|

Pasintaj N/o:
01/
02 / 03
/
04 /
05 / 06
/
07
/ 08 / 09 /
10 / 11 / 12 /
13 / 14 / 15 /
16 / 17 / 18 /
19 / 20 / 21 /
22 / 23 / 24 /
25 / 26 / 27 /
28 / 29 / 30 /
31 / 32 / 33 /
34 / 35 / 36 /
37 / 38 / |
LA Sesa numero je 2004/9/18 |
|
|
|
[Insisto] "Pacon,
ne militon; florojn, ne armilojn!" |
|
En somero ni estis okupataj grupe kaj individue.
Jam pasis tempo.
Feliĉe, Ĉiuj membroj de Paca Solidareco de Esperanto aparte
spertis multe en esperantujo laŭ siaj propraj circonstancoj.
Tio estas ankoraŭ diskutinda, ĉar ni volas solidariĝi
ankaŭ kun aliaj pacgrupoj. Ni sukcesis en enlanda laboro, sed
ekstere ni ankoraŭ ne sukcesis. Estas speciale menciindaj vojaĝoj
de individuaj niaj membroj.
Plej menciinde, nia Stela kuraĝis partopreni en la SAT-Kongreso,
en kiu neniu aliaj koreoj partoprenis. Mi kaj multaj aliaj partoprenis
en la Pekina Universala Kongreso. Post nia vojaĝo ni volis prepari
la gazeton 'Solidareco' tamen ni ne povis ĝin pro akumuliĝinta
laboro. Unue, membroj de Pacsolidareco dankas al SAT-anoj, aŭdinte
de Stela pri la etoso de la Kongreso. Ni scivolas pri SAT kaj SAT-anoj,
pri tio, kion ili pensas pri la Azia movado kaj kion ĝis nun
faris SAT en Azio kaj en la mondo. Ni volas kontaktiĝi kun SAT-anoj
por aktiva paca movado.
Se iu volas konstrui "Esperanto-Centron de Pacedukado"
en Irakio kaj iu planas protesti kontraŭ tiu ĉi sovaĝa
milito, ni estas pretaj kunlabori tiucele per nia limigita povo.
Nia registaro jam sendis taĉmenton al Irakon sen la konsento
de la korea popolo, kaj tio estas tre hontinda afero, kiu restos
longe en nia koro kiel peko.
"La Solidareco' estas ankoraŭ juna kaj nematura, sed ni
volas renkontiĝi kun aliaj kaj interkomunikiĝi per Esperanto
por la pacmovado en la mondo.
Eĉ se la gazeto, farita de ni, ne estas matura, ni esperas ricevi
justan takson, kaj ni ankaŭ sincere volas kunlabori kun vi.
Se kie vi loĝas, ekzistas neegaleco kaj diskriminacio kaj malestas
paco, Mi forte esperas, ke vi devus raporti pri tio en Esperanto.
Estas necese doni al al popoloj de la tuta mondo la mesaĝon:
"Pacon, ne militon; florojn, ne armilojn!"
Kion devas fari nun Esperanto-movadon per la lingvo de paco. Ĝi
devas alproksimiĝis al al popoloj de la tuta mondo, ne nur kiel
lingvo, kiu donas lingvan kontenton al suferantoj, sed ankaŭ
kiel lingvo de paco.

|
kara(Koreio ) / kara12345@nate.com |
|
|
|
|
[Novaĵo] Ŝtele
kaj sekrete !! |
La 28-an de aŭgusto, la sudkorea registaro
sendis taĉmenton nomata Ĝajtun*, kiu estis konsisita ĉ
3,000 soldatoj je la sepa matene. ĝi estis la 2-a sendo al Irako
sekvate de la 1-a, kiu estis farita en la 3-a de sama monato kaj
sudkorea registaro plenumis sian promeson al Usono.
Post la decido sendi pacdefendan taĉmenton al Irako, sudkorea
registaro asertis, ke la taĉmento-sendo al Irako helpos rekonstruadon
kaj sekurecon de popolamasoj en tiu lando kaj pli fortigos la aliancon
inter Sudkoreio kaj Usono.
Sed bedaŭrinde, la realo vidiĝas, ke la insisto de sudkorea
registaro estas neĝusta.
Unue, la sekureca situacio de Irako pli kaj pli malboniĝas precipe
depost la transpreno de la potenco de iraka provizora administracio,
konsistata de irakoj, armitaj grupoj simultane kaj furioze atakis(as)
la pupan adminstracion kaj garnizonejojn fremdlandajn.
Samtempe kelkaj grupoj armitaj forkaptis(as) ordinarajn popolojn
kaj ĵurnalistojn ĉefe el landoj kiuj subtenas usonan invadon
kaj sendas trupojn al Irako. Kaj dum tiu malorda situacio, tragedie
kelkaj fremdlandanoj mortis senkapigite inluzive unu sudkoreo, kiu
laboris en Irako.
Due, sudkorea registaro asertis, ke por rapida evoluiĝo de la
rilatoj inter suda kaj norda koreoj kaj por la sekureco de korea
duoninsulo, necesas helpo de Usono ĉar Usono estas la plej grava
alianco milita, politika kaj ekonomia.
Sed post ne longe de la deklaro de sudkorea registaro sendi taĉmenton
al Irako, usona registaro tuj deklaris, ke Usono baldaŭ reduktos
usonan armeon, kiu dispoziciita en SudKoreio.
Supre menciitaj enhavoj diras, ke la aserto de sudkorea registaro
ne estas vera. Irakoj neniam pensas fremdlandajn taĉmentojn
kiel pacdefendanto, sed pensas kiel invadanto.
Post la decido de sudkorea registaro, sub la iniciato de la demokratia
labora partio multaj societa organizoj pregresemaj ink. kelkaj membroj
de parlamento batalis nuligi la decidon, sed sudkorea registaro
ŝtele
kaj secrete sendis taĉmenton al Irako kaj eĉ planas peti
al parlamento longigon de restado de Ĝajtun taĉmento.
Mankas metodoj por haltigi la ferenezan militludon de Usono kaj
ĝiaj pupŝtatoj
ink. SduKoreio. sed, nia batalo por disrompi ĉi tian militludon
de imperiistoj kapitalistaj ne devos ĉesi eĉ devos pli fortigi
ĝis la tago,
en kiu ni venkos.
*Ĝajtun: signifas Olivo en araba lingvo, kiu proparolas pacon
|
Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
|
|
|
|
|
[Novaĵo] Vidu
la titolo estas "Esperanto" |
<Elŝutu
la dosieron>
Ni
prezontos tre interesan filmon, kiu estas desegnita de movantaj
bildoj. La verko de Zacho estas junulo,ne-esperantisto, sed tamen
li kortuŝis
Esperanto-ideo, kiu ŝajnas
same al sia verka enhavo, parolas al ni per imagplenaj bildoj kaj
pri la venonta estonteco en la mondo. Se vi ĝuos daŭre tiun
ĉi filmon, finale aperos Esperanto kiel nia estonta espero.
Se vi volas tiun ĉi filmon, desioron vi elŝutu
per akumuli alian nomon.
|
karal(Koreio
) / kara12345@nate.com |
|
|
|
Ankaŭ
de Aliaj Aziaj Landoj Leviĝu Voĉoj Kontraŭ Revizio
de Artikolo 9 de la Japana Konstitucio!
|
Lastatempe en Japanio la Liberala Demokrata Partio, kiu estas nuntempe
la reganta partio, kaj ankaŭ la Demokrata Partio, kiu nuntempe
ne regas, ambaŭ celas revizii Artikolon 9 de la Japana Konstitucio.
Tiu problemo pri revizio de la Konstitucio estos disputopunkto en
la balotado por seĝoj en la "San'giin", la supra ĉambro
de la Japana Parlamento, kiu okazos ĉi-jare en Julio, kaj estas
antaŭvideble, ke ambaŭ tiuj partioj ankaŭ anoncos projektojn
koncerne tian revizion en la jaroj 2005 kaj 2006.
Artikolo 9 de la Konstitucio dispozicias surbaze de memkritiko
pri kolonia regado kaj agresado de aliaj aziaj landoj fare de Japanio
(antaŭ kaj) en la Dua Mondmilito, ke Japanio ne plu militos, nek
havos armeon. Malgraŭ tio, ili nun intencas oficiale rekoni la
japanan armeon, (eŭfemisme) nomata "Memdefendaj Fortoj",
kaj ĝiajn agadojn kontribue al internaciaj celoj kaj la rajton
je "kolektiva memdefendo" kaj ŝanĝi Japanion al "lando,
kiu militas".
 |
Artikolo 9 de la Konstitucio havas gravan signifon ankaŭ
por la japana popolo en la senco krei nemilitantan, pacan
landon. Sed ĝi estas grava por la popoloj de aliaj Aziaj
landoj kiel promeso al ili, ke "Japanio neniam ree militos
nek havos armeon". Dank' al ĝuste ĝi, Japanio ne ree
militis post la Dua Mondmilito.
|
Partoprentantoj en la ĝenerala Kongreso de Aziaj Sociaj Movadoj!
Ni klopodu, ke voĉoj kontraŭ la nunaj tendencoj en Japanio en
la direkto de revizio de Artikolo 9 de la Japana Konstitucio amase
leviĝu tra tuta Azio! Kompreneble ni japanoj maksimume klopodos
grandigi publikan opinion en Japanio kontraŭantan revizion de Artikolo
9 de la Japana Konstitucio.
Ni, civitanoj de Japanio kaj de aliaj aziaj landoj, solidarece
klopodu ŝveligi la movadon kontraŭ revizio de Artikolo 9 de la
Japana Konstitucio. En aŭtuno de 2005 okazos en Seulo Kongreso
de Juristoj de Azio kaj Landoj ĉirkaŭ la Pacifika Oceano (COLAP4).
Ni klopodu fortigi nian solidarecan movadon per diversaj eventoj,
inklude Azian Pacfestivalon (aziajn pacfestivalojn)!
14-15 de junio, 2004
Japana Asocio de Internaciaj Juristoj
|
kara(Koreio) / kara12345@nate.com |
|
|
|
Ekzameni
veraĵojn de la pasintaj agoj |

Lastatempe en SudKoreio akriĝas la kverelo,
kiu disigas popolamasojn en du partoj; radikalisme kaj konservatisme
ĉar ĝi tuŝas ege delikatan
temon: Ideologion.
Ne malmulte da homoj, ĉefe altranguloj de ŝtatoficistoj
de SudKoreio siatempa memvole aŭ kontraŭvole helpis japanan
invadon kaj ĝian kruelan regadon al kaj en SudKoreio. Sed bedaŭrinde,
iliaj agaĉoj ne estas punataj ĝis nun eĉ ili ankoraŭ
ĝuas politikan kaj ekonomian privilegiojn kaj posedas riĉecon
grandsuman.
Bonŝance, lastatempe du foje sinsekve elektiĝis pli progresemaj
prezidentoj ol la antaŭaj kaj pro tio iom post iom ŝanĝiĝas
potencsistemo de SudKoreio en diversaj partoj kaj nature surakviĝis
la temo kial kaj kiel purigi la pasintajn hontindaĵojn.
En la monda historio, ni povus trovi ĉi tiajn historio-purigjn
procesojn iniciatajn de registaro, sed bedaŭrinde en SudKoreio
malsukcesis tia ĉi laboro, kiu estis komencita depost la konstruiĝ
o de SudKoreio ĉar multaj membroj de sudkorea registaro estis(?as)
helpantoj de japana kruela regado en SudKoreio.
Pro tio, multaj homoj, kiuj armile kaj alimaniere kontraŭbatalis
al japana militismo por la sendefendiĝo de SudKoreio ne povis
ĝui ĝustan traktadon de registaro, eĉ estis ruze mistraktataj
sub la falsa nomo de komunisto.
Post la duonjarcento de la fondiĝo de la nova ŝtato, dank¡¯
al sangoj kaj larmoj de multaj homoj, kiuj kontraŭbatalis al
militistaj registaroj por la demokratiiĝo dum kelkdekaj jaroj,
finfine denove povis surtabuligi tiun ĉi delikatan kaj eksplodeman
temon.*
Kompreneble, ĝi nur estas la unua paŝo por ĝuste ekzameni
pasintajn misfarojn, ĉar ankoraŭ vivas koncernatoj siatempaj
kaj iliaj posteuloj, kiuj ankoraŭ posedas ne malgrandjn politikan
kaj ekonomian potencojn en SudKoreio. Ili insistas, ke iliaj malbonfaroj
ne estis memvolaj sed altruditaj pere de japana militismo, kaj samtempe
ili male atakas iniciantojn de tiu ĉi laboro kiel aŭ komunistoj
aŭ maldekstruloj.
Kvanm tiu ĉi laboro estos ege temporava, elĉerpiga, kaj
disputema ktp, tamen ni ne povas ĉesi tiun ĉi signifoplenan
laboron. Se ni denove ĉesos tiun ĉi laboron, eble ni ne
povus kapti alian ŝancon poste kaj niaj posteuloj vivos la periodon
tiam malvero regas la veron.
* Por puni tiuj, kiuj aktive helpis japanan kruelan regadon ĝis
antaŭ la fondiĝo de SudKoreio, tuj post la fondiĝo de
SudKoreio, parlamento faris la leĝon nomata la leĝo puniga
kontraŭ naciaj agoj. Sed bedaŭrinde pro la malo de koncernatoj,
kiuj siatempe posedis plejpartajn fortojn politike kaj ekonomie,
la leĝo estis tuj nuligita kaj preskaŭ neniu estis punataj
pro siaj malbonfaroj ĝis nun.
|
dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
|
|
|
|
|