis la 31a de aŭgusto de 1921. influate de tiaj ĉi sociaj atmosfero kaj 3.1a sendependiga movado, kelkaj naciistoj kaj inteligentoj, kiuj komprenis, ke ili povas nenion por la sendependigo de sia patrolando, akceptiĝis socialismon, marksismon-leninismon, kaj anarkismon ktp.

Sed pro la severeco de subpremego kaj gvatado de japanaj policoj kaj la feŭde
caj rilatoj siaj, la komencaj movoj de koreaj progresemuloj nur ekis sur la bazo de samaj regionaj kaj lernejaj kaj amikecaj fonoj de ĉeestantoj.

Antaŭ kaj malantaŭ la jaro 1920, jam ekzistis kelkaj frakcioj nomataj Seoul, Shanghai, Irukuĉk, ML ktp. kaj tiuj ĉi frakcioj estis organizitaj ne laŭ la samo de siaj politikoj sed laŭ la samo aŭ la nabareco de regionoj kaj lernejoj. kompreneble ĉi tiaj tendencoj kaŭzigis malbonajn rezultojn al la movado, sed laŭ la vido de tiamaj severaj kondiĉoj ĝi ne estis eviteblaj.

* ‘la Memdecido-Rajto de Popolo’ de Lenin kaj Wilson estis publikitaj preskaŭ samtempe. Lenin publikis ĝin en la nomo de "la Tezo pri la Socialisma Revolucio kaj Memdecido-Rajto de Popolo" en la komenco de 1916 kaj Wilson en la komenco de 1918.


dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.