|
Kial, la Leĝo pri ŝtata Secureco ne
malaperis? Kio, entute, estas la problemo pri tio?
Se ne estas libero pensi kaj esprimi siajn
pensojn, kiel eblas garantii liberon de konscienco?
<La 13an de Majo 2004 membranoj de por nuligo de la Leĝo pri
ŝtata Sekureco,
postulas perfektan nuligon de la Leĝo pri ŝtata Sekureco antaŭ
la parlamentejo>
Lastatempe multe ŝanĝiĝis la rilatoj inter Norda
Koreio kaj Suda Koreio.
La ŝanĝiĝo en tio, kiel homoj (en la Sudo) perceptas la Nordon,
estas neignorebla realo. Sed la Leĝo pri ŝtata Sekureco (de Suda
Koreio) ne povas speguli tian ŝanĝiĝintan realon.
Krom tio, ĝi ankaŭ plu estas obstaklo blokanta la evoluon de demokratio
en la Sudkoreia socio.
Ankaŭ ekspertoj atentigas, ke dum plua ekzisto de la Leĝo pri
ŝtata Sekureco, ne eblas, ke nia socio vere fariĝu libera demokrata
ŝtato.
En 1948, en la komenca periodo de starigo de la
nova sendependa Koreio, la Yeo-sun (Simpligita titolo de du urbetoj
Yeo Su kaj Sun Cheon, kiuj najbare situas suda parto de tiu ĉi
lando, kie okazis armea ribeleto, kiun ĉeestis soldatoj maldekstraj
malobeante la ordonon kontraŭ naciecan de registaro, post subpremado
de la ribelo, registaro murdis ĉ. 6,000 koncernatojn sub falsa
krimnomo, ke ili estas komunistoj)l servis kiel preteksto por provi
forigi la maldekstrulajn fortojn en Suda Koreio per leĝo adoptita
en decembro de tiu jaro. Tio estas la Leĝo pri ŝtata Sekureco.
Pro ĝia kontraŭkomunisma, kontraŭunuiĝa (temas pri unuiĝo de
la du Koreioj), kontraŭpopola karaktero la neceso revizii aŭ eĉ
nuligi ĝin estis forte asertata en la lasta parto de la Kvina Respublika
periodo de Suda Koreio, kaj tiu postulo fariĝis "konstanta
ero" de partiaj platformoj de la ĝenerala balotadoj de 1987
ĝis la nuna tago.
Malgraŭ tio, ke komence de la meza parto de la 90-aj jaroj, kiam
nia socio liberiĝis de diktatoreco kaj spertis demokratiigon, ekestis
kaj daŭris poste argumentado pri tio, ĉu restigi aŭ nuligi tiun
leĝon, kaj ankaŭ publika opinio favora al nuligo, ĝis la hodiaŭa
tago eĉ unu linio en ĝi ne estis anstataŭita.
Kial, konsiderinte tion, la Leĝo pri ŝtata Secureco
ne malaperis? Kio, entute, estas la problemo pri tio?
Depost la kapitulacio de Japanio, ideologie tute
kontraŭaj du fortoj(Rusio kaj Usono) respektive rezidis en la suda
kaj norda partoj de la korea duoninsulo.
Du registaroj tre nature
staris leĝojn diversajn, kiuj povu garantii siajn ŝtatsekurecon
kaj politikideologion. Kaj pro la interna korea milito, kiu eksplodis
en la jaro 1950 iniciative de Kim Ilsung, ĉefo de NordKoreio kaj
senĉesaj edukado kaj propagando de diktatora kaj militista registaroj
de SudKoreio ĝis nun nemalmultaj popoloj de SudKoreio ne bone komprenante
ĝin, subtenas aŭ timas nuligi la leĝo pri ŝtata Sekureco.
Libero de pensado signifas libero formi, teni kaj
esprimi siajn pensojn. La vera principo de demokratio komencas de
garantiado de libero de pensado.
Demokratio estas politika principo,
surbaze de kiu politikoj estas decidataj kaj efektivigataj per la
balotoj de la plimulto en medio, en kiu libero de pensado estas
garantiata. Kiam oni juĝas, kiom sana estas demokratio en iu lando,
la plej grava kriterio estas la demando, ĉu libero de pensado estas
garantiata tie.
La Konstitucio de la Respubliko de Koreio (Suda
Koreio) jam modifiĝis 8 fojojn, sed konsekvence senŝanĝe restis
en ĝi garantio de libero de konscio, libero de religio, libero
de esprimado kaj publikigo, inkluvize per eldonado, de opinioj,
libero de kolektiĝo kaj de asociado unu kun aliaj kaj libero de
lernostudado kaj scienca esplorado kaj de artoj, ĉiuj kiel bazaj
rajtoj de la popolo.
Kvankam libero de pensado ne estas eksplicite inkluzivita
inter tiuj liberoj, oni devus konsideri, ke ĝi estas parto de libero
de konscienco.
Se ne estas libero pensi kaj esprimi siajn pensojn, kiel eblas garantii
liberon de konscienco?
La Leĝo pri ŝtata Sekureco baze subpremas liberon de konscienco
kaj penso, kiu estas la baza principo de demokratio kaj ankaŭ estas
garantiita de la Konstitucio.
Surbaze de tiu leĝo multaj homoj estis punataj
ĝis nun nur pro tio, ke iliaj ideologio, esprimado aŭ agoj estis
konsiderataj samaj aŭ nure similaj al la asertoj de Norda Koreio,
kaj tia situacio eĉ nun daŭras.
Personoj, kies parolitaj aŭ skribitaj
vortoj inkludas eĉ parte enhavon, kiu povas esti interpretita kiel
simpatianta al la asertoj de Norda Koreio, estas punataj. Same,
ankaŭ homoj, kies agoj povas esti interpretitaj kiel simpatiantaj
en tiu senco, estas punataj.
Tiel longe kiel la Leĝo pri ŝtata Sekureco daŭre ekzistos, ĉiuj
koreoj en Suda Koreio nature devos senti abomenon kaj eĉ hororon
koncerne la asertojn de Norda Koreio aŭ similajn opiniojn por esti
sekuraj, kaj tiuj, kiuj ne povos senti tion, ne povos esti "demokrataj
civitanoj" kiel postulita de tiu leĝo. Unuvorte, la Leĝo
pri ŝtata Sekureco estas tipa fiaĉa leĝo, kiu piedpremas liberon
de konscienco kaj pensado.
Direkte al Nuligo de la Leĝo pri ŝtata
Sekureco !!

<foto : edzino de p-ro Song Duyul>
Libero de pensado estas la plej grava rajto de
demokratia socio kaj ankaŭ forto por trarompi kaj solvi sociajn
kontraŭdirojn.
Dum la teorioj de Keynes kaj reviziita kapitalismo ege kontribuis
al solvo de sociaj kontraŭdiroj kiam en la 30-aj jaroj de la antaŭ
jarcento la monda ekonomio falis en panikon kaj abisman malviglecon.
Aliflanke, duonjarcenton poste, iama Sovetunio, kies plej baza politiko
estis proletara diktatoreco kaj kiu surbaze de tiu politiko subpremis
liberon de pensado kaj esprimado de opinioj, enfalis en danĝeron
de pereo pro mankanta ekonomia efikeco kaj nur tiam, tro malfrue,
provis doni iom da libero de pensado kaj esprimado de opinioj, adoptante
la politikojn de "perestrojka" (rekonstruo) kaj "glasnost"
(travidebleco), sed vane ĉar la Unio disfalis antaŭ ol tiuj rimedoj
povis havi sufiĉe da bona efiko.
Tiuj du kazoj klare montras kiom
grava estas libero de pensado por solvi sociajn kontraŭdirojn kaj
trovi vojon el malfacilaj situacioj.
Oni devas konkludi, ke sugesti, ke nur tiuj artikoloj
de la Leĝo pri ŝtata Sekureco, kiuj estas la plej venenaj, estu
reviziitaj aŭ sugesti, ke ĝi estu fakte nuligita per anstataŭa
leĝaro, estas ambaŭ erare.
Oni devas ankaŭ konkludi, ke proponoj
anstataŭi la Leĝo pri ŝtata Sekureco sen komplete nuligi ĝin
havas kiel bazan kialon la deziron plu subpremi liberon de pensado.
Ankaŭ la "Leĝo pri Protekto de Demokratia Ordo", proponita
kiel unu formo de tia anstataŭa leĝaro, tute certe kontraŭas
la leĝan principon, ke kontraŭlegaj agoj kaj la respondaj punoj
devas esti klare difinitaj skribe el la vidpunkto de garantio de
liberoj, ĉar ĝi lasas la aŭtoritatojn, kiuj respondecas pri publika
ordo, arbitre juĝi, kiun aresti aŭ reteni kaj kiun puni pro kio.
Neeviteble neniu leĝo, kies celo estas subpremi libero de pensado,
kiel ajn bone studita kaj preparita, povas eskapi de tiu kategorio.
Nenio bona rezultos de studoj kaj esploroj celantaj preparon de
rafinita anstataŭa leĝaro por plu subpremi liberan esprimadon
de politikaj opinioj neakompanatan de perforto. La ununura rimedo,
kiu taŭgas por solvi la problemo, estas simpla nuligo de la Leĝo
pri ŝtata Sekureco.
Profesoro
Song Duyul (profesoro de filozofio ĉe la Universitato de Munkeno
en Germanio), kiu naskiĝis en Japanio en la fina periodo de regado
de Koreio fare de la japana imperiismo kaj foriris al Germanio post
fino de studado en elementa lernejo kaj mezlernejo en Koreio, spertis
la politikan streĉitecon inter Norda Koreio kaj Suda Koreio dum
siaj studoj sur germana teritorio, kie regis relative pli da libero
kaj eblo iri kaj veni (havi interŝanĝojn) vidite de la vidpunkto
de politiko kaj pensado.
Kiam en septembro lastjare li ree tretis
la teron de sia hejmlando la unuan fojon post 37-jaro foresto, li
nepre volis, ke estu eksperimentado sur la Korea Duoninsulo de la
maniero atingi kompromison kaj pacon, kiun li jam spertis en sama
streĉiteco.
En sia dua juĝeja publika proceso li atestis jene: "Kiam li estis allogita de sirena nimfo dum sia vagado serĉante
sian hejmlandon, Odiseo provis savi sin ligante sin al la velotrabo
de sia ŝipo."
Li tiel eksplikis sian animostaton kiel "landlimulo" (homo, kiu ĉiam restas sur la landlimulo, nepovante vere eniri
sian propran landon) dum sia 37-jara vivo en fremda lando, dum kiu
li neniam forgesis la tragedian disŝiron de sia hejmlando kontentiĝinte
pri siaj atingoj en fora fremda lando. Eble, kiel li mem diris, estas sensence provi kompreni
lin demandante ĉu li estas aŭ ne estas Kim Cheol-su (membro de
la Laborista Partio de Norda Koreio) aŭ ĉu li konvertiĝis aŭ
ne konvertiĝis de komunismo, ĉar la aserto de Profesoro Song Duyul,
ke la socio de Suda Koreio ankoraŭ estas en malfeliĉa stato, en
kiu oni neracie postulas klaran dividon inter nigro kaj blanko.
kaj ne kapablas sukcese vivi en la 21-a Jarcento sen mensa sinteno,
kiu povas konsideras ankaŭ"intersticaj kaj interaj statoj",
kiuj estas fonto de senlima kreiveco, donas bazon por pensi, ke
ne eblas konsideri la enhavon de akademia esplorado kaj pensado
kiel objekton de esplorado fare de la registaraj aŭtoritatoj, kiuj
respondecas pri kontraŭkrima agado, kaj ne eblas puni lin laŭ
la stilo de juĝejaj procesoj kontraŭ sorĉistinoj.
Sed nun la kerno de la demando estas la malakordo inter la teorio
kaj spirito de Profesoro Song Duyul (kiuj staras ĉe la flanko de
natura leĝo) kaj artefarita leĝo, reprezentita de la Leĝo pri
ŝtata Sekureco. Alimaniere dirite, Profesoro Song Dujul estas metita
ĝuste en la mezon de "balancila ludo" (en kiu jen unu
el la du ludantoj, jen la alia, ŝajnas esti venkonta, kun multaj
tiaj ŝanĝiĝoj de la situacio), en kiu tiel nomata burĝa politiko
estas nepre postulata.
Se la vidpunkto kliniĝas al teorio kaj spirito,
li fariĝas Kim Cheolsu aŭ almenaŭ "simpatianto de Norda
Koreio". Se oni ne insistas pri puno laŭ artefarita leĝo
kaj pri disputado kaj luktado, oni devas nomi lin tiel nomatan "konvertiton
de komunismo".
Iu "momenta transversa sekcio" de
tiu "balancila ludo" estis la decido de la Seula Distrikta
Kortumo de la 22-a de oktobro de pasinta jaro, ke "estas kialoj
por timi detruon de pruviloj kaj eĉ forkuron de la akuzito, kaj
tial estas sufiĉe da kialo por kriminala alvoko", kiu rezultigis
du kontraŭan reagojn, unu estante "ke oni tuje retenu Profesoro
Song kaj enkarcerigu lin", kaj la alia estante kritiko de tio
fare de iuj, kiu asertis, ke tia reteno kaj enkarcerigo estus nur
por devigi "konvertiĝon de komunismo".
La 30-an de aprilo de 2004 Profesoro Song Duyul
ricevis la verdikton de la Seula Distrikta Kortumo, kiu kondamnis
lin al 7 jaroj en prizono pro delikto kontraŭ la Leĝo pri ŝtata
Sekureco.
|