Pasintaj N/o:


01/ 02 / 03 /

04 / 05 / 06 /

07 / 08 / 09 /

10 / 11 / 12 /

13 / 14 / 15 /

16 / 17 / 18 /

19 / 20 / 21 /

22 / 23 / 24 /

25 / 26 / 27 /

28 / 29 / 30 /

31 / 32 / 33 /

34 / 35 / 36 /

37 / 38 / 39 /

40 / 41 / 42 /

43/ 44/ 45 /

la DUA numero je 2004/4/29  
[prezentado] La Paca Solidareco de Esperanto

Fakte, ni kuraĝe sendas al vi tiun ĉi ret-gazeton, pardonpetante tro multajn erarojn kaj amatorecojn.

Malgraŭ ĝi estis la unua pasxo de la solidareco, ni povis renkonti kelkajn esperantistojn, kiuj volonte akceptis nian celon kaj intencon de la ret-gazeto, preparante nian movadon, ni feliĉis aŭdi diversajn spertojn, admonojn kaj helpvortojn de ardo-koraj samideanoj, kaj ĝi donas al ni pli da energio kaj kuraĝo.

Kaj mirige kaj konforme laŭ nia celo, ne esperantaj organiĝaĝoj ekhavis intereson pri nia lingvo Esperanton kaj interkomunika maniero de Esperanto.

En nia malgranda lando estas malmultaj esperantistoj, sed ni prezentas al vi ĉi-tiun mesaĝon, kaj faras solidarecan mangeston.

Ni volas provizi la ret-gazeton per buntaj informoj pri sociaj problemoj, havi kontakton kaj kunlaboron kun vi per Esperanto. Ni ne timas rifojn, kiujn ni frontas sur nia longa itinero, sed ni konkeros cixujn malfacilaĝojn. Kun longa spiro, ni antaŭen iros pasxon post pasxo.

Kompreneble, ni kredas, ke sampensantoj estis, estas, kaj estos. Nun ni volas, ke vi havu datfresxajn ideojn pli ol ni pere de la solidareco. Ni atendos viajn kontakton kaj kunlaboron.


Kara(Koreio ) / kara12345@nate.com
[Novajxo] Laboristo enmigrita! Cxu Amiko aŭ Rivalo?


Cxu koreaj laboristoj aŭ enmigritaj laboristoj, Cxu laboristoj regule dungataj aŭ portempe dungataj , ni povus venki la subpremadon kaj ekspluaton de kapitalistoj nur pere de la unuiĝita batalo de ĉiuj laboristoj.

Laboristo enmigrita! Cxu Amiko aŭ Rivalo ?

La diskuto pri la enkonduko de la sistemo de enmigrita laboristo komencĝis je la fino de 1980 jaroj en sudkoreio. Gxi planas permesi dungadon de enmigritaj laboristoj nur limigite je specoj de industrio, en kiuj koreaj laboristoj ne volas labori.

Kvankam enmigritaj laboristoj en koreio estis ekspluatata pere de longa labor-horo kaj malalta salajro sub la brido de industria lernanto kaj malleĝa loĝanto, tamen ili ne povis lukti signifoplene eĉ unu fojon por siaj justaj rajtoj ĉar ili mankis forto je organizo.

Sed pli baze pro la manko de la forto de korea laborista movado, kio nekapablis utile grupigi enmigritajn laboristojn kaj helpi ilian bataladon kontraŭ sudkorea registaro.

Pro ĉi tiaj kialoj, la movado de enmigrita laboristo en sudkoreio estis traktata kiel la homrajta movado, kio devas esti protektata sed ne kiel laborista movado. Ili laboras ĉefe en specoj de 3M industrio, nome malpura, malfacila kaj malsekura, samtempe ili situas en la situacioj malbona laborkondiĉo, malalta salajro kaj simpla ripetada laboro.

Sudkorea registaro vole nevloe enkondukis la legxon dungpermesita, kiu ekefektiviĝos en auxgusto de kuranta jaro, gxi enhavas 3 signifojn ĉefajn:

Unu, unufoje sudkorea registaro oficiale konsentis, ke sudkoreio necesas enmigritajn laboristojn malmulte pagatajn.

Du, sudkorea registaro kvankam konsentis, ke sudkoreio necesas enmigritajn laboristojn, sed tamen ĝi samtempe malkasxis, ke la acxaj politikoj pri enmigritaj laboristoj, kiuj ekspluati laborforton nur forprenante bazan laborrajton, de sudkoreio neniom estas sxanĝataj.

Ecx la nova leĝo ankoraŭ enhavas malicajn punktojn, kiel 'la malpermeso de la libera transiĝo de laborejo precipe pro salajra problemo kaj ĉiujara renovigo de kontrakto' ktp.

Tri, ĝi ankaux malkasxas la sintenon de sudkorea registaro, kiu intencas pli fortigi novan liberalisman politikon eĉ en la politiko de enmigrita laboristo.

Gxi postulas ĉiujare renovigi la laborkontrakton kaj aldonis aĉajn artikolojn kiel laŭ sxtatnivelo kontrkti la 'Memorandumo de Kompreno'n laŭ periodo kaj koordini nombrojn de enmigritaj laboristoj laŭ sxtatoj.

Pli aĉa punkto en ĝi estas, ke ĉiuj laboristoj, kiuj esperas labori en sudkoreio devas publiki sur inter-reto salajrosumon kiujn si volas preni kaj aliajn laborkondiĉojn ktp kaj dungantoj povu selekti dungatojn per sur inter-retigitaj kondiĉoj.

La ĉefa punkto en la politikoj de enmigritaj laboristoj estas, ke kiel enmanigi la bazan labor-rajton de la laboristoj sub la kunlaboro de koreaj laboristoj ?

Koreaj laboristoj sentas, ke la malalta salajro de enmigritaj laboristoj minacas labor-rajton de koreaj laboristoj kaj ĝi estas grava punkto por la kunlaboro inter koreaj kaj enmigritaj laboristoj.

Do, kiel nuligi timon de koreaj laboristoj pri ĝi kaj batali man en mane por akiri salajron kaj pli bonajn laborkondiĉojn estas la plej ĉefa laboro de koreaj kaj enmigritaj laboristoj. Ni davas cxesigi la klasifikon de laboristoj kaj per tio ni povus haltigi malaltigon de salajro inter ni, laboristoj.

Laboristoj enmigritaj ne estas niaj rivaloj. Ili ankaŭ estsas laboristoj kiel ni, kiuj povas perdi nur siajn ĉenojn kiel Marx diris.
<Eltiris- http://www.pwc.or.kr>

 

Dekmil(Koreio ) / p1891@yahoo.co.kr
Kiu estas vera teroristo?


Dum la unu monaot, 2 gvidantoj de Hamaso estis murdita de Israleo -maldekstre Lantisi, dekstre Jasin <fotoj : Alzazira>

Teroristoj kaj ekstremistoj de Islama fundamentismo, titolita de Usono, Israleo, poste aliaj landanoj nomis lin teroristo.

Jasin diris, "se vian landon okupus iuj eksterlandanoj kaj forpelus vin kaj viajn familianojn al la dezerto, ankaŭ vi kontraŭbatalus por reenmanigi vian landon kaj Tiam, se iu nomus vin teroristo aŭ ekstremisto.

Cxu vi akceptos tion? Mi ankaŭ ne akceptas. Palestino estas mia patrujo, en kiu jam de longe loĝis Palestinanoj en paco. Ni neniam volas batalon, nur volas pace solvi la problemon.

Cxu vi konsentus nomi min teroristo? se via respondo estos "jes", mi prenos ĝin kun la plej honoro. kaj se oni batalon sendefendigan tiun cxi nomos terora , Mi volon prenos tiun ĉi renomon, ˇ°ekstreman teroriston."


En la 17a de Aprilo, israela armeo murdis S-ron Lantisi, nova gvidanto de Hamaso.Tio estas la 2a publika mortigo de misila atako, kiu postkuras la mortigon de Jasin, kreinto kaj psika gvidanto de Hamaso, farita nur antaŭ kelkaj semajnoj

<foto : la funebra procesio de Jasin>

 

Kara(Koreio ) / kara12345@nate.com
[Novajxo]Laboristoj staras en la parlamento!

La 15an de aprilo 2004 estas la tago de la historia turnopunkto de la movado sudkorea laborista kaj en la historio de sudkorea radikala partio.


La Demokratia Labora Partio gajnis 10 seĝojn(2 el 243 por distrkita elekto kaj 8 el 56 por partia subtena proporcio) kaj fariĝis la 3a granda partio en la parlamento. Depost la unua provo establi radikalan partion en la jaro 1956, nemalmultaj pioniroj sindonis en diversaj manieroj, surstrato, malliberejo ktp. kontraŭante al la subpremado de diktatoreca kaj porkapitalista registaro.


Pro la propekoj, ke fondiĝo de sudkoreio estis forte subtenata de Usono kaj la interna milito inter norda kaj suda koreioj, kio eksplodis 1950, registaroj ruze propagandis kaj distordis pri ĉiaj specoj de progresemaj ideoj kaj movadoj.

Pro tio popolamaso de sudkoreio ne ĝuste komprenis, eĉ abomenis progresemajn ideojn kaj ĝiajn sekvantojn. Sed senĉesaj batalado kontraŭ registaro kaj kapitalistoj kaj propadando kaj kunlaboro por popolamaso, la laborista movado kaj radikala partio iom post iom gajnis subtenon de popolamaso.

Gxia unua rezulto vidiĝis en la elekto de provincaj parlamento kaj estro,
2002 jaro en kiu la Demokratia Labora Partio gajnis pli ol 8% da voĉdonoj tutlande kaj elektiĝigis unu distriktan estron kaj kelkajn provincajn parlamentanojn kaj finfine en la 15a de aprilo 2004, ĝi gajnis 13% da voĉdonoj tutlande kaj 10 seĝojn okupis en la paralmenta elekto.


Gxis nun kelkaj homoj alivetitaj kiel laboristo estis en la parlamento apartenate de konservativaj partioj por kovrigi korupteco kaj kontraŭ laboristeco de konservativaj partioj kaj denun laboristoj kaj popolamaso de sudkoreio havas reprezentantoj, kiuj ververe laboros por si mem en la parlamento.

Kompreneble, ĝi estas granda venko de la laboraista kaj radikala partia movadoj en sudkoreio, sed tamen ĝi nur estas la unua pasxo por la perfekta venko de popolamaso.

Por la tago, kiun laboristoj kaj popolamaso fariĝi la vera masrto de la mondo kaj sudkoreio, la Demokratia Labora Partio laboru kaj batalu mano en mane kun ĉiuj amikaj fortoj en kaj ekster sudkoreio.

Historieto de la movado radikalpartia de sudkoreio

Post la sendefendiĝo desub la 36 jara perforta regado de Japanio en 1945, diversaj grupoj kaj societoj radikalaj kaj naciecaj kunlaboris starigi memstaran sxtaton.

Sed bedaŭrinde pro malpaco kaj partiĝo inter si pri la direkto de nove konstruota sxtato kaj ĉefe subpremo de la usona milita reĝimo, kiu ekzistis 3 jarojn de la 1945 ĝis la 1948 en sudkoreio, forto de la progresemaj grupoj malfortiĝis kaj estis ekskluzivitaj en la proceso de la konstruado novsxtata.

Gxo BongAm, naciisto kaj socialisto, unu el ĉefaj fondintoj de la Progresema Partio kaj en sia juna tempo aktive laboris por la kominterno, konkursis la prezidentecon kontraŭ la kuranta prezidento Li SeungMan, liberalisto kaj subtenata de Usono, slogane de la paca unuiĝo kun Nord Koreio.


En la 1956 jara prezidentoelekto, Gxo BongAm gajnis pli ol 2 milionoj da voĉdonoj kaj Surprizite de lia gajno nemalmulta, Li SeungMan arestis lin sub la falsa kialo de spionado por NordKoreio kaj mortigis neleĝe.

Cxar tiama la Progresema Partio nur havis ĉ.mil partianojn kaj sia fundamento estis nur infaneca etapo. Pro tio, post la aresto de GxoBongAm, la Progresema Partio tuj disiĝis.

De la 1960 ĝis la 1980 jaroj, ĉ. 30 jarojn estis sub la regado de militistaj reĝimoj.

En tiu ĉi periodo, de temopo al tempo estis establigitaj sxajnaj radikalpartioj. Nome, La Korea Socia Partio, La unuiĝa Socia Partio, La Socia Renoviga Partio ktp. Sed sub la militista subpremegado, iliaj agadoj ne povis proparoli laboristojn kaj popolamason, sed kontrauxe rolis pravigi la diktatoran regadon de militistoj en kaj ekster sudkoreio.


Depost la 5.18 Guangjxu popolleviĝo kontraŭ perforta militista regado en 1980, denove vigliĝis diversaj sociaj movadoj kiel studenta, laborista, minoritaula ktp.

Kaj okaze de la 13a parlamenta elekto en 1988, konstruiĝis la Partio de popolo. Kvankam ĝi malsukcesis gajni seĝon en la parlamento, tamen ĝi povis konfirmi la eblecon de radikala partio gajninte 4.3% da voĉdonojn tutlande.

Spite de la malsukceso de la Partio de popolo, oni havis plian kredon je la neceseco de radikala partio kaj diversaj grupoj reunuigis kaj konstruis la Popolan Partion en 1990. kaj unufoje prenis unu seĝon en la provinca parlamento en 1991.

kaj en sekvanta jaro, kvankam ĝi gajnis 6.5% da voĉdonojn, malsukcesis eniri la parlamenton kaj laŭ leĝe disiĝis kaj kelkaj gvidantoj de la Popola Partio ensorbiĝis en konservativjn partiojn.

Tra la kelkjaraj provo kaj fortigo de la forto, la Demokratia Labora Partio finfine konstruiĝis en 2000 jaro. Pli ol 40 jara sperto je radikala partiamovado kaj laborista movado, ĝin pli fortigis sisteme kaj nombre.

Gxis nunaj partioj radikalaj administriĝis per kelkaj renomuloj sed la Demokratia Labora Partio administriĝis ĝisoste per la diskutado de kotizpagaj partianoj. Sufiĉa diskutado de ĉiuj partianoj kaj unuiĝo de agado donis rapidan evoluon de la Partio.

En la 3a elekto provinca 2002 jaro, en kiu unufoje enkondukiĝis unu homo 2 voĉdonoj sistemo(unun al distrikta kandidato kai la alian al partio).

Kaj la Demokratia Labora Partio gajnis 13 seĝojn en provincaj elektoj(inkluzive 2 estroj de distriktoj malgrandaj). Kaj en tiu ĉi jaro, fariĝis la 3a granda partio en sudkorea parlamento.

 

Dekmil(Koreio) / p1891@yahoo.co.kr
Prezentas korean dokumentan filmon

< Repatrujigo >

Direktoro: Dongwon Kim
Koreio, 2001 / DV & 35mm (kineko) / 148min / Dokumenta filmo


<foto: Adiaŭo inter nekonvertita longperioda malliberulo kaj lia patrino antaŭ repatrujigo>

Cxi tio estas la dokumento pri "ekonvertitaj longperiodaj malliberigitoj", kiuj estis oferitaj pro politikaj kialoj inter suda kaj norda Koreioj.

Cxi tiu filmo estas farita dum 12 jaroj, la filmo komenciĝas en la jaro 1992, tiam la direktoro unue renkontas du najbarojn, kiuj venis el norda Koreio.

Ili estis enkarcerigitaj pli ol 30 jarojn pro spiona agado por Norda Koreio sed ili ne forlasis siajn kredojn de la komunismo. La direktoro trovis, ke ili ne kongruis al la statuo de spiono el norda Koreio, kiun la direktoro imagis.

 

- Filmprezento: 2003 Seula Sendependa Filmfestivalo(la grandioza premio), Yamagata Filmfestivalo, Jeonju Internacia Filmfestivalo, 2004 Sundance Filmfestivalo(la premio de libereco de esprimo)
- Referenco: http://www.songhwan.com

 

<foto: afisxo de Repatrujigo>


Tiu ĉi filmo enhavas, kiel “nekonvertitaj longperiodaj malliberigitoj”(kiuj estis enkarcerigitaj preskaŭ 30-40 jarojn, unu el ili pasigis 45 jarojn en malliberejo) tenas siajn kredojn malgraŭ ĉiuj specoj de perforto kaj torturo, faritaj de sudkorea registaro.

La filmo ankaŭ montras, ke kiel tiuj homoj, kiuj estis izolitaj en sia juneco for de la socio kaj revenis al tute malsama socio en sis maljuna aĝo, adaptiĝas al novaj vivo kaj situacio.

Iuj reiris al norda Koreio, aliaj restis en suda Koreio. Iuj mortis, aliaj unua foje edziĝis. Iuj renkontis kun familianoj, aliaj estis ne akcepitaj de siaj familianoj. Tiuj, kiuj restas en suda Koreio, ankoraŭ travivas mafacilan vivon.

 

Stela (Koreio) / pshjisu@yahoo.com
   
Se vi ne volas supran artikolon aŭ volas rekomendi amikojn, b.v klaku ĉi tie, sendu vian retadreson kaj la aliajn.