|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / 39 /
40 / 41 / 42 /
43/ 44/ 45 / |
LA Sepa numero je 2004/10/28
|
|
|
|
[Insisto] "Kio
mortigis mian filon?" |
-
Mi
ne povas forgesi mian unuan impreson de li, tiun, kiun mi
ricevis, kiam li per grandaj paŝoj envenis la prelegejon.
Por usonano li estis malgrandstatura, sed li iris per grandegaj
paŝoj, kaj lia tiu aspekto, vestita en paliĝinta nigra
ĉemizo, de kiu pendis ĉirkaŭ dek butonoj, estis
tre malsama al tiu, kiun mi atendis, tiu de malĝojiĝinta,
malgrasiginta patro. Li klare aspektis multe pli kiel aktivulo,
kiu agadas, kiel kontraŭmilita movadano ol kiel patro
de la Nick Berg, kiun ni konas.
 |
"Mi
filo estas ŝafo, oferita pro la agaĉoj de Buŝ,"diris
Michael Berg. Li difinis "teroron" kiel nenion alian
ol la timego, kiun sentas la infanoj de Irako kontraŭ bomboj.
Tio signifas, ke li konsideras, ke eĉ la fakto, ke Alkaida
mortigis Nick Berg, estas sekvo de tia teroro. De lia tiu intenca
daŭra emfazado de tiu punkto, facile videblas kiom multe
li volas sciigi al ĉiuj senkaŝe la veron kaj la tragedian
mizeron de la milito kaj tiel elvoki la kunsenton de ĉiuj
pri tio. |
Tiu mesaĝo
de Michael Berg devus esti tre grava por tiuj koreoj, kiuj pensas,
ke la murdo de Kim Seon-il estis venĝo en la kunteksto de
naciisma aŭ religia antagonismo, kaj ankaŭ por la korea
registaro, kiu elektis sendi koreajn soldatojn por subteni la
teroron faritan de Buŝ.
"La
milito ne estas respondo." Post la morto de sia filo li pendigis
tiun sloganon antaŭ la domo. Sekvantan matenon la sama slogano
pendis antaŭ kvin aliaj domoj. Tiamaniere li esprimis sian
indignon per rekta ago. La kontraŭmilita movado devas komenci
de tia esprimado de siaj sentoj, por ke la mondo fariĝu tia,
kian ni celas, por ke la kontraŭmilita pacomovado venku.
"Se
estas ŝanĝo, kiun vi volas, vi mem fariĝu tiu ŝanĝo."
Li tiel asertis, ke ni devas rekte agadi sen perforto same kiel
faris Gandi kaj Martin Luther King. Kaj li laŭte kriis multajn
fojojn "Agu nun!" kaj per tiu emfazo
de la vorto "Nun!" injektis forton
en multaj el la aŭskultantoj. "Nun stariĝu,
nun agu!" por forigi ĉiujn kialojn de milito
en la mondo. Tio estas lia mesaĝo. En la prelegejo kun 800
sidlokoj, ĉiuj okupitaj, la aplaŭdo de la stariĝinta
aŭskultantaro sonis laŭtege.

|
kara(Koreio ) / kara12345@nate.com |
|
|
|
|
[Historio] La
Historio de la radikala movado de Korea Respubliko |
Ekde
tiu ĉi numero, mi skribos pri la historio de la radikala movado(samtempe
radikala partia movado) de Korea Respubliko.
mi ne scias, ke ĝis kiam ĝi daŭros ĉar ĝi
estos tre malfacila tasko pro ĝiaj enhavo kaj specialeco.
samtempe pro samaj kialoj, mi timas, ke ĉu mia artikolo povus
garantii ĝian kvaliton enhavan aŭ ne, pro miaj nekompetentecoj
je specialeco kaj esperantokapablo, sed mi klopodos kiel eble
plej energie kaj diligente.
Dank' al la tekstoj kaj artikoloj de jam pruduktitajn studrezultojn
de specialistoj, mi bonŝance povos ŝpari mian ŝviton
por serĉi koncernatajn materialojn.
<enkonduko:
>
La Historio de la radikala
movado de Korea Respubliko
Je
la fino de 1980 jaroj Sovetunio, la 1-a socialisma ŝtato
en la terglobo forĵetis la Malnovan Sanktan Biblion kaj konvertis.
tuj sekvis preskaŭ ĉiuj
ŝtatoj orienteuropaj Sovetunion
kaj prenis la Novan Sanktan Biblion. kelkaj restantoj ankaŭ
foliumas la Novan kaj la Malnovan.
21-a jarcento estas nun kaj tagon post tago nebuliĝas
la limoj de ismoj kaj ideologioj nuntempe ekzistantaj sed kontraŭe
pli klariĝas la limoj inter
riĉaj(kaj fortaj politike) landoj(kaj
homoj) kaj la malriĉaj.
En tiu ĉi nebula kaj neklara
periodo, rekonsideri la spertojn de pioniroj de la progresema
movado en SudKoreio por renovigi tiun ĉi
socion havas valoron.
En la komencaj jaroj de 19jc, Koreio estis sub la regado de japana
militismo. kompreneble antaŭ la japana invado al Koreio, ekde
la antikva periodo, Koreio
(Ĝosun dinastio)estis senĉese
intervenata de la granda najbaro ĉinio.
La 3·1 sendependiĝa movado,
kiu eksplodis en la jaro 1919 perfekte malkovris la malfortecon
de naciistoj kaj ĝia ismo kaj
la socialismo anstataŭis rapide ĝin.
Influate de la Bolŝeviki Revolucio, kio estis okazita en 1917
jaro de Rusio, multaj inteligentoj, kiuj studis fremdlandoj, ĉefe
en Japanio kaj kelkaj koreoj, kiuj transloĝis
al Rusio evite de la kruela subpremo de japana militismo, prenis
la socialismon kiel utila armilo de la sendependiĝa
movado de Koreio.
la socialismo kaj ĝia kredantoj
lulis la plej ĉefan rolon en
la sendependiĝa movado de Koreio
dum la periodo japana uzurpa sed bedaŭrinde post la kapitulacio
de Japanio al la unuiĝintaj
armeoj, Usono kaj Sovetunio respektive regis Sud kaj Nord koreion
ĉ. 3 jaroj.
| Progresa partia ĉefulo
ĜO Bong-am estis juĝita pro suspekto de la spiono |
|
Dum
la 3-jara milita registaro de Usono, dekstristoj kaj ŝtatperfidulo,
kiuj helpis japanan regadon en Koreio subpremante kaj ekspluatante
samnaciulojn, prenis hegemoniojn politikan kaj ekonomian sub
la konsento kaj helpo de usona milita registaro en SudKoreio.
Aldone, la 6.25 interna milito inter Suda kaj Norda koreioj
kaj sinsekvaj kontraŭ komunismaj politiko kaj edukado
preskaŭ malaperigis la progreseman movadon pli ol 30 jaroj
en SudKoreio.
La demokratiiga movado de studentoj kaj la kresko de la laborista
klaso kune kun la ekonomia disvolviĝo
en la periodo de prezidento Bak Jxong-hi(1961-1980) rerajtigis
la progresemajn ideojn en SudKoreio.
Laŭ periode, unue japana kolonia periodo(1911-1945): enkonduko
de socialismo al Koreio kiel la ilo de la sendependiga movado
kaj ĝia disvolviĝo.
due: fondiĝo de SudKoreio
ĝis la formorto de prezidento
Bak Jxong-hi, kaj fine ĝis
nun.
|
Atendante elkorajn kritikojn de vi ĉiuj
|
Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
|
|
|
|
[Novaĵo] Vidu
la titolo estas "Esperanto" |
<Elŝutu
la dosieron>
Ni
prezontos tre interesan filmon, kiu estas desegnita de movantaj
bildoj. La verko de Zacho estas junulo,ne-esperantisto, sed tamen
li kortuŝis Esperanto-ideo, kiu ŝajnas
same al sia verka enhavo, parolas al ni per imagplenaj bildoj kaj
pri la venonta estonteco en la mondo. Se vi ĝuos daŭre tiun
ĉi filmon, finale aperos Esperanto kiel nia estonta espero.
Se vi volas tiun ĉi filmon, desioron vi elŝutu
per akumuli alian nomon. |
karal(Koreio
) / kara12345@nate.com |
|
|
|
[Insisto]
Ostaĝoteroro
kaj politika krizo de Putin
|
.< kondolrenca tago >
La tragedio
de Ostaĝoteroro de Beslan
La Ostaĝoteroro,
kiu estis farita de la ribela armeo de Ĉeĉenia Respubliko
en la 1-a de septembro en Beslano de Norda Ossetia Respubliko
de Rusio, post ĉ. 50 horo-daŭra kontraŭstaro sangoflue
fermis ĝian kurtenon postlasante minimume 320 viktimojn en
kiu plejpartaj estis infanoj
 |
Prezidanto
Putin, kiu celas fortan Rusion depost sia surpodiiĝo
adotis ĵingoisman politikon pri la ĉeĉenia problemo
kaj precipe depost la murdo de ĉeĉenia prezidento
Kadyrov en majo de kuranta jaro, li neas ĉiajn kompromisajn
proponojn.
Precipe,
okaze de la Prezidento Putin, kiu celas fortan Rusion depost
sia surpodiiĝo, adopostaĝa akcidento en Budenovsk,
rusia registaro estis mokita pro sia nekonvena traktado
kaj pro tio rusia registaro persistis perfortan subpremadon
al similaj ostaĝaj teroroj.
|
Politika
fono kaj ĝia esenco
La
milita rezisto de la ĉeĉenia ribela armeo kvankam ekis
en la mezo de la 19a jarcento sed tamen pli fortiĝis ekde
la malkaŝaj invadoj de Rusio al Ĉeĉenio en la jaroj
1994 kaj 1999 kaj en 2 fojaj masakroj superis pli ol 25 mil civitanoj.
Kaj tiaj masakroj elvenis sinsekvajn kaŝmortigojn je 2 prezidentoj
de Ĉeĉenio Dudaev kaj Kadyrov samtempe kaŭzis furiozan
indignon kaj mortpretan reziston de ĉeĉenoj. Aldone trompeca
plenumado de referendumo kaj la fondiĝo de marioneta registaro
en Ĉeĉenio tute kontraŭis la volo de ĉeĉenoj,
kiuj deziras la sendefendiĝon de sia nacio el Rusio.
Sed pli grava punkto, kiu malbonigas la ĉeĉenian situacion
estis la disiĝo inter ĉeĉeniaj sendefendigaj grupoj
kaj la politika degeneriĝo pere de la algluiĝo de rusa
registaro kaj loka potenculoj de Ĉeĉenio. Ĉeĉenio,
kiu havas ĉ. Milionoj da loĝantoj, estas perfekte detruita
tra la 10 jara milito kaj la nuntempa sendefendiĝa movado
de Ĉeĉenio estas distordita pere de sendistinga perforto
kaj terora milito. Alie en la malbona cirkulado de la krueleca
perforto de rusa armeo kaj la teroro de ribela armeo malfaciligas
trovi la ŝlosilon por solvi la problemon.
La
kialo, kio ne forlasigas Putin registaro Ĉeĉenion, ne
nur estas pro la petrola provizaĵo kaj geopolitika valoro,
sed ankaŭ estas pro la timo je politika influo depost la sendefendiĝo
de ĉeĉenio, kiu eble elvenigus senĉesajn postulojn
de aliaj minoritaj nacioj je sendefendiĝoj siaj nacioj
Ambaŭ
du manieroj de la Barbara imperiismo de Putin kaj la islama fundamentismeca
terorismo de Basayev ne povus solvi la problemon.
Unu flanke, Putin potikcele uzas la teroratakon sed alia flanke,
Usona imperiismo, grandigante sian agadteritorion je Centra
Azio kaj Kauxkazio dum la iraka invado, subpremas sian strategian
rivalon.
En
tiuj ĉi situacioj, la problemo de ĉeĉenia sendefendiĝo
estas miksitaj konfuzaj dilemoj naciaj kaj internaciaj.
Pro tio, la ĉeĉenia problemo devos solvota nur per la
formeto de la subpremo de du(Usono kaj Rusio) imperiismaj fortoj
kaj samtempe en la kunlaboro de la internacia solidaro kaj la
novstila movado por nacia sendefendiĝo de 21 jc.
|
Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
|
|
|
|
[Novaĵo]
''Pri
la Che Gevara " |
De
40 jaroj li estas seks-simbolo, heroa viktimo kaj la definitiva
simbolo de revolucia ŝikeco. Sed malantaŭ la mito de Ĉe-Gevaro
[Che Guevara] kuŝas pli malhelaj veroj. Pro nova filmo, Ĝustatempas
retakso de la plej konstanta ikono de la 1960aj jaroj.
 |
En
la ĉirkaŭaĵo de Vaĝegrando [Vallegrande],
monta vilaĝo en Bolivio, estas unusola surterigejo,
apenaŭ pli ol longa rubando da rubo kaj malpuraĵo.
Estis tie, antau sep jaroj, ke skipo da jurosciencistoj
el Argentino kaj Kubo komencis fosi tranĉeojn por trovi
la skeleton de viro sen manoj. Ili ĝin trovis post kelkaj
tagoj, entombigita apud la ostoj de ses aliuloj. Tridek
jarojn post lia morto, la restaĵo de Ernesto Ĉe-Gevaro
[Ernesto 'Che' Guevara] - kies manoj estis detranĉitaj
post lia ekzekuto fare de la boliviaj armeanoj, kiuj lin
kaptis - fine revenis al Kubo, la patrio kiun li adoptis
kaj kiun li helpis refari laŭ sia bildo.
Hasta
Siempre Soledad Bravo version (klaku
ĉi
tie )
|
Lia
fina ripozejo estas maŭzoleo proksime de la urbo Sankta-Klaro
[Santa Clara], ejo de preskaŭ religia signifo al kubanoj travintaj
la revolucion de 1959. Vaĝegrando, kie lia kadavro estis publike
elmontrita post lia ekzekuto, restas preskaŭ neŝanĝita,
soleca loko, kie apenau videblas spuro de lia ĉeesto iama,
krom la kolportistoj de makabraj Ĉe-Gevaraj memorajoj, kiuj
atendas la turistajn aŭtobusojn. Sur la muron de la publika
telefonburoo en la urbo, iu skribis: "Ĉe-Gevaro - viva
kiel ili volis, ke vi neniam estu".En la tumulta jaro sekvinta
la morton de Ĉe-Gevaro, tiun senton resonigis la slogano
"Ĉe-Gevaro
vivas!", kiu aperis farbitaj sur muroj en Parizo, Prago,
Berkelejo kaj Belfasto. Dum la politika agitado de 1968, gi farigis
resona alvoko al tio, kio ŝajnis esti spontanea insurekcio
tutmonda, kaj momente oni povis kredi, ke la malnova ordo - kapitalismo,
la Malvarma Milito, konservativismo, militarismo - efektive estos
anstataŭigita per io (kvankam neniam difinita) pli juna kaj
pli libera. La simbolo de tiu "io" estis la romantika
figuro de la malbonsorta Ĉe-Gevaro, kies mallonga vivo finigis
per ia martirigo en la montoj de Bolivio, kie CIA (Centra Inform-Agentejo,
la ĉefa sekreta servo de Usono) malkaŝe agnoskis sian
rolon en lia kapto.
 |
"Iel,
1968 komenciĝis en 1967 kun la murdo de Ĉe-Gevaro",
asertas la verkisto kaj politika ĵurnalisto Kristofero
Hiĉens [Christopher Hitchens], kiu nomas sin "resaniganta
marksisto, ne honta sed iom subfleksita, pripensema".
Kiel multaj, kiuj politike maturiĝis en la malfruaj
1960aj jaroj, Hiĉens estis vasalo de la kulto de personeco
akompananta Ĉe-Gevaron. "Lia morto kortuŝis
min kaj nenombreblajn homojn kiel mi, tiutempe. Li estis
ja imitindulo, kiun ni burĝaj romantikuloj tamen ne
povis imiti, ĉar li efektive faris tion, kion revoluciuloj
devus fari - batalis kaj mortis por sia kredaro". |
Preskaŭ
40 jarojn poste, la ondo da romantika revolucia idealismo, kiun
Ĉe-Gevaro helpis ekbruligi, ŝajnas tiel nereala kiel
la Mirlando de Alica, kaj la komunista ideologio, kiu inspiris
gin, nun ŝajnas eksmoda kaj anakronisma. Kvankam la spitema
bildo de Ĉe-Gevaro ankoraŭ pendas en la naciaj sidejoj
de britaj laborsindikatanoj kiel la Fajrobrigadistoj kaj la
Transportistoj, ĝi tamen estas - almenaŭ politike -
restaĵo de epoko forpasinta, siaspece tiel arkana kiel la
malnovaj riĉe ornamitaj standardoj de la sindikatoj mem.
Internacie, ankaŭ, la ideologia heredaĵo de Ĉe-Gevaro
estas dissirita.
Lian
memoron pluvivigas sole la nemultaj maldekstrulaj gerilaj movadoj
iel restintaj, kiel la Zapatistoj en Meksiko, aŭ la lastatempe
establita Popola Demokratia Respubliko de Kongolando, kies gerilestro
estis trejnita de Ĉe-Gevaro jam en la 1960aj jaroj.
En
Kubo, Ĉe-Gevaro ankoraŭ estas kvazaŭ-sankta figuro
kaj ankaŭ simbolo de tio, kio fariĝis, kaj kio povintus
fariĝi, en la nun cxanceliĝanta reĝimo de Fidel
Kastro [Fidel Castro, kuba prezidento]. Kvankam
ĝi supervivis jardekojn da embargoj kaj atencoj kontraŭ
sia gvidanto, la Socialisma Respubliko de Kubo nun estas minacata
de interne: seksturismo kaj la trakto fare de Kastro je disidentoj
kaj gejoj antaŭlonge makulis la ideon de egaleco, kiu fundamentis
la revolucion en 1959. Kaj tamen, la mito de Ĉe-Gevaro pluvivas.
Tiu
mito antaŭlonge disflosis de Kubo kaj ĝia revolucio,
fariĝante senformanto, kiu apenaŭ rilatas al la politiko
de Ĉe-Gevaro, nek kun la historia kunteksto produktinta
lin.
En 1967, la sama jaro kiam Ĉe-Gevaro mortis, la radikala
franca aktivulo Guj Debord [Guy Debord] verkis 'La Socio de
la Spektaklo' kiu, interalie, prognozis nian aktualan obsedon
pri famuloj kaj eventoj. "Ĉio, kion oni iam rekte travivis",
skribis Debord, "iĝis nur figurado." Nenio pli
akre ilustras ĉi tiun deklaron ol la kazo de Ĉe-Gevaro
kiu, dum la kvar jardekoj depost sia morto, estas utiligita
por vendi vastan gamon da varoj, de porcelanaj tasegoj ĝis
denimaj ĝinzoj, de herbodroga teo ĝis ujoj da biero.
Iam estis, kaj eble ankoraŭ estas, marko de lesivo portanta
lian nomon kune kun la slogano "Ĉe-Gevaro lavas pli
blanke". Hodiaŭ, "Ĉe-Gevaro vivas!" ja,
sed ne tiel, kiel li aŭ liaj kunrevoluciuloj povus imagi
en siaj plej malbonaj inkuboj. Li
fariĝis tutmonda marko.
La
forpasinta Alberto Korda - kies ikoneca foto de la barba kaj
longahara Ĉe-Gevaro portanta bereton kun ruga stelo eble
estas la plej alproprigita bildo de nia epoko - gajnis ian moralan
venkon kiam li sukcese postulis antaŭ la tribunalo kompensopagon
de brita reklamadoagentejo pro gia uzo de la bildo en reklamo
pri vodko Smirnoff.
La
alproprigo tamen nehaltigeblas, kaj radikala ŝikeco leviĝis
al nova nivelo de absurdeco kiam la usona kantistino Madonna
lastatempe sin vestis kiel Ĉe-Gevaro por la kovrilo de sia
disko 'American Life'. Nuntempe la bildon de Korda senkreditigas
afiŝo pri 'Politics', prezentado de la kabareta komediisto
Rikio Gervajs [Ricky Gervais], en kiu li paradas kun bereto,
barbo, militira vesto kaj falsa sunbruno.
Malfalsan
li povus havi, rezervante ferion kun 'Vojoj Ĉe-Gevaro',
kiu proponas vizitojn al Kubo kie oni povas "sekvi la paŝosignojn
de la fama revoluciulo".
"Ironie,
la vivo de Ĉe-Gevaro estas senigita je la signifo, kiun
li volus, ke ĝi havu," polemike asertas Georgo Kantanjedo
[Jorge Castaneda], aŭtoro de 'Kompano: La Vivo kaj Morto
de Ĉe-Gevaro'. "Malgraŭ tio, kion la maldekstrularo
eble pensas, li jam delonge ne estas ideologia kaj politika
figuro." Kastanjedo insistas, tamen, ke Ĉe-Gevaro ankoraŭ
posedas "eksterordinaran aktualecon.
Li
estas simbolo de tempo, kiam homoj heroe mortis por sia kredo.
Oni jam ne tion faras." Ankaŭ Hiĉens kredas, ke
Ĉe-Gevaro pluvivas ne pro tiel, kiel li vivis, sed kiel
li mortis. "Li pli apartenas al la tradicio romantika ol
al la revolucia. Por pluvivi kiel romantika ikono, oni devas
ne nur morti june, sed morti senespere. Ĉe-Gevaro plenumas
ambaŭ kriteriojn. Kiam
oni pensas pri Ĉe-Gevaro kiel heroo, temas pli pri Bajrono
ol Markso."
La
mito de Ĉe-Gevaro kiel romantika heroo estas enironta novan
fazon kun la lanĉo de 'La Motorciklaj Taglibroj', rozkolora
veturado-filmo bazita sur la libro, kiun la antaŭ-revolucia
Ernesto Gevaro verkis pri sia veturo trans Latina Ameriko, akompanate
de lia plej bona amiko, Alberto Granado. Reĝisorite de brazilano
Valtero Sales [Walter Salles], kiu faris 'Central do Brasil'
kaj produktis 'Cidade de Deus', ĝi venas kuntrenante kritikajn
laŭdojn el la ĉi-jara filmofestivalo de Kanno. Se, kiel
la historiisto Roberto Konkest [Robert Conquest] iam asertis,
la junulara kulto de Ĉe-Gevaro estas bazita sur "unu
el la bedaŭrindaj afliktoj al kiuj la homa menso inkliniĝas
... adoleska revolucia romantikismo", Sales devus havi
nepran sukceson.
La
ĉefrolado de la plej furora ravulo en Holivudo, Gael Garcia
Bernal - stelulo de 'Amores Perros' kaj 'Bad Education' de Almodovar
- certigos, ke impresebla nova generacio eltrovos Ĉe-Gevaro,
kvankam kiel sunkisita kanajlo aminda kun taŭzita hararo,
kiu veturadas al politika iluminiĝo.
"La
Ĉe-Gevaro de 'La Motorciklaj Taglibroj' pli parencas al
Ĵak Keroŭak [Jack Kerouac] aŭ Nil Kasadi [Neal Casady]
ol Markso aŭ Lenino," diras la produktisto de la filmo
Paŭlo Vebster [Paul Webster]. "Lin nature allogis la
migra vivstilo, kiu difinis la 1950ajn kaj 1960ajn jarojn, tiu
senco de konstanta moviĝo kaj aventuro, kiu komenciĝis
kun la bitnikaj verkistoj. Per sia filmo Valter donas al ni
ekvidon de la juna, idealisma Ernesto Gevaro antaŭ ol li
fariĝis Ĉe-Gevaro, la legendo." Ĉu do Vebster
ne tiel volus financi filmon pri la juna Fidel Kastro? "Ne.
Ne estas mito ĉirkaŭ Kastro. Ĉe-Gevaro estis juna
kaj bela, kaj estas tio, tiom kiom ĉiuj postaj okazontaĵoj,
kio subtenas la miton.
Paŭlo
Neŭman [Paul Newman] iam diris, 'Se mi naskiĝus kun
brunaj okuloj, mi ne estus filmostelulo.' Nu, se Ĉe-Gevaro
ne naskiĝs kun tiel bona aspekto, li ne estus mita revoluciulo.
"Almenaŭ
du aliaj filmoj pri Ĉe-Gevaro estas aktuale ellaborataj:
unu reĝisorota de Stefan Soderberg [Steven Soderbergh],
kaj en kiu onidire ĉefrolos Benicio del Toro; la alia estos
prezentilo por Antonio Banderas, kiu jam rolis kiel Ĉe-Gevaro
en "Evita". Holivudo jam flirtis kun la ideo de la
romantika revoluciulo, precipe en la misa biografieca filmo
'Malcolm X' de Spajko Lee [Spike Lee], kaj en la konfuza portreto
pri irlanda respublikano Mikael Kolins [Michael Collins] de
Nil Ĵordan [Neil Jordan].
En
1952, la forpasinta Marlon Brando nekonvinke rolis kiel Zapata
en 'Viva Zapata!'. Pli lastatempe, Oliver Stone faris disputigan
biografian dokumentarion pri Fidel Kastro. Ĝia premiero
estis prokrastita en aprilo, post kiam Kastro ekzekutis tri
kubanajn kaperintojn de floso, kaj kondamnis 78 disidentajn
verkistojn al 28 jaroj da enprizonigo.
 |
Malsame
ol Sales, Soderberg devos pritrakti la kontraŭdirojn de
la revolucia vivo de Ĉe-Gevaro, montrante kaj la senkompatan
gerilan gvidanton kaj la romantikan simbolon. Malgraŭ
la impona persvadopovo de Holivudo, post la eventoj de septembro
2001 oni malfacile imagas al si, ke usonaj spektantaroj simpatios
kun komunista gerilano portanta pafilon, predikanta kontraŭ
Usono kaj kapitalismo, kaj postulante "dekduon da Vjetnamioj". |
Ĉe-Gevaro
jam estis aklamita en 1969 per forgesinda epopeo 'Che!', en kiu
protagonistis Omar Ŝarif, kune kun Ĵak Palanco [Jack Palance]
kiel diableca Fidel. La subite renoviĝinta intereso pri Ĉe-Gevaro
en Holivudo konfirmas la opinion de Hiĉens, nome ke kvankam
la ideologia prestiĝo de Ĉe-Gevaro estas senprecedente
malalta, lia statuso kiel sekssimbolo kaj heroa viktimo ne ŝxrumpis.
Iam nomite "la simbolo por la revolucio" de la maldekstrularo,
Ĉe-Gevaro estis transformita en simbolon tutmondan ĝuste
en la momento de sia plej granda triumfo, kiam Korda, novebakita
modofotisto, fotis lin staranta flanke de Kastro sur balkono en
Havano je la 5-a de marto 1960.
"Trovinte Ĉe-Gevaron en sia okulario," skribas Johan
Lee Anderson [John Lee Anderson], en 'Ĉe-Gevaro: Revolucia
Vivo', "Korda enfokusiĝis kaj miregis pro la mieno sur
la vizacxo de Ĉe-Gevaro. Ĝi estis absolute senkompata.
Li klakis, kaj la foto baldacx iris tra la tuta mondo, poste aperante
kiel la fama afiŝo, kiu ornamis la dormejojn de amasego da
studentoj. En ĝi, Ĉe-Gevaro aperas kiel la definitiva
revolucia ikono: la okuloj fiksrigardas al la estonteco kaj la
mieno estas vireca enkorpigo de kolerego pro socia maljusto".
La kuboj estis ĵetitaj. Jam en 1970 tiu spitema foto faricxis,
kiel poste diris la brita pop-artisto Petro Blanke [Peter Blake],
"unu el la grandaj ikonoj de la 20-a jarcento", aperante
sur T-ĉemizoj, insignoj kaj postkartoj, sekulara versio de
la sanktaj bildoj kaj relikvoj de katolikaj sanktuloj. La saman
bildon Andio Varhol [Andy Warhol] serigrafiis, kaj ĝi prenis
sian lokon apud Marilin Monroe [Marilyn Monroe] kaj Ĵames
Dean en la ikonografio de pop-arto. Tiel kompletiĝis la transformo
de simbolo de perforta revolucio en emblemon de ŝikeco laŭ
la stilo de la 1960aj jaroj, kaj de tiam Ĉe-Gevaro restas
pli Lennon ol Lenino.
"La
foto de Ĉe-Gevaro aparte konvenis por tiu tempo," diras
la liberala usona verkisto Laŭrenco Osborno [Lawrence Osborne],
kies kritika komentario pri Ĉe-Gevaro lastatempe aperis en
la ĵurnalo 'New York Observer'. "Ĉe-Gevaro estis
la revoluciulo kiel rokmuzikisto. Korda, kiel modofotisto, instinkte
sentis tion kaj kaptis ĝin. Antaŭ tiam, la nazioj estis
la sola politika movado, kiu komprenis la potencon de raveco kaj
seksa karismo kaj ekspluatis ĝin. La komunistoj neniam komprenis
tion. Sekvas la kuba revolucio, kaj en la malplenon venas tiuj
masklecaj viroj kun siaj vila hararo kaj barboj kaj stalona raveco
kaj jen, Norman Majler [Norman Mailer] kaj la disciploj de radilaka
ŝikeco ejakulas. Ĉe-Gevaro tenis ilin sorĉitaj, kaj
li tion sciis. Kion li ne sciis, kompreneble, estis kiom tiu foto
difinos lin."
 |
Laŭ
Osborno, la ikonografia statuso de Ĉe-Gevaro estas parte
konservata de "la manko de pridemandaj voĉoj traktantaj
la pli malhelan flanko de la viro kaj lia ideologio".
En la politika verkaro de cxe-Gevaro li eltrovis "puritanisman
fervoron kaj puran kaj malkacxan malamon" kiu - tie kaj
tie - preskaŭ patologias. "Estis ĉi tiu viro
kiu predikis malamon, kiu skribis paroladojn preskaŭ proto-faŝismajn,"
li diras, citante paroladon, kiu finiĝas per "neŝancelebla
malamo al la malamiko instigas nin foje-refoje, kaj transformas
nin en efikajn kaj elektemajn mortigilojn, perfortajn kaj
sensentajn." |
Osborno montras
al la kontraŭdiro inter tiu Ĉe-Gevaro, kiu eligas tian
retorikon, kaj tiu Ĉe-Gevaro kiu estas levita al la nivelo
de sekulara sanktulo. "La dekstruloj malpravis, nomante
lin afiŝulo por la revolucio. Ĉe-Gevaro estis multe
pli ol tiu - li estis ŝtaleca gvidanto, sinpeniga kaj senkompata.
Kvankam idealisto, li tamen ankaŭ ne domaĝis malpurigi
la manojn por atingi idealon. Lin difinas liaj kontraŭdiroj
pli ol io ajn"
.Ekde la komenco,
Ernesto Gevaro - la kromnomo "Ĉe-" venis poste
pro lia kutimo nomi ĉiujn "Ĉe", t.e. 'amiko'
- estis magneta kaj obstina kutimo. Naskiginte en 1928 al aristokrataj
sed radikalaj gepatroj en Rosario, Argentino, li estis la unua
de kvin infanoj. Lian karakteron parte foriĝis la kronika
astmo, kiu plagos lin ĝis lia morto.
"Lia
batalo kun astmo multe influis tion, kio li fariĝis,"
diras Kastanjedo. En sia junaĝo li kutimiĝis rezisti
kaj venki teruran malsanon per pura volo, kaj frue tiris la
konkludon, ke per pura volo oni povas solvi aŭ venki ĉiujn
problemojn, eĉ Usonon, eĉ tutmondan kapitalismon. Tio,
iel, estis lia forto kaj lia defaligilo.
"De lia
patrino Celia li heredis sian nesubigeblan spiriton, kaj li
korespondis kun si dum sia tuta vivo. En lin ŝi ensemis
liberan spiriton kaj pasian malamon al la peronistaj desktruloj
en Argentino. Instigate de ŝi, li studis medicinon en Bonaero
(argentina ĉefurbo), interrompante sian edukon por entrepreni
la motorciklan veturon, kiu politikizis lin.
En 'La Motorciklaj
Taglibroj', li priparolas la ekspluaton kaj malriĉecon,
kiujn li ĉie vidas kaj kiun li identigas kiel "la vivan
reprezentadon de la proletaro en iu ajn mondoparto". Je
la fino de la libro, lia kolero aliformiĝis al malamo. "Mi
sentas miajn nazotruojn dilatiĝi," li skribas, "gustumante
la akran odoron de pulvo kaj sango, de la morto de la malamiko."
Junuleca pozado eble, sed, kiel sia posta vivo montris, Ĉe-Gevaro
havis senkompatan trajton kaj ankaŭ amo al batalado. En
1954, vidinte la CIA-subtenatan pucxon demisiigi la socialisman
registaron en Gvatemalio, Ĉe-Gevaro fucxis al Meksiko, kie
li renkontis la ekzilitan Fidel Kastro, kiu komplotis por revolucio
kontraŭ la kuba diktatoro Fulgencio Batisto.
Ĉe-Gevaro
tuj proponis siajn servojn kiel kuraca oficiro kaj, dum trejnado
kun la gerilanoj de Kastro en Meksiko, edzigis al sia unua edzino,
Hilda Gadea. Ilia filino, Hildita, estis nur unujara kiam Ĉe-Gevaro
kveliris al Kubo kun Kastro kaj 80 aliaj ekzilitoj, kaj komencis
la gerilan kampanjon kontraŭ Batisto, la iama dikatoro reganta
Kubon.
Komence, la kampanjon trafis
sinsekvo da katastrofoj, sed iom post iom la ribeluloj akiris
lokan subtenon, ofte de kamparanoj kiuj konsciis, ke estis pli
danĝere subteni Batisto ol Ĉe-Gevaro. "Denunci
nin endangerigis ilin," li skribis en siaj taglibroj pri
la kuba milito, "ĉar revolucia justico estis rapida."
En 1958, en batalo tiam enironta la kuban folkloron, kelkcent
ribeluloj venkis 10 mil soldatojn de Batisto en la montaro Siera-Maestro,
kaj la malebla aventuro de Kastro kaj Ĉe-Gevaro subite fariĝis
vera revolucio. Jam kiam ili kaptis Havanon en 1959, Ĉe-Gevaro
estis en rilato kun la virino kiu farigos lia dua edzino, 24-jara
Alejda Marto de la Torre. Politike, Aleida kaj Ĉe-Gevaro
estis neakordigeblaj ĉar ŝi apartenis al kontracxkomunista
revolucia frakcio kiun li abomenis. Sed, kiel Johan Lee Anderson
notis, "Kiam temis pri virinoj, precipe la belaj,
Ĉe-Gevaro emis flankenmeti siajn politikajn filozofiojn."
Verdire, tamen,
la samaj tipoj de kontraŭdiroj asociigas kun tiuj filozofioj.
Ĉe-Gevaro estis inspira gvidanto sed ankaŭ severa kaj
senindulga vokto disdonanta severajn punojn. Laŭ liaj ordonoj,
kelkaj kamparanoj estis ekzekutitaj pro mallojaleco, kiel ankaŭ
lokaj banditoj predintaj la malricxulojn. Aliaj, ofte nuraj
knaboj, travivis ŝajnigajn ekzekutojn. "Ni tukblindigis
ilin," li skribis poste, "kaj submetis ilin al la
angoro de ŝajniga ekzekuta taĉmento.'
 |
En
lia penetrema studeto 'Ĉe-Gevaro', la brita historiisto
Andreo Sinklar [Andrew Sinclair] konkludis, ke dum la
gerila tempo Ĉe-Gevaro "eltrovis ian sensentan
malindulgon en sia naturo.
Sangoverŝo
necesis por la afero de la revolucio. Post du jaroj li
ordonos la mortojn de kelkcentoj de la subtenantoj de
Batisto ĉe
La-Kabano, unu el la amasmortigoj de la Kuba Revolucio."
|
En
la serenaj tagoj post la revolucio, Ĉe-Gevaro estis instalita
kiel
prezidanto de la Nacia Banko kaj lia vizaĝo aperis sur la
bankobileto de du pesoj. Reneo Burri, fotografisto de Magnum,
faris alian difinan foton de Ĉe-Gevaro, kun flamantaj okuloj
kaj cigaro krampita en angulo de la buso. Burri rakontas la
jenan historion pri kiel hazarde kreiĝis la unua kabineto
de Kastro. "Unu el la stabanoj demandis, "Ĉu estas
ekonomisto en la ĉambro?", kaj, tute neatendite de
ĉiuj, Ĉe-Gevaro eklevis la manon. Pro sia respektego
je li, ili voĉdone elektis lin prezidanto de la banko. Evidentiĝis
poste, ke Ĉe-Gevaro misaŭskultis la demandon. Li kredis
ke iu diris, "Ĉu estas komunisto en la ĉambro?"'
Ĉe-Gevaro baldaŭ rezignis la postenon por fariĝi
Ministro pri Industrio, posteno kiu faris lin nomadeca ambasadoro
por la revolucio.
Dum
la Kuba Misilo-Krizo en 1962, Ĉe-Gevaro estis eĉ pli
impeta ol Kastro aŭ Ĥruŝĉev; li ŝajne
ne zorgis pri tio, ke la tuta mondo retenas sian spiradon pri
la rezulto. "La plej malbona afero kiun mi aŭdis pri
li," diras Hiĉens, "estas tio, ke li favoris lanĉi
la misilojn. Por mi, tio estas kontraŭdiro tro granda. Oni
ne povas esti kaj grandioza revoluciulo deziranta liberigi la
mondon, kaj homo deziranta puŝi
butonon de atombomboj. Oni devas esti tio aŭ alio."Reneo
Burri fotis Ĉe-Gevaron en Havano en 1963, nur kelkajn monatojn
post la Kuba Misilo-Krizo. Ĉe-Gevaro estis intervjuata de
usonanino el la revuo 'Look'. "Tri horojn mi estis en lia
eta oficejo, la rulkurtenoj estis fermitaj la tutan tempon,
kaj Ĉe-Gevaro marĉadis tien kaj reen en la ĉambro
kiel tigro en kaĝo.
La
intervjuo similis kokbatalon inter komunismo kaj kapitalismo,
kaj li pavadis kaj koleradis, minacante la virinon, kaj mordante
sian cigaron. Subite li rigardis rekte al mi kaj diris, "Do
vi estas ĉe Magnum. Se mi kaptos vian amikon Andy, mi tratranĉos
lian gorĝon", kaj li tiris sian fingron malrapide trans
la gorĝo." Temis pri Andreo Georgo [Andrew George],
alia fotografisto de Magnum, kiu akompanis Ĉe-Gevaron en
Siera-Maestro, kaj poste sendis raportojn al la sekretaj servoj
de Usono.
"Ĉe-Gevaro
flamigintis tiun tagon" diras Burri, "kaj eble li
estis spektaklisto, sed li teruregis min. Mi tiam eksciis, ke
ĉi tiu viro ne taŭgas por esti politikisto, li estas
soldato kaj mortigisto."
Jam
en 1965 Burri estis pravigita. Tedite de la malfacila tasko
penadi por ke postrevolucia Kubo funkciu, Ĉe-Gevaro forlasis
la insulon por sercxi armitan lukton aliloke, konvinkiginte
ke li povos esti la katalizilo por nenombreblaj revolucioj en
Afriko kaj Latina Ameriko.
"Oni
sentas, sed malofte diras, ke Ĉe-Gevaro, malgraŭ sia
heroeco kaj romantikismo, estis kaprica faktoro, kaj ke eĉ
Kastro tion konsciis relative frue," diras Laŭrenco
Osborno [Lawrence Osborne]. "Li havis ian Ĵal-London-ecan
sintenon pri revolucio kiel grandega aventuro sen fino, sed
malhavis la politikan maturecon por pritrakti la praktikajn
realojn, kiuj funkciigos la landon. Li neniam povis tute sin
liberigi de ia kulpo, kiu karakterizas kastiliajn superklasanojn
pri la laboristaro kaj kamparanoj. Malgraŭ la noblaj impulsoj
pelantaj lin, kaj mi kredas ke ili estis multaj, oni povus interpreti
la tutan vivon de Ĉe-Gevaro kiel malsukcesonta provo forlasi
sian propran klason.
"En
1965, liaj aventurismo kaj ideologia fanatikeco kondukis lin
al Afriko, kaj sensukcesa provo inciti revolucion en Kongolo.
De tie, li nelonge revizitis Kubon de kie, ĉiam pli fremda
al Kastro, li ekveturis al Bolivio por komenci sian finfinan
gerilon. El cxiuj libroj, kiujn Ĉe-Gevaro verkis, 'La Boliviaj
Taglibroj' estas la plej imponaj kaj kortuŝaj, precipe pro
tio, ke la ideologia demagogio de la pasinteco estas malaperinta,
anstataŭigite de pli stoika voĉo. Ĉi estas taglibro
de lukto kaj aflikto, de konsterno kaj malvenko, la malo de
'La Motorciklo Taglibroj', kaj, kompreneble, historio kiun Holivudo
neniam rakontos.
Li
estis kaptita ĉe Ravino-de-Juro en 1967 fare de trupoj lojalaj
al militista prezidento Bariento. Kastanjedo, telefone de Meksiko,
diras al mi, ke li estas certa, ke Kastro havis taĉmenton
da soldatoj pretan por iri al Bolivio tuj post kiam li audis,
ke Ĉe-Gevaro estas en danĝero, sed la soveta vicprezidento
Kosigin, kiu cxus revenis de pacigaj diskutoj kun la usona prezidento
Johanson, malakceptis tian agon. "Johanson komprenigis
al Kosigin, ke la usonanoj ne tolerus provojn savi Ĉe-Gevaro.
"Ĉu
Kastro povintus savi Ĉe-Gevaron, sed decidis ne tion fari?
"Mi opinias, ke la afero ne tiel simplas. La pragmatisma
politiko intervenis. Sed Kastro ĉiam havis la elekton organizi
savmision, eĉ se ĝia sukceso estis tre necerta. Ni diru
tiel ĉi: estis tempo, antaŭnelonge, kiam li farus tion
senhezite.
"Unu
tagon post lia kapto, kotkovrite kaj ellaciginte, Ĉe-Gevaro
estis ĉirkaŭligita kaj prenita al lernejo kun pajla
tegmento en La-Higero, kie li estis alpafita kvar fojojn de
bolivia volontulo nomata Mario Teran, kiu vivas kaŝite ĝis
nun. Ĉe-Gevaro estis 39-jara. Lia finaj vortoj estis, "Mi
scias, ke vi venis por mortigi min. Pafu, poltronulo, vi nur
mortigos viron.
"Sed
eĉ liaj malamikoj tiam sciis, ke la legendo de Ĉe-Gevaro
ne mortos kune kun li. Ordoninte al iuj lokaj religiulinoj lavi
lian vizaĝon kaj ordigi liajn vilajn hararon kaj barbon,
liaj kaptintoj fotis lian kadavron por sendubigi la mondon pri
lia identeco. Konsternate ili rimarkis, ke la foto, kiu cirkulis
tutmonden rememorigis pri nenombreblaj renesancaj pentracxoj
de la mortinta Kristo deprenita de la kruco - sekve Ĉe-Gevaro
atingis duafoje ikonecan statuson
."La
Kristo-simila figuro superis", skribis Georgo Kastanjedo
en 'Kompano'. "Estas kvazaŭ la mortinta Ĉe-Gevaro
rigardas al siaj mortigintoj kaj pardonas ilin, kaj ankaŭ
al la mondo, proklamante ke tiu, kiu mortos por ideo, estas
preter sufero." Kompreneble, estas tiu finfina ofero, kiu
difinas la romantikan miton de Ĉe-Gevaro tiom, kiom lia
bona aspekto aŭ lia revolucia vivo. Mortinte, li estis glaciiĝinta
por ĉiam kaj ne submetita al la malhonoro de longa forvelkado.
"La malsukceso de Ĉe-Gevaro certigis lian ikonecan
statuson," diras Hiĉens, "Lia historio estis tiu
de malvenko kaj izoleco, kaj tial tre sorĉa. Se li estus
vivinta, la mito de Ĉe-Gevaro estus delonge formortinta."
 |
Kastanjedo
samopinias: "Tion li montras al ni, ke mitoj estas pli
grandaj ol nura politiko aŭ ideologio, pli grandaj eĉ
ol la kruela drivo de la historio." Ĉe-Gevaro vivas
do, kaj - kondiĉe ke ni ne ekzamenu lian vivon tro proksime
- pluvivos tiom longe kiom ni bezonos ke li vivu, kaj tiamaniere
kiel ni volos ke li vivu. Por li, oni suspektas, tio estus
la plej kruela sorto imagebla.
. |
Traduko en Esperanton farita de Majko Leon [Mike Leon], el angla
originalo Just a pretty face?, de Sean O'Hagan. La
aperigo de ĉi tiu traduko en ĝangalo estas konata kaj
aprobita de la aŭtoro kaj de la brita ĵurnalo The Observer,
je ĝia ekzemplero de dimanĉo, la 11-an de julio 2004.
- En Ĝangalo -
|
kara(Koreio
) / kara12345@nate.com
|
|
|
|
|