Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

46/ 47/ 48/

49/ 50/ 51/

52/ 53/ 54/

55/

LA Kvina numero je 2004/7/25   
[Insisto kaj movado] Pacmovado

Insistojn, pensojn kiujn ni movadis sur la strato, tiu estas malgranda movado sed ni severe faris nian pacan ceremonion en ĉiu semajo 2 foje. Ni ne ŝatas ordigan manifestacion, kaj tial libere kuŝante kaj pensante faris siajn pacmovadojn. Preterpasantoj hazarde vidis nian frenezan agon, kiu estas stranga, eksterordinara, sed iom poste eksciis nian agadon. kelke da homoj el ili kune faris kaj solidariĝis.

 

kara(Koreio ) / kara12345@nate.com
[Fokuso] Pacmovada akivisto


Mi volas, ke tio, kio okazas en Ĉi tiu milito estu registrata kaj diskonigata el la vidpunkto de la irakanoj mem. Ĝis nun raportoj pri la milito post bombardo nur mencias, kiom da homoj mortis, kiom da homoj vundiĝis. La vera situacio estas, ke sub la belsona preteksto de pacfarado tro, tro multe da irakanoj suferegas.

Ĉi foje "Fokuso" pri Im Jong-ŝin, pacmovada aktivisto, kiu laboras kune kun Esperanta Pacsolidareco.

Ŝi iris lastjare al Irakon plurfoje en senditaj skipoj de koreaj, kiuj kontraŭas la militon en Irako. Ŝi faris rektan neperfortan kontraŭmilitan agadon en marto, sukurajn agadojn en aprilo kaj esplorojn pri krimoj de la okupantoj en novembro. Ekde marto de ĉi tiu jaro ŝi movadas en Koreio en Iraka Paco-Reto (www.iraqnow.org) por superrigardo de la okupantoj kaj kontraŭ sendo tien de koreaj armetrupoj. Ŝi planis reiri al Irako la 26-an de julio, sed nuligis tion post la murdo de Kim Son-il.

"Post kiam mi vizitis Irakon plurfojojn la pasintan jaron la demando, kiun oni plej ofte faras al mi, estas 'Kial vi iris?' Mi respondas dirante, ke kiam mi partoprenis en kunvenoj por kune studi kaj lerni pri paco, mi aŭdis, ke cent mil homoj kolektiĝos en Bagdado por preventi militon tie, kaj mi kredis, ke eblos atingi tiun celo se tiel multe da homoj farus tion. Ne direblas, ke mi mem celis ion eksterordinaran; mi nur volis esti unu el tiuj cent mil homoj. Sed evidentiĝis kiam mi alvenis tie, ke la nombro ankoraŭ ne atingis eĉ 10,000. Pro tio mi nun aktivadas en la paca movado."

Komencante per agadoj lastjaraj por "homa ŝildo" kontraŭ milito en Irako, mi energie dediĉas min ĉiutage en agadoj cele al blokado de sendo tien de koreaj militotrupoj. Foje oni demandas min, "Kiamaniere vi pensas povi halti militon kaj bloki sendon de trupoj?" Se malkaŝe diri, povas esti, ĉar mi ne havas forton, ke ne eblos haltigi la militon kaj sendon de trupoj, sed almenaŭ vi povos respondi al miaj infanoj se ili, fariĝinte plenkreskuloj, demandos min, "Kion vi tiam faris, patrino?" same kiel mi demandis al miaj gepatroj, "Kion vi faris kiam oni sendis koreajn armeanojn al la Vjetnama Milito?" Pro tio mi volas klopodi fari laŭeble plej bone ĉiom mi kapablas fari nun.

Tio, kion mi faris en Irako, estas registri la atestojn de la viktimoj de la milito. Registrado fare de pacmovadaj aktivistoj de vivaj voĉoj de unuopaj militoviktimoj signifas ebligi esprimon de la vero en la juĝejo de la historio. Mi volas registri kaj konservi la atestojn de irakanoj, kiuj eventuale suferos pro la agoj de koreaj soldatoj kaze de sendo de koreaj trupoj.

Mi renkontis multajn homojn dum la tri monatoj, kiujn mi pasigis en Irako pasintan jaron. Ili estis nek teroristoj nek perarmarezistadanoj. Ili estis homoj, kiuj elvenis pafilojn enmane pro indigno pro morto de tro, tro granda nombro de siaj samlandanoj en la urbo Faluĝa. Ĝis kiam ili elvenis kun armiloj en siaj manoj, ili estis bonkoraj, mildaj filoj kaj aliaj familianoj, kiuj loĝis en tiuj domoj.

Oni vidas en usonaj ĵurnalaj artikoloj en Irako citojn, kiaj "En serĉado ni eltrovis dek rezistadanojn." Por tion fari ili bezonas mortigi kelkcent irakanojn. Iun nokton usonaj soldatoj atakis kaj eniris multegajn domojn, frakasante ĉiujn objektojn kaj arestante kaj forprenante ĉiujn virojn senescepte, sen iuj ajn arestpermesiloj aŭ pravigaj pruviloj. En tiu nokto ili tiel arestis 25 mil virojn.

La usonaj soldatoj mortigis aŭ vundis pli ol mil civilulojn, nur 25 el ili ricevis kompenson. Kaj ili ricevis nur po 25,000 dolarojn. Por ricevi eĉ tiom malmulte ili devis prezenti okulatestantojn kaj pruvilojn kaj subskribi deklarilon, ke ili abandonas la rajton poste leĝe procesi kontraŭ la usona armeo. Kaj ĉio tio estis aranĝita nur per la angla lingvo! Ĉu vi konsentus al tio se vi estus en ilia situacio?!

Kiam irakanoj vidis, ke usonaj soldatoj mortigis civilulojn, ili koleriĝis kaj komencis priĵeti la usonanojn per ŝtonoj. Tiam iuj el ili estis vunditaj aŭ mortigitaj pro perarmila atako fare de la usonaj soldatoj. En la sekvanta tago la usona armeo disdonis jenan anoncon: "Perforto nur naskas pli grandan perforton. Ni laboras ĉi tie por paco. La hieraŭan incidenton ni punis kiel incidenton kaŭzitan de teroristoj. Necesas fari tiel, ke tia incidento ne refoje okazu."

La irakanoj, kiuj vundiĝis pro armila atako en tiu tago, ne povas iri ricevi kuracadon ĉar se ili ricevus kuracadon kaj kompenson, tio signifus, ke ili estas teroristoj. Post vizito al kuracisto, ili estus ĵetitaj en malliberejon. Se ni estus en tia situacio, ĉu ni ne rezistus? Se ni estus en tia situacio, ĉu ni nenion farus? Mi absolute ne estas homo, kiu pravige defendas teroristojn kaj rezistadanojn.

Pro la sinteno de la amaskomunikiloj ni vidas nur la incidenton en Faluĝa, en kiu (usonanaj) kadavroj estis profanitaj, kaj povas scii nur la incidenton, en kiu Kim Son-il estis mortigita de El Zarkaŭi. Aliflanke, ni ne vidas, ne aŭdas kiel irakanoj mortas, kiel patrino preskaŭ freneziĝinte serĉas ĉie la kadavron de sia filo, kiel homoj staras eterne en longa vico apud prizono por peti informojn pri tio, ĉu siaj familianoj estas ene, almenaŭ ĉu ankoraŭ vivas aŭ jam mortis. Ilia suferegaj vekrioj ne atingas niajn orelojn. Neniu estas por diskonatigi tion. Ĝuste tia estas la vivo de la irakanoj jam de unu jaro.

Mi la unuan fojon en mia vivo vidis multajn kadavrojn, patrinojn, kiuj plorĝemas apud sia mortinta infano, homojn senigitajn je brakoj, je kruroj, mortantajn infanojn. Verdire, kion mi povas fari en Irako? Mi sentis min tute senforta kiam mi vidis parlamentan aprobon de la leĝprojekto pri sendo de koreaj soldatoj al Irako. Sed malgraŭ tio multaj pacmovadaj aktivistoj plu iras al Irako.

Tio estas por almenaŭ iomete kunsenti suferegon. Ili registras tiun suferegon kaj informas la mondon pri ĝi dum ilia ĉiutaga kunvivo kun irakanoj. Tio estas ankaŭ por atesti pri paco. En loko, kiun 130,000 usonaj armeanoj okupas, ne eblas per forto konfronti ilin. Tamen ekzistas alia maniero kontraŭi. Tio estas batali kontraŭ mensogoj per diro de la vero. Mi kredas, ke eĉ se unu homo staras kontraŭ 130,000 homoj, la atestoj de tiu unu homo povas havi efikon. Tio signifas, ke mi kredas, ke registrataj kaj raportataj vivaj atestoj povas montri la veron en la juĝejo de la historio, kaj ĝuste tio estas mia plej grava motivo agadi kiel pacmovada aktivisto.

Pacmovada aktivisto povas fari enorme pli ol armeano. Se 3,600 ordinaraj koreaj civitanoj anstataŭ 3,600 koreaj soldatoj irus al Irako kaj kundividus kun la iraka popolo iliajn suferojn, tio ebligus, ke la milito estu haltigita kaj ke oni progresu en la direkto de paco. Tio ne estas enorma peto kiel "fariĝu homa ŝildo" aŭ "fariĝu viktimo". Tio estas nur propono anstataŭigi dorsosakan vojaĝon per vojaĝo por paco, propono viziti regionon, en kiu homoj suferas, anstataŭ Usono aŭ Eŭropo, tiel krei alian tendencon ol la ĝis nuna. Usonaj pacmovadaj aktivistoj ne ĉesis fari vojaĝojn por paco.

Ankaŭ mi ekde venonta jaro planas pacvojaĝon. Ne nepre devas esti al Irako. Kamboĝo aŭ Mjanmaro (Birmo) ankaŭ taŭgus. Mi pensas, ke eblas krei pacan "ondon" vivante kune kun suferantoj homoj, kune plorante kaj ridante kun ili. Tio estas malgranda afero, sed se oni efektivigos ĝin rezolute cele al paco, ĝi fariĝos espero. Ne gravas, ĉu iri aŭ ne iri al Irako. Tio, kio gravas, estas praktikado cele al paco en la loko, kie oni estas.

Fine, mi demandis ŝin pri ŝia persona opinio pri Esperanto.
Ŝia respondo: Iam vi demandis al mi, Kial ni per Usona lingvo interparolis kun Irakanoj,kiam ni estis en Irako, kvankam ili estas atakataj kaj sufergataj de Usono.Tio estas tragedia afero. Pasinta jare mi jam havis sperton vojaĝi kun japanaj pacgrupoj per pacboato, tiam mi senĉese devas interparoli per angla lingvo.

En niaj firmaj pensmanieroj jam ni alkutimiĝis al la lingva imperialismo,kiu devigas lerni anglan lingvon por la lingvajn murojn.

Mi sciis nur ekziston de Esperanto. tamen ĝis nun, kie, kiel mi povus lerni ĝin, mi ne sciis, kaj mi dubis, ke per ĝi eblus interkomunikiĝi. Nenion mi sciis.

Mi esperas, ke kaj en irako, kaj en palestino, kaj en afganio, ĉiuj pacaktivuloj povos ne angle sen en Esperanto komuniki, per libera, neŭtrala lingvo.



Kara(Koreio ) / kara12345@nate.com  

Japanio iras tiom dekstren, kial?


Mi vidas, ke la baza fono estas la venko de speco de edukado, farita de la ŝtato dum longa tempo en Japanio. Homoj, precipe junaj, estas jam bone dombestigitaj por la konsumismo.

Ili ne kredas, ke ili mem povas atingi ion, esprimante sian opinion, kvankam ili havas plendojn kaj malesperemon pri la socio, kaj samtempe malesperas pri la estonteco. Malgranda kaj senriska privata feliĉo, kiujn oni povas akiri facile per mono, estas pli alstrebataj, ol oni provas malaperigi la radikan kialon de plendado au sento de malsekureco.

Simpla aĉetado, eta vojaĝo, agado konforma kun la kapitalismo, kiu kopias imagaĵon faritan laŭ modelo el amaskomunikiloj aŭ kreas memorindaĵon, aĉetado de donaco, irado al restoracio..., tiuj aferoj estas lerte reklamataj al homaj koroj kiel metodo por atingi feliĉon.

Se oni ne iras eksteren, tiam oni auskultas muzikon en sia hejmo, rigardas modan gazeton, videobendojn kaj televidon; ili tiumaniere aktivas, ĉar neniam ili per tio vundas sin, dum la laborejo au lernejo estas tre streĉa loko. Oni ne volas fari ion grandan post reveno kun laco.

Televido kaj gazetoj aperigas unuflankan bildon de la mondo. Sed nur malmultaj kredas, ke ili povas influi, ĉar la ĝenerala sinteno de homoj estas nome pasiva. Malmultaj gejunuloj balotas ĉi tie. "Politika debato ? Nemoda mi ne havas intereson. ĉiakaze, nespeciala homo kiel mi nenion povas fari." Tia sento estas multe disvastigita. La fenomeno estas kiel la ovo kaj la koko. Nenio okazas, tial nenio estas farata, kaj nenio estas farata, tial nenio okazas.

-- Ni havas en la japana proverbon, kiu diras, ke estas plej feliche ne malobei tro grandan forton.

Ĝi estas ofte eldirata, nuntempe tiel multe kiel en la pasinteco, kaj agita proverbo en Japanio, citata de multaj homoj.

Ne kontrauu al fortulo, pensu pri via profito en la kadro de donita situacio. Ne pripensu kontraui al fortulo kun risko. Tio estas saĝa agmaniero.......

Kompreneble, tia sinteno estas tre utila por la reganto. Multaj ĝenerale sekvas plejmulton kaj obeeme rilatas al la socia etoso sen profunda pensado au analizo, ili akceptas la situacion, ĉar dekomence ili ne sentas, ke ili me havas decidrajton. Al homoj ekde la infanaĝo la registaro tre bone instruas tiun ideon en Japanio. Ilia timo estas "esti izolita en sia homa ĉirkaŭaĵo".

Homoj, kiuj pensas "Mi estas moderulo", ne estas "la politika mezo". Severe dirite, ili estas simplaj "sekvantoj". Ili agadas ne lau pensado, sed ofte laŭ emocio ĉu forta ĉu malforta.

Tiaj "sento" au "emocio" ofte povas doni avantaĝon al la fortuloj. Per amaskomunikiloj (kiuj estas sufiĉe obeemaj al la ŝtato kaj la kapitalisma sistemo, ĉar ili mem estas parto de tiuj) konduki ilin al iu direkto estas ne malfacile. Unu el la gravaj laboroj de reklama firmao estas ĝuste tia. En la nuna epoko politiko kaj politikisto estas varoj. Varo estas vendebla kaj aĉetebla. Inter homoj, kiuj sufiĉe dombestigitaj, difinas sin ne kiel laboristojn, sed konsumantojn. Ili volonte aĉetas varon, kiu estas bone reklamita per mono, eĉ sen konscio. Fakte, la tavolo, kiu efike subtenas la nunan dekstriĝon, estas tiuj.

--
Kiel jam konate en Koreio, estas vigla movado de naciisma agadgrupo en Japanio. Ili estas homoj ne pasivaj kiel la supre pritraktitaj. Ili havas senton, ke la nuna socio estas problemplena. "Ni devas fari ion ! Mi volas labori, oferante al tio kaj alio. " Ili estas viglaj, sed malpli multnombraj ol la supra nur-konsumanto-tipo. Aldone, la sento de naciistoj estas simila al tiu de homoj sur la alia flanko, ekzemple homoj, kiuj interesiĝas pri la mondaj sociaj forumoj, kvankam la aperigataj agado kaj opinio estas inversaj.

La plej granda malsameco estas la "kadro de publiko". Alivorte, la malsameco estas difino de "ni".

-- Kiam oni imagas la nacio-ŝtaton kiel publikon, ĉiam oni devas havi eksterlandon.

-- Kiam oni imagas tutmondon kiel publikon, la pensmaniero iras tre malsame kompare kun la supra.

Kial naciisma pensmaniero estas pli alloga al ili ?
Kial sen-|trans-|inter-naciismo estas pli alloga por aliaj ?
Kio estas la malsameco inter tiuj du grupoj ? La celoj de ambaŭ estas tre similaj, ĉar ambau estas por ia "paco".

Homoj, kiuj orientiĝas naciismeme, amas sian familion kaj naskiĝlokon aŭ loĝlokon. Ili estas helpemaj kaj bonkoraj al siaj konatoj. ....mi konas multajn tiujn ..... Sed kion ili diras kaj agas al homoj "ne-ni-aj"? La registaro tiras la popolon emocie al direkto de naciismo. La popolo mem ŝatas resti ĝiaj kredantoj. Estas centoj da donitaj okazoj kaj kialoj, pro kiuj oni volas (r)esti en naciismo, kiu estas vivstilo obstine posedanta "ni" kaj "aliajn" en sia kredo. Speciale en la tempo de malfirmeco de naciŝtato, ĉiam la registaro refortigas naciisme direktitan politikon.

La nuna fenomeno de dekstriĝo estas tia. ĝi estas akcelata por reagi al la fakto, ke la sistemo de naciŝtato fakte endanĝeriĝas nun, kompare kun antaue. Kompreneble, naciŝtatoj ne mortas tiel facile, sed jam kapitalo facile moviĝadas tra landlimoj, ĉe la industrio estas same, kaj la informaj amaskomunikiloj draste ŝanĝiĝis pro rapide progresantaj teknikoj.

Kompare kun la naciisma fenomeno, la sen-|trans-|inter-naciisma movado estas iasence malvarmema movado. ĝi postulas pensadon kaj imagpovon pri homoj, kiuj vivas alimaniere ol oni mem, sed kies vivmaniero same tiel validas, kaj kiuj vivas malnajbare de oni mem.

La temperaturo de la movado estas ofte ne rekte sentebla sur la hauto, tamen, oni vidu, kio nun okazas en Eŭropo. Parto de la homoj jam spirite kaj fizike ekvivas en pli vasta sfero, malaltigante murojn. La EU estas unu el la varioj de la nuna fenomeno, ĉe kiu la "ni" mutacias. Ekologiistoj pli frue ekpensis pri pli vasta kadro de tiu "ni". Ankaŭ muzikistoj jam lerte trovadis siajn amikojn mondskale. ĉu ni mem povas imiti?

La nomo de ĉi tiu ret-gazeto estas "La Solidareco". Eble sonas strange al vi, sed simple dirite, por atingi veran solidarecon pli vastan, unue oni devas akiri sendependan identecon, apogante sian aparteno-senton nek sur nacio, nek sur familio-kolektivo surbaze de "sango". Se vi mem ne spirite ekstereniras el la ĝisnuna hejmo (kadro de nacio), kritiki aliajn, kiuj emas resti en "sia" hejmo estus malfacile. ĉar la fenomeno estas spegulo de reciproko.

Kiam oni povas sendependiĝi el donitaj mitoj de rakontita "identeco", oni povas trovi alian identecon kun diversaj homoj, kiuj estis "malsamaj" antaue. Tio estas la vera kritiko de dekstriĝo, kaj aferoj, kiujn ni povas fari unupaŝe.

Viola Murasaki (2004.07.14)
K-do Gary Mickle (SAT-ano)


 

viola(Japanio) / viola@esperantisto.org

Japanio iras Dekstren ! Dekstren !! Dekstren !!

'Japanio iras strangan vojon¡¯. iu japana ĵurnalisto konfesis en la seminario, kiu estis okazita en sudkoreio. Dekstriĝo de japana registaro kaj ĝia tuta socio, ne estas la problemo lastatempa, sed ĝi havas longan historion, kio kreskis tuj post ĝia malvenko en la 2-a mondmilito.
Sed depost la surpodiiĝo de S-ro Koizumi kiel ĉefministro pli rapide kaj kuraĝe ol antaŭe kuras dekstren. S-ro Koizumi aŭdacas adori publike vizitante la jaskuni-jaŝiron* spite de la forta kontraŭo de du najbaraj landoj(Ĉinio kaj Sudkoreio), kaj aldone japana registaro rapidas sian rearmiĝon invalidigante la 9-an artikolon de la paca konstitucio, kiu malpermesas la japanan rearmiĝon.
Kaj plue, konservatiĝo de la tuta japana socio pli malfaciligas la solvon de la problemo. Sindikatoj, kiuj tre aktive bemsis la dekstriĝon de japana registaro antaŭe, kaj aliaj societaj grupoj progresemaj stagnas kaj malfortiĝas tre rapide kaj ĝia rezulto klariĝas tra la kelkjaraj parlamentaj balotoj.
La Socia partio, iatempe estis la 2-a granda partio kaj prenis la premierecon, devis forĵeti la vorton ¡®Socia¡¯ kaj perdis pli ol duonan sidlokon en parlamento.
La japana komunista partio gajnis nur kelkajn sidlokojn dank¡¯ al la balotsistemo, kiu donas du voĉdonojn; unu por la kandidato kaj la alian por la partio.
Samtempe, ĉi tiaj balotrezultoj por parlamentanoj rapidigas konservatiĝon de radikalaj partioj en siaj politikoj. Ili vole nevole devis konsenti la malfortigon de la 9-a artikolo de japana konstitucio, kiu malpermesas la rearmiĝon de Japanio, sed eĉ konsentas la ekspedon de memdefenda korpuso de Japanio al aliaj landoj sub la nomo de mondpaco.


Japanio estas la 2-a granda ekonomia ŝtato en la mondo, kaj oficiale ĝi ne posedas armeon sed ĉiuj scias, ke ĝia memdefenda korpuso estas amrita je altteknikaj armiloj kaj ĝia batalkapablo minacas aliajn grandajn ŝtatojn krom Usono sed japana registaro ne pardonpetante sian krelan krimon, eĉ justigantas. Kaj ĉi tiuj malpermesas forgesi la japanan krimon al azianoj.
Se Japanio volas fariĝi respondeca membro de la mondo kaj de la azio, ĝi devas atente aŭdi la kritikojn de najbaroj. kaj krome neŝtataj organizoj de najbaraj ŝtatoj devas pli aktive kunlabori kune kun la progresemaj grupoj societaj de Japanio, ĉar sen justa kompreno kaj partppreno de japana popolo pri sia faro, estas malfacile haltigi japana misfaron al homaro.
*en kie estis metitaj la kadavrejaj tabuletoj de mortintoj, kiuj sin dediĉis por sia patrolando. Sed problemo estas, ke en tie ankaŭ estas metitaj de politikistoj kaj militistoj, kiuj ĉefrolis en japanaj perfortaj invado kaj okupado en Ĉinio, Sudkoreio kaj aliaj aziaj landoj. Pro tio la registaroj de kelkaj aziaj landoj, precipe du registaroj de Ĉinio kaj Sudkoreio kiuj suferegis pro japana regado, forte kontraŭas la oficialajn viziton kaj adoradon de japana registaro, ĉar ĝi signifas, ke japana registaro oficiale legitimas sian perfortan regadon.


dekmil(koreio) /  p1891@yahoo.co.kr
NACIISMO EN EDUKO DE TOKIO

 

En Japanio lerneja jaro finis en marto. En la lasta maro okazis malordinalaj situacioj en lernejoj de Tokio. L'Eduka Komitato de Tokio komencis brutalan intervenon al eduko per ordonoj kaj punoj laŭ l'avio de 2003/10/23, kiu detale indikas kia devas esti kursofinaj ceremonioj. Lernantoj devas sidi tute unudirekte, ne povas sidi vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Ili devas rigardi la Nacian Flagon. Ili devas stariĝi kaj kanti la Nacian Himnon laŭte kun piano, ktp.

Fine 196 instruistoj kiuj rifuzis stariĝi por la Nacia Himno estis punitaj kaj 8 instruistoj kiuj estis dungotaj protempe estis maldungitaj. La Komitato anoncis ke ĝi ekzamenos lernejojn en kiuj multaj lernantoj ne stariĝis kaj punos instruistojn pro manko de gvidokapablo.

Tia okazo estas tre serioza situacio en la historio de eduko en Japanio. Tia situacio ja estis ordinala sub la brutala rego de la "Granda Japana Imperio" dum milito, sed estas eksterordinala post milito.

 

Pri japana Nacia Flago, 'Hi-no-maru' kaj Nacia Himno, 'Kimi-ga-yo' , oni povas diversajn sentojn. Mi malŝatas ilin, ĉar la Nacia Flago, kies desegno estas bona, estis simbolo de la brutala koloniisma rego de Japana Imperio je Koreio kaj Tajvano,kaj la agreso de Japana Imperio al aziaj landoj dum milito. Kiam ni mortigis aziajn popolanojn, ni levis la Nacian Flagon. La Nacia Himno, kies melodio estas malbona, ja estas himno al la sango de Tennnooj (japanaj imperiestroj) , tute kontraŭ-demokratieca. Tia estas mia sento.

 

 

L' Eduka Komitato de Tokio ne esperas liberan kaj sendependan kreskadon kaj disvolviĝon de lernantoj sed ordonas ilian fidelan subalternecon. La politiko estas kontraŭ la Konstitucio kaj la Leĝo pri la Fundamentoj de Eduko, laŭ kiuj libereco de penso, konscienco, enkora sento devas esti garantiata tiel vaste kiel eble en lernejoj. Riproĉinda estas puni neobemon je uniformuma devigo de la Nacia Flago kaj Himno. La japana registaro de Koizumi, kiu sendis armeon al Irako, intrigas malbonigi la Konstitucion kaj la Leĝon pri la Fundamentoj de Eduko, por ŝanĝi Japanion militkapabla ŝtato kaj mobilizi popolon al milito sekvanta Usonon. ĝi volas kontroli enkoran senton de popolo. La politiko de l'Eduka Komitato de Tokio estas antaŭrajdo de mobilizo de nacia spirito al milito.

Komencis vasta movado de instruistoj, lernantoj, gepatroj kontraŭ ĉi tia sovaĝa politiko de l'Eduka Komitato de Tokio.

Raportis Tetu Makino


Tetu Makino(Japanio)/Tetu.Makino@mc3.seikyou.ne.jp
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.